Romans:3:1-8




esperanto@Romans:3:1 @ Kia do estas la supereco de la Judoj? aux kia estas la utilo de cirkumcido?

esperanto@Romans:3:2 @ Multa en cxiu rilato:unue, ke al ili estis konfiditaj la orakoloj de Dio.

esperanto@Romans:3:3 @ CXu do estas grave, se kelkaj ne fidis? cxu ilia senfideco vantigos la fidelecon de Dio?

esperanto@Romans:3:4 @ Nepre ne! Dio montrigxu vera, sed cxiu homo mensoganto, kiel estas skribite: Ke Vi estu justa en Via vorto Kaj pura en Via jugxo.

esperanto@Romans:3:5 @ Sed se nia maljusteco rekomendas la justecon de Dio, kion ni diros? CXu maljusta estas Dio, kiu alportas koleron? (Mi parolas kiel homo.)

esperanto@Romans:3:6 @ Nepre ne! cxar kiel Dio jugxus la mondon?

esperanto@Romans:3:7 @ CXar se la vero de Dio per mia mensogo abundis al Lia gloro, kial mi estas ankoraux jugxata, kiel pekinto?

esperanto@Romans:3:8 @ kaj kial ne (kiel ni estas kalumniataj, kaj kelkaj asertas, ke ni diras):Ni faru malbonon, por ke venu bono? ilia kondamno estas justa.


Seeker Overlay: Off On
Bible:
Bible:
Book: