Romans:3:9-20
Seeker Overlay ON
*
Kio do ?
cxu ni nin senkulpigas ?
Tute ne:cxar ni jam akuzis egale Judojn kaj Grekojn ,
ke cxiuj estas sub peko ;
*
kiel estas skribite :
Ne ekzistas justulo ,
ne ecx unu ;
*
Ne ekzistas prudentulo ,
Ne ekzistas iu ,
kiu sercxas Dion ;
*
CXiuj devojigxis ,
cxiuj senutiligxis ;
Ekzistas neniu ,
kiu faras bonon ,
ne ecx unu ;
*
Malfermita tombo estas ilia gorgxo ;
Per sia lango ili hipokritis ;
Veneno de vipuro estas sub iliaj lipoj ;
*
Ilia busxo estas plena de malbenado kaj malico ;
*
Iliaj piedoj rapidas ,
por versxi sangon ;
*
Ruinigo kaj pereigo estas sur iliaj vojoj ;
*
Kaj vojon de paco ili ne konas ;
*
Antaux iliaj okuloj ne ekzistas timo antaux Dio .
*
Sed ni scias ,
ke cxion ajn ,
kion la legxo diras ,
gxi parolas al tiuj ,
kiuj estas sub la legxo ;
ke cxiu busxo fermigxu ,
kaj ke la tuta mondo submetigxu sub la jugxon de Dio ;
*
cxar per la faroj de la legxo neniu karno pravigxos antaux Li ;
cxar per la legxo venas konscio pri peko .