Revelation:6:1-8
Seeker Overlay ON
*
Kaj mi rigardis ,
kiam la SXafido malfermis unu el la sep sigeloj ,
kaj mi auxdis unu el la kvar kreitajxoj dirantan kvazaux per vocxo de tondro:Venu .
*
Kaj mi rigardis ,
kaj jen blanka cxevalo ,
kaj la sidanta sur gxi havis pafarkon ;
kaj estis donita al li krono ;
kaj li eliris venkanta ,
kaj por venki .
*
Kaj kiam li malfermis la duan sigelon ,
mi auxdis la duan kreitajxon dirantan:Venu .
*
Kaj eliris alia cxevalo ,
flamkolora ;
kaj al la sidanta sur gxi estis donite forpreni pacon de la tero ,
kaj ke oni mortigu unu la alian ;
kaj al li estis donita granda glavo .
*
Kaj kiam li malfermis la trian sigelon ,
mi auxdis la trian kreitajxon dirantan:Venu .
Kaj mi rigardis ,
kaj jen nigra cxevalo ;
kaj la sidanta sur gxi havis en la mano pesilon .
*
Kaj mi auxdis kvazaux vocxon ,
meze de la kvar kreitajxoj ,
dirantan:Mezuro da tritiko por denaro ,
kaj tri mezuroj da hordeo por denaro ;
kaj la oleon kaj la vinon ne difektu .
*
Kaj kiam li malfermis la kvaran sigelon ,
mi auxdis la vocxon de la kvara kreitajxo dirantan:Venu .
*
Kaj mi rigardis ,
kaj jen pala cxevalo ;
kaj la nomo de la sidanta sur gxi estis Morto ;
kaj Hades sekvis kun li .
Kaj estis donita al ili auxtoritato super kvarono de la tero ,
por mortigi per glavo kaj per malsato kaj per morto kaj per la sovagxaj bestoj de la tero .