esperanto Proverbs:6:1-19
esperanto@Proverbs:6:1 @ Mia filo! se vi garantiis por via proksimulo Kaj donis vian manon por aliulo,
esperanto@Proverbs:6:2 @ Tiam vi enretigxis per la vortoj de via busxo, Kaptigxis per la vortoj de via busxo.
esperanto@Proverbs:6:3 @ Tiam, mia filo, agu tiel kaj savigxu, CXar vi falis en la mano de via proksimulo: Iru, vigligxu, kaj petegu vian proksimulon;
esperanto@Proverbs:6:4 @ Ne lasu viajn okulojn dormi Kaj viajn palpebrojn dormeti;
esperanto@Proverbs:6:5 @ Savu vin, kiel gazelo, el la mano, Kaj kiel birdo el la mano de la birdokaptisto.
esperanto@Proverbs:6:6 @ Iru al la formiko, vi maldiligentulo; Rigardu gxian agadon, kaj sagxigxu.
esperanto@Proverbs:6:7 @ Kvankam gxi ne havas estron, Nek kontrolanton, nek reganton,
esperanto@Proverbs:6:8 @ GXi pretigas en la somero sian panon, GXi kolektas dum la rikolto sian mangxon.
esperanto@Proverbs:6:9 @ GXis kiam, maldiligentulo, vi kusxos? Kiam vi levigxos de via dormo?
esperanto@Proverbs:6:10 @ Iom da dormo, iom da dormeto, Iom da kunmeto de la manoj por kusxado;
esperanto@Proverbs:6:11 @ Kaj venos via malricxeco kiel rabisto, Kaj via senhaveco kiel viro armita.
esperanto@Proverbs:6:12 @ Homo sentauxga, homo malbonfarema, Iras kun busxo malica,
esperanto@Proverbs:6:13 @ Donas signojn per la okuloj, aludas per siaj piedoj, Komprenigas per siaj fingroj;
esperanto@Proverbs:6:14 @ Perverseco estas en lia koro, li intencas malbonon; En cxiu tempo li semas malpacon.
esperanto@Proverbs:6:15 @ Tial subite venos lia pereo; Li estos rompita subite, kaj neniu lin sanigos.
esperanto@Proverbs:6:16 @ Jen estas ses aferoj, kiujn la Eternulo malamas, Kaj sep, kiujn Li abomenegas.
esperanto@Proverbs:6:17 @ Arogantaj okuloj, mensogema lango, Kaj manoj, kiuj versxas senkulpan sangon,
esperanto@Proverbs:6:18 @ Koro, kiu preparas malbonfarajn intencojn, Piedoj, kiuj rapidas kuri al malbono,
esperanto@Proverbs:6:19 @ Falsa atestanto, kiu elspiras mensogojn; Kaj tiu, kiu semas malpacon inter fratoj.