esperanto Luke:7:11-16
esperanto@Luke:7:11 @ Kaj post nelonge li iris al urbo nomata Nain, kaj akompanis lin liaj discxiploj kaj granda homamaso.
esperanto@Luke:7:12 @ Kaj kiam li alproksimigxis al la pordego de la urbo, jen oni elportis mortinton, la solan filon de lia patrino, kaj sxi estis vidvino; kaj granda homamaso el la urbo estis kun sxi.
esperanto@Luke:7:13 @ Kaj kiam la Sinjoro sxin vidis, li kortusxigxis pri sxi, kaj diris al sxi:Ne ploru.
esperanto@Luke:7:14 @ Kaj li alproksimigxis, kaj tusxis la portilon, kaj la portantoj haltis. Kaj li diris:Junulo, mi diras al vi:Levigxu.
esperanto@Luke:7:15 @ Kaj la mortinto side levigxis kaj komencis paroli. Kaj li donis lin al lia patrino.
esperanto@Luke:7:16 @ Kaj timo kaptis cxiujn; kaj ili gloris Dion, dirante:Granda profeto levigxis inter ni; kaj:Dio vizitis Sian popolon.