Luke:24:1-12




esperanto@Luke:24:1 @ Kaj la unuan tagon de la semajno, cxe frua tagigxo, ili venis al la tombo, alportante la aromajxojn, kiujn ili preparis.

esperanto@Luke:24:2 @ Kaj ili trovis la sxtonon derulita for de la tombo.

esperanto@Luke:24:3 @ Kaj enirinte, ili ne trovis la korpon de la Sinjoro Jesuo.

esperanto@Luke:24:4 @ Kaj dum ili embarasigxis pri tio, jen apud ili staris du viroj en brilaj vestoj;

esperanto@Luke:24:5 @ kaj dum ili timis kaj klinigxis vizagxaltere, tiuj demandis ilin:Kial vi sercxas la vivanton inter la mortintoj?

esperanto@Luke:24:6 @ Li ne estas cxi tie, sed levigxis; memoru, kiamaniere li parolis al vi, kiam li estis ankoraux en Galileo,

esperanto@Luke:24:7 @ dirante, ke la Filo de homo devas esti transdonita en la manojn de pekuloj kaj esti krucumita, kaj la trian tagon relevigxi.

esperanto@Luke:24:8 @ Kaj ili rememoris liajn vortojn;

esperanto@Luke:24:9 @ kaj reveninte de la tombo, ili rakontis cxion tion al la dek unu kaj al cxiuj ceteraj.

esperanto@Luke:24:10 @ Kaj ili estis Maria Magdalena, kaj Joana, kaj Maria, la patrino de Jakobo; kaj la ceteraj virinoj kun ili rakontis tion al la apostoloj.

esperanto@Luke:24:11 @ Kaj tiuj vortoj sxajnis al ili kiel babilado, kaj ili ne kredis al la virinoj.

esperanto@Luke:24:12 @ Sed Petro levigxis kaj kuris al la tombo, kaj klinigxinte, vidis la tolajxojn solajn, kaj li foriris, mirante en si pri tio, kio okazis.


Seeker Overlay: Off On
Bible:
Bible:
Book: