Philippians:1:12-30
Seeker Overlay ON
*
Sed ,
fratoj ,
mi volas certigi vin ,
ke miaj aferoj plie efektivigxis por la progresado de la evangelio ,
*
tiel ,
ke miaj katenoj estas evidentigitaj en Kristo tra la tuta Pretorio kaj cxie aliloke ;
*
kaj la plimulto el la fratoj en la Sinjoro ,
pro miaj katenoj farigxinte sentimaj ,
supermezure kuragxas persiste elparoladi la vorton de Dio .
*
Unuj ja proklamas Kriston ecx envie kaj malpace ,
sed aliaj bonvole ;
*
cxi tiuj kun amo ,
sciante ,
ke mi estas metita ,
por defendi la evangelion ;
*
sed tiuj kun partieco predikas Kriston ,
ne sincere ,
supozante ,
ke ili aldonos doloron al miaj katenoj .
*
Kio do ?
nur tio ,
ke cxiamaniere ,
cxu pretekste aux vere ,
oni predikas Kriston:kaj pro tio mi gxojas kaj ankoraux plu gxojos .
*
CXar mi scias ,
ke cxi tio efikos al mia savo ,
per viaj pregxoj kaj la provizado de la Spirito de Jesuo Kristo ,
*
laux mia fervora atendado kaj espero ,
ke mi pri nenio hontigxos ,
sed ke per cxia liberparolo ,
kiel cxiam ,
tiel ankaux nun ,
Kristo estos glorata en mia korpo ,
cxu per vivo aux per morto .
*
CXar cxe mi la vivado estas Kristo ,
kaj morti estas gajno .
*
Sed se mi vivados korpe ,
tio signifas pluan frukton de laboro ;
kaj mi ne scias ,
kion elekti .
*
CXar ambauxflanke mi estas embarasata ,
havante deziron foriri kaj esti kun Kristo ,
kio estas multe pli bona ;
*
tamen mia restado en la karno estas pli bezona por vi .
*
Kaj tiel fidante ,
mi scias ,
ke mi restos kaj apudrestados kun vi cxiuj ,
por via progreso kaj gxojo de fido ;
*
por ke mi pli abunde en Kristo Jesuo gratulu min pri vi ,
per mia denova cxeestado kun vi .
*
Sed via vivmaniero nur estu inda je la evangelio de Kristo ,
por ke ,
cxu mi alvenos kaj vin vidos ,
aux forestos ,
mi auxdu pri viaj aferoj ,
ke vi fortike staras unuspirite ,
kunbatalantaj unuanime por la fido de la evangelio ,
*
kaj neniel timigitaj de la kontrauxuloj:kio estas al ili certa signo de pereo ,
sed al vi certa signo (
nepre de Dio )
pri via savigxo ;
*
cxar estas al vi permesite pro Kristo ,
ne sole kredi al li ,
sed ankaux suferi pro li ;
*
havantaj la saman bataladon ,
kiun vi vidis cxe mi ,
kaj pri kiu vi nun auxdas ,
ke cxe mi gxi ankoraux ekzistas .