Revelation:6:1-8




esperanto@Revelation:6:1 @ Kaj mi rigardis, kiam la SXafido malfermis unu el la sep sigeloj, kaj mi auxdis unu el la kvar kreitajxoj dirantan kvazaux per vocxo de tondro:Venu.

esperanto@Revelation:6:2 @ Kaj mi rigardis, kaj jen blanka cxevalo, kaj la sidanta sur gxi havis pafarkon; kaj estis donita al li krono; kaj li eliris venkanta, kaj por venki.

esperanto@Revelation:6:3 @ Kaj kiam li malfermis la duan sigelon, mi auxdis la duan kreitajxon dirantan:Venu.

esperanto@Revelation:6:4 @ Kaj eliris alia cxevalo, flamkolora; kaj al la sidanta sur gxi estis donite forpreni pacon de la tero, kaj ke oni mortigu unu la alian; kaj al li estis donita granda glavo.

esperanto@Revelation:6:5 @ Kaj kiam li malfermis la trian sigelon, mi auxdis la trian kreitajxon dirantan:Venu. Kaj mi rigardis, kaj jen nigra cxevalo; kaj la sidanta sur gxi havis en la mano pesilon.

esperanto@Revelation:6:6 @ Kaj mi auxdis kvazaux vocxon, meze de la kvar kreitajxoj, dirantan:Mezuro da tritiko por denaro, kaj tri mezuroj da hordeo por denaro; kaj la oleon kaj la vinon ne difektu.

esperanto@Revelation:6:7 @ Kaj kiam li malfermis la kvaran sigelon, mi auxdis la vocxon de la kvara kreitajxo dirantan:Venu.

esperanto@Revelation:6:8 @ Kaj mi rigardis, kaj jen pala cxevalo; kaj la nomo de la sidanta sur gxi estis Morto; kaj Hades sekvis kun li. Kaj estis donita al ili auxtoritato super kvarono de la tero, por mortigi per glavo kaj per malsato kaj per morto kaj per la sovagxaj bestoj de la tero.


Seeker Overlay: Off On
Bible:
Bible:
Book: