Revelation:2:12-17




esperanto@Revelation:2:12 @ Kaj al la angxelo de la eklezio en Pergamo skribu: Tiele diras la portanto de la akra dutrancxa glavo:

esperanto@Revelation:2:13 @ Mi scias, kie vi logxas:tie, kie estas la trono de Satano; kaj vi tenas firme mian nomon, kaj ne malkonfesis mian fidon, ecx en la tagoj de Antipas, mia fidela atestinto, kiu estis mortigita inter vi, kie logxas Satano.

esperanto@Revelation:2:14 @ Sed mi havas kelkon kontraux vi:ke vi havas tie sekvantojn de la instruo de Bileam, kiu instruis al Balak jxeti falilon antaux la Izraelidojn, por ke ili mangxu idoloferitajxojn kaj malcxastu.

esperanto@Revelation:2:15 @ Kaj vi ankaux havas sekvantojn de la instruo de la Nikolaitoj tiel same.

esperanto@Revelation:2:16 @ Pentu do; alie mi rapide venos al vi, kaj militos kontraux ili per la glavo de mia busxo.

esperanto@Revelation:2:17 @ Kiu havas orelon, tiu auxskultu, kion la Spirito diras al la eklezioj. Al la venkanto mi donos el la kasxita manao, kaj mi donos al li blankan sxtoneton, kaj sur la sxtoneto novan nomon skribitan, kiun konas neniu krom la ricevanto.


Seeker Overlay: Off On
Bible:
Bible:
Book: