pBiblx2 Field Wise - User Settings



Matthew:24:3-14




esperanto@Matthew:24:3 @ Kaj dum ili sidis sur la monto Olivarba, la discxiploj venis aparte al li, dirante:Diru al ni, kiam tio estos? Kaj kio estas la signo de via alesto kaj de la maturigxo de la mondagxo?

esperanto@Matthew:24:4 @ Kaj Jesuo, respondante, diris al ili:Gardu vin, ke neniu vin forlogu.

esperanto@Matthew:24:5 @ CXar multaj venos en mia nomo, dirante:Mi estas la Kristo; kaj ili forlogos multajn.

esperanto@Matthew:24:6 @ Kaj vi auxdos pri militoj kaj famoj de militoj. Zorgu, ke vi ne maltrankviligxu; cxar tio devas okazi; sed ankoraux ne estas la fino.

esperanto@Matthew:24:7 @ CXar levigxos nacio kontraux nacion, kaj regno kontraux regnon; kaj estos malsatoj kaj tertremoj en diversaj lokoj.

esperanto@Matthew:24:8 @ Sed cxio tio estas komenco de suferoj.

esperanto@Matthew:24:9 @ Tiam oni transdonos vin al afliktado, kaj mortigos vin; kaj vi estos malamataj de cxiuj nacioj pro mia nomo.

esperanto@Matthew:24:10 @ Tiam multaj ofendigxos, kaj perfidos unu la alian, kaj malamos unu la alian.

esperanto@Matthew:24:11 @ Kaj multaj falsaj profetoj levigxos, kaj forlogos multajn.

esperanto@Matthew:24:12 @ Kaj pro la multobligo de maljusteco, la amo de la plimulto malvarmigxos.

esperanto@Matthew:24:13 @ Sed kiu persistos gxis la fino, tiu estos savita.

esperanto@Matthew:24:14 @ Kaj cxi tiu evangelio de la regno estos predikita tra la tuta mondo, kiel atesto al cxiuj nacioj; kaj tiam venos la fino.


Seeker Overlay: Off On
Bible:
Bible:
Book: