esperanto Romans:14:1-23 SEEK
Seeker Overlay ON
*
Sed akceptu malfortulon en fido ,
tamen ne por dubaj disputadoj .
*
Unu homo kredas ,
ke li povas cxion mangxi ;
sed alia ,
estante malforta ,
mangxas legomojn .
*
Kiu mangxas ,
tiu ne malestimu tiun ,
kiu ne mangxas ;
kaj kiu ne mangxas ,
tiu ne jugxu tiun ,
kiu mangxas ;
cxar Dio lin akceptis .
*
Kiu estas vi ,
ke vi jugxas la servanton de alia ?
antaux sia propra sinjoro li staras aux falas .
Li ja estos starigita ,
cxar la Sinjoro povas lin starigi .
*
Unu jugxas unu tagon pli alte ol alian ,
alia egale jugxas cxiun tagon .
CXiu homo konvinkigxu en sia menso .
*
Kiu observas la tagon ,
tiu observas gxin al la Sinjoro ;
kaj la mangxanto mangxas al la Sinjoro ,
cxar li dankas Dion ;
kaj la nemangxanto nemangxas al la Sinjoro ,
kaj li dankas Dion .
*
CXar neniu el ni vivas al si mem ,
kaj neniu mortas al si mem .
*
CXar se ni vivas ,
ni vivas al la Sinjoro ,
kaj se ni mortas ,
ni mortas al la Sinjoro ;
cxu ni vivas do ,
aux mortas ,
al la Sinjoro ni apartenas .
*
CXar por tio Kristo mortis kaj vivigxis ,
por esti Sinjoro de la mortintoj kaj de la vivantoj .
*
Sed vi ,
kial vi jugxas vian fraton ?
kaj vi ,
kial vi malestimas vian fraton ?
cxar ni cxiuj staros antaux la tribunala segxo de Dio .
*
CXar estas skribite :
Kiel Mi vivas ,
diras la Eternulo ,
antaux Mi klinigxos cxiu genuo ,
Kaj cxiu lango gloros Dion .
*
Tial do cxiu el ni respondos al Dio pri si mem .
*
Tial ni ne plu jugxu unu alian ;
sed prefere ni jugxu ,
ke neniu metu en la vojo de sia frato faligilon aux ian ofendilon .
*
Mi scias ,
kaj konvinkigxis en la Sinjoro Jesuo ,
ke nenio estas malpura per si ;
sed por tiu ,
kiu opinias ion malpura ,
gxi estas malpura .
*
CXar se pro mangxajxo via frato cxagrenigxas ,
vi jam ne iradas en amo .
Ne pereigu per via mangxajxo tiun ,
por kiu Kristo mortis .
*
Via bono do ne estu kalumniita ;
*
cxar la regno de Dio estas ne mangxado kaj trinkado ,
sed justeco kaj paco kaj gxojo en la Sankta Spirito .
*
CXar tiu ,
kiu en tio servas Kriston ,
placxas al Dio ,
kaj estas aprobata de homoj .
*
Ni do celu tion ,
kio apartenas al paco kaj al reciproka edifo .
*
Ne detruu pro mangxajxo la faron de Dio .
CXio estas ja pura ;
sed estas malbone por tiu ,
kiu mangxas kun ofendo .
*
Estas bone ne mangxi viandon ,
nek trinki vinon ,
nek fari ion ,
per kio via frato ofendigxas .
*
Tiun fidon ,
kiun vi havas ,
havu por vi mem antaux Dio .
Felicxa estas tiu ,
kiu ne jugxas sin mem per tio ,
kion li aprobas .
*
Sed tiu ,
kiu estas sendecida ,
estas kondamnita ,
se li mangxas ;
cxar li mangxas ne el fido ,
kaj cxio ,
kio ne estas el fido ,
estas peko .