Romans:3:1-8
Seeker Overlay ON
*
Kia do estas la supereco de la Judoj ?
aux kia estas la utilo de cirkumcido ?
*
Multa en cxiu rilato:unue ,
ke al ili estis konfiditaj la orakoloj de Dio .
*
CXu do estas grave ,
se kelkaj ne fidis ?
cxu ilia senfideco vantigos la fidelecon de Dio ?
*
Nepre ne !
Dio montrigxu vera ,
sed cxiu homo mensoganto ,
kiel estas skribite :
Ke Vi estu justa en Via vorto Kaj pura en Via jugxo .
*
Sed se nia maljusteco rekomendas la justecon de Dio ,
kion ni diros ?
CXu maljusta estas Dio ,
kiu alportas koleron ? (
Mi parolas kiel homo .)
*
Nepre ne !
cxar kiel Dio jugxus la mondon ?
*
CXar se la vero de Dio per mia mensogo abundis al Lia gloro ,
kial mi estas ankoraux jugxata ,
kiel pekinto ?
*
kaj kial ne (
kiel ni estas kalumniataj ,
kaj kelkaj asertas ,
ke ni diras ):
Ni faru malbonon ,
por ke venu bono ?
ilia kondamno estas justa .