Revelation:2:18-29
Seeker Overlay ON
*
Kaj al la angxelo de la eklezio en Tiatira skribu :
Tiele diras la Filo de Dio ,
kiu havas okulojn kiel fajra flamo ,
kaj liaj piedoj estas kiel brilanta latuno :
*
Mi scias viajn farojn ,
kaj viajn amon kaj fidon kaj servadon kaj paciencon ,
kaj pri viaj faroj ,
ke la lastaj estas pli multaj ol la unuaj .
*
Sed mi havas kontraux vi ,
ke vi toleras la virinon Izebel ,
kiu nomas sin profetino ;
kaj sxi instruas kaj delogas miajn servistojn malcxasti kaj mangxi idoloferitajxojn .
*
Kaj mi donis al sxi tempon ,
por ke sxi pentu ;
kaj sxi ne volas penti pri sia malcxasteco .
*
Jen mi jxetos sxin en liton ,
kaj la kun sxi adultantojn en grandan aflikton ,
se ili ne pentos pri sxiaj faroj .
*
Kaj mi pereigos sxiajn idojn per morto ;
kaj cxiuj eklezioj scios ,
ke mi estas tiu ,
kiu esploras internajxojn kaj korojn ;
kaj mi donos al cxiu el vi laux viaj faroj .
*
Sed al vi mi diras ,
al la ceteraj en Tiatira ,
al cxiuj ,
kiuj ne havas cxi tiun instruon ,
kaj kiuj ne konas la profundajxojn de Satano ,
kiel oni diras:Mi ne jxetos sur vin alian sxargxon .
*
Tamen tion ,
kion vi havas ,
tenu ,
gxis mi venos .
*
Kaj al la venkanto kaj la observanto de miaj faroj gxis la fino mi donos auxtoritaton super la nacioj ;
*
kaj li regos ilin per fera sceptro ,
kiel la potaj vazoj estas dispecigataj ;
kiel mi ankaux ricevis de mia Patro ;
*
kaj mi donos al li la matenan stelon .
*
Kiu havas orelon ,
tiu auxskultu ,
kion la Spirito diras al la eklezioj .