Matthew:22:23-33
esperanto@Matthew:22:23 @ En tiu sama tago alvenis al li Sadukeoj, kiuj diras, ke ne estas relevigxo; kaj ili demandis lin, dirante:
esperanto@Matthew:22:24 @ Majstro, Moseo diris:Se iu mortas, ne havante infanojn, lia frato edzigxu kun lia edzino kaj naskigu idaron al sia frato.
esperanto@Matthew:22:25 @ Estis cxe ni sep fratoj; kaj la unua edzigxis kaj mortis, kaj ne havante idaron, lasis sian edzinon al sia frato;
esperanto@Matthew:22:26 @ tiel same ankaux la dua, kaj la tria, gxis la sepa.
esperanto@Matthew:22:27 @ Kaj post cxiuj la virino mortis.
esperanto@Matthew:22:28 @ En la relevigxo do, por kiu el la sep sxi estos edzino? cxar cxiuj sxin havis.
esperanto@Matthew:22:29 @ Sed Jesuo responde diris:Vi eraras, ne sciante la Skribojn, nek la potencon de Dio.
esperanto@Matthew:22:30 @ CXar en la relevigxo oni nek edzigxas nek edzinigxas, sed estas kiel angxeloj en la cxielo.
esperanto@Matthew:22:31 @ Sed pri la relevigxo el la mortintoj, cxu vi ne legis tion, kio estis dirita al vi de Dio, nome:
esperanto@Matthew:22:32 @ Mi estas la Dio de Abraham kaj la Dio de Isaak kaj la Dio de Jakob? Dio estas Dio ne de la mortintoj, sed de la vivantoj.
esperanto@Matthew:22:33 @ Kaj kiam la homamaso tion auxdis, ili miregis pro lia instruado.