Mark:14:43-52



Seeker Overlay ON

* Kaj tuj , dum li ankoraux parolis , venis Judas , unu el la dek du ; kaj kun li homamaso kun glavoj kaj bastonoj venis de la cxefpastroj kaj la skribistoj kaj la pliagxuloj . * Kaj lia perfidanto jam antauxe arangxis kun ili signon , dirante:Kiun mi kisos , tiu estas li ; kaptu kaj forkonduku lin garde . * Kaj veninte , li tuj iris al li , kaj diris:Rabeno ; kaj kisis lin . * Kaj ili metis la manojn sur lin kaj arestis lin . * Sed unu el tiuj , kiuj staris apude , eltiris la glavon kaj frapis la sklavon de la cxefpastro , kaj detrancxis al li la orelon . * Kaj Jesuo responde diris al ili:CXu vi elvenis , kvazaux kontraux rabiston , kun glavoj kaj bastonoj , por kapti min ? * CXiutage mi estis inter vi en la templo , instruante , kaj vi ne arestis min ; tamen , ke plenumigxu la Skriboj . * Kaj cxiuj forlasis lin kaj forkuris . * Kaj sekvis lin unu junulo , vestita per tolajxo cxirkaux la nuda korpo ; kaj oni kaptis lin ; * sed lasinte la tolajxon , li forkuris nuda .

Seeker Overlay: Off On
Bible:
Bible:
Book: