Matthew:24:1-35




esperanto@Matthew:24:1 @ Kaj Jesuo, elirinte, ekforiris de la templo; kaj liaj discxiploj venis al li, por montri al li la konstruajxojn de la templo.

esperanto@Matthew:24:2 @ Sed li responde diris al ili:CXu vi ne vidas cxion tion? vere mi diras al vi:Ne estos lasita cxi tie sxtono sur sxtono, kiu ne estos dejxetita.

esperanto@Matthew:24:3 @ Kaj dum ili sidis sur la monto Olivarba, la discxiploj venis aparte al li, dirante:Diru al ni, kiam tio estos? Kaj kio estas la signo de via alesto kaj de la maturigxo de la mondagxo?

esperanto@Matthew:24:4 @ Kaj Jesuo, respondante, diris al ili:Gardu vin, ke neniu vin forlogu.

esperanto@Matthew:24:5 @ CXar multaj venos en mia nomo, dirante:Mi estas la Kristo; kaj ili forlogos multajn.

esperanto@Matthew:24:6 @ Kaj vi auxdos pri militoj kaj famoj de militoj. Zorgu, ke vi ne maltrankviligxu; cxar tio devas okazi; sed ankoraux ne estas la fino.

esperanto@Matthew:24:7 @ CXar levigxos nacio kontraux nacion, kaj regno kontraux regnon; kaj estos malsatoj kaj tertremoj en diversaj lokoj.

esperanto@Matthew:24:8 @ Sed cxio tio estas komenco de suferoj.

esperanto@Matthew:24:9 @ Tiam oni transdonos vin al afliktado, kaj mortigos vin; kaj vi estos malamataj de cxiuj nacioj pro mia nomo.

esperanto@Matthew:24:10 @ Tiam multaj ofendigxos, kaj perfidos unu la alian, kaj malamos unu la alian.

esperanto@Matthew:24:11 @ Kaj multaj falsaj profetoj levigxos, kaj forlogos multajn.

esperanto@Matthew:24:12 @ Kaj pro la multobligo de maljusteco, la amo de la plimulto malvarmigxos.

esperanto@Matthew:24:13 @ Sed kiu persistos gxis la fino, tiu estos savita.

esperanto@Matthew:24:14 @ Kaj cxi tiu evangelio de la regno estos predikita tra la tuta mondo, kiel atesto al cxiuj nacioj; kaj tiam venos la fino.

esperanto@Matthew:24:15 @ Kiam do vi vidos la abomenindajxon de dezerteco, pri kiu estas dirite de la profeto Daniel, starantan sur la sankta loko (la leganto komprenu),

esperanto@Matthew:24:16 @ tiam tiuj, kiuj estas en Judujo, forkuru al la montoj;

esperanto@Matthew:24:17 @ kiu estas sur la tegmento, tiu ne malsupreniru, por preni ion el sia domo;

esperanto@Matthew:24:18 @ kaj kiu estas sur la kampo, tiu ne revenu, por preni sian mantelon.

esperanto@Matthew:24:19 @ Sed ve al la gravedulinoj kaj al la sucxigantinoj en tiuj tagoj!

esperanto@Matthew:24:20 @ Kaj pregxu, ke via forkurado ne estu en vintro nek en sabato;

esperanto@Matthew:24:21 @ cxar tiam estos granda aflikto tia, kia ne estis de la komenco de la mondo gxis nun, nek iam estos.

esperanto@Matthew:24:22 @ Kaj se tiuj tagoj ne estus mallongigitaj, neniu karno estus savita; sed pro la elektitoj tiuj tagoj estos mallongigitaj.

esperanto@Matthew:24:23 @ Tiam se iu diros al vi:Jen cxi tie la Kristo, aux:Tie; ne kredu;

esperanto@Matthew:24:24 @ cxar levigxos falsaj kristoj kaj falsaj profetoj kaj faros grandajn signojn kaj miraklojn, tiel ke ili forlogus, se eble, ecx la elektitojn.

esperanto@Matthew:24:25 @ Jen mi antauxdiris al vi.

esperanto@Matthew:24:26 @ Se oni do diros al vi:Jen li estas en la dezerto; ne eliru; aux:Jen li estas en sekretaj cxambroj; ne kredu.

esperanto@Matthew:24:27 @ CXar kiel la fulmo venas el la oriento kaj montrigxas gxis la okcidento, tiel ankaux estos la alesto de la Filo de homo.

esperanto@Matthew:24:28 @ Kie ajn estos la kadavro, tien kolektigxos la agloj.

esperanto@Matthew:24:29 @ Sed tuj post la aflikto de tiuj tagoj la suno mallumigxos, kaj la luno ne donos sian lumon, kaj la steloj falos el la cxielo, kaj la potencoj de la cxielo sxanceligxos;

esperanto@Matthew:24:30 @ kaj tiam aperos sur la cxielo la signo de la Filo de homo, kaj tiam ploros cxiuj gentoj de la tero, kaj oni vidos la Filon de homo, venantan en la nuboj de la cxielo kun potenco kaj granda gloro.

esperanto@Matthew:24:31 @ Kaj li elsendos siajn angxelojn kun granda sono de trumpeto, kaj ili kolektos liajn elektitojn el la kvar ventoj, el limo gxis limo de la cxielo.

esperanto@Matthew:24:32 @ De la figarbo lernu gxian parabolon:kiam gxia brancxo jam moligxis kaj aperigas foliojn, tiam vi scias, ke la somero estas proksima;

esperanto@Matthew:24:33 @ tiel same vi, kiam vi vidos cxion tion, tiam sciu, ke li estas proksima, cxe la pordoj.

esperanto@Matthew:24:34 @ Vere mi diras al vi:CXi tiu generacio ne forpasos, gxis cxio tio plenumigxos.

esperanto@Matthew:24:35 @ La cxielo kaj la tero forpasos, sed miaj vortoj ne forpasos.


Seeker Overlay: Off On
Bible:
Bible:
Book: