esperanto Mark:4:35-41
esperanto@Mark:4:35 @ Kaj en tiu tago, kiam vesperigxis, li diris al ili:Ni transiru al la alia bordo.
esperanto@Mark:4:36 @ Kaj forsendinte la homamason, ili kondukis lin kun si, kiel li estis en la sxipeto. Kaj aliaj sxipetoj akompanis lin.
esperanto@Mark:4:37 @ Kaj okazis granda ventego, kaj ondoj batis en la sxipeton, tiel ke la sxipeto estis jam plenigxanta.
esperanto@Mark:4:38 @ Kaj li estis dormanta en la posta parto sur la kuseno; kaj ili vekis lin, kaj diris al li:Majstro, cxu vi ne zorgas pri tio, ke ni pereas?
esperanto@Mark:4:39 @ Kaj vekite, li admonis la venton, kaj diris al la maro:Silentu, kvietigxu. Kaj la vento cxesigxis, kaj farigxis granda sereno.
esperanto@Mark:4:40 @ Kaj li diris al ili:Kial vi estas timemaj? cxu vi ankoraux ne havas fidon?
esperanto@Mark:4:41 @ Kaj ili timis treege, kaj diris unu al alia:Kiu do estas cxi tiu? cxar ecx la vento kaj la maro obeas al li.