Matthew:14:1-12




esperanto@Matthew:14:1 @ En tiu tempo la tetrarhxo Herodo auxdis la famon pri Jesuo,

esperanto@Matthew:14:2 @ kaj diris al siaj servantoj:Tiu estas Johano, la Baptisto; li levigxis el la mortintoj, kaj tial tiuj potencajxoj energias en li.

esperanto@Matthew:14:3 @ CXar Herodo jam arestis Johanon kaj ligis lin kaj metis lin en malliberejon pro Herodias, kiu estis edzino de lia frato Filipo.

esperanto@Matthew:14:4 @ CXar Johano diris al li:Ne decas, ke vi havu sxin.

esperanto@Matthew:14:5 @ Kaj dezirante mortigi lin, li timis la popolon, cxar oni opiniis lin profeto.

esperanto@Matthew:14:6 @ Sed kiam venis la naskotaga festo de Herodo, la filino de Herodias dancis en la mezo, kaj placxis al Herodo.

esperanto@Matthew:14:7 @ Tiam li jxure promesis doni al sxi ion ajn, kion sxi petos.

esperanto@Matthew:14:8 @ Kaj sxi, instigite de sia patrino, diris:Donu al mi cxi tie sur plado la kapon de Johano, la Baptisto.

esperanto@Matthew:14:9 @ Kaj la regxo malgxojis; tamen pro siaj jxuroj kaj pro la kunmangxantoj li ordonis doni gxin;

esperanto@Matthew:14:10 @ kaj sendinte, li senkapigis Johanon en la malliberejo.

esperanto@Matthew:14:11 @ Kaj oni alportis lian kapon sur plado, kaj donis gxin al la knabino, kaj sxi alportis gxin al sia patrino.

esperanto@Matthew:14:12 @ Kaj liaj discxiploj venis kaj forportis la korpon kaj enterigis gxin, kaj ili iris kaj rakontis tion al Jesuo.


Seeker Overlay: Off On
Bible:
Bible:
Book: