Matthew:18:10-14



Seeker Overlay ON

* Gardu vin , ke vi ne malestimu unu el tiuj malgranduloj ; cxar mi diras al vi , ke iliaj angxeloj en la cxielo cxiam rigardas la vizagxon de mia Patro , kiu estas en la cxielo . * CXar la Filo de homo venis , por savi tion , kio estis perdita . * Kiel vi pensas ? Se viro havas cent sxafojn , kaj unu el ili erarvagis , cxu li ne lasas la nauxdek naux , kaj iras al la montoj , kaj sercxas tiun , kiu erarvagis ? * Kaj se okazas , ke li trovas gxin , vere mi diras al vi , li plimulte gxojas pri gxi , ol pri la nauxdek naux , kiuj ne erarvagis . * Tiel same ne estas la volo de via Patro , kiu estas en la cxielo , ke unu el cxi tiuj malgranduloj pereu .

Seeker Overlay: Off On
Bible:
Bible:
Book: