Luke:5:1-11
Seeker Overlay ON
*
Kaj dum la homamaso cxirkauxpremis lin kaj auxskultis la vorton de Dio ,
li staris apud la lago Genesaret ;
*
kaj li vidis du sxipetojn starantajn apud la lago ,
sed la fisxkaptistoj jxus eliris el ili ,
kaj lavis la retojn .
*
Kaj li eniris en unu el la sxipetoj ,
kiu apartenis al Simon ,
kaj petis ,
ke li forsxovu iom for de la bordo .
Kaj li sidigxis ,
kaj instruis la homamason el la sxipeto .
*
Kaj kiam li cxesis paroli ,
li diris al Simon:Forsxovu gxis la profundo ,
kaj mallevu la retojn por akirado .
*
Kaj responde Simon diris:Estro ,
ni jam laboris la tutan nokton kaj kaptis nenion ;
tamen laux via diro mi mallevos la retojn .
*
Kaj tion farinte ,
ili enfermis grandan amason da fisxoj ,
kaj iliaj retoj ekrompigxis ;
*
kaj ili geste signis al siaj kompanianoj en la alia sxipeto ,
ke ili venu kaj helpu ilin .
Kaj ili venis ,
kaj plenigis ambaux sxipetojn ,
gxis ekprofundigxo .
*
Sed Simon Petro ,
tion vidinte ,
falis teren antaux la genuoj de Jesuo ,
dirante:Foriru de mi ,
ho Sinjoro ,
cxar mi estas pekulo .
*
CXar pro la preno de fisxoj ,
kiun ili akiris ,
miro kaptis lin ,
kaj cxiujn ,
kiuj estis kun li ,
*
kaj tiel same Jakobon kaj Johanon ,
filojn de Zebedeo ,
kiuj estis kompanianoj de Simon .
Kaj Jesuo diris al Simon:Ne timu ;
de nun vi estos kaptisto de homoj .
*
Kaj kiam ili surbordigis siajn sxipetojn ,
ili forlasis cxion ,
kaj sekvis lin .