esperanto Matthew:25:1-13 SEEK
Seeker Overlay ON
*
Tiam la regno de la cxielo estos komparata al dek virgulinoj ,
kiuj prenis siajn lampojn kaj eliris renkonte al la fiancxo .
*
Kaj kvin el ili estis malprudentaj ,
kaj kvin estis prudentaj .
*
La malprudentaj ,
prenante la lampojn ,
ne prenis oleon kun si ;
*
sed la prudentaj prenis oleon en la vazoj kun siaj lampoj .
*
Kaj kiam la fiancxo malfruis ,
ili cxiuj malviglis kaj dormis .
*
Sed je la noktomezo estis ekkrio:Jen la fiancxo !
eliru al li renkonte .
*
Tiam cxiuj tiuj virgulinoj levigxis ,
kaj ordigis siajn lampojn .
*
Kaj la malprudentaj diris al la prudentaj:Donu al ni el via oleo ,
cxar niaj lampoj estingigxas .
*
Sed la prudentaj respondis ,
dirante:Eble ne estos suficxe por ni kaj vi ;
iru prefere al la vendistoj ,
kaj acxetu por vi mem .
*
Kaj dum ili iris ,
por acxeti ,
alvenis la fiancxo ;
kaj tiuj ,
kiuj estis pretaj ,
eniris kun li al la edzigxa festo ,
kaj la pordo estis fermita .
*
Poste venis ankaux la ceteraj virgulinoj ,
dirante:Sinjoro ,
sinjoro ,
malfermu al ni .
*
Sed li responde diris:Vere mi diras al vi:Mi vin ne konas .
*
Tial viglu ,
cxar vi ne scias la tagon nek la horon .