Nehemiah:2:1-10
Seeker Overlay ON
*
En la monato Nisan ,
en la dudeka jaro de la regxo Artahxsxast ,
antaux li staris vino .
Kaj mi prenis la vinon kaj donis al la regxo ;
kaj gxis tiam mi ne estis malgaja antaux li .
*
Kaj la regxo diris al mi:Kial vi aspektas malbone ,
kvankam vi ne estas malsana ?
tio certe estas doloro de koro .
Kaj mi forte ektimis ,
*
kaj mi diris al la regxo:La regxo vivu eterne ;
kiel mi povas ne aspekti malbone ,
kiam la urbo ,
kiu estas la tomboloko de miaj patroj ,
estas dezertigita ,
kaj gxiaj pordegoj estas forbruligitaj per fajro ?
*
Kaj la regxo diris al mi:Kion do vi deziras ?
Tiam mi pregxis al Dio de la cxielo ,
*
kaj diris al la regxo:Se al la regxo placxas ,
kaj se via sklavo havas vian favoron ,
permesu al mi veturi en Judujon ,
en la urbon ,
kie trovigxas la tomboj de miaj patroj ,
kaj konstrui gxin .
*
Kaj la regxo diris al mi (
la regxino sidis apud li ):
Kiel longe dauxros via veturado ?
kaj kiam vi revenos ?
Kaj la regxo bonvolis forliberigi min ,
kaj mi difinis al li templimon .
*
Kaj mi diris al la regxo:Se al la regxo placxas ,
oni donu al mi leterojn al la transriveraj regionestroj ,
ke ili permesu al mi trairi ,
gxis mi venos en Judujon ;
*
kaj ankaux leteron al Asaf ,
la gardisto de la regxa arbaro ,
ke li donu al mi arbojn por tegi la pordegojn de la kastelo cxe la templo ,
kaj por la murego de la urbo ,
kaj por la domo ,
en kiu mi logxos .
Kaj la regxo donis al mi ,
cxar super mi estis la favora mano de mia Dio .
*
Kaj mi venis al la transriveraj regionestroj ,
kaj mi donis al ili la leterojn de la regxo .
Kaj la regxo sendis kun mi oficirojn kaj rajdistojn .
*
Kiam tion auxdis Sanbalat ,
la HXoronano ,
kaj Tobija ,
la sklavo Amonida ,
ili havis grandan cxagrenon ,
ke venis homo ,
por zorgi pri la bono de la Izraelidoj .