pBiblx2 Field Wise - User Settings



Matthew:25:1-13




esperanto@Matthew:25:1 @ Tiam la regno de la cxielo estos komparata al dek virgulinoj, kiuj prenis siajn lampojn kaj eliris renkonte al la fiancxo.

esperanto@Matthew:25:2 @ Kaj kvin el ili estis malprudentaj, kaj kvin estis prudentaj.

esperanto@Matthew:25:3 @ La malprudentaj, prenante la lampojn, ne prenis oleon kun si;

esperanto@Matthew:25:4 @ sed la prudentaj prenis oleon en la vazoj kun siaj lampoj.

esperanto@Matthew:25:5 @ Kaj kiam la fiancxo malfruis, ili cxiuj malviglis kaj dormis.

esperanto@Matthew:25:6 @ Sed je la noktomezo estis ekkrio:Jen la fiancxo! eliru al li renkonte.

esperanto@Matthew:25:7 @ Tiam cxiuj tiuj virgulinoj levigxis, kaj ordigis siajn lampojn.

esperanto@Matthew:25:8 @ Kaj la malprudentaj diris al la prudentaj:Donu al ni el via oleo, cxar niaj lampoj estingigxas.

esperanto@Matthew:25:9 @ Sed la prudentaj respondis, dirante:Eble ne estos suficxe por ni kaj vi; iru prefere al la vendistoj, kaj acxetu por vi mem.

esperanto@Matthew:25:10 @ Kaj dum ili iris, por acxeti, alvenis la fiancxo; kaj tiuj, kiuj estis pretaj, eniris kun li al la edzigxa festo, kaj la pordo estis fermita.

esperanto@Matthew:25:11 @ Poste venis ankaux la ceteraj virgulinoj, dirante:Sinjoro, sinjoro, malfermu al ni.

esperanto@Matthew:25:12 @ Sed li responde diris:Vere mi diras al vi:Mi vin ne konas.

esperanto@Matthew:25:13 @ Tial viglu, cxar vi ne scias la tagon nek la horon.


Seeker Overlay: Off On
Bible:
Bible:
Book: