Mark:7:24-30



Seeker Overlay ON

* Kaj irinte de tie , li venis en la limojn de Tiro kaj Cidon . Kaj enirinte en domon , li volis , ke neniu sciu ; sed li ne povis esti kasxita . * Sed auxdinte pri li , iu virino , kies filineto havis malpuran spiriton , venis kaj falis antaux liaj piedoj . * Kaj la virino estis Grekino , rase Sirofenika . Kaj sxi petis lin , ke li elpelu la demonon el sxia filino . * Kaj li diris al sxi:Lasu unue satigi la infanojn , cxar ne decas preni la panon de la infanoj kaj jxeti gxin al la hundetoj . * Sed sxi respondis kaj diris al li:Jes , Sinjoro ; cxar ecx la hundetoj sub la tablo mangxas el la panpecetoj de la infanoj . * Kaj li diris al sxi:Pro cxi tiu vorto iru vian vojon ; la demono eliris el via filino . * Kaj kiam sxi iris en sian domon , sxi trovis la infaninon kusxigita sur la lito , kaj la demonon foririnta .

Seeker Overlay: Off On
Bible:
Bible:
Book: