Mark:14:43-52




esperanto@Mark:14:43 @ Kaj tuj, dum li ankoraux parolis, venis Judas, unu el la dek du; kaj kun li homamaso kun glavoj kaj bastonoj venis de la cxefpastroj kaj la skribistoj kaj la pliagxuloj.

esperanto@Mark:14:44 @ Kaj lia perfidanto jam antauxe arangxis kun ili signon, dirante:Kiun mi kisos, tiu estas li; kaptu kaj forkonduku lin garde.

esperanto@Mark:14:45 @ Kaj veninte, li tuj iris al li, kaj diris:Rabeno; kaj kisis lin.

esperanto@Mark:14:46 @ Kaj ili metis la manojn sur lin kaj arestis lin.

esperanto@Mark:14:47 @ Sed unu el tiuj, kiuj staris apude, eltiris la glavon kaj frapis la sklavon de la cxefpastro, kaj detrancxis al li la orelon.

esperanto@Mark:14:48 @ Kaj Jesuo responde diris al ili:CXu vi elvenis, kvazaux kontraux rabiston, kun glavoj kaj bastonoj, por kapti min?

esperanto@Mark:14:49 @ CXiutage mi estis inter vi en la templo, instruante, kaj vi ne arestis min; tamen, ke plenumigxu la Skriboj.

esperanto@Mark:14:50 @ Kaj cxiuj forlasis lin kaj forkuris.

esperanto@Mark:14:51 @ Kaj sekvis lin unu junulo, vestita per tolajxo cxirkaux la nuda korpo; kaj oni kaptis lin;

esperanto@Mark:14:52 @ sed lasinte la tolajxon, li forkuris nuda.


Seeker Overlay: Off On
Bible:
Bible:
Book: