esperanto Mark:2:1-12
esperanto@Mark:2:1 @ Kaj kiam li revenis en Kapernaumon post kelke da tagoj, oni sciigxis, ke li estas en domo.
esperanto@Mark:2:2 @ Kaj multaj kunvenis, tiel ke jam ne estis loko ecx apud la pordo; kaj li parolis al ili la vorton.
esperanto@Mark:2:3 @ Kaj oni venis, alportante al li paralizulon, portatan de kvar homoj.
esperanto@Mark:2:4 @ Kaj ne povante alproksimigxi al li pro la homamaso, ili malkovris la tegmenton, kie li estis; kaj trafosinte gxin, ili mallevis la liton, sur kiu kusxis la paralizulo.
esperanto@Mark:2:5 @ Kaj Jesuo, vidante ilian fidon, diris al la paralizulo:Filo, viaj pekoj estas pardonitaj.
esperanto@Mark:2:6 @ Sed estis iuj el la skribistoj tie, sidantaj kaj diskutantaj en siaj koroj:
esperanto@Mark:2:7 @ Kial tiu tiel parolas? li blasfemas:kiu povas pardoni pekojn, krom Dio sola?
esperanto@Mark:2:8 @ Kaj Jesuo, tuj eksciante en sia spirito, ke tiel ili diskutas en si, diris al ili:Kial vi tion diskutas en viaj koroj?
esperanto@Mark:2:9 @ Kio estas pli facila:diri al la paralizulo:Viaj pekoj estas pardonitaj; aux diri:Levigxu, prenu vian liton, kaj piediru?
esperanto@Mark:2:10 @ Sed por ke vi sciu, ke la Filo de homo havas auxtoritaton sur la tero pardoni pekojn-li diris al la paralizulo:
esperanto@Mark:2:11 @ Mi diras al vi:Levigxu, prenu vian liton, kaj iru al via domo.
esperanto@Mark:2:12 @ Kaj li levigxis, kaj tuj prenis la liton, kaj eliris antaux cxiuj, tiel ke cxiuj miregis, kaj gloris Dion, dirante:Neniam ni vidis ion tian.