[pBiblx2]
Home
esperanto
Chap
OT
NT
INDX
?
Help

Gen
Exo
Lev
Num
Deu
Jos
Jud
Rut
1Sam
2Sam
1Ki
2Ki
1Ch
2Ch
Ezr
Neh
Est
Job
Psa
Pro
Ecc
Son
Isa
Jer
Lam
Eze
Dan
Hos
Amo
Oba
Jon
Mic
Nah
Hab
Zep
Hag
Zac
Mal
TOP

Mat
Mar
Luk
Joh
Act
Rom
1Co
2Ch
Gal
Eph
Phi
Col
1Th
2Th
1Ti
2Ti
Tit
Ph
Heb
Jam
1Pe
2Pe
1Jo
2Jo
3Jo
Jud
Rev
TOP

KJV
NKJV
RSV
ALL
TOP

AAA
BBB
CCC
DDD
EEE
FFF
GGG
HHH
III
JJJ
KKK
LLL
MMM
NNN
OOO
PPP
QQQ
RRR
SSS
TTT
UUU
VVV
WWW
XXX
YYY
ZZZ

TOP
Bible:
Filter: String:

NT-EPISTLES.filter - esperanto ia:



esperanto@Romans:1:2 @ kiun Li promesis antauxe per Siaj profetoj en la sanktaj skriboj,

esperanto@Romans:1:3 @ pri Sia Filo, kiu naskigxis el la idaro de David laux la karno,

esperanto@Romans:1:4 @ la difinita Filo de Dio en potenco laux la Spirito de sankteco per la relevigxo de la mortintoj-Jesuo Kristo, nia Sinjoro,

esperanto@Romans:1:5 @ per kiu ni ricevis gracon kaj apostolecon por obeemo de fido cxe cxiuj nacioj pro lia nomo,

esperanto@Romans:1:7 @ al cxiuj, kiuj estas en Romo, amataj de Dio, vokitaj sanktuloj:Graco al vi kaj paco de Dio, nia Patro, kaj de la Sinjoro Jesuo Kristo.

esperanto@Romans:1:8 @ Unue mi dankas al mia Dio per Jesuo Kristo por vi cxiuj, ke via fido estas proklamata tra la tuta mondo.

esperanto@Romans:1:9 @ CXar mia atestanto estas Dio, kiun mi servas en mia spirito en la evangelio de Lia Filo, ke mi sencxese memorigas pri vi en miaj pregxoj,

esperanto@Romans:1:10 @ cxiam petante, ke iel al mi jam fine prosperos veni al vi per la volo de Dio.

esperanto@Romans:1:11 @ CXar mi sopiras vin vidi, por ke mi transdonu al vi ian spiritan donacon, por ke vi estu firmigitaj;

esperanto@Romans:1:12 @ tio estas, por ke estu inter ni reciproka kuragxigo, per la komuna fido, egale via kaj mia.

esperanto@Romans:1:13 @ Kaj mi ne volas, ke vi nesciu, fratoj, ke ofte mi celis veni al vi (sed mi estas malhelpita gxis nun), por ke mi havu iom da frukto cxe vi, kiel ankaux cxe la aliaj nacioj.

esperanto@Romans:1:15 @ Tial laux mia eblo mi estas fervora prediki la evangelion ankaux al vi, kiuj estas en Romo.

esperanto@Romans:1:17 @ CXar la justeco de Dio malkasxigxas en gxi de fido al fido, kiel estas skribite:La virtulo vivos per sia fideleco.

esperanto@Romans:1:18 @ CXar la kolero de Dio malkasxigxas el la cxielo kontraux cxia malpieco kaj maljusteco de homoj, kiuj tenas la veron en maljusteco;

esperanto@Romans:1:20 @ CXar Liaj nevideblaj ecoj de post la kreado de la mondo farigxas videblaj, sentate per Liaj faritajxoj, nome, Lia eterna potenco kaj dieco; tial al ili mankas defenda pledo;

esperanto@Romans:1:21 @ cxar konante Dion, ili ne gloris Lin kiel Dion, nek estis dankemaj, sed vanigxis per diskutadoj, kaj ilia sensagxa koro mallumigxis.

esperanto@Romans:1:24 @ Tial Dio fordonis ilin al la voluptoj de iliaj koroj, al malpureco, por ke iliaj korpoj malhonorigxu inter ili mem;

esperanto@Romans:1:26 @ Tial Dio fordonis ilin al malhonoraj pasioj; cxar iliaj virinoj sxangxis la naturan uzadon en kontrauxnaturan;

esperanto@Romans:1:27 @ kaj tiel same ankaux la viroj, forlasante la naturan uzadon de la virino, brulis en sia volupto unu al alia, kaj viroj kun viroj faris hontindajxon kaj ricevis en si mem la tauxgan rekompencon de sia malvirto.

esperanto@Romans:1:28 @ Kaj cxar ili malsxatis teni Dion en sia konado, Dio fordonis ilin al malaprobinda menso, por ke ili faru nedecajxojn;

esperanto@Romans:1:29 @ plenigite de cxia maljusteco, malvirteco, avideco, malboneco; plenaj de envio, mortigo, malpaco, ruzo, malico; flustrantaj,

esperanto@Romans:1:30 @ kalumniantaj, Dimalamantaj, insultantaj, arogantaj, fanfaronemaj, elpensantaj malbonajxojn, malobeemaj al gepatroj,

esperanto@Romans:1:32 @ kiuj, sciante pri la jugxo de Dio, ke la farantoj de tiaj agoj meritas morton, ne nur mem faras ilin, sed ankaux konsentas al la farantoj de ili.

esperanto@Romans:2:1 @ Sekve, vi estas nedefendebla, ho cxiu homo jugxanta; cxar dum vi jugxas alian, vi kondamnas vin mem, cxar vi, la jugxanto, faradas la samajn agojn.

esperanto@Romans:2:2 @ Kaj ni scias, ke la jugxo de Dio estas laux vero kontraux tiuj, kiuj faradas tiajn agojn.

esperanto@Romans:2:3 @ Kaj cxu vi kalkulas, ho homo, kiu jugxas la farantojn de tiaj agoj kaj faras la samajn, ke vi evitos la jugxon de Dio?

esperanto@Romans:2:4 @ Aux cxu vi malestimas la ricxecon de Lia boneco kaj toleremeco kaj pacienco, ne sciante, ke la boneco de Dio alkondukas vin al pento?

esperanto@Romans:2:5 @ sed laux via obstineco kaj senpenta koro vi amasigas por vi koleron en la tago de kolero kaj malkasxigo de la justa jugxo de Dio,

esperanto@Romans:2:6 @ kiu redonos al cxiu homo laux liaj faroj;

esperanto@Romans:2:14 @ cxar kiam la nacianoj, kiuj ne havas la legxon, faras nature la aferojn de la legxo, cxi tiuj, ne havante legxon, estas legxo por si mem;

esperanto@Romans:2:15 @ kiuj elmontras la faradon de la legxo skribita en iliaj koroj, kiam ilia konscienco kunatestas, kaj iliaj rezonadoj inter si akuzas aux defendas ilin.)

esperanto@Romans:2:16 @ en la tago, kiam Dio jugxos la sekretojn de homoj, laux mia evangelio, per Jesuo Kristo.

esperanto@Romans:2:18 @ kaj konas Lian volon, kaj aprobas la aprobindajxojn, kaj estas instruita el la legxo,

esperanto@Romans:2:21 @ vi, kiu instruas alian, cxu vi ne instruas vin mem? vi, kiu predikas:Ne sxtelu; cxu vi sxtelas?

esperanto@Romans:2:23 @ vi, kiu fieras pri la legxo, cxu vi malhonoras Dion per via transpasxo de la legxo?

esperanto@Romans:2:24 @ CXar pro vi, la nomo de Dio estas blasfemata inter la nacianoj, kiel estas skribite.

esperanto@Romans:2:25 @ CXar cirkumcido vere utilas, se vi estas faranto de la legxo; sed se vi estas pekanto kontraux la legxo, via cirkumcido farigxas necirkumcido.

esperanto@Romans:2:26 @ Se do necirkumcidulo plenumas la ordonojn de la legxo, cxu lia necirkumcido ne kalkuligxos kiel cirkumcido?

esperanto@Romans:2:28 @ CXar Judo estas ne tiu, kiu estas ekstere tia, kaj cirkumcido estas ne tio, kio estas tia ekstere en la karno;

esperanto@Romans:2:29 @ sed Judo estas tiu, kiu estas interne tia, kaj cirkumcido estas en la koro, laux la spirito, ne laux la litero, kies lauxdo estas ne de homoj, sed de Dio.

esperanto@Romans:3:1 @ Kia do estas la supereco de la Judoj? aux kia estas la utilo de cirkumcido?

esperanto@Romans:3:3 @ CXu do estas grave, se kelkaj ne fidis? cxu ilia senfideco vantigos la fidelecon de Dio?

esperanto@Romans:3:4 @ Nepre ne! Dio montrigxu vera, sed cxiu homo mensoganto, kiel estas skribite: Ke Vi estu justa en Via vorto Kaj pura en Via jugxo.

esperanto@Romans:3:5 @ Sed se nia maljusteco rekomendas la justecon de Dio, kion ni diros? CXu maljusta estas Dio, kiu alportas koleron? (Mi parolas kiel homo.)

esperanto@Romans:3:7 @ CXar se la vero de Dio per mia mensogo abundis al Lia gloro, kial mi estas ankoraux jugxata, kiel pekinto?

esperanto@Romans:3:8 @ kaj kial ne (kiel ni estas kalumniataj, kaj kelkaj asertas, ke ni diras):Ni faru malbonon, por ke venu bono? ilia kondamno estas justa.

esperanto@Romans:3:13 @ Malfermita tombo estas ilia gorgxo; Per sia lango ili hipokritis; Veneno de vipuro estas sub iliaj lipoj;

esperanto@Romans:3:14 @ Ilia busxo estas plena de malbenado kaj malico;

esperanto@Romans:3:15 @ Iliaj piedoj rapidas, por versxi sangon;

esperanto@Romans:3:16 @ Ruinigo kaj pereigo estas sur iliaj vojoj;

esperanto@Romans:3:18 @ Antaux iliaj okuloj ne ekzistas timo antaux Dio.

esperanto@Romans:3:19 @ Sed ni scias, ke cxion ajn, kion la legxo diras, gxi parolas al tiuj, kiuj estas sub la legxo; ke cxiu busxo fermigxu, kaj ke la tuta mondo submetigxu sub la jugxon de Dio;

esperanto@Romans:3:24 @ pravigite donace de Lia graco, per la elacxeto, kiu estas en Kristo Jesuo;

esperanto@Romans:3:25 @ kiun Dio antauxdifinis kiel repacigilon per fido en lia sango, por la elmontrado de Sia justeco per la pardono de la pekoj, antauxe faritaj laux la toleremeco de Dio;

esperanto@Romans:3:26 @ por la elmontrado de Lia justeco en la nuna tempo, kaj ke Li estas mem justa, kaj estas la praviganto de tiu, kiu havas fidon en Jesuo.

esperanto@Romans:3:27 @ Kie do estas la fanfaronado? GXi estas esceptita. Per kia legxo? de faroj? Ne; sed per la legxo de fido.

esperanto@Romans:3:29 @ CXu Dio estas nur Dio de la Judoj? cxu ne ankaux de la nacianoj? Jes, ankaux de la nacianoj;

esperanto@Romans:4:1 @ Kion do, ni diros, trovis Abraham, nia praavo laux la karno?

esperanto@Romans:4:5 @ Sed al tiu, kiu ne laboras, sed kredas al Tiu, kiu pravigas la malpiulon, lia fido estas kalkulata kiel virto.

esperanto@Romans:4:8 @ Felicxa estas la homo, al kiu la Eternulo ne kalkulas lian kulpon.

esperanto@Romans:4:10 @ Kiel do gxi estis kalkulita? kiam li estis en cirkumcido, aux en necirkumcido? Ne en cirkumcido, sed en necirkumcido;

esperanto@Romans:4:11 @ kaj li ricevis la signon de cirkumcido, kiel sigelon de la virto de la fido, kiu ekzistis en lia necirkumcido; por ke li estu la patro de cxiuj, kiuj ankoraux en necirkumcido kredas, por ke virto estu kalkulata al ili;

esperanto@Romans:4:12 @ kaj la patro de cirkumcido al tiuj, kiuj ne nur estas anoj de la cirkumcido, sed kiuj ankaux sekvas la pasxojn de tiu fido, kiun nia patro Abraham havis dum sia necirkumcido.

esperanto@Romans:4:13 @ CXar ne per la legxo farigxis la promeso al Abraham aux al lia idaro, ke li estos heredanto de la mondo, sed per la virto el fido.

esperanto@Romans:4:18 @ Li ekster espero kredis en espero, por ke li farigxu patro de multe da popoloj, laux la diritajxo:Tiel estos via idaro.

esperanto@Romans:4:19 @ Kaj ne senfortigite en fido, li pripensis sian propran korpon jam pereintan (estante preskaux centjara), kaj la senvivecon de la utero de Sara;

esperanto@Romans:4:22 @ Tial gxi estis kalkulita al li kiel virto.

esperanto@Romans:4:24 @ sed ankaux por ni, al kiuj gxi estos kalkulata, kaj kiuj kredas al Tiu, kiu levis el la mortintoj Jesuon, nian Sinjoron,

esperanto@Romans:4:25 @ kiu estis transdonita pro niaj pekoj kaj estis relevita por nia pravigo.

esperanto@Romans:5:1 @ Tial ni, pravigite per fido, havu pacon kun Dio per nia Sinjoro Jesuo Kristo,

esperanto@Romans:5:3 @ Kaj krome ni gxoju ankaux pro la afliktoj, sciante, ke aflikto faras paciencon;

esperanto@Romans:5:5 @ kaj la espero ne hontigas, cxar la amo de Dio estas versxita en niajn korojn per la Sankta Spirito, donita al ni.

esperanto@Romans:5:6 @ CXar kiam ni ankoraux estis senfortaj, tiam Kristo gxustatempe mortis pro malpiuloj.

esperanto@Romans:5:8 @ Sed Dio rekomendas al ni Sian amon en tio, ke dum ni ankoraux estis pekuloj, Kristo mortis por ni.

esperanto@Romans:5:9 @ Des plimulte do ni, jam pravigite per lia sango, estos per li savitaj el la kolero.

esperanto@Romans:5:10 @ CXar se ni, estante malamikoj, estas repacigitaj kun Dio per la morto de Lia Filo, des plimulte, repacigite, ni estos savitaj per lia vivo;

esperanto@Romans:5:11 @ kaj krom tio ni fieras ankaux en Dio pro nia Sinjoro Jesuo Kristo, per kiu ni jam ricevis la repacigon.

esperanto@Romans:5:13 @ cxar gxis la legxo peko estis en la mondo, sed peko ne estas alkalkulata, kiam ne ekzistas legxo.

esperanto@Romans:5:15 @ Sed ne kia la eraro, tia estas la donaco. CXar se per la eraro de unu mortis la multaj, des plimulte abundis al la multaj la graco de Dio kaj la donaco per la graco de la unu homo Jesuo Kristo.

esperanto@Romans:5:18 @ Tial, kiel per unu eraro venis jugxo al cxiuj homoj gxis kondamno, tiel same per unu justajxo venis la donaco al cxiuj homoj gxis la pravigo de vivo.

esperanto@Romans:5:21 @ por ke tiel same, kiel la peko regxis en morto, la graco regxu per justeco gxis eterna vivo per Jesuo Kristo, nia Sinjoro.

esperanto@Romans:6:3 @ CXu vi ne scias, ke ni cxiuj, kiuj baptigxis al Jesuo Kristo, baptigxis al lia morto?

esperanto@Romans:6:5 @ CXar se ni jam kunigxis al la simileco de lia morto, ni tiel same kunigxos al la simileco de lia relevigxo,

esperanto@Romans:6:6 @ sciante, ke nia malnova homo estas kun li krucumita, por ke la korpo de peko estu neniigita, por ke ni jam ne estu sklavoj al peko;

esperanto@Romans:6:9 @ sciante, ke Kristo, levite el la mortintoj, ne plu mortas; la morto ne plu lin regas.

esperanto@Romans:6:10 @ CXar mortante, li mortis al peko unufoje por cxiam; sed vivante, li vivas al Dio.

esperanto@Romans:6:11 @ Tial ankaux vi vin kalkulu mortintoj al peko, sed vivantoj al Dio en Kristo Jesuo.

esperanto@Romans:6:12 @ Tial peko ne regxu en via morta korpo tiel, ke vi obeu al gxiaj deziroj;

esperanto@Romans:6:13 @ ankaux ne prezentu viajn membrojn iloj de maljusteco al peko, sed prezentu vin al Dio vivantoj el la mortintoj, kaj viajn membrojn iloj de justeco por Dio.

esperanto@Romans:6:16 @ CXu vi ne scias, ke kiam vi vin prezentas, kiel sklavoj al iu por obeado, vi estas sklavoj de tiu, al kiu vi obeas, cxu de peko por morto, aux de obeemeco por justeco?

esperanto@Romans:6:19 @ Mi parolas home pro la malforteco de via karno; cxar kiel vi prezentis viajn membrojn sklavoj al malpureco kaj al maljusteco gxis maljusteco, tiel nun prezentu viajn membrojn sklavoj al justeco gxis sanktigo.

esperanto@Romans:6:20 @ CXar kiam vi estis sklavoj de peko, vi estis liberaj de justeco.

esperanto@Romans:6:21 @ Kian frukton do vi havis tiam el tio, pri kio vi nun hontas? cxar la fino de tio estas morto.

esperanto@Romans:6:22 @ Sed nun, liberigite el peko, kaj sklavigxinte al Dio, vi havas vian frukton gxis sanktigxo, kaj por fino eternan vivon.

esperanto@Romans:6:23 @ CXar la salajro de peko estas morto; sed la donaco de Dio estas eterna vivo en Kristo Jesuo, nia Sinjoro.

esperanto@Romans:7:1 @ Aux cxu vi ne scias, fratoj (cxar mi parolas al konantoj de la legxo), ke la legxo regas la homon tiel longe, kiel li vivas?

esperanto@Romans:7:2 @ CXar la edzinigita virino estas legxe alligita al sia edzo dum lia vivo; sed se la edzo mortas, sxi liberigxas el la legxo de la edzo.

esperanto@Romans:7:3 @ Se do, dum la edzo vivas, sxi kunigxas kun alia viro, sxi estos nomata adultulino; sed se la edzo mortis, sxi estas libera de la legxo, kaj ne estas adultulino, kvankam kunigxinte kun alia viro.

esperanto@Romans:7:4 @ Tiel, miaj fratoj, vi same mortis al la legxo per la korpo de Kristo, por kunigxi kun alia, nome kun tiu, kiu levigxis el la mortintoj, por ke ni donu frukton al Dio.

esperanto@Romans:7:5 @ CXar dum ni estis en karno, la lauxpekaj pasioj, kiuj estis per la legxo, energiis en niaj membroj, por doni frukton al morto.

esperanto@Romans:7:8 @ sed la peko, trovante pretekston, estigis en mi per la ordono cxian deziremon, cxar ekster legxo la peko estas senviva.

esperanto@Romans:7:9 @ Kaj iam mi vivadis ekster la legxo; sed kiam la ordono venis, la peko vivigxis, kaj mi mortis;

esperanto@Romans:7:14 @ CXar ni scias, ke la legxo estas spirita; sed mi estas karna, vendite sub pekon.

esperanto@Romans:7:18 @ CXar mi scias, ke en mi (tio estas, en mia karno) bono ne logxas; cxar cxe mi estas la volo, sed ne la elfaro de la bono.

esperanto@Romans:7:21 @ Mi do trovas legxon, ke kiam mi volas fari bonon, la malbono estas cxe mi.

esperanto@Romans:7:23 @ sed mi vidas alian legxon en miaj membroj, militantan kontraux la legxo de mia menso, kaj forkaptantan min sub la legxon de la peko, kiu estas en miaj membroj.

esperanto@Romans:7:25 @ Danko estu al Dio, per Jesuo Kristo, nia Sinjoro. Per la menso do mi mem servas al la legxo de Dio, sed per la karno al la legxo de peko.

esperanto@Romans:8:1 @ Ekzistas do jam nenia kondamno kontraux tiuj, kiuj estas en Kristo Jesuo.

esperanto@Romans:8:3 @ CXar kiam la legxo trovigxis nekapabla pro tio, ke gxi estis malforta pro la karno, Dio, sendante Sian propran Filon en simileco de peka karno kaj pro peko, kondamnis la pekadon en la karno;

esperanto@Romans:8:9 @ Sed vi estas ne en la karno, sed en la spirito, se vere la Spirito de Dio logxas en vi. Sed se iu ne havas la Spiriton de Kristo, tiu ne estas lia.

esperanto@Romans:8:11 @ Kaj se la Spirito de Tiu, kiu levis Jesuon el la mortintoj, logxas en vi, tiam la Levinto de Kristo Jesuo el la mortintoj vivigos ecx viajn mortajn korpojn per Sia Spirito, logxanta en vi.

esperanto@Romans:8:12 @ Tial do, fratoj, ni estas sxuldantoj, ne al la karno, por vivi laux la karno;

esperanto@Romans:8:15 @ CXar vi ne ricevis la spiriton de sklaveco denove al timo; sed vi ricevis la spiriton de adopto, per kiu ni krias:Aba, Patro.

esperanto@Romans:8:16 @ La Spirito mem kunatestas kun nia spirito, ke ni estas idoj de Dio;

esperanto@Romans:8:17 @ kaj se idoj, tial heredantoj, heredantoj de Dio, kunheredantoj kun Kristo, se vere ni suferas kun li, por ke ni estu glorataj kun li.

esperanto@Romans:8:22 @ CXar ni scias, ke la tuta kreitaro kune gxemas kaj naskodoloras gxis nun.

esperanto@Romans:8:23 @ Kaj krom tio, ni mem, kiuj havas la unuaajxon de la Spirito, gxemas en ni, atendante nian adopton, nome la elacxeton de nia korpo.

esperanto@Romans:8:25 @ Sed, se ni esperas al tio, kion ni ne vidas, tiam ni gxin atendas pacience.

esperanto@Romans:8:26 @ Kaj tiel same la Spirito ankaux helpas nian malfortecon; cxar ni ne scias, kiel pregxi dece, sed la Spirito mem propetadas por ni per gxemoj neeldireblaj;

esperanto@Romans:8:27 @ kaj Tiu, kiu esploras la korojn, scias, kio estas la penso de la Spirito, cxar li propetadas por la sanktuloj laux la volo de Dio.

esperanto@Romans:8:28 @ Kaj ni scias, ke por tiuj, kiuj amas Dion, por tiuj, kiuj estas vokitaj laux Lia intenco, cxio kunlaboras al bono.

esperanto@Romans:8:29 @ CXar kiujn Li antauxkonis, tiujn Li antauxdifinis kiel konformajn al la bildo de Lia Filo, por ke cxi tiu estu la unuenaskita inter multaj fratoj;

esperanto@Romans:8:32 @ CXu Tiu, kiu ne indulgis Sian propran Filon, sed fordonis lin por ni cxiuj, ne donos al ni libere cxion kun li?

esperanto@Romans:8:39 @ nek alteco, nek profundeco, nek iu alia kreitajxo povos apartigi nin de la amo de Dio, kiu estas en Kristo Jesuo, nia Sinjoro.

esperanto@Romans:9:1 @ Mi diras la veron en Kristo, mi ne mensogas, kaj mia konscienco atestas kun mi per la Sankta Spirito,

esperanto@Romans:9:3 @ CXar mi volus, ke mi estu anatemita for de Kristo por miaj fratoj, miaj parencoj laux la karno;

esperanto@Romans:9:7 @ nek, cxar ili estas idoj de Abraham, cxiuj estas filoj, sed:Per Isaak oni nomos vian idaron.

esperanto@Romans:9:10 @ Kaj plue, kiam Rebeka ankaux gravedigxis per unu, nia patro Isaak

esperanto@Romans:9:16 @ Tial do tio apartenas ne al tiu, kiu volas, nek al tiu, kiu kuras, sed al Dio, kiu kompatas.

esperanto@Romans:9:17 @ CXar la Skribo diras al Faraono:Nur por tio Mi vin konservis, ke Mi montru sur vi Mian forton, kaj por ke oni rakontu pri Mia nomo sur la tuta tero.

esperanto@Romans:9:18 @ Tial Li favorkoras cxiun, kiun Li volas; kaj cxiun, kiun Li volas, Li obstinigas.

esperanto@Romans:9:19 @ Vi do diras al mi:Kial Li ankoraux riprocxas? CXar kiu rezistas al Lia volo?

esperanto@Romans:9:20 @ Sed antaux tio, ho viro, kiu vi estas, ke vi respondas kontraux Dio? CXu faritajxo diros al sia farinto:Kial vi faris min tiel?

esperanto@Romans:9:22 @ Kiel do, se Dio, volante elmontri Sian koleron kaj konatigi Sian potencon, toleris kun plena pacienco vazojn de kolero, tauxgajn por pereo;

esperanto@Romans:9:23 @ kaj por ke Li konatigu la ricxon de Sia gloro sur vazojn de favoro, kiujn Li antauxe pretigis por gloro,

esperanto@Romans:9:24 @ nome nin, kiujn Li ankaux vokis, ne nur el la Judoj, sed ankaux el la nacianoj?

esperanto@Romans:9:25 @ Kiel Li diras ankaux en Hosxea: La popolon ne Mian Mi nomos Mia popolo, Kaj la neamatinon amatino.

esperanto@Romans:9:26 @ Kaj sur la sama loko, kie estis al ili dirite:Vi ne estas Mia popolo, Tie oni nomos ilin infanoj de la vivanta Dio.

esperanto@Romans:9:27 @ Kaj Jesaja krias pri Izrael:Se la nombro de la filoj de Izrael ecx estos kiel la apudmara sablo, la restintoj savigxos;

esperanto@Romans:9:28 @ cxar la Sinjoro efektivigos Sian vorton en la mondo, akcelante kaj trancxe mallongigante gxin.

esperanto@Romans:9:30 @ Kion do ni diru? Ke la nacianoj, kiuj ne sekvis justecon, atingis justecon, la justecon, kiu estas el fido;

esperanto@Romans:9:32 @ Kial? CXar ili sekvis gxin ne per fido, sed kvazaux per faroj. Ili falpusxigxis cxe la sxtono de falpusxigxo;

esperanto@Romans:10:1 @ Fratoj, la deziro de mia koro kaj mia pregxo al Dio pri ili estas por ilia savado.

esperanto@Romans:10:3 @ CXar nesciante la justecon de Dio, kaj penante starigi sian propran justecon, ili ne subigxis al la justeco de Dio.

esperanto@Romans:10:6 @ Sed la justeco, kiu estas el fido, diras jene:Ne diru en via koro:Kiu suprenirus en la cxielon? (tio estas, por malsuprenigi Kriston),

esperanto@Romans:10:8 @ Sed kion gxi diras? La afero estas proksime de vi, en via busxo kaj en via koro; tio estas, la vorto de fido, kiun ni predikas;

esperanto@Romans:10:9 @ cxar se vi per via busxo konfesas Jesuon Sinjoro, kaj kredas en via koro, ke Dio lin levis el la mortintoj, vi savigxos;

esperanto@Romans:10:12 @ CXar estas nenia diferencigo inter Judo kaj Greko, cxar unu sama estas Sinjoro de cxiuj, kaj estas ricxa por cxiuj, kiuj lin vokas;

esperanto@Romans:10:18 @ Sed mi diras:CXu ili ne auxdis? Certe: Tra la tuta mondo iris ilia sono, Kaj gxis la finoj de la tero iris iliaj vortoj.

esperanto@Romans:10:21 @ Sed pri Izrael li diris:CXiutage Mi etendis Miajn manojn al popolo malobeema kaj obstina.

esperanto@Romans:11:1 @ Mi do diras:CXu Dio forpusxis Sian popolon? Nepre ne! CXar ankaux mi estas Izraelido, el la idoj de Abraham, el la tribo de Benjamen.

esperanto@Romans:11:2 @ Dio ne forpusxis Sian popolon, kiun Li antauxkonis. Aux cxu vi ne scias, kion la Skribo diras pri Elija? kiel li pledis cxe Dio kontraux Izrael:

esperanto@Romans:11:3 @ Ho Eternulo, oni mortigis Viajn profetojn, detruis Viajn altarojn; kaj mi sola restis, kaj oni sercxas mian animon.

esperanto@Romans:11:9 @ Kaj David diris: Ilia tablo farigxu por ili reto kaj kaptilo Kaj falpusxilo kaj repago;

esperanto@Romans:11:10 @ Mallumigxu iliaj okuloj, ke ili ne vidu; Kaj iliajn lumbojn malfortigu por cxiam.

esperanto@Romans:11:11 @ Mi do diras:CXu ili falpusxigxis, por ke ili falu? Nepre ne! sed per ilia eraro venis savo al la nacianoj, por jxaluzigi ilin.

esperanto@Romans:11:12 @ Se do ilia eraro ricxigis la mondon, kaj ilia perdo estas la gajno de la nacianoj, kiom pli ilia pleneco?

esperanto@Romans:11:13 @ Sed mi parolas al vi, nacianoj. Laux tio, kiom mi estas apostolo al nacianoj, mi gloras mian servadon;

esperanto@Romans:11:14 @ se nur mi iel povos jxaluzigi tiujn, kiuj estas mia karno, kaj savi kelkajn el ili.

esperanto@Romans:11:20 @ Bone; pro nekredemeco ili estis derompitaj, kaj vi staras per via fido. Ne tenu vin alte, sed timu;

esperanto@Romans:11:22 @ Vidu do la bonecon kaj severecon de Dio:al la falintoj severecon, sed al vi bonecon, se vi restados en Lia boneco; alie vi ankaux detrancxigxos.

esperanto@Romans:11:23 @ Kaj ili ankaux, se ili ne restados en sia nekredemeco, engreftigxos; cxar Dio povas reengrefti ilin.

esperanto@Romans:11:24 @ CXar se vi eltrancxigxis el tio, kio estas nature sovagxa olivarbo, kaj kontrauxnature engreftigxis en bonan olivarbon, kiom pli cxi tiuj, kiuj estas la naturaj brancxoj, engreftigxos en sian propran olivarbon?

esperanto@Romans:11:25 @ CXar mi ne volas, fratoj, ke vi ne sciu cxi tiun misteron, por ke vi ne opiniu vin sagxaj, ke lauxparta obstinigxo okazis al Izrael, gxis la pleneco de la nacianoj envenos;

esperanto@Romans:11:26 @ kaj tiamaniere la tuta Izrael savigxos, kiel estas skribite: El Cion venos la Liberiganto; Li deturnos de Jakob malpiecon;

esperanto@Romans:11:27 @ Kaj cxi tio estos Mia interligo kun ili, Kiam Mi forigos iliajn pekojn.

esperanto@Romans:11:30 @ CXar kiel vi iam estis malobeemaj al Dio, sed jam ricevis kompaton per ilia malobeo,

esperanto@Romans:11:33 @ Ho, profundo de ricxeco kaj sagxeco kaj scio de Dio! kiel neesploreblaj estas Liaj jugxoj, kaj nesekveblaj Liaj vojoj!

esperanto@Romans:11:34 @ CXar kiu sciis la spiriton de la Eternulo? aux kiu estis Lia konsilanto?

esperanto@Romans:11:36 @ CXar el Li kaj per Li kaj al Li estas cxio. Al Li estu la gloro por cxiam. Amen.

esperanto@Romans:12:1 @ Mi do vin petas, fratoj, pro la kompatoj de Dio, ke vi prezentu viajn korpojn kiel vivantan oferon, sanktan, placxantan al Dio, kio estas via racia servo.

esperanto@Romans:12:2 @ Kaj ne konformigxu al cxi tiu mondo; sed aliformigxu per renovigado de via menso, por ke vi provu, kio estas la bona kaj aprobinda kaj perfekta volo de Dio.

esperanto@Romans:12:5 @ tiel same ni multaj estas unu korpo en Kristo, kaj cxiuj aparte membroj unu de alia.

esperanto@Romans:12:6 @ Sed havante donacojn diversajn laux la graco donita al ni, cxu profetadon, ni profetu laux la mezuro de nia fido;

esperanto@Romans:12:7 @ aux servadon, ni laboru en nia servado; aux instruanto, en sia instruado;

esperanto@Romans:12:8 @ aux admonanto, en sia admonado; la disdonanto agu malavare, la administranto kun diligenteco, la kompatanto kun gxojo.

esperanto@Romans:12:9 @ Via amo estu sen hipokriteco. Abomenu tion, kio estas malbona; algluigxu al la bona.

esperanto@Romans:12:10 @ En fratamo estu kore unuigitaj unu al alia, honore preferantaj unu la alian;

esperanto@Romans:12:16 @ Estu simpatiaj unu al alia. Ne pripensadu altajn aferojn, sed klinadu vin al humilaj aferoj. Ne opiniu vin sagxaj.

esperanto@Romans:12:18 @ Se estos eble, restu pacaj viaparte kun cxiuj homoj.

esperanto@Romans:12:20 @ Sed se via malamiko malsatas, donu al li mangxi; se li soifas, donu al li trinki; cxar tion farante, fajrajn karbojn vi kolektos sur lia kapo.

esperanto@Romans:13:8 @ Al neniu sxuldu ion, krom la reciproka amo; cxar amante sian proksimulon, oni plenumis la ceteran legxon.

esperanto@Romans:13:9 @ CXar tio:Ne adultu, Ne mortigu, Ne sxtelu, Ne deziru, kaj cxiu alia ordono, estas resumitaj en la jena parolo:Amu vian proksimulon kiel vin mem.

esperanto@Romans:13:11 @ Kaj tion faru, sciante la gxustan tempon, ke nun estas la horo por levigxo el dormo; cxar nun nia savo estas pli proksima, ol kiam ni ekkredis.

esperanto@Romans:14:2 @ Unu homo kredas, ke li povas cxion mangxi; sed alia, estante malforta, mangxas legomojn.

esperanto@Romans:14:4 @ Kiu estas vi, ke vi jugxas la servanton de alia? antaux sia propra sinjoro li staras aux falas. Li ja estos starigita, cxar la Sinjoro povas lin starigi.

esperanto@Romans:14:5 @ Unu jugxas unu tagon pli alte ol alian, alia egale jugxas cxiun tagon. CXiu homo konvinkigxu en sia menso.

esperanto@Romans:14:10 @ Sed vi, kial vi jugxas vian fraton? kaj vi, kial vi malestimas vian fraton? cxar ni cxiuj staros antaux la tribunala segxo de Dio.

esperanto@Romans:14:12 @ Tial do cxiu el ni respondos al Dio pri si mem.

esperanto@Romans:14:13 @ Tial ni ne plu jugxu unu alian; sed prefere ni jugxu, ke neniu metu en la vojo de sia frato faligilon aux ian ofendilon.

esperanto@Romans:14:14 @ Mi scias, kaj konvinkigxis en la Sinjoro Jesuo, ke nenio estas malpura per si; sed por tiu, kiu opinias ion malpura, gxi estas malpura.

esperanto@Romans:14:15 @ CXar se pro mangxajxo via frato cxagrenigxas, vi jam ne iradas en amo. Ne pereigu per via mangxajxo tiun, por kiu Kristo mortis.

esperanto@Romans:14:16 @ Via bono do ne estu kalumniita;

esperanto@Romans:14:21 @ Estas bone ne mangxi viandon, nek trinki vinon, nek fari ion, per kio via frato ofendigxas.

esperanto@Romans:15:2 @ CXiu el ni placxu al sia proksimulo per tia bono, kia tauxgas, por edifi.

esperanto@Romans:15:3 @ CXar Kristo ankaux ne placxis al si mem, sed, kiel estas skribite:La insultoj de Viaj insultantoj falis sur min.

esperanto@Romans:15:4 @ CXar cxio, kio estas antauxe skribita, estas skribita por nia instruado, por ke per pacienco kaj per konsolo de la Skriboj ni havu esperon.

esperanto@Romans:15:5 @ Kaj la Dio de pacienco kaj konsolo donu al vi, ke vi simpatiu unu kun alia laux Kristo Jesuo;

esperanto@Romans:15:6 @ por ke vi unuanime per unu vocxo gloru la Dion kaj Patron de nia Sinjoro Jesuo Kristo.

esperanto@Romans:15:7 @ Tial akceptu unu la alian, kiel ankaux Kristo akceptis vin, al la gloro de Dio.

esperanto@Romans:15:9 @ kaj ke la nacianoj pro lia kompato gloru Dion, kiel estas skribite: Tial mi gloros Vin inter la popoloj, Kaj pri Via nomo mi kantos.

esperanto@Romans:15:10 @ Kaj ankaux oni diras: GXoju, ho gentoj, kun Lia popolo.

esperanto@Romans:15:13 @ Kaj la Dio de espero plenigu vin per cxia gxojo kaj paco en kredado, por ke vi abunde havu esperon, laux la potenco de la Sankta Spirito.

esperanto@Romans:15:14 @ Kaj, ho miaj fratoj, mi mem konvinkigxis pri vi, ke vi mem estas plenaj de boneco, plenigitaj per cxia sciado, kaj kapablaj admoni unu la alian.

esperanto@Romans:15:16 @ ke mi estu servanto de Kristo Jesuo al la nacianoj, solenanta la evangelion de Dio, por ke la oferado de la nacianoj farigxu akceptebla, sanktigite de la Sankta Spirito.

esperanto@Romans:15:18 @ CXar mi ne kuragxos priparoli ion, krom tio, kion Kristo faris per mi, por obeigi la nacianojn, vorte kaj fare,

esperanto@Romans:15:20 @ jenon ambiciante:tiel prediki la evangelion, ne tie, kie Kristo jam estis priparolita, ke mi ne konstruu sur la fundamento de alia;

esperanto@Romans:15:24 @ kiam mi veturos al Hispanujo, mi venos al vi (cxar mi esperas vin viziti travojagxante, kaj esti helpata de vi sur la vojo, se antauxe mi estos suficxe gastinta cxe vi);

esperanto@Romans:15:27 @ Volonte ili decidis, estante iliaj sxuldantoj. CXar se la nacianoj partoprenas en iliaj spiritaj aferoj, tiuj siavice devas servi al ili ankaux en materiaj aferoj.

esperanto@Romans:15:28 @ Tial, plenuminte cxi tion, kaj sigelinte por ili cxi tiun frukton, mi ekiros Hispanujon, kaj vizitos vin survoje.

esperanto@Romans:15:29 @ Kaj mi scias, ke venante al vi, mi venos en la pleneco de la beno de Kristo.

esperanto@Romans:15:30 @ Sed mi petas vin, fratoj, pro nia Sinjoro Jesuo Kristo kaj pro la amo de la Spirito, ke vi kunluktu kun mi en viaj pregxoj al Dio pro mi;

esperanto@Romans:15:31 @ ke mi liberigxu de la malobeemuloj en Judujo, kaj ke mia servo al Jerusalem estu akceptebla al la sanktuloj;

esperanto@Romans:16:1 @ Mi rekomendas al vi nian fratinon Febe, kiu estas diakonino de la eklezio en Kenkrea;

esperanto@Romans:16:3 @ Salutu Priskilan kaj Akvilan, miajn kunlaborantojn en Kristo Jesuo,

esperanto@Romans:16:4 @ kiuj pro mia vivo riskis siajn kolojn; ilin dankas ne nur mi, sed ankaux cxiuj eklezioj de la nacianoj;

esperanto@Romans:16:5 @ kaj salutu la eklezion en ilia domo. Salutu mian amatan Epajneton, kiu estas la unuaajxo de Azio por Kristo.

esperanto@Romans:16:6 @ Salutu Marian, kiu multe laboris por vi.

esperanto@Romans:16:7 @ Salutu Andronikon kaj Junion, miajn parencojn kaj miajn kunkaptitojn, kiuj estas konataj inter la apostoloj, kaj ankaux estis en Kristo antaux ol mi.

esperanto@Romans:16:8 @ Salutu Ampliason, mian amaton en la Sinjoro.

esperanto@Romans:16:9 @ Salutu Urbanon, nian kunlaboranton por Kristo, kaj mian amatan Stahxison.

esperanto@Romans:16:11 @ Salutu mian parencon Herodion. Salutu tiujn cxe Narkiso, kiuj estas en la Sinjoro.

esperanto@Romans:16:13 @ Salutu Rufon, elektitan de la Sinjoro, kaj lian kaj mian patrinon.

esperanto@Romans:16:15 @ Salutu Filologon kaj Julian, Nereon kaj lian fratinon, kaj Olimpason, kaj cxiujn sanktulojn kun ili.

esperanto@Romans:16:16 @ Salutu unu la alian per sankta kiso. CXiuj eklezioj de Kristo vin salutas.

esperanto@Romans:16:18 @ CXar tiaj homoj servas ne al nia Sinjoro Kristo, sed al sia ventro; kaj per siaj belaj kaj flataj vortoj ili trompas la korojn de la naivuloj.

esperanto@Romans:16:19 @ CXar via obeemeco estas sciigita al cxiuj homoj. Tial mi gxojas pro vi; sed mi deziras, ke vi estu sagxaj rilate la bonon kaj malkleraj rilate la malbonon.

esperanto@Romans:16:20 @ Kaj la Dio de paco baldaux subpremos Satanon sub viaj piedoj. La graco de nia Sinjoro Jesuo Kristo estu kun vi.

esperanto@Romans:16:21 @ Salutas vin Timoteo, mia kunlaboranto, kaj Lucio kaj Jason kaj Sosipatro, miaj parencoj.

esperanto@Romans:16:24 @ La graco de nia Sinjoro Jesuo Kristo estu kun vi cxiuj. Amen.

esperanto@Romans:16:25 @ Al Tiu, kiu povas fortikigi vin, laux mia evangelio kaj la predikado de Jesuo Kristo, laux la malkasxo de la mistero, silentigita tra eternaj tempoj,

esperanto@Romans:16:27 @ al la sola sagxa Dio, per Jesuo Kristo estu la gloro por cxiam kaj eterne. Amen.

esperanto@1Corinthians:1:1 @ Pauxlo, vokita por esti apostolo de Jesuo Kristo per la volo de Dio, kaj Sostenes, nia frato,

esperanto@1Corinthians:1:2 @ al tiu eklezio de Dio, kiu estas en Korinto, al tiuj, kiuj estas sanktigitaj en Kristo Jesuo, vokitaj por esti sanktuloj, kune kun cxiuj, kiuj en cxiu loko vokas la nomon de nia Sinjoro Jesuo Kristo, ilia Sinjoro kaj nia:

esperanto@1Corinthians:1:3 @ Graco estu al vi kaj paco de Dio, nia Patro, kaj de la Sinjoro Jesuo Kristo.

esperanto@1Corinthians:1:4 @ Mi cxiam dankas mian Dion pri vi, pro la graco de Dio al vi donita en Kristo Jesuo;

esperanto@1Corinthians:1:5 @ ke en cxio vi ricxigxis en li, en cxia parolo kaj cxia scio;

esperanto@1Corinthians:1:6 @ kiel ankaux la atesto de Kristo konfirmigxis en vi;

esperanto@1Corinthians:1:7 @ tiel, ke vi malatingas nenian donacon; atendante la malkasxon de nia Sinjoro Jesuo Kristo,

esperanto@1Corinthians:1:8 @ kiu ankaux konfirmos vin gxis la fino, por ke vi estu neriprocxeblaj en la tago de nia Sinjoro Jesuo Kristo.

esperanto@1Corinthians:1:9 @ Fidela estas Dio, per kiu vi estas alvokitaj en la kunulecon de Lia Filo Jesuo Kristo, nia Sinjoro.

esperanto@1Corinthians:1:10 @ Mi petegas vin, fratoj, per la nomo de nia Sinjoro Jesuo Kristo, ke vi cxiuj parolu tion saman, kaj ke estu neniaj skismoj inter vi; sed ke vi estu perfekte kunigitaj en la sama spirito kaj en la sama jugxo.

esperanto@1Corinthians:1:11 @ CXar pri vi, miaj fratoj, estas sciigite al mi de la domanoj de HXloe, ke ekzistas inter vi malpacoj.

esperanto@1Corinthians:1:12 @ Kaj la jenon mi volas diri, ke cxiu el vi diras:Mi estas de Pauxlo; kaj mi de Apolos; kaj mi de Kefas; kaj mi de Kristo.

esperanto@1Corinthians:1:13 @ CXu Kristo estas dividita? cxu Pauxlo krucumigxis por vi? aux cxu vi baptigxis en la nomon de Pauxlo?

esperanto@1Corinthians:1:14 @ Mi dankas Dion, ke mi baptis neniun el vi krom Krispo kaj Gajo;

esperanto@1Corinthians:1:15 @ por ke neniu diru, ke vi baptigxis en mian nomon.

esperanto@1Corinthians:1:16 @ Kaj mi baptis ankaux la familion de Stefanas; krom tio mi ne scias, cxu mi baptis iun alian.

esperanto@1Corinthians:1:17 @ CXar Kristo sendis min, ne por bapti, sed por prediki la evangelion; ne en sagxeco de vortoj, por ke la kruco de Kristo ne vantigxu.

esperanto@1Corinthians:1:18 @ CXar la priparolo de la kruco estas por la pereantoj malsagxeco; sed por ni, la savatoj, gxi estas la potenco de Dio.

esperanto@1Corinthians:1:19 @ CXar estas skribite: Mi pereigos la sagxecon de la sagxuloj, Kaj la kompetentecon de la kompetentuloj Mi malaperigos.

esperanto@1Corinthians:1:20 @ Kie estas la sagxulo? kie estas la skribisto? kie estas la diskutisto de cxi tiu tempagxo? cxu Dio ne malsagxigis la sagxecon de la mondo?

esperanto@1Corinthians:1:21 @ CXar pro tio, ke en la sagxeco de Dio la mondo per sia sagxeco ne konis Dion, bonvolis Dio per la malsagxeco de la prediko savi la kredantojn.

esperanto@1Corinthians:1:22 @ CXar Judoj postulas signojn, kaj Grekoj sercxas sagxecon;

esperanto@1Corinthians:1:23 @ sed ni predikas Kriston krucumitan, por Judoj falilon, kaj por Grekoj malsagxon;

esperanto@1Corinthians:1:24 @ sed por la vokitoj mem, cxu Judoj aux Grekoj, Kriston la potencon de Dio, kaj la sagxecon de Dio.

esperanto@1Corinthians:1:25 @ CXar la malsagxeco de Dio estas pli sagxa ol homoj; kaj la malforteco de Dio estas pli forta ol homoj.

esperanto@1Corinthians:1:26 @ CXar rigardu vian vokon, fratoj, ke ne multaj sagxuloj laux la karno, ne multaj potenculoj, ne multaj nobeloj, estas vokataj;

esperanto@1Corinthians:1:27 @ sed Dio elektis la malsagxajn objektojn de la mondo, por hontigi la sagxulojn; kaj Dio elektis la malfortajn objektojn de la mondo, por hontigi la fortajn;

esperanto@1Corinthians:1:28 @ kaj la malnoblajn objektojn de la mondo, kaj la malestimatajn Dio elektis, kaj ecx la nerealajn, por neniigi la realajn;

esperanto@1Corinthians:1:29 @ por ke neniu karno fieru antaux Dio.

esperanto@1Corinthians:1:30 @ Sed el Li vi estas en Kristo Jesuo, kiu farigxis al ni sagxeco el Dio, kaj justeco kaj sanktigo, kaj elacxeto;

esperanto@1Corinthians:1:31 @ por ke, kiel estas skribite:Kiu fieras, tiu fieru en la Eternulo.

esperanto@1Corinthians:2:1 @ Kaj mi, fratoj, venante al vi, venis ne kun supereco de parolo aux de sagxeco, proklamante al vi la misteron de Dio.

esperanto@1Corinthians:2:2 @ CXar mi decidis scii cxe vi nenion, krom Jesuo Kristo kaj tiu krucumita.

esperanto@1Corinthians:2:3 @ Kaj mi estis cxe vi en malforteco kaj en timo kaj en multa tremado.

esperanto@1Corinthians:2:4 @ Kaj mia parolo kaj mia prediko estis ne en allogaj paroloj de sagxeco, sed en elmontro de la Spirito kaj potenco,

esperanto@1Corinthians:2:5 @ por ke via fido estu ne laux la sagxeco de homoj, sed laux la potenco de Dio.

esperanto@1Corinthians:2:6 @ Tamen ni parolas sagxecon inter plenagxuloj, sed sagxecon ne de cxi tiu mondo, nek de la regantoj de cxi tiu mondo, kiuj neniigxas;

esperanto@1Corinthians:2:7 @ sed ni parolas la sagxecon de Dio en mistero, la sagxecon kasxitan, kiun Dio antauxdestinis antaux la mondagxoj por nia glorado;

esperanto@1Corinthians:2:8 @ kaj kiun scias neniu el la regantoj de cxi tiu mondo; cxar se ili gxin scius, ili ne krucumus la Sinjoron de gloro;

esperanto@1Corinthians:2:9 @ sed kiel estas skribite: Tion, kion okulo ne vidis kaj orelo ne auxdis, Kaj kio en la koron de homo ne eniris, Dio preparis por tiuj, kiuj Lin amas.

esperanto@1Corinthians:2:10 @ Sed al ni Dio malkasxis ilin per la Spirito; cxar la Spirito esploras cxion, ecx la profundajxojn de Dio.

esperanto@1Corinthians:2:11 @ CXar kiu inter homoj scias la aferojn de iu homo, krom la spirito de la homo, kiu estas en li? tiel same la aferojn de Dio scias neniu, krom la Spirito de Dio.

esperanto@1Corinthians:2:12 @ Sed ni ricevis ne la spiriton de la mondo, sed la spiriton, kiu estas de Dio; por ke ni sciu tion, al ni donacitan de Dio.

esperanto@1Corinthians:2:13 @ Pri kio ankaux ni parolas per vortoj, ne kiujn instruas homa sagxeco, sed kiujn instruas la Spirito; komparante spiritajn kun spiritaj.

esperanto@1Corinthians:2:14 @ Sed la natura homo ne akceptas la aferojn de la Spirito de Dio; cxar ili estas por li malsagxeco; kaj li ne povas ilin scii, pro tio, ke ili estas jugxataj spirite.

esperanto@1Corinthians:2:15 @ Sed la spirita homo jugxas cxion, kaj li mem estas jugxata de neniu.

esperanto@1Corinthians:2:16 @ CXar kiu sciis la menson de la Eternulo, ke li instruu Lin? Sed ni havas la menson de Kristo.

esperanto@1Corinthians:3:1 @ Kaj mi, fratoj, ne povis paroli al vi kiel al spirituloj, sed kiel al karnuloj, kiel al infanetoj en Kristo.

esperanto@1Corinthians:3:2 @ Mi nutris vin per lakto, ne per mangxajxoj; cxar vi ankoraux tion ne kapablis; kaj ecx nun vi ne kapablas;

esperanto@1Corinthians:3:3 @ cxar vi estas ankoraux karnaj; cxar dum ekzistas inter vi jxaluzo kaj malpaco, cxu vi ne estas karnaj kaj iradas laux la maniero de homoj?

esperanto@1Corinthians:3:4 @ CXar kiam unu diras:Mi estas de Pauxlo; kaj alia:Mi estas de Apolos; cxu vi ne estas homoj?

esperanto@1Corinthians:3:5 @ Kio do estas Apolos? kaj kio estas Pauxlo? Servantoj, per kiuj vi ekkredis; kaj cxiu, kiel la Sinjoro al li donis.

esperanto@1Corinthians:3:6 @ Mi plantis, Apolos akvumis; sed Dio kreskigis.

esperanto@1Corinthians:3:7 @ Tial nek la plantanto estas io, nek la akvumanto; sed Dio, la kreskiganto.

esperanto@1Corinthians:3:8 @ Sed la plantanto kaj la akvumanto estas unu; sed cxiu ricevos sian propran rekompencon laux sia laboro.

esperanto@1Corinthians:3:9 @ CXar ni estas kunlaborantoj kun Dio:vi estas la kultivotajxo de Dio, la konstruotajxo de Dio.

esperanto@1Corinthians:3:10 @ Laux la graco de Dio al mi donita, kiel sagxa majstromasonisto mi metis fundamenton; kaj aliaj surkonstruas. Sed cxiu zorgu, kiel li surkonstruas.

esperanto@1Corinthians:3:11 @ CXar neniu povas meti alian fundamenton krom tiu, kiu estas metita, tio estas Jesuo Kristo.

esperanto@1Corinthians:3:12 @ Sed se iu konstruas sur la fundamento oron, argxenton, multekostajn sxtonojn, lignon, fojnon, pajlon,

esperanto@1Corinthians:3:13 @ cxies laborajxo evidentigxos; cxar la tago gxin montros, pro tio, ke gxi estas malkasxita en fajro; kaj la fajro mem provos cxies laborajxon, kia gxi estas.

esperanto@1Corinthians:3:14 @ Se restos ies laborajxo, kiun li surkonstruis, li ricevos rekompencon.

esperanto@1Corinthians:3:15 @ Se ies laborajxo forbrulos, li suferos perdon; sed li mem savigxos; tamen kiel tra fajro.

esperanto@1Corinthians:3:16 @ CXu vi ne scias, ke vi estas templo de Dio kaj ke en vi logxas la Spirito de Dio?

esperanto@1Corinthians:3:17 @ Se iu detruas la templon de Dio, tiun detruos Dio; cxar la templo de Dio estas sankta, kaj vi estas tio.

esperanto@1Corinthians:3:18 @ Neniu sin trompu. Se iu el vi opinias sin sagxa en cxi tiu mondo, li farigxu malsagxulo, por ke li sagxigxu.

esperanto@1Corinthians:3:19 @ CXar la sagxeco de cxi tiu mondo estas malsagxeco cxe Dio. CXar estas skribite:Li kaptas la sagxulojn per ilia ruzajxo;

esperanto@1Corinthians:3:20 @ kaj ankaux:La Eternulo scias la pensojn de sagxuloj, ke ili estas vantaj.

esperanto@1Corinthians:3:21 @ Tial neniu fanfaronu pri homoj. CXar cxio apartenas al vi,

esperanto@1Corinthians:3:22 @ cxu Pauxlo, aux Apolos, aux Kefas, aux la mondo, aux la vivo, aux la morto, aux estantajxoj aux estontajxoj:cxio apartenas al vi,

esperanto@1Corinthians:3:23 @ kaj vi al Kristo, kaj Kristo al Dio.

esperanto@1Corinthians:4:1 @ Tiel oni rigardu nin, kiel servantojn de Kristo kaj administrantojn de la misteroj de Dio.

esperanto@1Corinthians:4:2 @ Cetere, cxi tie estas postulate cxe administrantoj, ke oni trovigxu fidela.

esperanto@1Corinthians:4:3 @ Sed cxe mi estas tre malgrava afero esti jugxata de vi, aux per homa jugxo:mi ja ne jugxas min mem.

esperanto@1Corinthians:4:4 @ CXar mi scias nenion kontraux mi; tamen mi ne estas pro tio pravigita; sed tiu, kiu jugxas min, estas la Sinjoro.

esperanto@1Corinthians:4:5 @ Tial jugxu nenion antaux la tempo, gxis venos la Sinjoro, kiu enlumigos la kasxitajxojn de la mallumo kaj klarigos la intencojn de la koroj; kaj tiam cxiu ricevos de Dio sian propran lauxdon.

esperanto@1Corinthians:4:6 @ Tion do, fratoj, mi alifigure rilatigis al mi kaj Apolos pro vi; por ke vi en ni lernu ne preterpasi la skribitajxojn; por ke neniu el vi blovesxvelu por unu kontraux la alia.

esperanto@1Corinthians:4:7 @ CXar kiu vin diferencigas? kaj kion vi havas, kion vi ne ricevis? sed se vi gxin ricevis, kial vi fanfaronas, kvazaux vi gxin ne ricevus?

esperanto@1Corinthians:4:8 @ Jam vi estas plenigitaj, jam vi ricxigxis, vi regxis sen ni; kaj mi ja volus, ke vi efektive regxu, por ke ni ankaux regxu kun vi.

esperanto@1Corinthians:4:9 @ CXar sxajnas al mi, ke Dio elmetis nin, la apostolojn, la plej lastajn, kiel mortkondamnitajn; cxar ni farigxis spektaklo al la mondo kaj al angxeloj kaj al homoj.

esperanto@1Corinthians:4:10 @ Ni estas malsagxuloj pro Kristo, sed vi estas sagxaj en Kristo; ni estas malfortaj, sed vi estas fortaj; vi estas gloraj, sed ni estas senhonoraj.

esperanto@1Corinthians:4:11 @ Ecx gxis la nuna horo ni malsatas kaj soifas, kaj ni estas nudaj, kaj ni estas batataj kaj senhejmaj;

esperanto@1Corinthians:4:12 @ kaj ni penadas, laborante per niaj propraj manoj; insultate, ni benas; persekutate, ni eltenas;

esperanto@1Corinthians:4:13 @ kalumniate, ni petegas; ni farigxas kiel la balaajxo de la mondo, la forjxetajxo de cxio, ecx gxis nun.

esperanto@1Corinthians:4:14 @ Ne por hontigi vin mi tion skribas, sed, kiel miajn amatajn filojn, por admoni vin.

esperanto@1Corinthians:4:15 @ CXar kvankam vi ecx havus dek mil pedagogojn en Kristo, tamen vi havas ne multajn patrojn; cxar en Kristo Jesuo mi naskigis vin per la evangelio.

esperanto@1Corinthians:4:16 @ Mi do petegas vin, estu imitantoj de mi.

esperanto@1Corinthians:4:17 @ Pro tio mi sendis al vi Timoteon, kiu estas mia amata kaj fidela filo en la Sinjoro, kaj kiu vin memorigos pri miaj vojoj en Kristo, gxuste kiel mi instruas cxie en cxiu eklezio.

esperanto@1Corinthians:4:18 @ Kelkaj blovesxvelas, kvazaux mi ne venus al vi.

esperanto@1Corinthians:4:19 @ Sed mi venos al vi baldaux, se la Sinjoro tion volos; kaj mi ekscios, ne la parolon de la blovesxvelintoj, sed la potencon.

esperanto@1Corinthians:4:20 @ CXar la regno de Dio estas ne en parolo, sed en potenco.

esperanto@1Corinthians:4:21 @ Kion vi volas? cxu kun vergo mi venu al vi, aux en amo kaj en spirito de humileco?

esperanto@1Corinthians:5:1 @ Efektive oni raportas, ke estas cxe vi malcxasteco, kaj tia malcxasteco, kia ne ekzistas ecx inter la nacianoj, ke iu havas la edzinon de sia patro.

esperanto@1Corinthians:5:2 @ Kaj vi blovesxvelis, kaj ne prefere ploregis, por ke tiu, kiu faris tion, forigxu el inter vi.

esperanto@1Corinthians:5:3 @ CXar mi vere, korpe forestante, sed spirite cxeestante, jam jugxis, kvazaux cxeestante, tiun, kiu tiel faris tion,

esperanto@1Corinthians:5:4 @ en la nomo de nia Sinjoro Jesuo Kristo, en kunveno de vi kaj de mia spirito kun la potenco de nia Sinjoro Jesuo,

esperanto@1Corinthians:5:5 @ transdoni tian homon al Satano por la detruo de la karno, por ke la spirito savigxu en la tago de la Sinjoro Jesuo.

esperanto@1Corinthians:5:6 @ Ne bona estas via fanfaronado. CXu vi ne scias, ke malmulto da fermentajxo fermentigas la tutan mason?

esperanto@1Corinthians:5:7 @ Forpurigu la malnovan fermentajxon, por ke vi estu nova maso, kiel vi estas nefermentintaj. CXar por ni ankaux Pasko estas oferita, nome Kristo;

esperanto@1Corinthians:5:8 @ tial ni festu, ne per malnova fermentajxo, nek per fermentajxo de malico kaj malboneco, sed per la senfermenta pano de sincereco kaj vereco.

esperanto@1Corinthians:5:9 @ En mia epistolo mi skribis al vi, ke vi ne intermiksu vin kun malcxastuloj;

esperanto@1Corinthians:5:10 @ ne tute kun la malcxastuloj de cxi tiu mondo, aux kun la aviduloj kaj rabemuloj, aux kun idolanoj; cxar tiuokaze estus necese, ke vi eliru el la mondo;

esperanto@1Corinthians:5:11 @ sed nun mi skribas al vi, ke vi ne intermiksu vin, se iu, nomata frato, eble estas malcxastulo, aux avidulo, aux idolano, aux insultanto, aux drinkulo, aux rabemulo; kun tia homo ecx ne kunmangxu.

esperanto@1Corinthians:5:12 @ CXar kiel koncernas min jugxi la eksterulojn? CXu vi ne jugxas la internulojn,

esperanto@1Corinthians:5:13 @ dum la eksterulojn jugxas Dio? Forigu el inter vi la malvirtulon.

esperanto@1Corinthians:6:1 @ CXu iu el vi, havante aferon kontraux sia proksimulo, kuragxas procesi antaux la malpiuloj, kaj ne antaux la sanktuloj?

esperanto@1Corinthians:6:2 @ Aux cxu vi ne scias, ke la sanktuloj jugxos la mondon? kaj se la mondon vi jugxos, cxu vi ne estas indaj jugxi la plej malgrandajn aferojn?

esperanto@1Corinthians:6:3 @ CXu vi ne scias, ke ni jugxos angxelojn? kiom pli do aferojn de la nuna vivo?

esperanto@1Corinthians:6:4 @ Se do vi devas starigi tribunalon pri la aferoj de la nuna vivo, cxu vi faras jugxantoj tiujn, kiuj estas negravaj en la eklezio?

esperanto@1Corinthians:6:5 @ Mi diras tion, por vin hontigi. CXu efektive ne ekzistas cxe vi ecx unu sagxulo, kiu povus decidi inter siaj fratoj,

esperanto@1Corinthians:6:6 @ sed frato procesas kontraux frato, kaj ecx antaux nekredantoj?

esperanto@1Corinthians:6:7 @ Certe jam estas cxe vi granda domagxo, ke vi faras procesojn unu kontraux alia. Kial vi ne prefere suferas maljustecon? kial vi ne prefere suferas rabadon?

esperanto@1Corinthians:6:8 @ Tamen ecx vi mem faras maljustecon kaj rabadon, kaj ecx kontraux la fratoj.

esperanto@1Corinthians:6:9 @ Aux cxu vi ne scias, ke la maljustuloj ne heredos la regnon de Dio? Ne trompigxu:nek malcxastuloj, nek idolanoj, nek adultuloj, nek molmoruloj, nek viruzacxantoj,

esperanto@1Corinthians:6:10 @ nek sxtelistoj, nek aviduloj, nek drinkuloj, nek insultantoj, nek rabemuloj, heredos la regnon de Dio.

esperanto@1Corinthians:6:11 @ Kaj tiaj estis kelkaj el vi; sed vi lavigxis, sed vi sanktigxis, sed vi justigxis en la nomo de la Sinjoro Jesuo Kristo kaj en la Spirito de nia Dio.

esperanto@1Corinthians:6:12 @ CXio estas por mi permesata, sed ne cxio estas oportuna. CXio estas por mi permesata; sed mi ne volas sub io submetigxi.

esperanto@1Corinthians:6:13 @ Mangxajxoj por la ventro, kaj la ventro por mangxajxoj; sed Dio neniigos kune gxin kaj ilin. Sed la korpo estas ne por malcxasteco, sed por la Sinjoro; kaj la Sinjoro por la korpo;

esperanto@1Corinthians:6:14 @ kaj Dio levis la Sinjoron, kaj levos ankaux nin per Sia potenco.

esperanto@1Corinthians:6:15 @ CXu vi ne scias, ke viaj korpoj estas membroj de Kristo? cxu mi do prenos la membrojn de Kristo, kaj faros ilin membroj de malcxastistino? Nepre ne!

esperanto@1Corinthians:6:16 @ Aux cxu vi ne scias, ke tiu, kiu kunigxas kun malcxastistino, estas kun sxi unu korpo? cxar:Ili, Li diris, estos unu karno.

esperanto@1Corinthians:6:17 @ Sed tiu, kiu kunigxas kun la Sinjoro, estas kun li unu spirito.

esperanto@1Corinthians:6:18 @ Forkuru de malcxasteco. CXiu peko, kiun homo faras, estas ekster la korpo; sed tiu, kiu malcxastas, pekas kontraux sia propra korpo.

esperanto@1Corinthians:6:19 @ Aux cxu vi ne scias, ke via korpo estas templo de la Sankta Spirito, kiu estas en vi kaj kiun vi havas de Dio? kaj vi ne apartenas al vi mem,

esperanto@1Corinthians:6:20 @ cxar vi estas acxetitaj per prezo; gloru do Dion en via korpo.

esperanto@1Corinthians:7:1 @ Nun rilate al la aferoj, pri kiuj vi skribis:Estas bone por viro, ne tusxi virinon.

esperanto@1Corinthians:7:2 @ Sed pro malcxastajxoj cxiu viro havu propran edzinon, kaj cxiu virino havu propran edzon.

esperanto@1Corinthians:7:3 @ La edzo donu al la edzino sxian rajtajxon; tiel same ankaux la edzino al la edzo.

esperanto@1Corinthians:7:4 @ Ne la edzino, sed la edzo rajtas pri sxia korpo; tiel same ankaux ne la edzo, sed la edzino rajtas pri lia korpo.

esperanto@1Corinthians:7:5 @ Ne senigu unu la alian, krom eble kun konsento por kelka tempo, por ke vi dedicxu vin al pregxado, kaj kunigxu denove, por ke Satano vin ne tentu pro manko de sinregado.

esperanto@1Corinthians:7:6 @ Sed tion mi diras kiel permeson, ne kiel ordonon.

esperanto@1Corinthians:7:7 @ Sed mi volus, ke cxiuj homoj estu kiel mi mem. Tamen cxiu havas sian propran donacon de Dio, unu tiel, alia alie.

esperanto@1Corinthians:7:8 @ Sed mi diras al senedzinuloj kaj al vidvinoj:Estas bone por ili resti kiel mi.

esperanto@1Corinthians:7:9 @ Sed se ili ne povas sin deteni, ili edzigxu; cxar estas pli bone edzigxi, ol bruladi.

esperanto@1Corinthians:7:10 @ Sed al geedzoj mi ordonas (tamen ne mi, sed la Sinjoro):Ke edzino ne forigxu de sia edzo

esperanto@1Corinthians:7:11 @ (tamen, se sxi forigxas, sxi restu senedza, aux denove konsentigxu kun sia edzo); kaj ke la edzo ne forsendu sian edzinon.

esperanto@1Corinthians:7:12 @ Sed al la ceteraj diras mi, ne la Sinjoro:Se iu frato havas nekredantan edzinon, kaj sxi konsentas logxadi kun li, li ne forigu sxin.

esperanto@1Corinthians:7:13 @ Kaj se virino havas nekredantan edzon, kaj li konsentas logxadi kun sxi, sxi ne forlasu sian edzon.

esperanto@1Corinthians:7:14 @ CXar la nekredanta edzo estas sanktigita per la edzino, kaj la nekredanta edzino estas sanktigita per la frato; alie viaj infanoj estus profanaj, sed nun ili estas sanktaj.

esperanto@1Corinthians:7:15 @ Tamen se la nekredanto volas foriri, li foriru:la frato aux la fratino en tiaj okazoj ne estas sklavigita; sed Dio vokis nin en paco.

esperanto@1Corinthians:7:16 @ CXar kiel vi scias, ho edzino, cxu vi savos vian edzon? aux kiel vi scias, ho edzo, cxu vi savos vian edzinon?

esperanto@1Corinthians:7:17 @ Sed kiel la Sinjoro disdonis al cxiu, kiel Dio cxiun vokis, tiel li iru. Kaj tiel mi ordonas en cxiuj eklezioj.

esperanto@1Corinthians:7:18 @ CXu iu estas vokita, cirkumcidite? li ne farigxu necirkumcidita. CXu iu estas vokita, necirkumcidite? li ne cirkumcidigxu.

esperanto@1Corinthians:7:19 @ Cirkumcido estas nenio, kaj necirkumcido estas nenio; sed la plenumado de la ordonoj de Dio.

esperanto@1Corinthians:7:20 @ CXiu restadu en tiu voksorto, en kiu li estas vokita.

esperanto@1Corinthians:7:21 @ CXu vi estas vokita, estante sklavo? ne cxagrenigxu pro tio; sed se vi povas liberigxi, tion uzu prefere.

esperanto@1Corinthians:7:22 @ CXar kiu estas vokita en la Sinjoro, estante sklavo, tiu estas liberulo de la Sinjoro; tiel same tiu, kiu estas vokita, estante libera, estas sklavo de Kristo.

esperanto@1Corinthians:7:23 @ Vi estas acxetitaj per prezo; ne farigxu sklavoj de homoj.

esperanto@1Corinthians:7:24 @ Fratoj, cxiu, kie li estas vokita, tie restadu kun Dio.

esperanto@1Corinthians:7:25 @ Sed rilate al virgulinoj, mi ne havas ordonon de la Sinjoro; sed mi donas mian opinion, kiel ricevinta de la Sinjoro indulgon, por esti fidela.

esperanto@1Corinthians:7:26 @ Mi opinias do, ke la jeno estas bona pro la nuna neceseco, nome, ke estas bone por viro samstate resti.

esperanto@1Corinthians:7:27 @ CXu vi estas ligita kun edzino? ne sercxu malligon. CXu vi estas malligita je edzino? ne sercxu edzinon.

esperanto@1Corinthians:7:28 @ Sed se vi edzigxas, vi ne pekas; kaj se virgulino edzinigxas, sxi ne pekas. Sed tiaj personoj havos maltrankvilon en la karno; kaj mi volas indulgi vin.

esperanto@1Corinthians:7:29 @ Sed la jenon mi diras, fratoj:La tempo estas mallongigita, por ke de nun tiuj, kiuj havas edzinojn, estu kvazaux ili ne havus;

esperanto@1Corinthians:7:30 @ kaj la plorantoj, kvazaux ne plorantaj; kaj la gxojantoj, kvazaux ne gxojantaj; kaj la acxetantoj, kvazaux ne posedantaj;

esperanto@1Corinthians:7:31 @ kaj tiuj, kiuj uzas la mondon, kvazaux ne trouzantaj gxin; cxar la formo de cxi tiu mondo forpasas.

esperanto@1Corinthians:7:32 @ Sed mi volas, ke vi estu sen zorgoj. La needzigxinto prizorgas la aferojn de la Sinjoro, kiamaniere li povos placxi al la Sinjoro;

esperanto@1Corinthians:7:33 @ sed la edzigxinto prizorgas la aferojn de la mondo, kiamaniere li povos placxi al sia edzino.

esperanto@1Corinthians:7:34 @ Kaj estas diferenco ankaux inter edzino kaj virgulino. La needzinigxinto prizorgas la aferojn de la Sinjoro, por ke sxi estu sankta korpe kaj spirite; sed la edzinigxinto prizorgas la aferojn de la mondo, kiamaniere sxi povos placxi al sia edzo.

esperanto@1Corinthians:7:35 @ Kaj tion mi diras por via propra utilo; ne por jxeti kaptilon sur vin, sed pro konveneco, kaj por ke vi atentu la Sinjoron nedistrite.

esperanto@1Corinthians:7:36 @ Sed se iu opinias, ke li kondutas nedece kontraux sia virgulino, se sxi preteriras sian agxfloradon, kaj se tio estas necesa, li faru tion, kion li volas; li ne pekas; ili geedzigxu.

esperanto@1Corinthians:7:37 @ Sed tiu, kiu staras firma en sia koro, havante nenian neceson, sed regas sian propran volon, kaj decidis en sia koro gardi sian virgulinon, faras bone.

esperanto@1Corinthians:7:38 @ Tiel tiu, kiu lasas sian virgulinon edzinigxi, faras bone; kaj tiu, kiu ne lasas sxin edzinigxi, faros pli bone.

esperanto@1Corinthians:7:39 @ Edzino estas ligita tiel longe, kiel vivas sxia edzo; sed se la edzo mortis, sxi estas libera edzinigxi kun iu, kun kiu sxi volas; nur en la Sinjoro.

esperanto@1Corinthians:7:40 @ Sed laux mia opinio sxi estas pli felicxa, se sxi restas samstate; kaj mi opinias, ke mi ankaux havas la Spiriton de Dio.

esperanto@1Corinthians:8:1 @ Nun rilate al oferitajxoj al idoloj:Ni scias, ke ni cxiuj havas scion. La scio blovesxveligas, sed la amo edifas.

esperanto@1Corinthians:8:2 @ Se iu opinias, ke li scias ion, tiu ankoraux ne tiel scias, kiel li devus scii;

esperanto@1Corinthians:8:3 @ sed se iu amas Dion, tiu estas konata de Li.

esperanto@1Corinthians:8:4 @ Rilate do la mangxadon de la idoloferitajxoj, ni scias, ke idolo estas neniajxo en la mondo, kaj ke ne ekzistas Dio krom unu.

esperanto@1Corinthians:8:5 @ CXar kvankam estas tiel nomataj dioj, cxu en la cxielo aux sur la tero, kiel estas dioj multenombraj, kaj sinjoroj multenombraj,

esperanto@1Corinthians:8:6 @ tamen por ni estas unu Dio, la Patro, el kiu estas cxio, kaj ni por Li; kaj unu Sinjoro, Jesuo Kristo, per kiu estas cxio, kaj ni per li.

esperanto@1Corinthians:8:7 @ Tamen ne cxe cxiuj estas tiu scio; sed iuj, pro sia gxisnuna kutimigxo al la idolo, mangxas la mangxajxon kiel oferitajxon al idolo; kaj ilia konscienco, estante malforta, malpurigxas.

esperanto@1Corinthians:8:8 @ Sed mangxajxo ne rekomendos nin al Dio; cxar ni havas nek mankon, se ni ne mangxas, nek profiton, se ni mangxas.

esperanto@1Corinthians:8:9 @ Sed gardu vin, por ke cxi tiu via libereco ne farigxu faligilo por la malfortuloj.

esperanto@1Corinthians:8:10 @ CXar se iu vidas vin, kiu havas scion, sidantan cxe mangxo en idolejo, cxu lia konscienco, se li estas malforta, ne kuragxigxos mangxi idoloferitajxojn?

esperanto@1Corinthians:8:11 @ Pro via scio do pereas la malfortulo, la frato, pro kiu Kristo mortis.

esperanto@1Corinthians:8:12 @ Kaj tiamaniere, pekante kontraux la frataro, kaj vundante ilian konsciencon malfortan, vi pekas kontraux Kristo.

esperanto@1Corinthians:8:13 @ Tial se mangxajxo maledifas mian fraton, mi neniam plu mangxos karnon, por ke mi ne maledifu mian fraton.

esperanto@1Corinthians:9:1 @ CXu mi ne estas libera? cxu mi ne estas apostolo? cxu mi ne vidis nian Sinjoron Jesuo? cxu vi ne estas mia laborajxo en la Sinjoro?

esperanto@1Corinthians:9:2 @ Se cxe aliaj mi ne estas apostolo, tamen almenaux mi estas cxe vi; cxar la sigelo de mia apostoleco vi estas en la Sinjoro.

esperanto@1Corinthians:9:3 @ Mia respondo al tiuj, kiuj min ekzamenas, estas jena:

esperanto@1Corinthians:9:4 @ CXu ni ne rajtas mangxi kaj trinki?

esperanto@1Corinthians:9:5 @ CXu ni ne rajtas cxirkauxkonduki edzinon, kiu estas kredantino, kiel ankaux la ceteraj apostoloj kaj la fratoj de la Sinjoro kaj Kefas?

esperanto@1Corinthians:9:6 @ Aux mi sola kaj Barnabas, cxu ni ne rajtas cxesi labori?

esperanto@1Corinthians:9:7 @ Kiu soldato iam dejxoras je sia propra elspezo? kiu plantas vinbergxardenon, kaj ne mangxas gxian frukton? aux kiu pasxtas sxafaron, kaj ne mangxas el la lakto de la sxafaro?

esperanto@1Corinthians:9:8 @ CXu mi parolas tion kiel homo? cxu ne diras la legxo tion saman?

esperanto@1Corinthians:9:9 @ CXar estas skribite en la legxo de Moseo:Ne fermu la busxon al bovo drasxanta. CXu pri la bovoj Dio zorgas?

esperanto@1Corinthians:9:10 @ aux cxu Li diras tion tute pro ni? Jes, pro ni gxi estas skribita; cxar pluganto devas plugi kun espero, kaj drasxanto devas drasxi kun espero al partopreno.

esperanto@1Corinthians:9:11 @ Se ni semis al vi spiritajn aferojn, cxu estas io grava, se ni rikoltos viajn karnajn aferojn?

esperanto@1Corinthians:9:12 @ Se aliaj partoprenas cxi tiun rajton super vi, cxu ne ni ankoraux pli multe? Tamen ni ne uzis cxi tiun rajton; sed ni eltenas cxion, por ke ni neniel malhelpu la evangelion de Kristo.

esperanto@1Corinthians:9:13 @ CXu vi ne scias, ke tiuj, kiuj sin okupas pri sanktaj aferoj, mangxas el la templaj mangxajxoj, kaj tiuj, kiuj dejxoras cxe la altaro, partoprenas kune kun la altaro?

esperanto@1Corinthians:9:14 @ Tial same la Sinjoro ordonis, ke la proklamantoj de la evangelio vivadu per la evangelio.

esperanto@1Corinthians:9:15 @ Sed mi uzis nenion el tiuj rajtoj; kaj mi skribas cxi tion, ne por ke tio estu farita cxe mi; cxar estus pli bone por mi morti, ol se iu vantigus mian fierajxon.

esperanto@1Corinthians:9:16 @ CXar se mi predikas la evangelion, mi havas nenion, pri kio fieri; cxar neceseco kusxas sur mi; cxar ve al mi, se mi ne predikus la evangelion!

esperanto@1Corinthians:9:17 @ CXar se mi tion faras propravole, mi havas rekompencon; sed se ne propravole, kiel administranto mi estas komisiita.

esperanto@1Corinthians:9:18 @ Kio do estas mia rekompenco? Ke kiam mi predikas la evangelion, mi faru la evangelion senpaga, por ke mi ne plene uzu mian rajton en la evangelio.

esperanto@1Corinthians:9:19 @ CXar estante libera de cxiuj, mi min sklavigis sub cxiujn, por ke mi gajnu des pli multajn.

esperanto@1Corinthians:9:20 @ Kaj al la Judoj mi farigxis kiel Judo, por ke mi gajnu Judojn; al tiuj, kiuj estas sub la legxo, kiel sub la legxo, ne estante mem sub la legxo, por ke mi gajnu tiujn, kiuj estas sub la legxo;

esperanto@1Corinthians:9:21 @ al tiuj, kiuj estas sen legxo, kiel sen legxo, ne estante sen legxo rilate Dion, sed sub legxo rilate Kriston, por ke mi gajnu tiujn, kiuj estas sen legxo.

esperanto@1Corinthians:9:22 @ Al la malfortuloj mi farigxis malforta, por ke mi gajnu la malfortulojn; mi farigxis cxio al cxiuj, por ke mi nepre savu kelkajn.

esperanto@1Corinthians:9:23 @ Kaj mi faras cxion pro la evangelio, por ke mi gxin partoprenu.

esperanto@1Corinthians:9:24 @ CXu vi ne scias, ke cxiuj kurantoj en la areno kuras, sed nur unu ricevas la premion? Tiel same kuru, por ke vi atingu.

esperanto@1Corinthians:9:25 @ Kaj cxiu konkuranto sin regas en cxio. Ili faras tion, por ricevi pereontan kronon; sed ni, nepereontan.

esperanto@1Corinthians:9:26 @ Mi do tiel kuras, kiel ne sendecide; tiel mi boksas, kiel ne batante la aeron;

esperanto@1Corinthians:9:27 @ sed mi kontuzas mian korpon, kaj gxin subpremas; por ke mi, predikinte al aliaj, nepre ne estu mem forrifuzata.

esperanto@1Corinthians:10:1 @ CXar mi ne volas, fratoj, ke vi ne sciu, ke niaj prapatroj estis cxiuj sub la nubo, kaj cxiuj trairis la maron;

esperanto@1Corinthians:10:2 @ kaj cxiuj baptigxis en Moseon en la nubo kaj en la maro;

esperanto@1Corinthians:10:3 @ kaj cxiuj mangxis la saman spiritan mangxajxon;

esperanto@1Corinthians:10:4 @ kaj cxiuj trinkis la saman spiritan trinkajxon; cxar ili trinkis el spirita roko, kiu ilin sekvis; kaj la roko estis Kristo.

esperanto@1Corinthians:10:5 @ Tamen la plejmulto el ili ne placxis al Dio; ili ja disjxetigxis en la dezerto.

esperanto@1Corinthians:10:6 @ Sed tio okazis kiel ekzemploj por ni, por ke ni ne deziregu malbonajxojn, kiel ili ankaux deziregis.

esperanto@1Corinthians:10:7 @ Kaj vi ne estu idolanoj, kiel estis kelkaj el ili; kiel estas skribite:La popolo sidigxis, por mangxi kaj trinki, kaj ili levigxis, por ludi.

esperanto@1Corinthians:10:8 @ Kaj ni ne malcxastadu, kiel kelkaj el ili faris, kaj falis en unu tago dudek tri mil.

esperanto@1Corinthians:10:9 @ Kaj ni ne incitu la Eternulon, kiel kelkaj el ili incitis, kaj pereis per serpentoj.

esperanto@1Corinthians:10:10 @ Kaj vi ne murmuru, kiel kelkaj el ili murmuris, kaj pereis per la ekstermanto.

esperanto@1Corinthians:10:11 @ Tio okazis al ili kiel ekzemploj, kaj gxi estas skribita kiel admono por ni, sur kiujn venis la finoj de la mondagxoj.

esperanto@1Corinthians:10:12 @ Tiu do, kiu opinias, ke li staras, sin gardu, por ke li ne falu.

esperanto@1Corinthians:10:13 @ Nenia tento vin prenis, krom laux homa forto; sed fidela estas Dio, kiu ne lasos vin esti tentataj super via forto; sed kune kun la tento ankaux faros la forkurejon, por ke vi povu gxin elporti.

esperanto@1Corinthians:10:14 @ Tial, miaj amataj, forsavu vin de idolservado.

esperanto@1Corinthians:10:15 @ Mi parolas kiel al sagxuloj; vi jugxu tion, kion mi diras.

esperanto@1Corinthians:10:16 @ CXu ne estas la kaliko de beno, kiun ni benas, partopreno en la sango de Kristo? CXu ne estas la pano, kiun ni dispecigas, partopreno en la korpo de Kristo?

esperanto@1Corinthians:10:17 @ pro tio, ke ni, kiuj estas multaj, estas unu pano, unu korpo; cxar ni cxiuj prenas parton el la unu pano.

esperanto@1Corinthians:10:18 @ Rigardu Izraelon laux la karno:cxu ne estas tiuj, kiuj mangxas la oferojn, partoprenantoj en la altaro?

esperanto@1Corinthians:10:19 @ Kion do mi diras? ke idoloferitajxo estas io, aux ke idolo estas io?

esperanto@1Corinthians:10:20 @ Sed mi diras, ke tion, kion oferas la nacianoj, ili oferas al demonoj, kaj ne al Dio; kaj mi ne volas, ke vi partoprenu kun demonoj.

esperanto@1Corinthians:10:21 @ Vi ne povas trinki la kalikon de la Sinjoro kaj la kalikon de demonoj; vi ne povas partopreni cxe la tablo de la Sinjoro kaj cxe la tablo de demonoj.

esperanto@1Corinthians:10:22 @ Aux cxu ni jxaluzigas la Sinjoron? cxu ni estas pli fortaj ol li?

esperanto@1Corinthians:10:23 @ CXio estas permesata; sed ne cxio estas oportuna. CXio estas permesata; sed ne cxio edifas.

esperanto@1Corinthians:10:24 @ Neniu celu sian bonon, sed cxiu la bonon de sia proksimulo.

esperanto@1Corinthians:10:25 @ Kion oni vendas en la bucxejo, cxion mangxu, demandante nenion pro konscienco;

esperanto@1Corinthians:10:26 @ cxar al la Eternulo apartenas la tero, kaj cxio, kio gxin plenigas.

esperanto@1Corinthians:10:27 @ Se iu el la nekredantoj invitas vin al festeno, kaj vi volas iri, kion oni metas antaux vi, cxion mangxu, demandante nenion pro konscienco.

esperanto@1Corinthians:10:28 @ Sed se iu diras al vi:CXi tio estas oferitajxo-ne mangxu, pro la montrinto, kaj pro konscienco:

esperanto@1Corinthians:10:29 @ konscienco, mi diras, ne via propra, sed de la alia; cxar kial mia libereco estus jugxata per alia konscienco?

esperanto@1Corinthians:10:30 @ Se mi danke partoprenas, kial mi estus mallauxdata pri tio, pro kio mi donas dankon?

esperanto@1Corinthians:10:31 @ CXu do vi mangxas, aux trinkas, aux kion ajn vi faras, faru cxion por la gloro de Dio.

esperanto@1Corinthians:10:32 @ Ne metu faligilon, cxu por Judoj, aux por Grekoj, aux por la eklezio de Dio;

esperanto@1Corinthians:10:33 @ tiel same, kiel mi ankaux placxas al cxiuj en cxio, celante ne mian propran utilon, sed la utilon de la multaj, por ke ili savigxu.

esperanto@1Corinthians:11:1 @ Vi estu imitantoj de mi, kiel mi ankaux estas imitanto de Kristo.

esperanto@1Corinthians:11:2 @ Mi lauxdas vin, ke vi min memoras en cxio, kaj ke vi firme tenas la tradiciojn, gxuste kiel mi transdonis ilin al vi.

esperanto@1Corinthians:11:3 @ Sed mi volas sciigi vin, ke la kapo de cxiu viro estas Kristo; kaj la kapo de virino estas viro; kaj la kapo de Kristo estas Dio.

esperanto@1Corinthians:11:4 @ CXiu viro, pregxanta aux profetanta kun kapo kovrita, malhonoras sian kapon.

esperanto@1Corinthians:11:5 @ Sed cxiu virino, pregxanta aux profetanta kun kapo senvuala, malhonoras sian kapon; cxar tio estas tia sama, kvazaux sxi estus razita.

esperanto@1Corinthians:11:6 @ CXar se virino ne estas vualita, sxi ankaux tondigxu; sed se estas hontinde por virino esti kun haroj tonditaj aux razitaj, sxi estu vualita.

esperanto@1Corinthians:11:7 @ CXar viro devas ne havi la kapon vualita, pro tio, ke li estas la bildo kaj gloro de Dio; sed virino estas la gloro de viro.

esperanto@1Corinthians:11:8 @ CXar viro ne estas el virino, sed virino el viro;

esperanto@1Corinthians:11:9 @ cxar ankaux viro ne estas kreita por virino, sed virino por viro;

esperanto@1Corinthians:11:10 @ pro tio virino devas havi sur la kapo signon de auxtoritato, pro la angxeloj.

esperanto@1Corinthians:11:11 @ Tamen ne ekzistas virino sen viro, nek viro sen virino, en la Sinjoro.

esperanto@1Corinthians:11:12 @ CXar kiel virino estas el viro, tiel same ankaux estas viro per virino; sed cxio estas el Dio.

esperanto@1Corinthians:11:13 @ Jugxu en vi mem:cxu decas, ke virino pregxu al Dio nevualite?

esperanto@1Corinthians:11:14 @ CXu ecx la naturo mem ne instruas vin, ke se viro havas longajn harojn, tio estas por li malhonoro?

esperanto@1Corinthians:11:15 @ Sed se virino havas longajn harojn, tio estas por sxi gloro; cxar sxiaj haroj estas donitaj al sxi kiel kovrajxo.

esperanto@1Corinthians:11:16 @ Sed se iu sxajnas esti disputema, ni ne havas tian kutimon, nek la eklezioj de Dio.

esperanto@1Corinthians:11:17 @ Sed ordonante al vi jene, mi ne lauxdas vin, ke vi kunvenas ne por plibonigxo, sed por malplibonigxo.

esperanto@1Corinthians:11:18 @ CXar unue mi auxdas, ke kiam vi kunvenas en la eklezio, ekzistas inter vi skismoj; kaj mi parte kredas tion.

esperanto@1Corinthians:11:19 @ CXar necese estas, ke ankaux herezoj estu inter vi, por ke la aprobitoj evidentigxu inter vi.

esperanto@1Corinthians:11:20 @ Kiam do vi kunvenas, estas neeble mangxi la Sinjoran vespermangxon;

esperanto@1Corinthians:11:21 @ cxar en via mangxado cxiu antaux alia prenas sian propran vespermangxon; kaj unu malsatas, kaj alia drinkas.

esperanto@1Corinthians:11:22 @ Kio? cxu vi ne havas domojn, en kiuj vi povas mangxi kaj trinki? aux cxu vi malestimas la eklezion de Dio, kaj hontigas la nehavantojn? Kion mi diros? cxu mi vin lauxdos en tio? Mi ja vin ne lauxdas.

esperanto@1Corinthians:11:23 @ CXar mi ricevis de la Sinjoro tion, kion mi ankaux transdonis al vi, ke la Sinjoro Jesuo en la nokto, en kiu li estis perfidata, prenis panon;

esperanto@1Corinthians:11:24 @ kaj doninte dankon, li dispecigis gxin, kaj diris:CXio tio estas mia korpo, kiu estas por vi; cxi tion faru por memorigo pri mi.

esperanto@1Corinthians:11:25 @ Tiel same ankaux la kalikon post la vespermangxo, dirante:CXi tiu kaliko estas la nova interligo en mia sango; cxi tion faru cxiufoje, kiam vi trinkos, por memorigo pri mi.

esperanto@1Corinthians:11:26 @ CXar cxiufoje, kiam vi mangxos cxi tiun panon kaj trinkos la kalikon, vi proklamos la morton de la Sinjoro, gxis li venos.

esperanto@1Corinthians:11:27 @ Tial cxiu, kiu neinde mangxos la panon aux trinkos la kalikon de la Sinjoro, kulpigxos pri la korpo kaj la sango de la Sinjoro.

esperanto@1Corinthians:11:28 @ Sed oni sin provu, kaj tiele mangxu el la pano kaj trinku el la kaliko.

esperanto@1Corinthians:11:29 @ CXar la mangxanto kaj trinkanto mangxas kaj trinkas jugxon al si mem, se li ne pripensas la korpon.

esperanto@1Corinthians:11:30 @ Pro tio multaj inter vi estas malfortaj kaj malsanaj, kaj ne malmultaj dormas.

esperanto@1Corinthians:11:31 @ Sed se ni pripensus nin mem, ni ne estus jugxitaj.

esperanto@1Corinthians:11:32 @ Sed kiam ni estas jugxataj, ni estas punataj de la Sinjoro, por ke ni ne estu kondamnitaj kune kun la mondo.

esperanto@1Corinthians:11:33 @ Tial, miaj fratoj, kiam vi kunvenas por mangxi, atendu unu la alian.

esperanto@1Corinthians:11:34 @ Se iu malsatas, li mangxu hejme, por ke via kunvenado ne enkonduku jugxon. Kaj la ceteron mi ordigos, kiam mi venos.

esperanto@1Corinthians:12:1 @ Rilate spiritajn donacojn, fratoj, mi ne volas, ke vi estu nesciantaj.

esperanto@1Corinthians:12:2 @ Vi scias, ke kiam vi estis nacianoj, vi estis forkondukataj al tiuj mutaj idoloj, kiel ajn oni vin kondukis.

esperanto@1Corinthians:12:3 @ Tial mi sciigas vin, ke neniu parolanta en la Spirito de Dio diras:Jesuo estas anatemita; kaj neniu povas diri:Jesuo estas Sinjoro, krom per la Sankta Spirito.

esperanto@1Corinthians:12:4 @ Ekzistas diverseco de donacoj, sed la sama Spirito.

esperanto@1Corinthians:12:5 @ Kaj ekzistas diverseco de servoj, kaj la sama Sinjoro.

esperanto@1Corinthians:12:6 @ Kaj ekzistas diverseco de energioj, sed la sama Dio, kiu energias cxion en cxiuj.

esperanto@1Corinthians:12:7 @ Sed al cxiu estas donita la elmontro de la Spirito por utilo.

esperanto@1Corinthians:12:8 @ CXar al unu estas donita per la Spirito la vorto de sagxeco; kaj al alia, la vorto de scio, laux la sama Spirito;

esperanto@1Corinthians:12:9 @ al alia, fido, en la sama Spirito; al alia, donacoj de resanigoj, en la unu Spirito;

esperanto@1Corinthians:12:10 @ kaj al alia, energioj por mirakloj; kaj al alia, profetpovo; kaj al alia, distingoj de spiritoj; al alia, diversaj lingvoj; kaj al alia, interpreto de lingvoj;

esperanto@1Corinthians:12:11 @ sed cxion tion energias la unu sama Spirito, dividante al cxiu aparte, kiel al li placxas.

esperanto@1Corinthians:12:12 @ CXar kiel la korpo estas unu, kaj havas multajn membrojn, kaj cxiuj membroj de la korpo, estante multaj, estas unu korpo; tiel same ankaux estas Kristo.

esperanto@1Corinthians:12:13 @ CXar en unu Spirito ni cxiuj baptigxis en unu korpon, cxu Judoj aux Grekoj, cxu sklavoj aux liberaj; kaj cxiuj estas trinkigitaj el unu Spirito.

esperanto@1Corinthians:12:14 @ CXar la korpo estas ne unu membro, sed multaj.

esperanto@1Corinthians:12:15 @ Se la piedo diros:Pro tio, ke mi ne estas la mano, mi ne apartenas al la korpo-ne sekvas de tio, ke gxi ne apartenas al la korpo.

esperanto@1Corinthians:12:16 @ Kaj se la orelo diros:Pro tio, ke mi ne estas la okulo, mi ne apartenas al la korpo-ne sekvas de tio, ke gxi ne apartenas al la korpo.

esperanto@1Corinthians:12:17 @ Se la tuta korpo estus okulo, kie estus la auxdado? Se la tuta estus auxdado, kie estus la flarado?

esperanto@1Corinthians:12:18 @ Sed Dio jam metis la membrojn al la korpo, cxiun, kiel al Li placxis.

esperanto@1Corinthians:12:19 @ Kaj se cxiuj estus unu membro, kie estus la korpo?

esperanto@1Corinthians:12:20 @ Nun do ekzistas multaj membroj, sed unu korpo.

esperanto@1Corinthians:12:21 @ Kaj la okulo ne povas diri al la mano:Mi vin ne bezonas; nek same la kapo al la piedoj:Mi vin ne bezonas.

esperanto@1Corinthians:12:22 @ Sed multe plie la sxajne malfortaj membroj de la korpo estas necesaj;

esperanto@1Corinthians:12:23 @ kaj al tiuj partoj de la korpo, kiujn ni opinias malpli honorindaj, ni donas pli abundan honoron; kaj niaj negraciaj partoj havas pli abundan gracion;

esperanto@1Corinthians:12:24 @ sed niaj graciaj partoj ne havas bezonon; tamen Dio kunakordigis la korpon, doninte pli abundan honoron al la parto, kiu havas mankon,

esperanto@1Corinthians:12:25 @ por ke ne estu skismo en la korpo; sed ke la membroj prizorgu egale unu la alian.

esperanto@1Corinthians:12:26 @ Kaj se unu membro suferas, cxiuj membroj kune suferas; aux se unu membro honorigxas, cxiuj membroj kungxojas.

esperanto@1Corinthians:12:27 @ Vi do estas la korpo de Kristo, kaj membroj en gxi, cxiu laux sia parto.

esperanto@1Corinthians:12:28 @ Kaj Dio metis iujn en la eklezio, unue apostolojn, due profetojn, trie instruantojn, poste miraklojn, poste donacojn de kuracado, helpojn, direktojn, diversajn lingvojn.

esperanto@1Corinthians:12:29 @ CXu cxiuj estas apostoloj? cxu cxiuj profetoj? cxu cxiuj instruantoj? cxu cxiuj mirakluloj?

esperanto@1Corinthians:12:30 @ cxu cxiuj havas kuracan povon? cxu cxiuj parolas per lingvoj? cxu cxiuj interpretas?

esperanto@1Corinthians:12:31 @ Sed vi deziru forte la pligrandajn donacojn. Kaj ankoraux pli preferindan vojon mi montras al vi.

esperanto@1Corinthians:13:1 @ Se mi parolus la lingvojn de homoj kaj angxeloj, sed ne havus amon, mi farigxus sonanta kupro aux tintanta cimbalo.

esperanto@1Corinthians:13:2 @ Kaj se mi posedus la profetpovon, kaj komprenus cxiujn misterojn kaj cxian scion; kaj se mi havus cxian fidon, tiel ke mi povus formovi montojn, sed ne havus amon, mi estus nenio.

esperanto@1Corinthians:13:3 @ Kaj se mi disdonus mian tutan havon por nutri la malsatulojn, kaj se mi lasus mian korpon por forbrulo, sed ne havus amon, per tio mi neniom profitus.

esperanto@1Corinthians:13:4 @ Amo longe suferas, kaj bonfaras; amo ne envias; amo ne fanfaronas, ne sxveligas sin,

esperanto@1Corinthians:13:5 @ ne kondutas nedece, ne celas por si mem, ne kolerigxas, ne pripensas malbonon,

esperanto@1Corinthians:13:6 @ ne gxojas pri maljusteco, sed kungxojas kun vereco;

esperanto@1Corinthians:13:7 @ cxion toleras, cxion kredas, cxion esperas, cxion eltenas.

esperanto@1Corinthians:13:8 @ Amo neniam pereas; sed, cxu estas profetadoj, ili neniigxos; cxu lingvoj, ili cxesigxos; cxu estas scio, gxi neniigxos.

esperanto@1Corinthians:13:9 @ CXar ni scias lauxparte, kaj ni profetadas lauxparte;

esperanto@1Corinthians:13:10 @ sed kiam venos perfektajxo, tiam neniigxos tio, kio estas lauxparta.

esperanto@1Corinthians:13:11 @ Kiam mi estis infano, kiel infano mi parolis, kiel infano mi sentis, kiel infano mi pensis; nun farigxinte plenagxulo, mi jam forigis la infanajxojn.

esperanto@1Corinthians:13:12 @ CXar nun ni vidas per spegulo, malhele; sed tiam okulon cxe okulo; nun mi konas lauxparte; sed tiam mi konos tiel same, kiel ankaux mi estas konita.

esperanto@1Corinthians:13:13 @ Restas do nun fido, espero, amo, tiuj tri; kaj la plej granda el ili estas amo.

esperanto@1Corinthians:14:1 @ Sekvu amon; tamen deziregu spiritajn donacojn, sed prefere, ke vi profetadu.

esperanto@1Corinthians:14:2 @ CXar tiu, kiu per lingvo parolas, ne al homoj parolas, sed al Dio; cxar neniu komprenas, sed en la spirito li parolas misterojn.

esperanto@1Corinthians:14:3 @ Sed la profetanto parolas al homoj edifon kaj konsilon kaj konsolon.

esperanto@1Corinthians:14:4 @ Tiu, kiu per lingvo parolas, edifas sin mem; sed la profetanto edifas la eklezion.

esperanto@1Corinthians:14:5 @ Mi volas, ke vi cxiuj parolu per lingvoj, sed prefere, ke vi profetadu; kaj pli granda estas la profetanto, ol la per lingvoj parolanta, krom se li ankaux interpretas, por ke la eklezio ricevu edifon.

esperanto@1Corinthians:14:6 @ Sed nun, fratoj, se mi venus al vi, parolante per lingvoj, kiel mi vin helpus, se mi ne parolus al vi, aux en formo de malkasxado, aux de sciado, aux de profetado, aux de instruado?

esperanto@1Corinthians:14:7 @ Ecx la senvivajxoj, kiuj produktas sonon, cxu fluto, cxu harpo, se ili ne donas diferencon en la sonoj, kiel oni scios, kio estas flutata aux harpata?

esperanto@1Corinthians:14:8 @ CXar se la trumpeto donos necertan vocxon, kiu pretigxos por batalo?

esperanto@1Corinthians:14:9 @ Tiel ankaux vi, se vi per la lango ne donas parolon facile kompreneblan, kiel oni scios, kio estas parolata? cxar en la aeron vi parolus.

esperanto@1Corinthians:14:10 @ Eble estas tiom da specoj de vocxoj en la mondo, kaj nenia estas sensignifa.

esperanto@1Corinthians:14:11 @ Se do mi ne scios la signifon de la vocxo, mi estos, rilate la parolanton, barbaro, kaj la parolanto estos por mi barbaro.

esperanto@1Corinthians:14:12 @ Tiel same ankaux vi, dum vi fervore deziras spiritajn donacojn, klopodu, ke vi havu abunde por la edifo de la eklezio.

esperanto@1Corinthians:14:13 @ Tial kiu parolas per lingvo, tiu pregxu, ke li interpretu.

esperanto@1Corinthians:14:14 @ CXar se mi pregxas per lingvo, mia spirito pregxas, sed mia intelekto estas senfrukta.

esperanto@1Corinthians:14:15 @ Kio do estas? Mi pregxos spirite, kaj mi pregxos ankaux intelekte; mi kantos spirite, kaj mi kantos ankaux intelekte.

esperanto@1Corinthians:14:16 @ Alie, se vi benas spirite, kiamaniere tiu, kiu okupas la lokon de la malklerulo, diros Amen cxe via dankesprimo? cxar li ne scias, kion vi diras.

esperanto@1Corinthians:14:17 @ CXar vi ja bone dankesprimas, sed la alia ne estas edifata.

esperanto@1Corinthians:14:18 @ Mi dankas Dion, mi parolas per lingvoj pli ol vi cxiuj;

esperanto@1Corinthians:14:19 @ tamen en la eklezio mi preferus paroli kvin vortojn per mia intelekto, por ke mi instruu ankaux aliajn, ol dek mil vortojn per lingvo.

esperanto@1Corinthians:14:20 @ Fratoj, ne estu infanoj en viaj mensoj; tamen en malico estu infanetoj, sed en la mensoj estu plenagxuloj.

esperanto@1Corinthians:14:21 @ En la legxo estas skribite:Per balbutantaj lipoj kaj per lingvo fremda Mi parolos al cxi tiu popolo; kaj tamen tiel ili ne volos auxskulti Min, diras la Eternulo.

esperanto@1Corinthians:14:22 @ Tial la lingvoj estas kiel signo, ne al la kredantoj, sed al la nekredantoj; sed la profetpovo estas kiel signo, ne al la nekredantoj, sed al la kredantoj.

esperanto@1Corinthians:14:23 @ Se do la tuta eklezio kunvenos, kaj cxiuj parolos per lingvoj, kaj tien envenos nekleruloj aux nekredantoj, cxu ili ne diros, ke vi frenezas?

esperanto@1Corinthians:14:24 @ Sed se cxiuj profetos, kaj envenos nekredanto aux neklerulo, li estos konvinkata de cxiuj, li estos jugxata de cxiuj;

esperanto@1Corinthians:14:25 @ la sekretoj de lia koro estos elmontrataj; kaj sekve li falos sur sian vizagxon kaj adoros Dion, deklarante, ke Dio ja estas cxe vi.

esperanto@1Corinthians:14:26 @ Kio do estas, fratoj? Kiam vi kunvenas, cxiu havas psalmon, havas instruon, havas malkasxajxon, havas lingvon, havas interpretajxon. CXio farigxu por edifo.

esperanto@1Corinthians:14:27 @ Se oni parolas per lingvo, tio estu duope, aux triope je plejmulto, kaj lauxvice; kaj unu interpretu;

esperanto@1Corinthians:14:28 @ sed se ne cxeestas interpretanto, oni silentu en la eklezio; kaj li parolu al si kaj al Dio.

esperanto@1Corinthians:14:29 @ Kaj la profetoj parolu duope aux triope, kaj la aliaj interdiferencigu.

esperanto@1Corinthians:14:30 @ Sed se al alia apudsidanta io malkasxigxos, la unua silentu.

esperanto@1Corinthians:14:31 @ CXar vi cxiuj povas profeti unuope lauxvice, por ke cxiuj lernu, kaj cxiuj ricevu konsilon;

esperanto@1Corinthians:14:32 @ kaj la spiritoj de la profetoj estas submetataj al la profetoj;

esperanto@1Corinthians:14:33 @ cxar Dio estas Dio ne de konfuzo, sed de paco; kiel en cxiuj eklezioj de la sanktuloj.

esperanto@1Corinthians:14:34 @ La virinoj silentadu en la eklezioj; cxar ne estas permesate al ili paroli, sed ili submetigxu, kiel ankaux diras la legxo.

esperanto@1Corinthians:14:35 @ Kaj se ili volas lerni ion, ili demandu al siaj edzoj hejme; cxar estas honte por virino paroli en la eklezio.

esperanto@1Corinthians:14:36 @ Kio? cxu el vi la vorto de Dio eliris? cxu gxi venis al vi solaj?

esperanto@1Corinthians:14:37 @ Se iu sxajnas al si esti profeto aux lauxspirita, li sciigxu pri tio, kion mi skribas al vi, ke gxi estas la ordono de la Sinjoro.

esperanto@1Corinthians:14:38 @ Sed se iu ne scias, li ne sciu.

esperanto@1Corinthians:14:39 @ Tial, fratoj, deziregu profeti, kaj ne malpermesu paroli per lingvoj.

esperanto@1Corinthians:14:40 @ Sed cxio farigxu konvene kaj lauxorde.

esperanto@1Corinthians:15:1 @ Kaj mi sciigas vin, fratoj, pri la evangelio, kiun mi predikis al vi, kiun ankaux vi ricevis, en kiu ankaux vi staras,

esperanto@1Corinthians:15:2 @ per kiu vi savigxis; se vi en memoro tenas, per kiuj vortoj mi gxin predikis al vi, krom se vi kredis vane.

esperanto@1Corinthians:15:3 @ CXar mi transdonis al vi komence tion, kion mi ankaux ricevis, ke Kristo mortis pro niaj pekoj laux la Skriboj;

esperanto@1Corinthians:15:4 @ kaj ke li estis entombigita; kaj ke li relevigxis la trian tagon laux la Skriboj;

esperanto@1Corinthians:15:5 @ kaj ke li aperis al Kefas; poste al la dek du;

esperanto@1Corinthians:15:6 @ poste li aperis al pli ol kvincent fratoj samtempe, el kiuj la plimulto restas gxis nun, sed kelkaj jam ekdormis;

esperanto@1Corinthians:15:7 @ poste li aperis al Jakobo; poste al cxiuj apostoloj;

esperanto@1Corinthians:15:8 @ kaj fine li aperis al mi ankaux, kiel al infano ekstertempe naskita.

esperanto@1Corinthians:15:9 @ CXar mi estas la plej malgranda el la apostoloj, kaj ne meritas esti nomata apostolo pro tio, ke mi persekutis la eklezion de Dio.

esperanto@1Corinthians:15:10 @ Sed per la graco de Dio mi estas tio, kio mi estas; kaj Lia graco donacita al mi montrigxis ne vana; sed mi laboregis pli abunde ol la ceteraj; tamen ne mi, sed la graco de Dio, kiu estis kun mi.

esperanto@1Corinthians:15:11 @ CXu do mi, cxu ili, tiel ni predikas, kaj tiel vi kredis.

esperanto@1Corinthians:15:12 @ Nu, se Kristo estas predikata, ke li relevigxis el la mortintoj, kiel do diras kelkaj el vi, ke ne ekzistas relevigxo de mortintoj?

esperanto@1Corinthians:15:13 @ Sed se ne ekzistas relevigxo de mortintoj, ankaux Kristo ne relevigxis;

esperanto@1Corinthians:15:14 @ kaj se Kristo ne relevigxis, vana ja estas nia predikado, vana ankaux estas via fido.

esperanto@1Corinthians:15:15 @ Jes, kaj ni montrigxas kiel falsaj atestantoj de Dio; tial ke ni atestis pri Dio, ke Li relevis Kriston; kiun Li ne relevis, se la mortintoj ja ne relevigxas.

esperanto@1Corinthians:15:16 @ CXar se la mortintoj ne relevigxas, ankaux Kristo ne relevigxis;

esperanto@1Corinthians:15:17 @ kaj se Kristo ne relevigxis, via fido estas vana; vi estas ankoraux en viaj pekoj.

esperanto@1Corinthians:15:18 @ Tiuokaze ankaux pereis la ekdormintoj en Kristo.

esperanto@1Corinthians:15:19 @ Se nur en cxi tiu vivo ni esperis en Kristo, ni estas el cxiuj homoj la plej mizeraj.

esperanto@1Corinthians:15:20 @ Sed nun Kristo relevigxis el la mortintoj, la unuaajxo de la dormantoj.

esperanto@1Corinthians:15:21 @ CXar tial, ke per homo venis la morto, per homo ankaux venis la relevigxo de la mortintoj.

esperanto@1Corinthians:15:22 @ CXar kiel en Adam cxiuj mortas, tiel same ankaux en Kristo cxiuj estos vivigitaj.

esperanto@1Corinthians:15:23 @ Sed cxiu en sia propra vico:Kristo la unuaajxo, poste tiuj, kiuj apartenas al Kristo, cxe lia alveno.

esperanto@1Corinthians:15:24 @ Poste venos la fino, kiam li transdonos la regxecon al Dio, al la Patro; kiam li estos neniiginta cxian regadon kaj cxian auxtoritaton kaj potencon.

esperanto@1Corinthians:15:25 @ CXar li devas regxadi, gxis li metos cxiujn malamikojn sub siajn piedojn.

esperanto@1Corinthians:15:26 @ La lasta neniigota malamiko estas la morto.

esperanto@1Corinthians:15:27 @ CXar:CXion Li metis sub liajn piedojn. Sed kiam estas dirate:CXio estas submetita, estas evidente, ke esceptita estas Tiu, kiu submetis cxion al li.

esperanto@1Corinthians:15:28 @ Kaj kiam cxio estos submetita al li, tiam la Filo ankaux mem estos submetita al Tiu, kiu submetis cxion al li, por ke Dio estu cxio en cxio.

esperanto@1Corinthians:15:29 @ Alie kion faros tiuj, kiuj baptigxas pro la mortintoj? Se la mortintoj tute ne relevigxas, kial do ili baptigxas pro ili?

esperanto@1Corinthians:15:30 @ kial ni ankaux endangxerigxas cxiun horon?

esperanto@1Corinthians:15:31 @ Mi asertas per la singratulado pro vi, fratoj, kiun mi havas en Kristo Jesuo, nia Sinjoro, mi mortas cxiutage.

esperanto@1Corinthians:15:32 @ Se laux homa maniero mi batalis kontraux bestoj en Efeso, kiel mi per tio profitas? Se la mortintoj ne relevigxas, ni mangxu kaj trinku, cxar morgaux ni mortos.

esperanto@1Corinthians:15:33 @ Ne trompigxu; Malbonaj kunigxoj malbonigas bonajn morojn.

esperanto@1Corinthians:15:34 @ Malebriigxu en justeco, kaj ne peku; cxar kelkaj havas nenian scion pri Dio; mi tion diras, por hontigi vin.

esperanto@1Corinthians:15:35 @ Sed iu diros:Kiel la mortintoj relevigxas? kaj kun kia korpo ili venas?

esperanto@1Corinthians:15:36 @ Ho malsagxulo! tio, kion vi mem semas, ne vivigxas, se gxi ne mortos;

esperanto@1Corinthians:15:37 @ kaj tio, kion vi semas, estas ne la estonta korpo, sed nuda grenero, eble de tritiko, aux de alia speco;

esperanto@1Corinthians:15:38 @ sed Dio donas al gxi korpon, kiel Li volis, kaj al cxiu semo gxian propran korpon.

esperanto@1Corinthians:15:39 @ Ne cxiu karno estas unu sama karno; sed ekzistas unu karno de homoj, kaj alia de bestoj, kaj alia karno de birdoj, kaj alia de fisxoj.

esperanto@1Corinthians:15:40 @ Ekzistas ankaux korpoj cxielaj kaj korpoj teraj; sed la gloro de la cxielaj estas unu, kaj la gloro de la teraj estas alia.

esperanto@1Corinthians:15:41 @ Ekzistas unu gloro de la suno, kaj alia gloro de la luno, kaj alia gloro de la steloj; cxar unu stelo diferencas de alia stelo rilate al gloro.

esperanto@1Corinthians:15:42 @ Tia sama ankaux estas la relevigxo de la mortintoj. GXi estas semata en putreco, gxi relevigxas en senputreco;

esperanto@1Corinthians:15:43 @ gxi estas semata en malhonoro, gxi relevigxas en gloro; gxi estas semata en malforteco, gxi relevigxas en potenco;

esperanto@1Corinthians:15:44 @ gxi estas semata lauxanima korpo, gxi relevigxas lauxspirita korpo. Se ekzistas lauxanima korpo, ekzistas ankaux lauxspirita korpo.

esperanto@1Corinthians:15:45 @ Tiele ankaux estas skribite:La unua homo Adam farigxis viva animo. La lasta Adam farigxis viviganta spirito.

esperanto@1Corinthians:15:46 @ Tamen unua estas ne tio, kio estas lauxspirita, sed tio, kio estas lauxanima; poste tio, kio estas lauxspirita.

esperanto@1Corinthians:15:47 @ La unua homo estas el la tero, elpolva; la dua homo estas el la cxielo.

esperanto@1Corinthians:15:48 @ Kia estas la elpolvulo, tiaj estas ankaux la elpolvuloj; kaj kia estas la elcxielulo, tiaj estas ankaux la elcxieluloj.

esperanto@1Corinthians:15:49 @ Kaj kiel ni portis la figuron de la elpolvulo, tiel same ni portos la figuron de la elcxielulo.

esperanto@1Corinthians:15:50 @ Kaj la jenon mi diras, fratoj, ke karno kaj sango ne povas heredi la regnon de Dio; kaj putreco ne heredas senputrecon.

esperanto@1Corinthians:15:51 @ Jen mi sciigas al vi misteron:Ni ne cxiuj dormos, sed ni cxiuj sxangxigxos,

esperanto@1Corinthians:15:52 @ en momento, en okula ekmovo, cxe la lasta trumpetsono:cxar la trumpeto sonos, kaj la mortintoj relevigxos senputraj, kaj ni sxangxigxos.

esperanto@1Corinthians:15:53 @ CXar estas necese, ke cxi tiu putrema surmetu senputrecon, kaj ke cxi tiu mortema surmetu senmortecon.

esperanto@1Corinthians:15:54 @ Sed kiam cxi tiu putrema surmetos senputrecon, kaj cxi tiu mortema surmetos senmortecon, tiam plenumigxos la skribita diro:La morto forglutigxis en venko.

esperanto@1Corinthians:15:55 @ Ho morto, kie estas via venko? Ho morto, kie estas via pikilo?

esperanto@1Corinthians:15:56 @ La pikilo de la morto estas la peko; kaj la forto de la peko estas la legxo;

esperanto@1Corinthians:15:57 @ sed danko estu al Dio, kiu donas al ni la venkon per nia Sinjoro Jesuo Kristo.

esperanto@1Corinthians:15:58 @ Tial, miaj amataj fratoj, estu firmaj, nemoveblaj, cxiam abundaj en la laboro de la Sinjoro, sciante, ke via penado ne estas vanta en la Sinjoro.

esperanto@1Corinthians:16:1 @ Nun rilate al la monkolekto pro la sanktuloj, kiel mi ordonis al la eklezioj de Galatujo, tiel ankaux vi faru.

esperanto@1Corinthians:16:2 @ La unuan tagon de la semajno, cxiu el vi provizu cxe si laux tio, kion li prospere akiris, por ke ne estu kolektoj tiam, kiam mi venos.

esperanto@1Corinthians:16:3 @ Kaj kiam mi alvenos, kiujn vi per leteroj aprobos, tiujn mi sendos, por alporti vian donacon al Jerusalem;

esperanto@1Corinthians:16:4 @ kaj se konvenos, ke mi ankaux tien vojagxu, ili vojagxos kun mi.

esperanto@1Corinthians:16:5 @ Sed mi venos al vi, kiam mi estos trapasinta Makedonujon; cxar Makedonujon mi ja trapasos;

esperanto@1Corinthians:16:6 @ sed cxe vi eble mi restos, aux ecx travintros, por ke vi antauxen irigu min, kien mi veturos.

esperanto@1Corinthians:16:7 @ CXar mi ne volas vidi vin nun dumvojagxe; cxar mi esperas resti kelkan tempon cxe vi, se la Sinjoro permesos.

esperanto@1Corinthians:16:8 @ Sed mi restos en Efeso gxis Pentekosto;

esperanto@1Corinthians:16:9 @ cxar pordo granda kaj efika malfermigxis al mi, kaj estas multaj kontrauxstarantoj.

esperanto@1Corinthians:16:10 @ Se Timoteo venos, zorgu, ke li estu cxe vi sentime; cxar li faras la laboron de la Sinjoro, kiel mi ankaux;

esperanto@1Corinthians:16:11 @ neniu do lin malestimu. Sed antauxen irigu lin en paco, por ke li venu al mi; cxar mi atendas lin kun la fratoj.

esperanto@1Corinthians:16:12 @ Sed rilate al la frato Apolos, mi multe petegis lin veni al vi kun la fratoj; sed tute mankis volo veni nun; sed li venos, kiam li havos oportunan tempon.

esperanto@1Corinthians:16:13 @ Viglu, staru firme en la fido, virigxu, fortigxu.

esperanto@1Corinthians:16:14 @ CXio via estu farata en amo.

esperanto@1Corinthians:16:15 @ Mi petegas vin, fratoj (vi konas la domon de Stefanas, ke gxi estas la unuaajxo de la Ahxaja lando, kaj ke ili sin dedicxis al la servo de la sanktuloj),

esperanto@1Corinthians:16:16 @ ke vi ankaux submetigxu al tiaj, kaj al cxiu kunhelpanto kaj kunlaboranto.

esperanto@1Corinthians:16:17 @ Kaj mi gxojas pro la alveno de Stefanas kaj Fortunato kaj Ahxaiko, tial, ke vian mankajxon ili plenigis.

esperanto@1Corinthians:16:18 @ CXar ili refresxigis mian spiriton kaj vian; rekonu do tiajn.

esperanto@1Corinthians:16:19 @ La eklezioj de Azio vin salutas. Akvila kaj Priskila vin salutas multe en la Sinjoro, kune kun la eklezio en ilia domo.

esperanto@1Corinthians:16:20 @ CXiuj fratoj vin salutas. Salutu unu la alian per sankta kiso.

esperanto@1Corinthians:16:21 @ La saluto de mi, Pauxlo, per mia propra mano.

esperanto@1Corinthians:16:22 @ Se iu ne amas la Sinjoron Jesuo Kristo, li estu anatemita. Maran-ata.

esperanto@1Corinthians:16:23 @ La graco de la Sinjoro Jesuo Kristo estu kun vi.

esperanto@1Corinthians:16:24 @ Mia amo estu kun vi cxiuj en Kristo Jesuo. Amen.

esperanto@2Corinthians:1:1 @ Pauxlo, apostolo de Kristo Jesuo per la volo de Dio, kaj la frato Timoteo, al la eklezio de Dio, kiu estas en Korinto, kune kun cxiuj sanktuloj, kiuj estas en la tuta Ahxaja lando:

esperanto@2Corinthians:1:2 @ Graco al vi kaj paco de Dio, nia Patro, kaj de la Sinjoro Jesuo Kristo.

esperanto@2Corinthians:1:3 @ Benata estu la Dio kaj Patro de nia Sinjoro Jesuo Kristo, la Patro de kompatoj kaj Dio de cxia konsolo;

esperanto@2Corinthians:1:4 @ kiu konsoladas nin en nia tuta aflikto, por ke ni povu konsoli tiujn, kiuj iel afliktigxas, per la konsolo, per kiu ni mem estas konsolataj de Dio.

esperanto@2Corinthians:1:5 @ CXar kiel la suferoj de Kristo abundas cxe ni, tiel same abundas ankaux per Kristo nia konsolo.

esperanto@2Corinthians:1:6 @ Sed se ni afliktigxas, tio estas por via konsolo kaj savigxo; aux se ni konsoligxas, tio estas por via konsolo, kiu energias, per la pacienca elportado de la samaj suferoj, kiujn ni ankaux suferadas;

esperanto@2Corinthians:1:7 @ kaj nia espero pri vi estas firma, cxar ni scias, ke kiel vi estas partoprenantoj en la suferoj, tiel ankaux vi estas partoprenantoj en la konsolo.

esperanto@2Corinthians:1:8 @ CXar ni ne volas, ke vi nesciu, fratoj, pri la aflikto, kiu okazis al ni en Azio, ke ni ekstreme super la forto estis depremitaj, tiel, ke ni forte malesperis, ecx pri la vivo;

esperanto@2Corinthians:1:9 @ ni ja ricevis la aljugxon al morto en ni mem, por ke ni fidu ne nin mem, sed Dion, kiu levas la mortintojn,

esperanto@2Corinthians:1:10 @ kaj kiu nin forsavis el tia granda morto kaj forsavos; al kiu ni esperis, ke Li ankoraux plu nin forsavos;

esperanto@2Corinthians:1:11 @ dum vi ankaux nin kunhelpas per via petegado, por ke, pro la donaco donita al ni per multaj personoj, danko estu donata de multaj pro ni.

esperanto@2Corinthians:1:12 @ CXar jen estas nia singratulado, nome la atesto de nia konscienco, ke en sankteco kaj sincereco antaux Dio, ne laux homa sagxeco, sed laux la graco de Dio, ni kondutadis en la mondo, kaj precipe cxe vi.

esperanto@2Corinthians:1:13 @ CXar ni skribas al vi nenion alian krom tio, kion vi legas kaj prikonsentas, kaj mi esperas, ke vi prikonsentos gxis la fino;

esperanto@2Corinthians:1:14 @ kiel ankaux vi ja parte prikonsentis pri ni, ke ni estas via singratulado, tiel same, kiel vi ankaux estas la nia en la tago de nia Sinjoro Jesuo.

esperanto@2Corinthians:1:15 @ Kaj en cxi tiu fidado mi intencis veni unue al vi, por ke vi havu duoblan gracon,

esperanto@2Corinthians:1:16 @ kaj vizitinte vin survoje, trairi en Makedonujon, kaj denove el Makedonujo veni al vi, kaj de vi esti antauxen irigita al Judujo.

esperanto@2Corinthians:1:17 @ Kiam mi do tiel intencis, cxu mi elmontris kapricemon? aux kion mi celas, cxu mi tion celas lauxkarne, tiel ke estu cxe mi la Jes, Jes, kaj la Ne, Ne?

esperanto@2Corinthians:1:18 @ Sed, kiel Dio estas fidela, nia parolo al vi ne estas Jes kaj Ne.

esperanto@2Corinthians:1:19 @ CXar la Filo de Dio, Jesuo Kristo, kiu de ni estas predikita inter vi, de mi kaj Silvano kaj Timoteo, ne estis Jes kaj Ne, sed en li la Jes estigxis.

esperanto@2Corinthians:1:20 @ CXar kiel ajn multaj estas la promesoj de Dio, en li estas la Jes; tial ankaux per li estas la Amen, por la gloro al Dio per ni.

esperanto@2Corinthians:1:21 @ Kaj tiu, kiu fortikigas nin kune kun vi en Kristo kaj sanktoleis nin, estas Dio,

esperanto@2Corinthians:1:22 @ kiu ankaux nin sigelis kaj donis al ni la antauxgarantiajxon de la Spirito en niaj koroj.

esperanto@2Corinthians:1:23 @ Sed mi vokas Dion kiel atestanton sur mian animon, ke por indulgi vin mi ankoraux ne venis al Korinto.

esperanto@2Corinthians:1:24 @ Ne kvazaux ni estrus super via fido, sed ni estas kunhelpantoj de via gxojo; cxar per via fido vi staras.

esperanto@2Corinthians:2:1 @ Sed mi decidis por mi mem, ke mi ne venos al vi denove en malgxojo.

esperanto@2Corinthians:2:2 @ CXar se mi vin malgxojigas, kiu do min gxojigas, krom tiu, kiu estas malgxojigata de mi?

esperanto@2Corinthians:2:3 @ Kaj mi skribis tion saman, por ke, veninte, mi ne havu malgxojon de tiuj, pri kiuj mi devus gxoji, fidante pri vi cxiuj, ke mia gxojo estas la gxojo de vi cxiuj.

esperanto@2Corinthians:2:4 @ CXar el multe da aflikto kaj kora dolorego mi skribis al vi kun multaj larmoj, ne por ke vi malgxoju, sed ke vi sciu la amon, kiun mi havas al vi abunde.

esperanto@2Corinthians:2:5 @ Sed se iu kauxzis malgxojon, li kauxzis malgxojon ne al mi, sed parte (por ne tro forte vin premi) al vi cxiuj.

esperanto@2Corinthians:2:6 @ Suficxa al tia homo estas tiu puno, farita de la plimulto;

esperanto@2Corinthians:2:7 @ pro tio, kontrauxe, vi devus lin pardoni kaj konsoli, por ke tia homo neniel forglutigxu per sia troa malgxojo.

esperanto@2Corinthians:2:8 @ Tial mi petegas vin, ke vi konfirmu al li vian amon.

esperanto@2Corinthians:2:9 @ GXuste por tio mi ja skribis, ke mi vin provu, cxu vi en cxio estas obeemaj.

esperanto@2Corinthians:2:10 @ Sed al kiu vi pardonas ion, mi ankaux; cxar kion mi ankaux pardonis, se mi ion pardonis, mi tion faris pro vi antaux Kristo,

esperanto@2Corinthians:2:11 @ por ke Satano ne gajnu profiton kontraux ni:cxar ni ne estas sen scio pri liaj ruzoj.

esperanto@2Corinthians:2:12 @ Kiam mi venis al Troas, por disvastigi tie la evangelion de Kristo, kaj kiam en la Sinjoro malfermigxis al mi pordo,

esperanto@2Corinthians:2:13 @ mi ne ricevis ripozon por mia spirito, cxar mi ne trovis mian fraton Tito; sed mi adiauxis ilin kaj foriris al Makedonujo.

esperanto@2Corinthians:2:14 @ Sed danko estu al Dio, kiu cxiam kondukadas nin triumfe en Kristo kaj montras cxie per ni la bonodoron de Sia konigxo.

esperanto@2Corinthians:2:15 @ CXar ni estas al Dio dolcxa odoro de Kristo, en la savatoj, kaj en la pereantoj;

esperanto@2Corinthians:2:16 @ al cxi tiuj, odoro de morto al morto; al tiuj, odoro de vivo al vivo. Kaj kiu estas tauxga por cxi tio?

esperanto@2Corinthians:2:17 @ CXar ni ne similas al multaj, kiuj faras la vorton de Dio komercajxo; sed kun sincereco, kaj kiel per Dio, antaux Dio ni parolas en Kristo.

esperanto@2Corinthians:3:1 @ CXu ni denove komencas nin mem rekomendi? aux cxu ni bezonas, kiel iuj, leterojn rekomendajn al vi, aux de vi?

esperanto@2Corinthians:3:2 @ Vi mem estas nia letero, skribita sur nia koro, kaj konata kaj legata de cxiuj;

esperanto@2Corinthians:3:3 @ cxar vi montrigxis, ke vi estas letero de Kristo liverita per ni, skribita ne per inko, sed per la Spirito de la vivanta Dio; ne sur sxtonaj tabeloj, sed sur la karnaj tabeloj de la koro.

esperanto@2Corinthians:3:4 @ Kaj tian fidon ni havas per Kristo al Dio;

esperanto@2Corinthians:3:5 @ ne kvazaux ni tauxgas ion fari per ni mem, sed nia tauxgeco estas el Dio,

esperanto@2Corinthians:3:6 @ kiu ankaux tauxgigis nin kiel administrantojn de nova interligo, ne laux litero, sed laux spirito; cxar la litero mortigas, sed la spirito vivigas.

esperanto@2Corinthians:3:7 @ Sed se la administrado mortiga, esprimita per literoj kaj encxizita sur sxtonoj, estigxis en gloro, tiel, ke la Izraelidoj ne povis fikse rigardi la vizagxon de Moseo pro lia vizagxa brileco, jam tamen malpliigxanta,

esperanto@2Corinthians:3:8 @ kiel do la administrado spirita ne estos pli multe en gloro?

esperanto@2Corinthians:3:9 @ CXar se la administrado de kondamno estas gloro, multe pli abunde la administrado de justeco superas en gloro.

esperanto@2Corinthians:3:10 @ CXar vere tio, kio havis gloron, ne estis glorigita en cxi tiu rilato, pro la superabunda gloro.

esperanto@2Corinthians:3:11 @ CXar se tio, kio forpasas, havis gloron, ankoraux pli multe tio, kio restadas, estas en gloro.

esperanto@2Corinthians:3:12 @ Havante do tian esperon, ni uzas grandan liberecon de parolo,

esperanto@2Corinthians:3:13 @ kaj ne kiel Moseo, kiu metis vualon sur sian vizagxon, por ke la Izraelidoj ne fikse rigardu gxis finigxo de tio, kio estis forpasanta;

esperanto@2Corinthians:3:14 @ sed iliaj animoj sensentigxis; cxar ecx gxis hodiaux, cxe la legado de la malnova testamento, nelevita restadas tiu sama vualo, kiu estas forigita en Kristo,

esperanto@2Corinthians:3:15 @ sed gxis hodiaux, kiam ajn oni legas Moseon, vualo kusxas sur ilia koro.

esperanto@2Corinthians:3:16 @ Sed kiam ajn oni turnas sin al la Sinjoro, la vualo estas forprenata.

esperanto@2Corinthians:3:17 @ La Sinjoro estas la Spirito; kaj kie estas la Spirito de la Sinjoro, tie estas libereco.

esperanto@2Corinthians:3:18 @ Sed ni cxiuj, per nevualita vizagxo spegulante la gloron de la Sinjoro, transformigxas en la saman bildon, de gloro al gloro, kiel el la Sinjoro la Spirito.

esperanto@2Corinthians:4:1 @ Pro tio, ke ni havas cxi tiun administradon, kiel ni ricevis kompaton, ni ne senkuragxigxas;

esperanto@2Corinthians:4:2 @ sed ni formetis la kasxitajn aferojn de honto, ne irante kun ruzeco kaj ne falsante la vorton de Dio, sed per elmontro de la vero rekomendante nin al cxies konscienco antaux Dio.

esperanto@2Corinthians:4:3 @ Sed se nia evangelio eble estas vualita, gxi estas vualita rilate al tiuj, kiuj pereas;

esperanto@2Corinthians:4:4 @ en kiuj la dio de cxi tiu mondo blindigis la animojn de la nekredantoj, por ke la lumo de la evangelio de la gloro de Kristo, kiu estas la bildo de Dio, ne brilu sur ilin.

esperanto@2Corinthians:4:5 @ CXar ni predikadas ne nin mem, sed Kriston Jesuon kiel Sinjoron, kaj nin mem kiel viajn servistojn pro Jesuo.

esperanto@2Corinthians:4:6 @ CXar Dio, kiu diris:El mallumo lumo brilos, Tiu brilis en niaj koroj, por doni lumon de la scio de la gloro de Dio en la vizagxo de Jesuo Kristo.

esperanto@2Corinthians:4:7 @ Sed ni havas cxi tiun trezoron en argilaj vazoj, por ke la treega grandeco de la potenco estu de Dio, kaj ne de ni mem;

esperanto@2Corinthians:4:8 @ ni estas premegataj cxe cxiu flanko, tamen ne enanguligitaj; embarasataj, sed ne konsternataj;

esperanto@2Corinthians:4:9 @ persekutataj, sed ne forlasataj; faligataj, sed ne detruataj;

esperanto@2Corinthians:4:10 @ cxiam portante en la korpo la mortigxon de Jesuo, por ke la vivo ankaux de Jesuo elmontrigxu en nia korpo.

esperanto@2Corinthians:4:11 @ CXar ni, la vivantoj, cxiam estas submetataj al morto pro Jesuo, por ke la vivo ankaux de Jesuo elmontrigxu en nia morta karno.

esperanto@2Corinthians:4:12 @ La morto do energias en ni, sed la vivo en vi.

esperanto@2Corinthians:4:13 @ Sed havante la saman spiriton de fido laux la skribo:Mi kredis, kaj tial mi parolis; ni ankaux kredas, kaj tial ankaux ni parolas;

esperanto@2Corinthians:4:14 @ sciante, ke Tiu, kiu levis la Sinjoron Jesuo, levos nin ankaux kun Jesuo kaj prezentos nin kun vi.

esperanto@2Corinthians:4:15 @ CXar cxio estas pro vi, por ke la graco, multobligita per multaj, abundigu la dankon al la gloro de Dio.

esperanto@2Corinthians:4:16 @ Pro tio ni ne senkuragxigxas; sed kvankam nia ekstera homo kadukigxas, tamen nia interna homo renovigxas tagon post tago.

esperanto@2Corinthians:4:17 @ CXar nia malpeza kaj momenta sufero elfaras por ni, pli kaj pli ekster mezuro, eternan pezon da gloro;

esperanto@2Corinthians:4:18 @ dum ni rigardas ne la vidatajxojn, sed la nevidatajxojn; cxar la vidatajxoj estas tempaj, sed la nevidatajxoj estas eternaj.

esperanto@2Corinthians:5:1 @ CXar ni scias, ke se la surtera logxejo de nia tabernaklo dissolvigxos, ni havas de Dio konstruajxon, domon ne manfaritan, eternan en la cxieloj.

esperanto@2Corinthians:5:2 @ CXar vere en cxi tiu ni gxemas, sopirante al la survestado per nia logxejo, kiu devenas de la cxielo;

esperanto@2Corinthians:5:3 @ se almenaux, vestite, ni ne trovigxos nudaj.

esperanto@2Corinthians:5:4 @ CXar ni, kiuj estas en cxi tiu tabernaklo, gxemas sxargxite, ne pro tio, ke ni deziras senvestigxi, sed cxar ni deziras survestigxi, por ke la mortajxo estu elsorbita de la vivo.

esperanto@2Corinthians:5:5 @ Kaj Tiu, kiu nin elfaris por cxi tiu celo, estas Dio, kiu donis al ni la antauxgarantiajxon de la Spirito.

esperanto@2Corinthians:5:6 @ Ni do cxiam gxoje kuragxas, kaj ni scias, ke dum ni cxeestas en la korpo, ni forestas de la Sinjoro

esperanto@2Corinthians:5:7 @ (cxar ni iradas fide, ne vide);

esperanto@2Corinthians:5:8 @ ni gxoje kuragxas, kaj ni plivolas foresti de la korpo kaj cxeesti kun la Sinjoro.

esperanto@2Corinthians:5:9 @ Tial ankaux ni ambicias, cxu cxeestante aux forestante, esti akceptindaj cxe li.

esperanto@2Corinthians:5:10 @ CXar ni cxiuj devos elmontrigxi antaux la tribunala segxo de Kristo, por ke cxiu ricevu tion, kion li faris en la korpo, laux siaj faritajxoj, cxu bonaj aux malbonaj.

esperanto@2Corinthians:5:11 @ Sciante do la timon al la Sinjoro, ni celas konvinki homojn, sed ni ja elmontrigxas al Dio; kaj ni esperas, ke ni elmontrigxas ankaux al viaj konsciencoj.

esperanto@2Corinthians:5:12 @ Ni ne denove nin rekomendas al vi, sed donas al vi kauxzon fierigxi pri ni, por ke vi havu ion respondi al tiuj, kiuj fierigxas sxajne kaj ne kore.

esperanto@2Corinthians:5:13 @ CXar cxu ni estis frenezaj, tio estis pro Dio, aux cxu ni estas seriozaj, tio estas pro vi.

esperanto@2Corinthians:5:14 @ CXar la amo de Kristo nin devigas; cxar ni jugxas jene, ke cxar unu mortis pro cxiuj, tial cxiuj mortis;

esperanto@2Corinthians:5:15 @ kaj li mortis pro cxiuj, por ke la vivantoj jam vivu ne por si mem, sed por tiu, kiu pro ili mortis kaj relevigxis.

esperanto@2Corinthians:5:16 @ Tial ni de nun konas neniun lauxkarne; ecx kvankam ni konis Kriston lauxkarne, tamen ni ne plu lin tiel konas.

esperanto@2Corinthians:5:17 @ Tial se iu homo estas en Kristo, estas jam nova kreitajxo; la malnovajxoj forpasis, jen ili jam estigxis novaj.

esperanto@2Corinthians:5:18 @ Sed cxio estas de Dio, kiu repacigis nin al Si mem per Kristo kaj donis al ni la administradon de la repacigo;

esperanto@2Corinthians:5:19 @ nome, ke Dio estis en Kristo, repacigante la mondon al Si, ne alkalkulante al ili la kulpojn, kaj komisiis al ni la vorton repacigan.

esperanto@2Corinthians:5:20 @ Ni do estas ambasadoroj pro Kristo, kvazaux Dio per ni petadus; ni vin petegas pro Kristo, repacigxu al Dio.

esperanto@2Corinthians:5:21 @ Tiun, kiu ne konis pekon, Li faris peko pro ni; por ke ni farigxu justeco de Dio en li.

esperanto@2Corinthians:6:1 @ Kaj kunlaborante kun li, ni petegas ankaux, ke vi ne vane akceptu la gracon de Dio

esperanto@2Corinthians:6:2 @ (cxar Li diris: En tempo de favoro Mi auxskultis vin, Kaj en tago de savo Mi helpis vin; jen nun la tempo de favoro; jen nun la tago de savo);

esperanto@2Corinthians:6:3 @ ni donu en nenio okazon por maledifo, por ke oni ne kulpigu nian administradon;

esperanto@2Corinthians:6:4 @ sed en cxio ni aprobigu nin, kiel servantoj de Dio, en multa pacienco, en suferoj, en afliktoj, en malfacilajxoj,

esperanto@2Corinthians:6:5 @ en batovundoj, en malliberigoj, en tumultoj, en laboroj, en maldormoj, en malsatoj,

esperanto@2Corinthians:6:6 @ en cxasteco, en sciado, en pacienco, en afableco, en Spirito Sankta, en amo senhipokrita,

esperanto@2Corinthians:6:7 @ en la vorto de vero, en la potenco de Dio; per la armajxo de justeco dekstre kaj maldekstre,

esperanto@2Corinthians:6:8 @ per gloro kaj malgloro, per malbonfamo kaj bonfamo; kiel trompantoj, tamen veraj;

esperanto@2Corinthians:6:9 @ kiel nekonataj, tamen bone konataj; kiel mortantaj, kaj jen ni vivas; kiel pune korektataj, tamen ne mortigataj;

esperanto@2Corinthians:6:10 @ kiel dolorplenaj, tamen cxiam gxojantaj; kiel malricxaj, tamen multajn ricxigantaj; kiel nenion havantaj, tamen posedantaj cxion.

esperanto@2Corinthians:6:11 @ Nia busxo estas malfermita al vi, ho Korintanoj, nia koro estas plivastigita.

esperanto@2Corinthians:6:12 @ Vi ne estas malvastigitaj en ni, sed vi estas malvastigitaj en viaj propraj internajxoj.

esperanto@2Corinthians:6:13 @ Pro rekompenco samspeca do (mi parolas kiel al infanoj) vi ankaux estu plivastigitaj.

esperanto@2Corinthians:6:14 @ Ne estigxu kunjuguloj maltauxge kun nekredantoj; cxar kian partoprenon havas justeco kun maljusteco? aux kian komunajxon havas lumo kun mallumo?

esperanto@2Corinthians:6:15 @ Kaj kian akordon havas Kristo kun Belial? aux kian kunecon havas kredanto kun nekredanto?

esperanto@2Corinthians:6:16 @ Kaj kian konsenton havas templo de Dio kun idoloj? cxar ni estas templo de Dio vivanta; kiel diris Dio:Mi logxos inter ili, kaj Mi iros inter ili; kaj Mi estos ilia Dio, kaj ili estos Mia popolo.

esperanto@2Corinthians:6:17 @ Tial Eliru el inter ili, kaj estu apartaj, diras la Eternulo, Kaj ne tusxu malpurajxon; Kaj Mi vin akceptos,

esperanto@2Corinthians:6:18 @ Kaj Mi estos por vi Patro, Kaj vi estos Miaj filoj kaj filinoj, diras la Eternulo Plejpotenca.

esperanto@2Corinthians:7:1 @ Havante do cxi tiujn promesojn, amataj, ni purigu nin de cxia malpureco karna kaj spirita, perfektigante sanktecon en la timo al Dio.

esperanto@2Corinthians:7:2 @ Malfermu al ni viajn korojn; ni kontraux neniu maljuste agis, ni ruinigis neniun, al neniu ni friponis.

esperanto@2Corinthians:7:3 @ Ne por vin kondamni mi tion diras; cxar mi antauxe diris, ke vi estas en niaj koroj, por kune vivi kaj kune morti.

esperanto@2Corinthians:7:4 @ Granda estas mia parola libereco al vi, granda estas mia fiereco pri vi:mi estas plena de konsolo, al mi superabundas la gxojo meze de nia tuta aflikto.

esperanto@2Corinthians:7:5 @ CXar ecx kiam ni jam alvenis en Makedonujon, nia karno tute ne faciligxis, sed ni cxiel depremigxis; ekstere estis bataloj, interne timoj.

esperanto@2Corinthians:7:6 @ Tamen Dio, kiu konsolas la humilulojn, konsolis nin per la alveno de Tito;

esperanto@2Corinthians:7:7 @ kaj ne nur per lia alveno, sed ankaux per la konsolo, per kiu li konsoligxis pri vi, dum li pridiris al ni vian sopiron, vian doloron, vian fervoron pro mi; tiel, ke mi ankoraux pli gxojis.

esperanto@2Corinthians:7:8 @ CXar kvankam mi vin malgxojigis per mia epistolo, mi ne bedauxras pri tio, kvankam mi ja bedauxris; cxar mi vidas, ke tiu epistolo vin malgxojigis, sed nur mallonge.

esperanto@2Corinthians:7:9 @ Mi nun gxojas, ne pro tio, ke vi malgxojis, sed pro tio, ke vi malgxojis gxis pento; cxar vi laux Dio malgxojis, por ke vi havu nenian malutilon per ni.

esperanto@2Corinthians:7:10 @ CXar la malgxojo laux Dio elfaras penton gxis savo, ne bedauxrindan; sed la malgxojo de la mondo elfaras morton.

esperanto@2Corinthians:7:11 @ CXar jen kian zorgemon tiu sama malgxojo laux Dio elfaris en vi, plue kian senkulpigon, plue kian indignon, plue kian timon, plue kian sopiron, plue kian fervoron, plue kian vengxon! En cxio vi elmontris vin puraj pri la afero.

esperanto@2Corinthians:7:12 @ Tial kvankam mi skribis al vi, tamen tio estis ne pro tiu, kiu faris la malbonon, nek pro tiu, kiu suferis la malbonon, sed por ke via zorgemo por ni elmontrigxu al vi mem antaux Dio.

esperanto@2Corinthians:7:13 @ Tial ni konsoligxis; kaj en nia konsolo ni gxojis des pli multege pro la gxojo de Tito, cxar lia animo estas refresxigita de vi cxiuj.

esperanto@2Corinthians:7:14 @ CXar se en io mi fanfaronis al li pro vi, mi ne hontis; sed kiel ni cxion parolis vereme al vi, tiel same ankaux nia fanfaronado, kiun mi faris antaux Tito, montrigxis vera.

esperanto@2Corinthians:7:15 @ Kaj lia interna amo pli abundas al vi, dum li memoras la obeadon de vi cxiuj, kiel kun timo kaj tremo vi lin akceptis.

esperanto@2Corinthians:7:16 @ Mi gxojas, ke en cxio mi povas fidi al vi.

esperanto@2Corinthians:8:1 @ Cetere, fratoj, ni sciigas al vi la gracon de Dio, kiu estas donacita en la eklezioj Makedonaj;

esperanto@2Corinthians:8:2 @ nome, en grava provo per suferado, la abundo de ilia gxojo kaj ilia profunda malricxeco abundis al la ricxo de ilia malavareco.

esperanto@2Corinthians:8:3 @ CXar mi konstatas, ke laux sia povo-jes, kaj super sia povo-ili donis memvole,

esperanto@2Corinthians:8:4 @ petegante nin per multe da petado fari tiun komplezon kaj la komunan helpservadon al la sanktuloj;

esperanto@2Corinthians:8:5 @ kaj ne kiel ni esperis, sed unue ili sin dedicxis al la Sinjoro, kaj al ni per la volo de Dio.

esperanto@2Corinthians:8:6 @ Tiel, ke ni instigis Titon, ke kiel li antauxe komencis, tiel same li perfektigu en vi cxi tiun pluan gracon.

esperanto@2Corinthians:8:7 @ Sed kiel al vi cxio abundas:fido kaj parolo kaj scio kaj fervoro kaj via amo al ni, tiel abundu al vi ankaux cxi tiu graco.

esperanto@2Corinthians:8:8 @ Mi parolas ne ordonante, sed provante per la fervoro de aliaj la sincerecon de via amo ankaux.

esperanto@2Corinthians:8:9 @ CXar vi scias la gracon de nia Sinjoro Jesuo Kristo, ke kvankam li estis ricxa, tamen pro vi li farigxis malricxa, por ke vi per lia malricxeco farigxu ricxaj.

esperanto@2Corinthians:8:10 @ Kaj en tio mi donas mian opinion; cxar cxi tio utilas por vi, kiuj unuaj komencis, antaux unu jaro, ne nur fari, sed ankaux voli.

esperanto@2Corinthians:8:11 @ Sed nun kompletigu la faradon ankaux; tiel ke, kiel estis la volonteco voli, tiel ankaux estu la plenumo el via havo.

esperanto@2Corinthians:8:12 @ CXar kie ekzistas la volonteco, gxi estos akceptita laux la havo, ne laux la nehavo.

esperanto@2Corinthians:8:13 @ CXar mi diras tion, ne por ke aliaj estu faciligataj kaj vi premataj,

esperanto@2Corinthians:8:14 @ sed laux egaleco:via abundo nuntempe farigxu por ilia manko, por ke ilia abundo farigxu por via manko, por ke estu egaleco;

esperanto@2Corinthians:8:15 @ kiel estas skribite:Tiu, kiu kolektis pli, ne havis superflue, kaj tiu, kiu kolektis malpli, ne havis mankon.

esperanto@2Corinthians:8:16 @ Sed danko estu al Dio, kiu metas en la koron de Tito la saman zorgon pri vi.

esperanto@2Corinthians:8:17 @ CXar li ja akceptis la instigon; sed estante mem tre fervora, li ekiris al vi memvole.

esperanto@2Corinthians:8:18 @ Kaj ni sendis kune kun li la fraton, kies lauxdo en la evangelio disvastigxas tra cxiuj eklezioj;

esperanto@2Corinthians:8:19 @ kaj krom tio, li ankaux estis elektita de la eklezioj, por vojagxadi kune kun ni rilate al cxi tiu graco, kiun ni administradas al la gloro de la Sinjoro, kaj por elmontri nian volontecon,

esperanto@2Corinthians:8:20 @ evitante tion, ke iu riprocxus nin rilate al cxi tiu monhelpo, kiun ni administras;

esperanto@2Corinthians:8:21 @ cxar ni celas aferojn konvenajn ne nur antaux la Sinjoro, sed ankaux antaux homoj.

esperanto@2Corinthians:8:22 @ Kaj ni sendis kune kun ili nian fraton, kiun ni ofte pruvis fervora en multaj aferoj, sed nun multe pli fervora pro la granda fido, kiun li havas al vi.

esperanto@2Corinthians:8:23 @ Se iu demandas pri Tito, li estas mia kunulo kaj mia kunlaboranto rilate al vi; se pri niaj fratoj, ili estas apostoloj de eklezioj, la gloro de Kristo.

esperanto@2Corinthians:8:24 @ Vi do elmontru al ili antaux la eklezioj la pruvon de via amo kaj de nia fanfaronado pro vi.

esperanto@2Corinthians:9:1 @ CXar pri la servado al la sanktuloj estas por mi superflue skribi al vi;

esperanto@2Corinthians:9:2 @ cxar mi scias vian volontecon, pri kiu mi fanfaronas pro vi al la Makedonoj, ke la Ahxaja lando jam antaux unu jaro pretigxis; kaj via fervoro instigis la plimulton el ili.

esperanto@2Corinthians:9:3 @ Sed mi sendis la fratojn, por ke nia fanfaronado pro vi ne farigxu vanta rilate al cxi tio, sed, kiel mi diris, por ke vi estu pretaj,

esperanto@2Corinthians:9:4 @ por ke, se venus kune kun mi iuj el Makedonujo kaj trovus vin ne pretaj, ni (por ne diri, vi) ne hontu pro cxi tiu fido.

esperanto@2Corinthians:9:5 @ Mi do opiniis necesa, peti la fratojn, ke ili antauxe iru al vi, kaj antauxe pretigu vian de longe promesitan helpmonon, por ke tio estu preta, kiel volonte donita, kaj ne kiel eldevigita.

esperanto@2Corinthians:9:6 @ Sed jen:Tiu, kiu semas sxpare, ankaux rikoltos sxpare; kaj tiu, kiu semas malavare, ankaux rikoltos malavare.

esperanto@2Corinthians:9:7 @ CXiu faru laux tio, kion li intencas en la koro, ne domagxante, nek pro neceseco; cxar Dio amas donacanton gxojan.

esperanto@2Corinthians:9:8 @ Kaj Dio povas abundigi cxe vi cxian gracon, por ke vi, havante cxiam en cxio cxian suficxecon, abunde rilatu al cxia bona faro;

esperanto@2Corinthians:9:9 @ kiel estas skribite: Li sxutis kaj donis al la malricxuloj; Lia justeco restas eterne.

esperanto@2Corinthians:9:10 @ Kaj Tiu, kiu donas semon al la semanto kaj panon por nutrajxo, donos kaj multobligos vian semotan semon, kaj plimultigos la fruktojn de via justeco;

esperanto@2Corinthians:9:11 @ dum vi pliricxigxos en cxio al cxia malavareco, kiu efikas per ni dankdonadon al Dio.

esperanto@2Corinthians:9:12 @ CXar la administrado de cxi tiu servado ne nur kompletigas la mezuron de la bezonoj de la sanktuloj, sed ankaux abundas per multaj dankoj al Dio;

esperanto@2Corinthians:9:13 @ cxar provinte vin per cxi tiu administrado, ili gloras Dion pro la obeo de via konfeso al la evangelio de Kristo, kaj pro la malavareco de via donaco al ili kaj al cxiuj;

esperanto@2Corinthians:9:14 @ dum ili mem ankaux, per petado por vi, tre sopiras al vi pro la grandega graco de Dio en vi.

esperanto@2Corinthians:9:15 @ Danko estu al Dio pro Lia neesprimebla donaco.

esperanto@2Corinthians:10:1 @ Mi mem, Pauxlo, petegas vin pro la mildeco kaj dolcxanimeco de Kristo, mi, kiu en via cxeesto estas humila inter vi, sed, forestante, tre kuragxas rilate al vi:

esperanto@2Corinthians:10:2 @ mi mem petegas vin, ke cxeestante, mi ne kuragxu per la insisteco, per kiu mi bontrovas kuragxi kontraux iuj, kiuj rigardas nin kiel lauxkarne iradantajn.

esperanto@2Corinthians:10:3 @ CXar kvankam ni iradas en karno, tamen ni ne militadas laux karno

esperanto@2Corinthians:10:4 @ (cxar la iloj de nia militado estas ne lauxkarnaj, sed potencaj antaux Dio por la dejxetado de fortikajxoj);

esperanto@2Corinthians:10:5 @ dejxetante diskutojn, kaj cxian altajxon levatan kontraux la scio konforma al Dio, kaj ekkaptante cxiun penson al la obeo al Kristo,

esperanto@2Corinthians:10:6 @ kaj starante pretaj puni cxian malobeon, tuj kiam via obeo plenumigxos.

esperanto@2Corinthians:10:7 @ Vi rigardas la aferojn antaux via vizagxo. Se iu fidas en si mem, ke li apartenas al Kristo, li denove pripensu en si mem, ke kiel li apartenas al Kristo, tiel same ankaux ni.

esperanto@2Corinthians:10:8 @ CXar ecx se mi fierus iom supermezure pri nia auxtoritato (kiun donis la Sinjoro, por vin edifi, kaj ne por vin dejxeti), mi ne hontus;

esperanto@2Corinthians:10:9 @ por ke ne sxajnu, kvazaux mi volus timigi vin per miaj leteroj.

esperanto@2Corinthians:10:10 @ CXar, oni diras, liaj leteroj estas gravaj kaj fortaj; sed lia korpa aspekto estas malforta, kaj lia parolo malsxatinda.

esperanto@2Corinthians:10:11 @ Tiu homo konsideru, ke kiaj, forestante, ni estas per leteroj, tiaj, cxeestante, ni estas ankaux per agado.

esperanto@2Corinthians:10:12 @ CXar ni ne kuragxas nin interkalkuli aux kompari kun iuj el la sin rekomendantaj; cxar ili estas neprudentaj, mezurante sin laux si mem kaj komparante sin al si mem.

esperanto@2Corinthians:10:13 @ Sed ni fieros ne pretermezure, sed laux la amplekso de la mezurilo, kiun Dio destinis al ni, por mezuri, por atingi ecx gxis vi.

esperanto@2Corinthians:10:14 @ CXar ni ne tro etendas nin, kvazaux ni ne atingus gxis vi; cxar ni jam venis gxis vi en la evangelio de Kristo,

esperanto@2Corinthians:10:15 @ ne fierante pretermezure, nome en laboroj malpropraj, sed esperante, ke dum kreskos via fido, ni kreskos en vi laux nia mezurilo gxis plua abundo,

esperanto@2Corinthians:10:16 @ por prediki la evangelion gxis la regionoj preter vi, kaj ne fieri pri malpropra mezurilo rilate al aferoj jam faritaj.

esperanto@2Corinthians:10:17 @ Sed kiu fieras, tiu fieru en la Eternulo.

esperanto@2Corinthians:10:18 @ CXar ne tiu, kiu sin mem rekomendas, estas akceptata, sed tiu, kiun rekomendas la Sinjoro.

esperanto@2Corinthians:11:1 @ Mi volas, ke vi pacience toleru min pro iom da malsagxeco; sed efektive vi ja pacience min toleras.

esperanto@2Corinthians:11:2 @ CXar mi jxaluzas pri vi per Dia jxaluzo, cxar mi fiancxigis vin al unu edzo, por ke mi prezentu vin kiel cxastan virgulinon al Kristo.

esperanto@2Corinthians:11:3 @ Sed mi timas, ke kiel trompis Evan la serpento per sia ruzeco, viaj animoj iel deklinigxos for de la simpleco kaj la cxasteco, kiu estas en Kristo.

esperanto@2Corinthians:11:4 @ CXar se iu vizitanto predikas alian Kriston, kiun ni ne predikis, aux se vi ricevas malsaman spiriton, kiun vi ne ricevis, aux malsaman evangelion, kiun vi ne akceptis, facilanime vi lin toleras.

esperanto@2Corinthians:11:5 @ CXar mi opinias, ke mi neniel malsuperas la plej eminentajn apostolojn.

esperanto@2Corinthians:11:6 @ Kaj kvankam mi estas neklera laux parolo, mi tamen ne tia estas laux scio; sed en cxio ni malkasxe agis cxe vi inter cxiuj.

esperanto@2Corinthians:11:7 @ Aux cxu mi pekis, humiligante min, por ke vi estu altigitaj, en tio, ke mi senpage predikis al vi la evangelion de Dio?

esperanto@2Corinthians:11:8 @ Mi senigis aliajn ekleziojn, ricevante de ili pagon, por servi al vi;

esperanto@2Corinthians:11:9 @ kaj kiam mi cxeestis cxe vi kaj havis mankon, mi ne estis sxargxo sur iu; cxar la fratoj, veninte el Makedonujo, plenigis la mezuron de mia bezono; kaj en cxio mi tenis min ne sxargxa rilate vin, kaj ankoraux tenos.

esperanto@2Corinthians:11:10 @ Jen estas la vero de Kristo en mi, ke cxi tiu fanfarono ne estos barita kontraux mi en la regionoj Ahxajaj.

esperanto@2Corinthians:11:11 @ Kial? cxu tial, ke mi vin ne amas? Dio scias.

esperanto@2Corinthians:11:12 @ Sed kiel mi faras, tiel mi ankaux faros, por forigi la pretekston al tiuj, kiuj deziras pretekston, por ke, en kio ili fieras, ili trovigxu samaj, kiel ni.

esperanto@2Corinthians:11:13 @ CXar tiaj homoj estas falsaj apostoloj, trompemaj laboristoj, sin aliformante kvazaux apostolojn de Kristo.

esperanto@2Corinthians:11:14 @ Kaj nenia miro; cxar Satano mem sin aliformas kvazaux angxelon de lumo.

esperanto@2Corinthians:11:15 @ Estas do nenio granda, se liaj servantoj ankaux sin aliformas kvazaux servantojn de justeco; ilia finigxo estos laux iliaj faroj.

esperanto@2Corinthians:11:16 @ Denove mi diras:Neniu opiniu min malsagxa; sed se vi ja tiel opinias min, tamen min akceptu kiel malsagxan, por ke mi ankaux iom fanfaronu.

esperanto@2Corinthians:11:17 @ Tion, kion mi diras, mi diras ne laux la Sinjoro, sed kvazaux malsagxe, en cxi tiu insistado pri fierado.

esperanto@2Corinthians:11:18 @ CXar multaj fanfaronas laux la karno, do mi ankaux fanfaronos.

esperanto@2Corinthians:11:19 @ CXar vi afable toleras malsagxulojn, estante mem sagxaj.

esperanto@2Corinthians:11:20 @ CXar vi toleras homon, se li vin sklavigas, se li vin formangxas, se li vin kaptas, se li sin altigas, se li batas al vi la vizagxon.

esperanto@2Corinthians:11:21 @ Mi parolas kvazaux per sinmallauxdo, kvazaux ni estus malfortigxintaj. Tamen pri kio iu kuragxas, pri tio (mi parolas en malsagxeco) mi ankaux kuragxas.

esperanto@2Corinthians:11:22 @ CXu ili estas Hebreoj? mi ankaux. CXu ili estas Izraelidoj? mi ankaux. CXu ili estas el la idaro de Abraham? mi ankaux.

esperanto@2Corinthians:11:23 @ CXu ili estas servantoj al Kristo? (mi parolas kiel frenezulo) mi plie; en laboroj pli abunde, en malliberejoj pli abunde, en batoj supermezure, en mortigxoj ofte.

esperanto@2Corinthians:11:24 @ De la Judoj kvinfoje mi ricevis batojn po kvardek sen unu.

esperanto@2Corinthians:11:25 @ Trifoje mi estas batita per vergoj, unufoje mi estas prijxetita per sxtonoj, trifoje mi suferis sxippereon, nokton kaj tagon mi pasis en la profunda maro;

esperanto@2Corinthians:11:26 @ en oftaj vojagxoj, en dangxeroj de riveroj, dangxeroj de rabistoj, dangxeroj de Judoj, dangxeroj de la nacianoj, dangxeroj en urbo, dangxeroj en dezerto, dangxeroj en la maro, dangxeroj inter falsaj fratoj;

esperanto@2Corinthians:11:27 @ en laboro kaj sufero, en oftaj sendormigxoj, en malsato kaj soifo, en oftaj fastoj, en malvarmo kaj senvesteco.

esperanto@2Corinthians:11:28 @ Krom tiuj aferoj eksteraj estas tio, kio min premas cxiutage, nome la zorgado pri cxiuj eklezioj.

esperanto@2Corinthians:11:29 @ Kiu estas malforta, kaj mi ne estas malforta? kiu estas faligata, kaj mi ne indignas?

esperanto@2Corinthians:11:30 @ Se mi nepre devas fanfaroni, mi fanfaronos pri tio, kio rilatas al mia malforteco.

esperanto@2Corinthians:11:31 @ La Dio kaj Patro de la Sinjoro Jesuo, Tiu, kiu cxiam estas benata, scias, ke mi ne mensogas.

esperanto@2Corinthians:11:32 @ En Damasko, la urbestro sub la regxo Aretas starigis gardistaron en la urbo de la Damaskanoj, por min kapti;

esperanto@2Corinthians:11:33 @ kaj tra fenestro oni min delasis lauxflanke de la muro en korbo, kaj mi eligxis de liaj manoj.

esperanto@2Corinthians:12:1 @ Mi nepre devas fanfaroni, kvankam tio ne konvenas; sed mi venos al vizioj kaj malkasxoj de la Sinjoro.

esperanto@2Corinthians:12:2 @ Mi konas viron en Kristo, antaux dek kvar jaroj (cxu en la korpo, mi ne scias, cxu ekster la korpo, mi ne scias; Dio scias) eklevitan gxis en la trian cxielon;

esperanto@2Corinthians:12:3 @ kaj mi scias pri la tiela viro (cxu en la korpo, aux ekster la korpo, mi ne scias; Dio scias),

esperanto@2Corinthians:12:4 @ ke li estis eklevita en Paradizon, kaj auxdis nedireblajn vortojn, kiujn ne estas permesate al homo paroli.

esperanto@2Corinthians:12:5 @ Pro tia homo mi fieros; sed pro mi mem mi ne fieros, krom rilate al miaj malfortajxoj.

esperanto@2Corinthians:12:6 @ CXar se mi deziros fieri, mi ne estos malsagxa; cxar mi diros la veron; sed mi min detenas, por ke neniu min opiniu supera ol tia, kia li vidas min, aux auxdas cxe mi.

esperanto@2Corinthians:12:7 @ Kaj pro la treega grandeco de la malkasxoj-por ke mi ne tro altigxu, estis donita al mi dornego por la karno, sendito de Satano, por min kontuzi, por ke mi ne tro altigxu.

esperanto@2Corinthians:12:8 @ Pri tio mi petegis trifoje la Sinjoron, ke gxi foriru de mi.

esperanto@2Corinthians:12:9 @ Kaj li diris al mi:Mia graco suficxas por vi, cxar mia potenco perfektigxas en malforteco. Plej gxoje do mi plivole fieros pri miaj malfortajxoj, por ke la potenco de Kristo kovru min.

esperanto@2Corinthians:12:10 @ Mi do plezuron havas en malfortajxoj, en atencoj, en bezonegoj, en persekutoj, en suferoj, pro Kristo; cxar kiam mi estas malforta, tiam mi estas forta.

esperanto@2Corinthians:12:11 @ Mi malsagxigxis:vi min devigis; cxar mi devus estis lauxdata de vi; cxar en nenio mi malsuperis la plej eminentajn apostolojn, kvankam mi estas nenio.

esperanto@2Corinthians:12:12 @ Vere la signoj de apostolo estis elfaritaj inter vi en cxia pacienco, per signoj kaj mirindajxoj kaj potencajxoj.

esperanto@2Corinthians:12:13 @ CXar en kio vi farigxis malsuperaj kompare al la aliaj eklezioj, krom en tio, ke mi mem ne sxargxigxis al vi? pardonu al mi cxi tiun maljustajxon.

esperanto@2Corinthians:12:14 @ Jen la trian fojon mi min tenas preta veni al vi; kaj mi ne farigxos sxargxo por vi, cxar mi celas ne viajn, sed vin; cxar devus provizi ne la idoj por la gepatroj, sed la gepatroj por la idoj.

esperanto@2Corinthians:12:15 @ Kaj plej gxoje mi elspezos kaj elspezigxos por viaj animoj. Se mi vin amas pli abunde, cxu mi estas des malpli amata?

esperanto@2Corinthians:12:16 @ Tio estu, tamen mi ne estis sxargxo por vi; sed estante ruzema, mi vin kaptis per logo.

esperanto@2Corinthians:12:17 @ CXu mi superruzis vin per iu el tiuj, kiujn mi sendis al vi?

esperanto@2Corinthians:12:18 @ Mi instigis al Tito, kaj kune kun li mi sendis la fraton. CXu Tito vin superruzis? cxu ni ne iradis laux la sama Spirito? cxu ni ne iradis en la samaj piedosignoj?

esperanto@2Corinthians:12:19 @ Vi ankoraux nun cxiam pensas, ke ni nin senkulpigas antaux vi. Antaux Dio, ni parolas en Kristo. Sed cxio, amataj miaj, estas por via edifo.

esperanto@2Corinthians:12:20 @ CXar mi timas, ke veninte, mi iel ne trovos vin tiaj, kiajn mi volas; kaj ke mi mem estos trovata tia, kian vi ne volas; ke iel estos malpaco, jxaluzo, koleroj, partioj, kalumnioj, murmurado, sxveligxoj, tumultoj;

esperanto@2Corinthians:12:21 @ ke kiam mi revenos, mia Dio min humiligos antaux vi, kaj mi malgxojos pro multaj, kiuj jam antauxe pekis kaj ne pentis pri la malpureco kaj adulto kaj volupto, kiujn ili faris.

esperanto@2Corinthians:13:1 @ Jen la trian fojon mi venas al vi. Laux la diro de du atestantoj aux tri cxiu vorto estu konfirmita.

esperanto@2Corinthians:13:2 @ Mi antauxdiris, kaj mi nun antauxdiras, kiel cxeestante la duan fojon, tiel nun forestante, al la jam pekintaj kaj al cxiuj ceteraj, ke se mi revenos, mi ne indulgos;

esperanto@2Corinthians:13:3 @ cxar vi sercxas pruvon de tio, ke parolas en mi Kristo, kiu rilate al vi ne estas malforta, sed energias en vi;

esperanto@2Corinthians:13:4 @ cxar li estis krucumita pro malforto, tamen li vivas per la potenco de Dio. CXar ni ankaux estas malfortaj kune kun li, sed ni vivos kune kun li per la potenco de Dio rilate al vi.

esperanto@2Corinthians:13:5 @ Provu vin mem, cxu vi estas en la fido; ekzamenu vin mem. Aux cxu vi ne scias pri vi mem, ke Jesuo Kristo estas en vi? se ja vi ne estas malaprobindaj.

esperanto@2Corinthians:13:6 @ Sed mi esperas, ke vi sciigxos, ke ni ne estas malaprobindaj.

esperanto@2Corinthians:13:7 @ Ni pregxas al Dio, ke vi faru nenian malbonon; ne por tio, ke ni montrigxu aprobataj, sed por ke vi faradu tion, kio estas honorinda, ecx kvankam ni estus malaprobindaj.

esperanto@2Corinthians:13:8 @ CXar ni ne povas fari ion kontraux la vero, sed nur por la vero.

esperanto@2Corinthians:13:9 @ CXar ni gxojas, kiam ni estas malfortaj kaj vi estas fortaj; ankaux ni pregxas por via perfektigxo.

esperanto@2Corinthians:13:10 @ Pro tio mi skribas cxi tion, forestante, por ke, cxeestante, mi ne agu severe laux la auxtoritato, kiun la Sinjoro donis al mi por edifado kaj ne por dejxetado.

esperanto@2Corinthians:13:11 @ Fine, fratoj, adiaux. Perfektigxu, konsoligxu, estu unuanimaj, vivu pace; kaj la Dio de amo kaj paco estos cxe vi.

esperanto@2Corinthians:13:12 @ Salutu unu la alian per sankta kiso.

esperanto@2Corinthians:13:13 @ CXiuj sanktuloj vin salutas.

esperanto@2Corinthians:13:14 @ La graco de la Sinjoro Jesuo Kristo kaj la amo de Dio kaj la kuneco de la Sankta Spirito estu kun vi cxiuj.

esperanto@Galatians:1:1 @ Pauxlo, apostolo (ne de homoj, nek per homo, sed per Jesuo Kristo, kaj Dio, la Patro, kiu levis lin el la mortintoj),

esperanto@Galatians:1:2 @ kaj cxiuj fratoj, kiuj estas kun mi, al la eklezioj de Galatujo:

esperanto@Galatians:1:3 @ Graco al vi kaj paco de Dio, la Patro, kaj de nia Sinjoro Jesuo Kristo,

esperanto@Galatians:1:4 @ kiu sin donis pro niaj pekoj, por liberigi nin el la nuna malbona mondo, laux la volo de nia Dio kaj Patro;

esperanto@Galatians:1:5 @ al kiu estu la gloro por cxiam kaj eterne. Amen.

esperanto@Galatians:1:6 @ Mi miras, ke tiel rapide vi forigxas for de Tiu, kiu vokis vin en la gracon de Kristo, al malsama evangelio;

esperanto@Galatians:1:7 @ kiu ja ne estas alia, sed trovigxas iuj, kiuj vin maltrankviligas kaj deziras renversi la evangelion de Kristo.

esperanto@Galatians:1:8 @ Tamen se ecx ni, aux angxelo el la cxielo, al vi instruus ian evangelion krom tiu, kiun ni jam al vi instruis, tiu estu anatemita.

esperanto@Galatians:1:9 @ Kiel ni antauxe diris, tiel nun mi denove diras:Se iu al vi instruas ian evangelion krom tiu, kiun vi ricevis, tiu estu anatemita.

esperanto@Galatians:1:10 @ CXar cxu mi nun influas homojn, aux Dion? aux cxu mi celas placxi al homoj? se mi ankoraux nun placxus al homoj, mi ne estus servisto de Kristo.

esperanto@Galatians:1:11 @ CXar mi sciigas vin, fratoj, rilate al la evangelio predikita de mi, ke gxi ne estas laux homo.

esperanto@Galatians:1:12 @ CXar mi ne ricevis gxin de homo, kaj gxi ne estas instruita al mi krom per malkasxo de Jesuo Kristo.

esperanto@Galatians:1:13 @ CXar vi iam auxdis pri mia estinta vivmaniero en Judismo, ke mi forte persekutis la eklezion de Dio kaj gxin atakis;

esperanto@Galatians:1:14 @ kaj mi plimulte progresis en Judismo, ol multaj miaj samagxuloj en mia nacio, estante multe pli fervoranima pri la tradicioj de miaj prapatroj.

esperanto@Galatians:1:15 @ Sed kiam bonvole placxis al Dio, kiu el la ventro de mia patrino apartigis min kaj per Sia graco min vokis,

esperanto@Galatians:1:16 @ por malkasxi en mi Sian Filon, por ke mi prediku lin inter la nacianoj:mi ne konsiligxis kun karno kaj sango,

esperanto@Galatians:1:17 @ kaj mi ne supreniris al Jerusalem, al la antaux mi apostoloj, sed mi tuj foriris en Arabujon, kaj poste mi revenis al Damasko.

esperanto@Galatians:1:18 @ Tiam, post tri jaroj, mi supreniris al Jerusalem, por viziti Kefason, kaj mi restis kun li dek kvin tagojn.

esperanto@Galatians:1:19 @ Sed neniun alian el la apostoloj mi vidis, krom Jakobo, la frato de la Sinjoro.

esperanto@Galatians:1:20 @ Pri tio, kion mi skribas al vi, jen, antaux Dio, mi ne mensogas.

esperanto@Galatians:1:21 @ Poste mi venis en la regionojn de Sirio kaj Kilikio.

esperanto@Galatians:1:22 @ Kaj mi ankoraux estis vizagxe nekonata de la eklezioj de Judujo, kiuj estis en Kristo;

esperanto@Galatians:1:23 @ sed ili nur auxdis la jenon:Kiu nin iam persekutis, tiu nun predikas la fidon, kiun iam li atakis;

esperanto@Galatians:1:24 @ kaj ili gloris Dion en mi.

esperanto@Galatians:2:1 @ Tiam, post intertempo de dek kvar jaroj, mi denove supreniris al Jerusalem kun Barnabas, kunkondukante ankaux Titon.

esperanto@Galatians:2:2 @ Kaj mi supreniris laux Dia malkasxo; kaj mi prezentis al ili la evangelion, kiun mi predikas inter la nacianoj, sed aparte al la eminentuloj, por ke mi ne estu vane kuranta, aux kurinta.

esperanto@Galatians:2:3 @ Sed ecx Titon, kiu estis kun mi, estante Greko, oni ne devigis cirkumcidigxi;

esperanto@Galatians:2:4 @ sed tio estis pro la kasxe enportitaj fratoj, kiuj ruze envenis, por spioni nian liberecon en Kristo Jesuo, por ke ili nin sklavigu;

esperanto@Galatians:2:5 @ al kiuj ni ne submetigxis cedeme, ecx por unu horo; por ke la vero de la evangelio restadu kun vi.

esperanto@Galatians:2:6 @ Sed el tiuj, kiuj sxajne iom valoris (kiaj ajn ili estis, tio por mi ne estas grava:cxe Dio ne estas personfavorado) -tiuj valoruloj nenion aldonis al mi;

esperanto@Galatians:2:7 @ sed kontrauxe, kiam ili vidis, ke je la evangelio de la necirkumcido mi estas komisiita tiel same, kiel Petro je la evangelio de la cirkumcido

esperanto@Galatians:2:8 @ (cxar Tiu, kiu forte energiis en Petro por la apostoleco de la cirkumcido, ankaux energiis en mi por la nacianoj),

esperanto@Galatians:2:9 @ Jakobo kaj Kefas kaj Johano, kiuj sxajne estis kolonoj, rimarkinte la gracon donitan al mi, donis al mi kaj al Barnabas la dekstrajn manojn de kunuleco, por ke ni iru al la nacianoj, kaj ili al la cirkumcidularo;

esperanto@Galatians:2:10 @ kondicxe nur, ke ni memoru la malricxulojn, kion ja mi klopodis jam fari.

esperanto@Galatians:2:11 @ Sed kiam venis Kefas al Antiohxia, mi lin rezistis vizagxon kontraux vizagxo, cxar li estis mallauxdinda.

esperanto@Galatians:2:12 @ CXar antaux ol iuj alvenis de Jakobo, li kunmangxis kun la nacianoj; sed kiam ili alvenis, li sin fortiris kaj apartigis, timante tiujn, kiuj estis el la cirkumcido.

esperanto@Galatians:2:13 @ Kaj la aliaj Judoj kune hipokritis, tiel ke ecx Barnabas mem fortirigxis per ilia hipokriteco.

esperanto@Galatians:2:14 @ Kaj kiam mi vidis, ke ili ne prave kondutas laux la vero de la evangelio, mi diris al Kefas antaux cxiuj:Se vi, estante Judo, naciane vivas, kaj ne kiel Judoj, kial vi devigas la nacianojn agi laux Judismo?

esperanto@Galatians:2:15 @ Ni, nature Judoj, kaj ne pekuloj el la nacianoj,

esperanto@Galatians:2:16 @ sciante, ke pravigxas homo ne per faroj de la legxo, sed nur per fido al Jesuo Kristo, ni mem en Kristo Jesuo kredis, por ke ni pravigxu per fido al Kristo, kaj ne per faroj de la legxo; tial, ke per faroj de la legxo neniu karno pravigxos.

esperanto@Galatians:2:17 @ Sed se, dezirante pravigxi en Kristo, ni mem montrigxis pekuloj, cxu Kristo estas servanto de peko? Nepre ne!

esperanto@Galatians:2:18 @ CXar se mi rekonstruas tion, kion mi detruis, mi montras min pekulo.

esperanto@Galatians:2:19 @ CXar per la legxo mi al la legxo mortis, por ke mi al Dio vivu.

esperanto@Galatians:2:20 @ Kun Kristo mi krucumigxis, tamen mi vivas; jam ne mi mem, sed Kristo vivas en mi; kaj tiun vivon, kiun mi vivas en karno, mi vivas en fido al la Filo de Dio, kiu min amis kaj sin donis pro mi.

esperanto@Galatians:2:21 @ Mi ne vanigas la gracon de Dio; cxar se per la legxo venas justeco, Kristo ja vane mortis.

esperanto@Galatians:3:1 @ Ho malsagxaj Galatoj, kiu vin ensorcxis? vin, antaux kies okuloj Kristo Jesuo estis publike prezentita krucumita.

esperanto@Galatians:3:2 @ Nur la jenon mi deziras sciigxi de vi:CXu per faroj de la legxo vi ricevis la Spiriton, aux per la auxdado de fido?

esperanto@Galatians:3:3 @ CXu vi tiel malsagxaj estas? komencinte en Spirito, cxu vi en karno nun perfektigxas?

esperanto@Galatians:3:4 @ CXu vi vane tiom suferis? se ja tio estas vana.

esperanto@Galatians:3:5 @ CXu do Tiu, kiu donas al vi la Spiriton kaj faras cxe vi miraklojn, tion faras per faroj de la legxo, aux per la auxdado de fido?

esperanto@Galatians:3:6 @ Tiel same, kiel Abraham kredis al Dio, kaj tio estis kalkulita al li kiel virto.

esperanto@Galatians:3:7 @ Sciu do, ke tiuj, kiuj rilatas al fido, estas filoj de Abraham.

esperanto@Galatians:3:8 @ Antauxvidante do, ke per fido Dio pravigos la nacianojn, la Skribo antauxpredikis la evangelion al Abraham, dirante:Benigxos per vi cxiuj gentoj.

esperanto@Galatians:3:9 @ Tial do tiuj, kiuj rilatas al fido, benigxas kun la fidela Abraham.

esperanto@Galatians:3:10 @ CXar cxiuj, kiuj rilatas al faroj de la legxo, estas sub malbeno; cxar estas skribite:Malbenita estas cxiu, kiu ne persistos en cxio, kio estas skribita en la libro de la legxo, por plenumi gxin.

esperanto@Galatians:3:11 @ Sed ke neniu pravigxas antaux Dio per la legxo, estas evidente; cxar:La virtulo vivos per fido;

esperanto@Galatians:3:12 @ kaj la legxo ne rilatas al fido; sed:Kiu plenumas ilin, tiu vivos en ili.

esperanto@Galatians:3:13 @ Kristo elacxetis nin el la malbeno de la legxo, farigxinte malbeno pro ni; cxar estas skribite:Malbenita estas cxiu, kiu pendas sur lignajxo;

esperanto@Galatians:3:14 @ por ke venu sur la nacianojn la beno de Abraham en Kristo Jesuo; por ke per fido ni ricevu la promeson de la Spirito.

esperanto@Galatians:3:15 @ Fratoj, mi parolas laux homo:Konfirmitan interligon, ecx nur homan, neniu nuligas nek prialdonas.

esperanto@Galatians:3:16 @ Sed al Abraham kaj al lia semo la promesoj estis parolitaj. Li ne diras:Kaj al semoj, kvazaux pri multaj; sed kvazaux unu:Kaj al via semo, kiu estas Kristo.

esperanto@Galatians:3:17 @ Sed jen kion mi diras:Interligon, antauxe konfirmitan de Dio, la legxo, kiu venis kvarcent tridek jarojn poste, ne nuligas, tiel ke gxi malefektivigus la promeson.

esperanto@Galatians:3:18 @ CXar se la heredajxo estas de la legxo, gxi jam ne estas de promeso; sed Dio gxin donis al Abraham per promeso.

esperanto@Galatians:3:19 @ Kio do estas la legxo? GXi estis aldonita kauxze de eraroj, gxis venos la idaro, al kiu la promeso estas donita; ordigite per angxeloj en la mano de interulo.

esperanto@Galatians:3:20 @ Interulo ne estas de unu, sed Dio estas unu.

esperanto@Galatians:3:21 @ CXu do la legxo kontrauxstaras al la promesoj de Dio? Nepre ne! cxar se estus donita legxo, kiu povus vivigi, efektive justeco estus per la legxo.

esperanto@Galatians:3:22 @ Tamen la Skribo kune ensxlosis cxion sub peko, por ke la promeso per fido al Kristo Jesuo estu donata al cxiuj, kiuj fidas.

esperanto@Galatians:3:23 @ Sed antaux ol fido venis, ni estis gardataj sub la legxo, ensxlositaj por la fido malkasxota.

esperanto@Galatians:3:24 @ Tial la legxo farigxis nia pedagogo, kondukanta al Kristo, por ke ni pravigxu per fido.

esperanto@Galatians:3:25 @ Sed nun, post kiam la fido alvenis, ni jam ne estas sub pedagogo.

esperanto@Galatians:3:26 @ CXar vi cxiuj per la fido estas filoj de Dio en Kristo Jesuo.

esperanto@Galatians:3:27 @ CXar cxiuj el vi, kiuj al Kristo baptigxis, surmetis al si Kriston.

esperanto@Galatians:3:28 @ Ne estas ja Judo nek Greko, ne estas sklavo nek liberulo, ne estas ja vira kaj virina; cxar vi cxiuj estas unu en Kristo Jesuo.

esperanto@Galatians:3:29 @ Se do vi apartenas al Kristo, vere vi estas la idaro de Abraham, kaj heredantoj laux la promeso.

esperanto@Galatians:4:1 @ Kaj mi sciigas vin, ke tiel longe, kiel la heredanto estas infano, li neniel malsimilas sklavon, kvankam li estas estro de cxio;

esperanto@Galatians:4:2 @ sed li estas sub guvernantoj kaj administrantoj, gxis la templimo difinita de la patro.

esperanto@Galatians:4:3 @ Tiel ankaux ni, dum ni estis infanoj, estis en sklaveco sub la elementoj de la mondo;

esperanto@Galatians:4:4 @ sed kiam venis la pleneco de la tempo, Dio elsendis Sian Filon, el virino naskitan, sub legxo naskitan,

esperanto@Galatians:4:5 @ por reacxeti tiujn, kiuj estas sub la legxo, por ke ni ricevu la filadopton.

esperanto@Galatians:4:6 @ Kaj cxar vi estas filoj, Dio elsendis la Spiriton de Sia Filo en niajn korojn, kriantan, Aba, Patro!

esperanto@Galatians:4:7 @ Tiel ke cxiu el vi estas jam ne sklavo, sed filo; kaj se filo, ankaux heredanto per Dio.

esperanto@Galatians:4:8 @ Tamen, tiam ne konante Dion, vi estis en sklaveco al tiuj, kiuj nature ne estas dioj;

esperanto@Galatians:4:9 @ sed jam nun konante Dion, aux pli gxuste, de Dio konate, kial vi returnigxas al la malfortaj kaj mizeraj elementoj, al kiuj vi deziras denove sklavigxi?

esperanto@Galatians:4:10 @ Vi observas tagojn kaj monatojn kaj tempojn kaj jarojn.

esperanto@Galatians:4:11 @ Mi timas pri vi, ke eble mi vane laboris cxe vi.

esperanto@Galatians:4:12 @ Mi petegas vin, fratoj, estu kiel mi, cxar mi ankaux estas kiel vi. Vi neniel al mi malbonfaris;

esperanto@Galatians:4:13 @ sed vi scias, ke pro malforteco de la karno mi la unuan fojon predikis al vi la evangelion;

esperanto@Galatians:4:14 @ kaj vian elprovon en mia karno vi ne malestimis nek abomenis, sed kvazaux angxelon de Dio vi akceptis min, kvazaux Kriston Jesuon.

esperanto@Galatians:4:15 @ Kie do estas via singratulado? mi atestas al vi, ke se estus eble, vi estus elsxirintaj viajn okulojn kaj donintaj ilin al mi.

esperanto@Galatians:4:16 @ CXu mi do per verdirado farigxis al vi malamiko?

esperanto@Galatians:4:17 @ Ili fervore sercxas vin, ne bone; ili ecx volas elsxlosi vin, por ke vi sercxu ilin.

esperanto@Galatians:4:18 @ Sed estas bone esti fervore sercxata cxiam en bona afero, kaj ne nur tiam, kiam mi estas cxe vi.

esperanto@Galatians:4:19 @ Miaj infanetoj, pro kiuj mi denove suferas naskodoloron, gxis Kristo formigxos en vi,

esperanto@Galatians:4:20 @ mi tute deziris esti cxe vi nun, kaj sxangxi mian vocxon; cxar vere mi dubas pri vi.

esperanto@Galatians:4:21 @ Diru al mi, vi, kiuj volas esti sub la legxo, cxu vi ne auxskultas la legxon?

esperanto@Galatians:4:22 @ CXar estas skribite, ke Abraham havis du filojn, unu el la sklavino kaj unu el la liberulino.

esperanto@Galatians:4:23 @ Tamen tiu el la sklavino naskigxis laux la karno, sed cxi tiu el la liberulino naskigxis per promeso.

esperanto@Galatians:4:24 @ CXi tio enhavas alegorion; cxar la du virinoj estas du interligoj, unu el la monto Sinaj, por sklaveco naskante, kiu estas Hagar.

esperanto@Galatians:4:25 @ CXar tiu Hagar estas la monto Sinaj en Arabujo, kaj prezentas la nunan Jerusalemon, cxar sxi estas sklavigita kune kun siaj infanoj.

esperanto@Galatians:4:26 @ Sed la supera Jerusalem estas libera, kiu estas patrino nia.

esperanto@Galatians:4:27 @ Estas ja skribite: GXoju, ho senfruktulino, kiu ne naskis, Sonigu kanton kaj gxojkriu, ho vi, kiu ne suferas naskodoloron; CXar la forlasitino havos pli da infanoj, ol la havanta edzon.

esperanto@Galatians:4:28 @ Sed ni, fratoj, estas filoj de promeso tiel same, kiel Isaak.

esperanto@Galatians:4:29 @ Sed kiel tiam la laux karno naskita persekutis la lauxspiritulon, tiel estas ankaux nuntempe.

esperanto@Galatians:4:30 @ Sed kion diras la Skribo? Forpelu la sklavinon kaj sxian filon; cxar la filo de la sklavino ne heredos kun la filo de la liberulino.

esperanto@Galatians:4:31 @ Tial, fratoj, ni estas filoj ne de sklavino, sed de la liberulino.

esperanto@Galatians:5:1 @ Por libereco Kristo nin liberigis; tial staru fortike, kaj ne reimplikigxu en jugon de sklaveco.

esperanto@Galatians:5:2 @ Jen mi, Pauxlo, diras al vi, ke, se vi cirkumcidigxos, Kristo al vi tute ne utilos.

esperanto@Galatians:5:3 @ Mi denove atestas al cxiu homo cirkumcidata, ke li estas sxuldanto, por plenumi la tutan legxon.

esperanto@Galatians:5:4 @ Vi, kiuj volas vin pravigi per la legxo, apartigxis for de Kristo; vi forfalis de graco.

esperanto@Galatians:5:5 @ CXar ni en la Spirito atendas la esperon de justeco per la fido.

esperanto@Galatians:5:6 @ CXar en Kristo Jesuo nek cirkumcido nek necirkumcido valoras ion, sed nur fido, energianta per amo.

esperanto@Galatians:5:7 @ Vi bone kuradis; kiu vin malhelpis, ke vi ne obeu la veron?

esperanto@Galatians:5:8 @ CXi tiu influo ne venas de tiu, kiu vin vokas.

esperanto@Galatians:5:9 @ Malmulto da fermentajxo fermentigas la tutan mason.

esperanto@Galatians:5:10 @ Mi fidas pri vi en la Sinjoro, ke vi ne alie sentados; sed tiu, kiu malkvietigas vin, elportos sian propran jugxon, kiu ajn li estas.

esperanto@Galatians:5:11 @ Sed mi, fratoj, se mi ankoraux predikas cirkumcidon, kial mi estas ankoraux persekutata? tiuokaze la falpusxilo de la kruco estas formovita.

esperanto@Galatians:5:12 @ Mi volus, ke tiuj, kiuj vin maltrankviligas, sin fortrancxu.

esperanto@Galatians:5:13 @ CXar vi, fratoj, estas vokitaj al libereco; tamen ne uzu vian liberecon kiel pretekston por la karno, sed per amo servu unu la alian.

esperanto@Galatians:5:14 @ CXar la tuta legxo estas plenumata en unu diro, jene:Amu vian proksimulon kiel vin mem.

esperanto@Galatians:5:15 @ Sed se vi mordas kaj mangxegas unu la alian, gardu vin, ke vi ne estu detruitaj unu de la alia.

esperanto@Galatians:5:16 @ Sed mi diras:Iradu laux la Spirito, kaj la deziregon de la karno vi ne plenumos.

esperanto@Galatians:5:17 @ CXar la karno deziregas kontraux la Spirito, kaj la Spirito kontraux la karno; cxar cxi cxiuj interbatalas reciproke, por ke vi ne faru tion, kion vi volas.

esperanto@Galatians:5:18 @ Sed se vi estas kondukataj de la Sinjoro, vi jam ne estas sub la legxo.

esperanto@Galatians:5:19 @ Evidentaj estas la faroj de la karno, kiuj estas malcxasteco, malpureco, voluptemo,

esperanto@Galatians:5:20 @ idolkulto, sorcxado, malamikeco, malpaco, jxaluzoj, koleregoj, partiemeco, skismoj, herezoj,

esperanto@Galatians:5:21 @ envioj, ebrieco, dibocxado, kaj aliaj similaj; pri kiuj mi avertas vin, kiel mi jam antauxe admonis vin, ke tiuj, kiuj tion faradas, ne heredos la regnon de Dio.

esperanto@Galatians:5:22 @ Sed la frukto de la Spirito estas amo, gxojo, paco, pacienco, komplezo, bonkoreco, fideleco,

esperanto@Galatians:5:23 @ mildeco, sinregado; kontraux tiaj ne ekzistas legxo.

esperanto@Galatians:5:24 @ Kaj tiuj, kiuj apartenas al Kristo Jesuo, jam krucumis la karnon kun gxiaj pasioj kaj voluptoj.

esperanto@Galatians:5:25 @ Se ni vivas per la Spirito, en la Spirito ni ankaux iradu.

esperanto@Galatians:5:26 @ Ni ne farigxu fanfaronemaj, incitante kaj enviante unu la alian.

esperanto@Galatians:6:1 @ Fratoj, ecx se homo estos trovita en ia kulpo, vi, kiuj estas spiritaj, restarigu tiun per spirito de mildeco; rigardante vin, cxiu sin mem, por ke vi ne estu tentataj.

esperanto@Galatians:6:2 @ Reciproke subtenadu viajn sxargxojn, kaj tiamaniere plenumu la legxon de Kristo.

esperanto@Galatians:6:3 @ CXar, se iu, estante nenio, sin estimas, kvazaux li estas io, li sin trompas.

esperanto@Galatians:6:4 @ Sed cxiu kontrolu sian propran faradon, kaj tiam li havos singratuladon pri si mem, kaj ne pri sia proksimulo.

esperanto@Galatians:6:5 @ CXar cxiu devas subteni sian propran portajxon.

esperanto@Galatians:6:6 @ Tiu, kiu estas instruata en la parolo de Dio, partoprenu kun tiu, kiu lin instruas, en cxiuj bonajxoj.

esperanto@Galatians:6:7 @ Ne trompigxu; Dio ne estas mokata; cxar cxion, kion oni semas, tion ankaux li rikoltos.

esperanto@Galatians:6:8 @ CXar kiu semas por sia karno, el la karno tiu rikoltos putradon; sed kiu semas por la Spirito, el la Spirito tiu rikoltos eternan vivon.

esperanto@Galatians:6:9 @ Kaj ni ne lacigxu en bonfarado; cxar gxustatempe ni rikoltos, se ni ne senfortigxos.

esperanto@Galatians:6:10 @ Tial laux nia oportuna tempo ni bonfaradu al cxiuj, precipe al tiuj, kiuj apartenas al la familio de la fido.

esperanto@Galatians:6:11 @ Vidu, per kiaj grandaj literoj mi skribis al vi propramane.

esperanto@Galatians:6:12 @ Kiuj deziras sin paradi per la karno, tiuj devigas vin cirkumcidigxi; sole por ke ili ne estu persekutataj pro la kruco de Kristo.

esperanto@Galatians:6:13 @ CXar ecx tiuj mem, kiuj cirkumcidigxas, ne observas la legxon; sed ili deziras, ke vi cirkumcidigxu, por ke ili fanfaronu pri via karno.

esperanto@Galatians:6:14 @ Sed por mi ne estu fanfarono krom pri la kruco de nia Sinjoro Jesuo Kristo, per kiu la mondo estas krucumita al mi, kaj mi al la mondo.

esperanto@Galatians:6:15 @ CXar nek cirkumcido nek necirkumcido estas io, sed nova kreitajxo.

esperanto@Galatians:6:16 @ Kaj kiuj irados laux tiu regulo, paco kaj kompato estu sur ili cxiuj, kaj sur la Izrael de Dio.

esperanto@Galatians:6:17 @ De nun neniu min gxenu, cxar mi portas en mia korpo la signojn de Jesuo.

esperanto@Galatians:6:18 @ La graco de nia Sinjoro Jesuo Kristo estu kun via spirito, fratoj. Amen.

esperanto@Ephesians:1:1 @ Pauxlo, apostolo de Jesuo Kristo per la volo de Dio, al la sanktuloj, kiuj estas en Efeso, kaj al la fideluloj en Kristo Jesuo:

esperanto@Ephesians:1:2 @ Graco estu al vi kaj paco de Dio, nia Patro, kaj de la Sinjoro Jesuo Kristo.

esperanto@Ephesians:1:3 @ Benata estu la Dio kaj Patro de nia Sinjoro Jesuo Kristo, kiu benis nin per cxia beno spirita en la cxielejoj en Kristo;

esperanto@Ephesians:1:4 @ kiel Li elektis nin en li antaux la fondo de la mondo, por ke ni estu sanktaj kaj senmakulaj antaux Li en amo;

esperanto@Ephesians:1:5 @ antauxdestininte nin por filadopto per Jesuo Kristo al Si mem, laux la aprobo de Sia volo,

esperanto@Ephesians:1:6 @ al la lauxdo de la gloro de Lia graco, per kiu Li favoris nin en la Amata;

esperanto@Ephesians:1:7 @ en kiu ni havas la elacxeton per lia sango, la pardonon de niaj pekoj, laux la ricxo de lia graco,

esperanto@Ephesians:1:8 @ kiun li abundigis al ni en cxia sagxeco kaj prudento,

esperanto@Ephesians:1:9 @ sciiginte al ni la misteron de Lia volo, laux Lia bonvolo, kiun Li antauxdecidis en li,

esperanto@Ephesians:1:10 @ por dispono en la pleneco de la tempo, por sumigi en Kristo cxion, kio estas en la cxieloj kaj sur la tero;

esperanto@Ephesians:1:11 @ en li, en kiu ni farigxis heredajxo, destinite laux la antauxdecido de Tiu, kiu cxion faras laux la intenco de Sia volo;

esperanto@Ephesians:1:12 @ por ke ni estu por la lauxdo de Lia gloro, ni, kiuj antauxe esperis en Kristo;

esperanto@Ephesians:1:13 @ en kiu vi ankaux esperas, auxdinte la vorton de la vero, la evangelion de via savo; al kiu ankaux kredinte, vi estas sigelitaj per la Sankta Spirito de promeso,

esperanto@Ephesians:1:14 @ kiu estas antauxgarantiajxo de nia heredajxo, por la elacxeto de la posedajxo, por lauxdo de Lia gloro.

esperanto@Ephesians:1:15 @ Pro tio mi ankaux, auxdinte pri via fido al la Sinjoro Jesuo, kaj via amo al cxiuj sanktuloj,

esperanto@Ephesians:1:16 @ ne cxesas danki pro vi, vin nomante en miaj pregxoj;

esperanto@Ephesians:1:17 @ por ke la Dio de nia Sinjoro Jesuo Kristo, la Patro de gloro, donu al vi spiriton de sagxeco kaj malkasxo en la konado de Li;

esperanto@Ephesians:1:18 @ dum la okuloj de via koro estas lumigataj, por ke vi sciu, kia estas la espero de Lia voko, kaj kia la ricxeco de la gloro de Lia heredajxo en la sanktuloj,

esperanto@Ephesians:1:19 @ kaj kia la supermezura grandeco de Lia potenco al ni, kiuj kredas, laux la energio de la efikeco de Lia forto,

esperanto@Ephesians:1:20 @ kiun Li faris en Kristo, relevante lin el la mortintoj, kaj sidigante lin dekstre de Li en la cxieloj,

esperanto@Ephesians:1:21 @ multe super cxiu reganto kaj auxtoritato kaj potenco kaj regeco, kaj cxiu nomo nomata, ne nur en cxi tiu mondo, sed ankaux en la estonta;

esperanto@Ephesians:1:22 @ kaj cxion Li metis sub liajn piedojn, kaj donis lin kiel kapon super cxio por la eklezio,

esperanto@Ephesians:1:23 @ kiu estas lia korpo, la pleneco de Tiu, kiu plenigas cxion en cxio.

esperanto@Ephesians:2:1 @ Kaj vin li vivigis, kiam vi estis malvivaj per eraroj kaj pekoj,

esperanto@Ephesians:2:2 @ en kiuj vi iam iradis laux la vojo de cxi tiu mondo, laux la estro de la potenco de la aero, de la spirito, kiu nun energias en la filoj de malobeo;

esperanto@Ephesians:2:3 @ inter kiuj ni cxiuj iam ankaux vivis, plenumante la dezirojn de nia karno, farante la volojn de la karno kaj de la menso, kaj ni estis laux naturo infanoj de kolerego, kiel ankaux la aliaj.

esperanto@Ephesians:2:4 @ Sed Dio, estante ricxa en kompateco, pro Sia granda amo, per kiu Li amis nin,

esperanto@Ephesians:2:5 @ ecx kiam ni estis malvivaj en niaj eraroj, nin vivigis en Kristo (per graco vi savigxis),

esperanto@Ephesians:2:6 @ kaj nin levis, kaj nin kunsidigis en la cxielejoj en Kristo Jesuo;

esperanto@Ephesians:2:7 @ por montri en la mondagxoj estontaj la superabundan ricxecon de Sia graco en korfavoro al ni en Kristo Jesuo:

esperanto@Ephesians:2:8 @ cxar per graco vi savigxis per fido; ne per vi mem:gxi estas dono de Dio;

esperanto@Ephesians:2:9 @ ne el faroj, por ke neniu fanfaronu.

esperanto@Ephesians:2:10 @ CXar ni estas Lia faritajxo, kreitaj en Kristo Jesuo por bonaj faroj, kiujn antauxarangxis Dio, por ke ni iradu en ili.

esperanto@Ephesians:2:11 @ Kaj pro tio rememoru, ke iam vi, nacianoj laux la karno, nomataj la Necirkumcido cxe la tiel nomata Cirkumcido, mane farita sur la karno-

esperanto@Ephesians:2:12 @ ke vi estis tiam sen Kristo, fremdigitaj for de la komunumo de Izrael, kaj eksteruloj de la interligoj de la promeso, esperon ne havantaj kaj sen Dio en la mondo.

esperanto@Ephesians:2:13 @ Sed nun en Kristo Jesuo vi, iam malproksimaj, proksimigxis en la sango de Kristo.

esperanto@Ephesians:2:14 @ CXar nia paco estas li, kiu unuigis ambaux kaj rompis la intermuron de disigo,

esperanto@Ephesians:2:15 @ en sia karno neniiginte la malamon, la legxon de ordonoj en dekretoj; por krei en si el la du unu novan homon, tiel farante pacon;

esperanto@Ephesians:2:16 @ kaj por kunakordigi ambaux en unu korpo al Dio per la kruco, mortiginte per tio la malamon;

esperanto@Ephesians:2:17 @ kaj li venis kaj predikis pacon al vi malproksimaj kaj al la proksimaj;

esperanto@Ephesians:2:18 @ cxar per li ni ambaux havas en unu Spirito alkondukon al la Patro.

esperanto@Ephesians:2:19 @ Sekve vi jam estas ne fremduloj kaj paslogxantoj, sed samregnanoj kun la sanktuloj, kaj el la domanaro de Dio,

esperanto@Ephesians:2:20 @ konstruitaj sur la fundamento de la apostoloj kaj profetoj, kies bazangula sxtono estas Kristo Jesuo mem;

esperanto@Ephesians:2:21 @ en kiu cxiu aparta konstruajxo, bone kunigita, kreske farigxas sankta templo en Kristo;

esperanto@Ephesians:2:22 @ en kiu vi ankaux estas kunkonstruitaj por sanktejo de Dio en la Spirito.

esperanto@Ephesians:3:1 @ Pro tio mi, Pauxlo, malliberulo de Kristo Jesuo por vi nacianoj,

esperanto@Ephesians:3:2 @ se vi auxdis pri la dispono de tiu graco de Dio, kiu estas donita al mi por vi,

esperanto@Ephesians:3:3 @ ke per malkasxo la mistero estas sciigita al mi, kiel mi jam antauxe mallonge skribis,

esperanto@Ephesians:3:4 @ per kio vi povas rimarki, dum vi legas, mian komprenon en la mistero de Kristo,

esperanto@Ephesians:3:5 @ kiu en aliaj generacioj ne estis sciigita al la homidoj, kiel gxi nun malkasxigxis al liaj sanktaj apostoloj kaj profetoj en la Spirito,

esperanto@Ephesians:3:6 @ ke la nacianoj estas kunheredantoj, kaj samkorpanoj, kaj partoprenantoj en la promeso en Kristo Jesuo per la evangelio,

esperanto@Ephesians:3:7 @ al kiu mi farigxis servanto laux la dono de la graco de Dio, donita al mi laux la energio de Lia potenco.

esperanto@Ephesians:3:8 @ Al mi, kiu estas malpli ol la malplej granda el cxiuj sanktuloj, cxi tiu graco estas donita, por ke mi prediku inter la nacioj la neesploreblan ricxon de Kristo;

esperanto@Ephesians:3:9 @ kaj por ke mi klarigu al cxiuj, kia estas la dispono de la mistero kasxita tra cxiuj mondagxoj en Dio, kiu kreis cxion;

esperanto@Ephesians:3:10 @ por ke nun konatigxu al la regantoj kaj auxtoritatoj en la cxielejoj, per la eklezio, la multobla sagxeco de Dio,

esperanto@Ephesians:3:11 @ laux la eterna decido, kiun Li faris en Kristo Jesuo, nia Sinjoro;

esperanto@Ephesians:3:12 @ en kiu ni havas kuragxon kaj alkondukon en fidado per nia fido al li.

esperanto@Ephesians:3:13 @ Pro tio mi petas, ke vi ne senfortigxu pro miaj suferoj por vi, kiuj estas via gloro.

esperanto@Ephesians:3:14 @ Pro tio mi fleksas miajn genuojn antaux la Patro,

esperanto@Ephesians:3:15 @ el kiu cxiu familio, en la cxielo kaj sur la tero, estas nomata,

esperanto@Ephesians:3:16 @ por ke Li donu al vi, laux la ricxo de Sia gloro, ke vi estu potence fortigitaj en la interna homo, per Lia Spirito;

esperanto@Ephesians:3:17 @ por ke Kristo logxu per fido en viaj koroj; tiel, ke vi, enradikigite kaj bazite en amo,

esperanto@Ephesians:3:18 @ kapabligxu kun cxiuj sanktuloj kompreni, kio estas la largxeco kaj longeco kaj alteco kaj profundeco,

esperanto@Ephesians:3:19 @ kaj scii la amon de Kristo, kiu superas scion, por ke vi plenigxu ecx gxis la pleneco de Dio.

esperanto@Ephesians:3:20 @ Nun al Tiu, kiu povas tre abunde fari, super cxio, kion ni povas peti aux pensi, laux la potenco, kiu energias en ni,

esperanto@Ephesians:3:21 @ estu gloro en la eklezio kaj en Kristo Jesuo gxis cxiuj generacioj por cxiam kaj eterne. Amen.

esperanto@Ephesians:4:1 @ Mi do, malliberulo pro la Sinjoro, petegas vin, ke vi iradu inde je la voko, en kiu vi estas vokitaj,

esperanto@Ephesians:4:2 @ kun cxia humileco kaj mildeco, kun toleremeco, paciencante unu al alia en amo,

esperanto@Ephesians:4:3 @ penante konservi la unuecon de la Spirito en la ligilo de paco.

esperanto@Ephesians:4:4 @ Estas unu korpo, kaj unu Spirito, kiel ankaux vi estas vokitaj en unu espero de via voko;

esperanto@Ephesians:4:5 @ unu Sinjoro, unu fido, unu bapto,

esperanto@Ephesians:4:6 @ unu Dio kaj Patro de cxiuj, kiu estas super cxiuj, kaj tra cxiuj, kaj en cxiuj.

esperanto@Ephesians:4:7 @ Sed al cxiu el ni la graco estas donita, laux la mezuro de la dono de Kristo.

esperanto@Ephesians:4:8 @ Tial li diras: Kiam li supreniris alten, li alkondukis kaptitojn, Kaj donis donacojn al homoj.

esperanto@Ephesians:4:9 @ (CXi tio do:Li supreniris-kio gxi estas krom tio, ke li ankaux antauxe malsupreniris gxis la profundajxoj de la tero?

esperanto@Ephesians:4:10 @ La malsuprenirinto-tiu sama estis la suprenirinto alte super cxiuj cxieloj, por plenigi cxion.)

esperanto@Ephesians:4:11 @ Kaj unujn li donis por esti apostoloj; aliajn, profetoj; aliajn, evangeliistoj; kaj aliajn, pasxtistoj kaj instruistoj;

esperanto@Ephesians:4:12 @ por perfektigo de la sanktuloj, por la laboro de pastrado, por la konstruo de la korpo de Kristo,

esperanto@Ephesians:4:13 @ gxis ni cxiuj atingos la unuecon de la fido kaj de la scio de la Filo de Dio, gxis la homo perfekta, gxis la mezuro de la matureco de la pleneco de Kristo;

esperanto@Ephesians:4:14 @ por ke ni jam ne estu infanoj, onde jxetataj kaj cxirkauxpelataj de cxiu vento de doktrino, per jxonglado de homoj, per ruzo laux artifiko de trompo;

esperanto@Ephesians:4:15 @ sed parolante la veron en amo, ni cxiel kreskadu en tiun, kiu estas la kapo, Kristo,

esperanto@Ephesians:4:16 @ el kiu la tuta korpo, kunigita kaj kunfortikigita tra cxiu artiko de la livera sistemo, per energio, laux la mezuro de cxiu parto, faras kreskadon de la korpo, por la sinedifado en amo.

esperanto@Ephesians:4:17 @ La jenon do mi diras, kaj protestas en la Sinjoro, ke vi ne plu iru tiel, kiel iras ankaux la nacianoj en la vanteco de siaj mensoj,

esperanto@Ephesians:4:18 @ mallumigitaj en intelekto, fremdigitaj for de la vivo de Dio, pro la nescio, kiu estas en ili, pro la malmoleco de ilia koro;

esperanto@Ephesians:4:19 @ kiuj, sensentigxinte, fordonis sin al malcxasteco por la praktikado de cxia malpureco kun avideco.

esperanto@Ephesians:4:20 @ Sed vi ne tiel lernis Kriston;

esperanto@Ephesians:4:21 @ se almenaux vi lin auxdis, kaj en li estis instruitaj, kiel en Jesuo estas vero;

esperanto@Ephesians:4:22 @ por ke vi formetu, rilate al antauxa konduto, la malnovan homon, pereeman laux trompaj deziroj,

esperanto@Ephesians:4:23 @ kaj renovigxu rilate al la spirito de via menso,

esperanto@Ephesians:4:24 @ kaj surmetu la novan homon, kreitan laux Dio en justeco kaj vera sankteco.

esperanto@Ephesians:4:25 @ Pro tio, formetante malveron, cxiu parolu veron kun sia proksimulo, cxar ni estas membroj unu de alia.

esperanto@Ephesians:4:26 @ Koleru kaj ne peku, la suno ne subiru sur via kolero;

esperanto@Ephesians:4:27 @ ankaux ne donu lokon al la diablo.

esperanto@Ephesians:4:28 @ SXtelinto ne plu sxtelu, sed prefere li laboru, farante bonon per siaj manoj, por ke li havu ion por doni al bezonanto.

esperanto@Ephesians:4:29 @ El via busxo eliru neniu putra vorto, sed nur tio, kio estas bona, por konvena edifado, por ke gxi donu gracon al la auxdantoj.

esperanto@Ephesians:4:30 @ Kaj ne cxagrenu la Sanktan Spiriton de Dio, en kiu vi estis sigelitaj al la tago de elacxeto.

esperanto@Ephesians:4:31 @ CXia akreco kaj indigno kaj kolero kaj vocxbruado kaj kalumnio estu formetitaj el inter vi, kune kun cxia malico;

esperanto@Ephesians:4:32 @ kaj estu bonfaraj unu al alia, bonkoraj, pardonantaj unu al alia, kiel ankaux Dio en Kristo pardonis al vi.

esperanto@Ephesians:5:1 @ Estu do imitantoj de Dio, kiel infanoj amataj;

esperanto@Ephesians:5:2 @ kaj iradu en amo, kiel Kristo nin amis kaj sin donis pro ni, donajxon kaj oferajxon al Dio por agrabla odorajxo.

esperanto@Ephesians:5:3 @ Sed malcxasteco kaj cxia malpureco kaj avideco ne ecx estu nomataj inter vi, kiel decas por sanktuloj;

esperanto@Ephesians:5:4 @ nek ia hontindajxo, nek sensenca parolado, nek tro libera babilado, kiuj ne konvenas; sed prefere dankesprimo.

esperanto@Ephesians:5:5 @ CXar vi ja scias, ke cxiu malcxastulo kaj malpurulo kaj avidulo, kiu estas idolano, havas nenian heredon en la regno de Kristo kaj Dio.

esperanto@Ephesians:5:6 @ Neniu vin trompu per vantaj vortoj; cxar pro tiuj aferoj venas sur la infanojn de malobeo la kolero de Dio.

esperanto@Ephesians:5:7 @ Ne estu do partoprenantoj kun ili;

esperanto@Ephesians:5:8 @ cxar iam vi estis mallumo, sed jam vi estas lumo en la Sinjoro; iru kiel infanoj de lumo

esperanto@Ephesians:5:9 @ (cxar la frukto de la lumo estas en cxia boneco kaj justeco kaj vero),

esperanto@Ephesians:5:10 @ provante, kio bone placxas al la Sinjoro;

esperanto@Ephesians:5:11 @ kaj ne partoprenu kun la senfruktaj faroj de mallumo, sed prefere refutu ilin;

esperanto@Ephesians:5:12 @ cxar estas hontinde ecx paroli pri tio, kion ili faras sekrete.

esperanto@Ephesians:5:13 @ Sed cxio, kio estas refutata, estas elmontrata per la lumo, cxar cxio elmontrata estas lumo.

esperanto@Ephesians:5:14 @ Tial estas dirite:Vekigxu, dormanto, kaj relevigxu el la mortintoj, kaj Kristo al vi lumos.

esperanto@Ephesians:5:15 @ Zorgu do, ke vi atente iradu, ne kiel malsagxaj, sed kiel sagxaj;

esperanto@Ephesians:5:16 @ elacxetante la tempon, cxar malbonaj estas la tagoj.

esperanto@Ephesians:5:17 @ Ne estu do senprudentaj, sed komprenu, kio estas la volo de la Sinjoro.

esperanto@Ephesians:5:18 @ Kaj ne ebriigxu per vino, en kio estas dibocxo, sed plenigxu per la Spirito;

esperanto@Ephesians:5:19 @ parolante unu al alia per psalmoj kaj himnoj kaj kantoj spiritaj, kantante kaj psalmante en viaj koroj al la Sinjoro,

esperanto@Ephesians:5:20 @ dankante Dion, la Patron, cxiam pro cxio en la nomo de nia Sinjoro Jesuo Kristo;

esperanto@Ephesians:5:21 @ submetigxante unu al alia en la timo al Kristo.

esperanto@Ephesians:5:22 @ Edzinoj, submetigxu al viaj edzoj tiel same, kiel al la Sinjoro.

esperanto@Ephesians:5:23 @ CXar edzo estas kapo de edzino, kiel ankaux Kristo estas kapo de la eklezio; kaj li estas la savanto de la korpo.

esperanto@Ephesians:5:24 @ Sed kiel la eklezio sin submetas al Kristo, tiel ankaux edzinoj al edzoj en cxio.

esperanto@Ephesians:5:25 @ Edzoj, amu viajn edzinojn, kiel Kristo amis la eklezion kaj pro gxi sin donis,

esperanto@Ephesians:5:26 @ por ke li sanktigu gxin per akvolavo, kun la vorto,

esperanto@Ephesians:5:27 @ por ke li starigu gxin antaux si glora eklezio, ne havanta makulon, nek malglatajxon, nek ion tian, sed por ke gxi estu sankta kaj sendifekta.

esperanto@Ephesians:5:28 @ Tiel same devas edzoj ami siajn edzinojn kiel siajn proprajn korpojn. Kiu amas sian edzinon, tiu amas sin mem;

esperanto@Ephesians:5:29 @ cxar oni neniam malamas sian propran karnon, sed nutras kaj prizorgas gxin, kiel ankaux la Sinjoro la eklezion;

esperanto@Ephesians:5:30 @ cxar ni estas membroj de lia korpo.

esperanto@Ephesians:5:31 @ Tial viro forlasos sian patron kaj sian patrinon, kaj aligxos al sia edzino, kaj ili du estos unu karno.

esperanto@Ephesians:5:32 @ CXi tiu mistero estas granda, sed mi parolas pri Kristo kaj la eklezio.

esperanto@Ephesians:5:33 @ Tamen ankaux cxiu el vi individue amu sian edzinon, kiel sin mem; kaj la edzino timu sian edzon.

esperanto@Ephesians:6:1 @ Infanoj, obeu al viaj gepatroj en la Sinjoro, cxar tio decas.

esperanto@Ephesians:6:2 @ Respektu vian patron kaj vian patrinon (gxi estas la unua ordono kun promeso),

esperanto@Ephesians:6:3 @ por ke estu al vi bone kaj por ke longe dauxru via vivo sur la tero.

esperanto@Ephesians:6:4 @ Kaj patroj, ne kolerigu viajn infanojn; sed nutradu ilin en la disciplino kaj admono de la Sinjoro.

esperanto@Ephesians:6:5 @ Sklavoj, obeu al tiuj, kiuj laux la karno estas viaj sinjoroj, kun timo kaj tremo, en simpleco de via koro, kiel al Kristo;

esperanto@Ephesians:6:6 @ ne laux okulservo, kiel homplacxantoj, sed kiel sklavoj de Kristo, plenumante el la koro la volon de Dio;

esperanto@Ephesians:6:7 @ kun bonvoleco servante, kiel al la Sinjoro, kaj ne al homoj;

esperanto@Ephesians:6:8 @ sciante, ke, kian ajn bonon faras cxiu, cxu sklavo aux liberulo, tion saman li ricevos de la Sinjoro.

esperanto@Ephesians:6:9 @ Kaj sinjoroj, agu tiel same al ili, forlasante minacon; sciante, ke via kaj ilia Sinjoro estas en la cxielo, kaj ne ekzistas cxe li personfavorado.

esperanto@Ephesians:6:10 @ Cetere, fortigxu en la Sinjoro kaj en la forteco de lia potenco.

esperanto@Ephesians:6:11 @ Surmetu la tutan armilaron de Dio, por ke vi povu kontrauxstari al la artifikoj de la diablo.

esperanto@Ephesians:6:12 @ CXar nia luktado estas ne kontraux sango kaj karno, sed kontraux regantoj, kontraux auxtoritatoj, kontraux mondpotenculoj de la nuna mallumo, kontraux la spiritaroj de malbono en la cxielejoj.

esperanto@Ephesians:6:13 @ Tial prenu al vi la tutan armilaron de Dio, por ke vi povu rezisti en la malbona tago, kaj, farinte cxion, stari.

esperanto@Ephesians:6:14 @ Staru do, cxirkauxzoninte la lumbojn per vero, kaj surmetinte la kirason de justeco,

esperanto@Ephesians:6:15 @ kaj ensxuiginte la piedojn per la pretigxo de la evangelio de paco;

esperanto@Ephesians:6:16 @ super cxio tenante la sxildon de fido, per kiu vi povos estingi cxiujn fajrajn sagojn de la malbonulo.

esperanto@Ephesians:6:17 @ Kaj ricevu la kaskon de savo, kaj la glavon de la Spirito, kiu estas la vorto de Dio;

esperanto@Ephesians:6:18 @ per cxia pregxado kaj petegado en cxiu tempo pregxante en la Spirito, kaj viglante por tio en cxia persisteco kaj petego por cxiuj sanktuloj,

esperanto@Ephesians:6:19 @ kaj por mi, ke al mi estu donita parolpovo kun malfermo de mia busxo, por ke mi sciigu kuragxe la misteron de la evangelio,

esperanto@Ephesians:6:20 @ pro kiu mi estas ambasadoro en kateno, por ke mi parolu kuragxe en gxi, kiel mi devus paroli.

esperanto@Ephesians:6:21 @ Plue, por ke vi sciigxu pri miaj aferoj, kiel mi statas, raportos cxion al vi Tihxiko, la amata frato kaj fidela diakono en la Sinjoro,

esperanto@Ephesians:6:22 @ kiun mi sendis al vi gxuste por tio, ke vi sciigxu pri nia stato kaj por ke li konsolu viajn korojn.

esperanto@Ephesians:6:23 @ Paco estu al la fratoj, kaj amo kun fido de Dio, la Patro, kaj de la Sinjoro Jesuo Kristo.

esperanto@Ephesians:6:24 @ Graco estu kun cxiuj, kiuj sendeklinigxe amas nian Sinjoron Jesuo Kristo.

esperanto@Philippians:1:1 @ Pauxlo kaj Timoteo, servistoj de Jesuo Kristo, al cxiuj sanktuloj en Kristo Jesuo, kiuj estas en Filipi, kun la episkopoj kaj diakonoj:

esperanto@Philippians:1:2 @ Graco al vi kaj paco estu de Dio, nia Patro, kaj de la Sinjoro Jesuo Kristo.

esperanto@Philippians:1:3 @ Mi dankas mian Dion cxe cxiu rememoro pri vi,

esperanto@Philippians:1:4 @ cxiam en cxiu mia pregxo por vi cxiuj farante la peton kun gxojo,

esperanto@Philippians:1:5 @ pro via partopreno en la evangelio de post la unua tago gxis nun;

esperanto@Philippians:1:6 @ pri tio mem fidante, ke Tiu, kiu komencis bonan faron cxe vi, gxin perfektigados gxis la tago de Jesuo Kristo;

esperanto@Philippians:1:7 @ kaj ja decas, ke mi tion sentu pri vi cxiuj, cxar vi havas min en via koro, kaj vi cxiuj estas kun mi partoprenantoj en la graco, kiel en miaj katenoj, tiel ankaux en la defendo kaj fortigado de la evangelio.

esperanto@Philippians:1:8 @ CXar Dio estas mia atestanto, kiel fervore mi sopiras al vi cxiuj laux la koramo de Kristo Jesuo.

esperanto@Philippians:1:9 @ Kaj mi pregxas, ke via amo abundu ankoraux plie kaj plie, en scio kaj cxia sagxo,

esperanto@Philippians:1:10 @ por ke vi aprobu la plej bonajn aferojn kaj estu sinceraj kaj senofendaj gxis la tago de Kristo,

esperanto@Philippians:1:11 @ plenigite de la fruktoj de justeco, kiuj estas per Jesuo Kristo, al la gloro kaj lauxdo de Dio.

esperanto@Philippians:1:12 @ Sed, fratoj, mi volas certigi vin, ke miaj aferoj plie efektivigxis por la progresado de la evangelio,

esperanto@Philippians:1:13 @ tiel, ke miaj katenoj estas evidentigitaj en Kristo tra la tuta Pretorio kaj cxie aliloke;

esperanto@Philippians:1:14 @ kaj la plimulto el la fratoj en la Sinjoro, pro miaj katenoj farigxinte sentimaj, supermezure kuragxas persiste elparoladi la vorton de Dio.

esperanto@Philippians:1:15 @ Unuj ja proklamas Kriston ecx envie kaj malpace, sed aliaj bonvole;

esperanto@Philippians:1:16 @ cxi tiuj kun amo, sciante, ke mi estas metita, por defendi la evangelion;

esperanto@Philippians:1:17 @ sed tiuj kun partieco predikas Kriston, ne sincere, supozante, ke ili aldonos doloron al miaj katenoj.

esperanto@Philippians:1:18 @ Kio do? nur tio, ke cxiamaniere, cxu pretekste aux vere, oni predikas Kriston:kaj pro tio mi gxojas kaj ankoraux plu gxojos.

esperanto@Philippians:1:19 @ CXar mi scias, ke cxi tio efikos al mia savo, per viaj pregxoj kaj la provizado de la Spirito de Jesuo Kristo,

esperanto@Philippians:1:20 @ laux mia fervora atendado kaj espero, ke mi pri nenio hontigxos, sed ke per cxia liberparolo, kiel cxiam, tiel ankaux nun, Kristo estos glorata en mia korpo, cxu per vivo aux per morto.

esperanto@Philippians:1:21 @ CXar cxe mi la vivado estas Kristo, kaj morti estas gajno.

esperanto@Philippians:1:22 @ Sed se mi vivados korpe, tio signifas pluan frukton de laboro; kaj mi ne scias, kion elekti.

esperanto@Philippians:1:23 @ CXar ambauxflanke mi estas embarasata, havante deziron foriri kaj esti kun Kristo, kio estas multe pli bona;

esperanto@Philippians:1:24 @ tamen mia restado en la karno estas pli bezona por vi.

esperanto@Philippians:1:25 @ Kaj tiel fidante, mi scias, ke mi restos kaj apudrestados kun vi cxiuj, por via progreso kaj gxojo de fido;

esperanto@Philippians:1:26 @ por ke mi pli abunde en Kristo Jesuo gratulu min pri vi, per mia denova cxeestado kun vi.

esperanto@Philippians:1:27 @ Sed via vivmaniero nur estu inda je la evangelio de Kristo, por ke, cxu mi alvenos kaj vin vidos, aux forestos, mi auxdu pri viaj aferoj, ke vi fortike staras unuspirite, kunbatalantaj unuanime por la fido de la evangelio,

esperanto@Philippians:1:28 @ kaj neniel timigitaj de la kontrauxuloj:kio estas al ili certa signo de pereo, sed al vi certa signo (nepre de Dio) pri via savigxo;

esperanto@Philippians:1:29 @ cxar estas al vi permesite pro Kristo, ne sole kredi al li, sed ankaux suferi pro li;

esperanto@Philippians:1:30 @ havantaj la saman bataladon, kiun vi vidis cxe mi, kaj pri kiu vi nun auxdas, ke cxe mi gxi ankoraux ekzistas.

esperanto@Philippians:2:1 @ Se do en Kristo ekzistas ia konsolo, ia simpatio de amo, ia kunuleco de la Spirito, ia korfavoro kaj kompato,

esperanto@Philippians:2:2 @ plenigu mian gxojon, ke vi tiel same sentu, havante la saman amon, estante unuanimaj, sampensaj,

esperanto@Philippians:2:3 @ nenion farante malpace aux arogante, sed kun humileco rigardante unu la alian kiel pli indan, ol li mem;

esperanto@Philippians:2:4 @ ne atentu cxiu siajn proprajn aferojn, sed cxiu ankaux la aferojn de aliaj.

esperanto@Philippians:2:5 @ Tiu sama spirito estu en vi, kiu estis ankaux en Kristo Jesuo,

esperanto@Philippians:2:6 @ kiu, estante en la formo de Dio, ne rigardis kiel sxatindajxon la egalecon kun Dio

esperanto@Philippians:2:7 @ sed sin malplenigis, alprenante la formon de sklavo, farigxante laux la bildo de homoj;

esperanto@Philippians:2:8 @ kaj trovigxinte lauxfigure kiel homo, li sin humiligis kaj farigxis obeema gxis morto, ecx gxis la morto per kruco.

esperanto@Philippians:2:9 @ Pro tio do Dio tre alte superigis lin, kaj donis al li nomon, kiu estas super cxia nomo,

esperanto@Philippians:2:10 @ por ke en la nomo de Jesuo klinigxu cxiu genuo, de encxieluloj kaj surteruloj kaj subteruloj,

esperanto@Philippians:2:11 @ kaj cxiu lango konfesu, ke Jesuo Kristo estas Sinjoro, al la gloro de Dio, la Patro.

esperanto@Philippians:2:12 @ Tial, miaj amatoj, kiel vi cxiam obeis, ne nur dum mia cxeestado cxe vi, sed nun ecx pli multe dum mia forestado, ellaboru kun timo kaj tremo vian propran savon;

esperanto@Philippians:2:13 @ cxar Dio estas Tiu, kiu elfaras en vi la volon kaj la energion laux Sia bonvolo.

esperanto@Philippians:2:14 @ CXion faru sen murmuroj kaj disputoj,

esperanto@Philippians:2:15 @ por ke vi estu senkulpaj kaj simplaj, filoj de Dio, neriprocxindaj, meze de perversa kaj malhonesta generacio, inter kiuj vi brilas kiel lumiloj en la mondo,

esperanto@Philippians:2:16 @ forte tenante la vorton de la vivo; por ke estu por mi io, pri kio mi povos min gratuli en la tago de Kristo, ke mi ne vane kuris kaj laboris.

esperanto@Philippians:2:17 @ Cetere, ecx se mi estas elversxata sur la oferon kaj servon de via fido, mi gxojas kaj kungxojas kun vi cxiuj;

esperanto@Philippians:2:18 @ kaj tiel same vi ankaux gxoju kaj kungxoju kun mi.

esperanto@Philippians:2:19 @ Sed mi esperas en la Sinjoro Jesuo baldaux sendi al vi Timoteon, por ke mi ankaux refresxigxu, kiam mi certigxos pri via stato.

esperanto@Philippians:2:20 @ CXar mi havas neniun samsentan, kiu sincere zorgos pri via stato.

esperanto@Philippians:2:21 @ CXar cxiu celas siajn aferojn, ne la aferojn de Jesuo Kristo.

esperanto@Philippians:2:22 @ Sed vi ja konas lian provadon, ke kiel filo servas al sia patro, tiel li servis kun mi por la evangelio.

esperanto@Philippians:2:23 @ Lin do mi esperas tuj sendi, kiam mi certigxos, kio al mi okazos,

esperanto@Philippians:2:24 @ sed mi fidas al la Sinjoro, ke mi mem ankaux venos baldaux.

esperanto@Philippians:2:25 @ Tamen sxajnis al mi necese sendi al vi Epafroditon, mian fraton kaj kunlaboranton kaj kunbatalanton, vian senditon kaj helpanton por mia bezono;

esperanto@Philippians:2:26 @ cxar li sopiris al vi cxiuj, kaj forte maltrankviligxis pro tio, ke vi jam sciigxis pri lia malsano;

esperanto@Philippians:2:27 @ cxar efektive li malsanis, preskaux gxis morto; sed Dio kompatis lin, kaj ne sole lin, sed ankaux min, por ke mi ne havu malgxojon super malgxojo.

esperanto@Philippians:2:28 @ Mi do sendis lin des pli diligente, por ke, revidante lin, vi gxoju, kaj ke mi estu sen malgxojo.

esperanto@Philippians:2:29 @ Akceptu lin do en la Sinjoro kun plena gxojo, kaj tiajn homojn honoru;

esperanto@Philippians:2:30 @ cxar pro la laboro por Kristo li alproksimigxis al morto, riskante sian vivon, por kompletigi tion, kio mankis cxe via servado al mi.

esperanto@Philippians:3:1 @ Fine, fratoj, gxoju en la Sinjoro. Tute ne gxenas min al vi skribi ripete, kaj por vi tio estas sendangxeriga.

esperanto@Philippians:3:2 @ Gardu vin kontraux la hundoj, gardu vin kontraux la malbonaguloj, gardu vin kontraux la karntrancxuloj;

esperanto@Philippians:3:3 @ cxar ni estas la cirkumciduloj, kiuj per la Spirito de Dio adoras, kaj nin gratulas pri Kristo Jesuo, kaj ne havas fidon al la karno;

esperanto@Philippians:3:4 @ kvankam mi mem povas havi fidon al la karno; se iu alia pretendas fidi la karnon, mi ja pli efektive;

esperanto@Philippians:3:5 @ cirkumcidita la okan tagon, el la raso Izraela, el la tribo de Benjamen, Hebreo el Hebreoj; rilate la legxon, Fariseo;

esperanto@Philippians:3:6 @ rilate fervoron, persekutanto de la eklezio; rilate la justecon, kiu farigxas per la legxo, senkulpa.

esperanto@Philippians:3:7 @ Sed kio estis al mi gajno, tion mi rigardis kiel malgajnon pro Kristo.

esperanto@Philippians:3:8 @ Kaj efektive mi rigardas cxion kiel malgajnon pro la supereco de la scio de Kristo Jesuo, mia Sinjoro, pro kiu mi suferis malgajnon de cxio, kaj rigardas cxion kiel rubon, por ke mi gajnu Kriston,

esperanto@Philippians:3:9 @ kaj estu trovata en li, ne havante mian justecon, kiu devenas de la legxo, sed la justecon, kiu estas per la fido al Kristo, la justecon, kiu devenas de Dio sur fidon;

esperanto@Philippians:3:10 @ por ke mi sciu lin kaj la potencon de lia relevigxo kaj la kunulecon en liaj suferoj, konformigxinte al lia morto,

esperanto@Philippians:3:11 @ se mi povos iel atingi la relevigxon el la mortintoj.

esperanto@Philippians:3:12 @ Ne kvazaux mi jam trafis, aux jam perfektigxis; sed mi min pelas antauxen, se mi nur povos ekteni tion, pro kio mi estas tenata de Kristo Jesuo.

esperanto@Philippians:3:13 @ Miaj fratoj, mi ne rigardas min kiel jam ektenantan; sed nur jene:forgesante tion, kio estas malantauxe, kaj strebante al tio, kio estas antauxe,

esperanto@Philippians:3:14 @ mi min pelas al la celo, por akiri la premion de la supera voko de Dio en Kristo Jesuo.

esperanto@Philippians:3:15 @ CXiuj el ni do, kiuj estas perfektaj, tiel pensu; kaj se pri io vi pensas alie, tion ankaux Dio malkasxos al vi;

esperanto@Philippians:3:16 @ sed cxiaokaze, laux tio, kiom ni jam atingis, ni iradu.

esperanto@Philippians:3:17 @ Fratoj, estu kunimitantoj de mi; kaj observu tiujn, kiuj tiel iradas, kiel vi havas nin kiel ekzemplon.

esperanto@Philippians:3:18 @ CXar iradas multaj, pri kiuj mi ofte diris al vi, kaj nun ecx plorante diras, ke ili estas malamikoj de la kruco de Kristo;

esperanto@Philippians:3:19 @ ilia fino estas pereo, ilia dio estas la ventro, kaj ilia gloro estas en ilia honto, ili atentas surterajxojn.

esperanto@Philippians:3:20 @ CXar nia burgxrajto estas en la cxielo, de kie ankaux ni atendas Savonton, la Sinjoron Jesuo Kristo,

esperanto@Philippians:3:21 @ kiu denove elformos la korpon de nia humiligxo, por ke gxi konformigxu al la korpo de lia gloro, laux la energio, per kiu li ecx povas cxion al si submeti.

esperanto@Philippians:4:1 @ Tial, miaj fratoj amataj kaj alsopirataj, mia gxojo kaj mia krono, tiel staru fortike en la Sinjoro, miaj amataj.

esperanto@Philippians:4:2 @ Mi admonas Euxodian, kaj mi admonas Sintihxen, ke ili estu unuanimaj en la Sinjoro.

esperanto@Philippians:4:3 @ Kaj mi petegas vin ankaux, sincera kunjugulo, helpu tiujn virinojn, cxar ili kunlaboris kun mi en la evangelio, kune kun Klemento kaj miaj ceteraj kunlaborantoj, kies nomoj estas en la libro de vivo.

esperanto@Philippians:4:4 @ GXoju en la Sinjoro cxiam; denove mi diros:GXoju.

esperanto@Philippians:4:5 @ Via mildeco estu konata al cxiuj. La Sinjoro estas proksima.

esperanto@Philippians:4:6 @ Pri nenio trozorgu; sed pri cxio, per pregxo kaj peto kun dankesprimo, viaj deziroj sciigxu al Dio.

esperanto@Philippians:4:7 @ Kaj la paco de Dio, kiu superas cxian intelekton, gardos viajn korojn kaj pensojn en Kristo Jesuo.

esperanto@Philippians:4:8 @ Fine, fratoj, kio ajn estas vera, kio ajn honesta, kio ajn justa, kio ajn cxasta, kio ajn sxatinda, kio ajn bonfama; se estas ia virto, se estas ia lauxdo, tion pripensu.

esperanto@Philippians:4:9 @ Kion vi lernis kaj ricevis kaj auxdis kaj vidis en mi, tion faru; kaj la Dio de paco estos kun vi.

esperanto@Philippians:4:10 @ Sed mi forte gxojas en la Sinjoro, ke vi jam nun revivigis vian zorgon pri mi; vi ja estis zorgemaj, sed mankis al vi oportuna tempo.

esperanto@Philippians:4:11 @ Tamen mi ne parolas rilate bezonon; cxar mi lernis, en kia ajn stato mi estas, en tio esti kontenta.

esperanto@Philippians:4:12 @ Mi scias humiligxi, kaj mi scias ankaux esti en abundeco; cxie kaj cxiel mi lernis la sekreton plenigxi kaj malsati, havi abundon kaj havi mankon.

esperanto@Philippians:4:13 @ Mi cxion povas fari en tiu, kiu min fortikigas.

esperanto@Philippians:4:14 @ Tamen vi bone agis, partoprenante kun mi en mia suferado.

esperanto@Philippians:4:15 @ Kaj vi mem, Filipianoj, ankaux scias, ke en la komenco de la evangelio, kiam mi foriris el Makedonujo, neniu eklezio komunikigxis kun mi rilate donadon kaj ricevadon, krom vi solaj;

esperanto@Philippians:4:16 @ cxar ecx en Tesaloniko vi pli ol unufoje sendis ion por mia bezono.

esperanto@Philippians:4:17 @ Mi ne deziras la donacon; sed mi deziras la frukton, kiu plimultigxos por via profito.

esperanto@Philippians:4:18 @ Sed mi havas cxion, kaj estas en abundeco; mi jam plenigxis, ricevinte per Epafrodito vian senditajxon, agrablan odorajxon, oferon akceptindan, kiu placxas al Dio.

esperanto@Philippians:4:19 @ Kaj mia Dio satigos cxian vian bezonon, laux Sia ricxo en gloro en Kristo Jesuo.

esperanto@Philippians:4:20 @ Nun al nia Dio kaj Patro estu gloro por cxiam kaj eterne. Amen.

esperanto@Philippians:4:21 @ Salutu cxiun sanktulon en Kristo Jesuo. La fratoj, kiuj estas kun mi, vin salutas.

esperanto@Philippians:4:22 @ CXiuj sanktuloj vin salutas, precipe tiuj, kiuj estas el la domanaro de Cezaro.

esperanto@Philippians:4:23 @ La graco de la Sinjoro Jesuo Kristo estu kun via spirito.

esperanto@Colossians:1:1 @ Pauxlo, apostolo de Kristo Jesuo per la volo de Dio, kaj Timoteo, nia frato,

esperanto@Colossians:1:2 @ al la sanktuloj kaj fidelaj fratoj en Kristo, kiuj estas en Kolose:Graco al vi kaj paco estu de Dio, nia Patro.

esperanto@Colossians:1:3 @ Ni dankas Dion, la Patron de nia Sinjoro Jesuo Kristo, cxiam pregxante por vi,

esperanto@Colossians:1:4 @ auxdinte pri via fido en Kristo Jesuo kaj pri via amo al cxiuj sanktuloj,

esperanto@Colossians:1:5 @ pro la espero konservita por vi en la cxielo, pri kiu vi jam antauxe auxdis en la vorto de la vero de la evangelio,

esperanto@Colossians:1:6 @ kiu venis gxis vi, kiel ankaux en la tuta mondo gxi estas fruktodona kaj kreskanta, kiel ankaux en vi de post tiu tago, en kiu vi auxdis kaj eksciis la gracon de Dio laux la vero;

esperanto@Colossians:1:7 @ kiel vi lernis de Epafras, nia amata kunservanto, kiu estas fidela diakono de Kristo pro ni,

esperanto@Colossians:1:8 @ kaj kiu ankaux sciigis nin pri via amo en la Spirito.

esperanto@Colossians:1:9 @ Tial ni ankaux, de post la tago, en kiu ni tion auxdis, ne cxesas pregxi kaj peti por vi, ke vi plenigxu per la scio de Lia volo en cxia spirita sagxo kaj prudento,

esperanto@Colossians:1:10 @ por ke vi iradu inde je la Sinjoro, al cxia placxado, en cxia bona farado fruktodonaj kaj kreskantaj en la scio de Dio;

esperanto@Colossians:1:11 @ fortigitaj per cxia forto laux la potenco de Lia gloro, por cxia pacienco kaj toleremeco kun gxojo;

esperanto@Colossians:1:12 @ dankante la Patron, kiu tauxgigis nin por partopreno en la heredajxo de la sanktuloj en lumo,

esperanto@Colossians:1:13 @ kaj liberigis nin el la potenco de mallumo, kaj transportis nin en la regnon de la Filo de Sia amo;

esperanto@Colossians:1:14 @ en kiu ni havas la elacxeton, la pardonon de pekoj;

esperanto@Colossians:1:15 @ li estas bildo de la nevidebla Dio, la unuenaskito inter la tuta kreitaro;

esperanto@Colossians:1:16 @ cxar en li kreigxis cxio en la cxielo kaj sur la tero, cxio videbla kaj nevidebla, cxu tronoj, cxu regecoj, cxu estrecoj, cxu auxtoritatoj; cxio kreigxis per li, kaj por li;

esperanto@Colossians:1:17 @ kaj li estas antaux cxio, kaj en li cxio ekzistas.

esperanto@Colossians:1:18 @ Kaj li estas la kapo de la korpo, la eklezio; kaj li estas la komenco, la unuenaskita el la mortintoj, por ke li farigxu superulo en cxio.

esperanto@Colossians:1:19 @ CXar la Patro bonvolis, ke en li la tuta pleneco logxu;

esperanto@Colossians:1:20 @ kaj per li kunakordigi cxion al Si mem, pacon farinte per la sango de lia kruco; per li cxion, cxu sur la tero, cxu en la cxielo.

esperanto@Colossians:1:21 @ Kaj vin, iam fremdigitajn, kaj mense malamikojn en malbonaj faroj, li tamen jam kunakordigis

esperanto@Colossians:1:22 @ en la korpo de sia karno, per morto, por starigi vin sanktaj kaj senmakulaj kaj neriprocxeblaj antaux li;

esperanto@Colossians:1:23 @ se efektive vi restas en la fido, fonditaj kaj fiksitaj kaj firmaj en la espero de la evangelio, kiun vi auxdis, kiu estas predikita tra la tuta kreitaro sub la cxielo, kaj kies diakono mi, Pauxlo, farigxis.

esperanto@Colossians:1:24 @ Nun mi gxojas pri miaj suferoj pro vi, kaj plenigas la mankon de la afliktoj de Kristo en mia karno pro lia korpo, kiu estas la eklezio;

esperanto@Colossians:1:25 @ kies diakono mi farigxis laux la arangxo de Dio, donita al mi pro vi, por plenumi la vorton de Dio,

esperanto@Colossians:1:26 @ la misteron, kiu estas kasxita for de la mondagxoj kaj de la generacioj, sed nun klarigita al liaj sanktuloj,

esperanto@Colossians:1:27 @ al kiuj Dio volis sciigi, kia estis la ricxeco de la gloro de cxi tiu mistero inter la nacianoj; kiu estas Kristo en vi, la espero de gloro;

esperanto@Colossians:1:28 @ kaj kiun ni anoncas, admonante cxiun homon kaj instruante cxiun homon en cxia sagxo, por ke ni starigu cxiun homon perfekta en Kristo Jesuo;

esperanto@Colossians:1:29 @ por tiu celo mi ankaux laboras, klopodante laux lia energio, kiu energias en mi kun potenco.

esperanto@Colossians:2:1 @ Mi volas do, ke vi sciu, kiel grandan klopodon mi havas pro vi, kaj pro tiuj en Laodikea, kaj pro cxiuj, kiuj ne vidis mian vizagxon en la karno;

esperanto@Colossians:2:2 @ por ke iliaj koroj konsoligxu, dum ili kunkrocxigxas en amo, kaj al cxia ricxeco de la plena certigxo de kompreno, por ke ili sciu la misteron de Dio, Kriston,

esperanto@Colossians:2:3 @ en kiu estas kasxitaj cxiuj trezoroj de sagxeco kaj de scio.

esperanto@Colossians:2:4 @ Tion mi diras, por ke neniu vin trompu per parola allogeco.

esperanto@Colossians:2:5 @ CXar kvankam mi laux karno forestas, tamen laux spirito mi estas kun vi, gxojante kaj vidante vian ordon kaj la firmecon de via fido al Kristo.

esperanto@Colossians:2:6 @ Kiel do vi ricevis Kriston Jesuon, la Sinjoron, tiel vi iradu en li,

esperanto@Colossians:2:7 @ enradikigite kaj konstruite en li, kaj firmigite en la fido, kiel vi estas instruitaj, kun abundo da dankesprimo.

esperanto@Colossians:2:8 @ Gardu vin, ke neniu prirabu vin per filozofio kaj vanta trompo, laux la tradicio de homoj, laux la elementoj de la mondo, kaj ne laux Kristo;

esperanto@Colossians:2:9 @ cxar en li korpe logxas la tuta pleneco de la Dieco,

esperanto@Colossians:2:10 @ kaj vi estas plenigitaj en li, kiu estas la kapo de cxia estreco kaj auxtoritato;

esperanto@Colossians:2:11 @ en kiu ankaux vi cirkumcidigxis per cirkumcido ne manfarita, en la demeto de la korpo de la karno, en la cirkumcido de Kristo;

esperanto@Colossians:2:12 @ enterigite kun li en bapto, en kiu ankaux vi estas kunlevitaj per la fido al la energio de Dio, kiu lin levis el la mortintoj.

esperanto@Colossians:2:13 @ Kaj vin, kiuj estis malvivaj per viaj eraroj kaj la necirkumcido de via karno, Li vivigis kun li, pardoninte al ni cxiujn erarojn;

esperanto@Colossians:2:14 @ elvisxinte la dekreton kontraux ni en ordonoj skribitan, kiu estis al ni malfavora, kaj li forprenis gxin el la mezo, najlinte gxin al la kruco;

esperanto@Colossians:2:15 @ kaj foriginte de si la estrecojn kaj la auxtoritatojn, parade malkasxis ilin, triumfante super ili en gxi.

esperanto@Colossians:2:16 @ Neniu do vin jugxu pri mangxajxo, aux trinkajxo, aux rilate al festo, aux novmonato, aux sabato;

esperanto@Colossians:2:17 @ kiuj estas ombro de la estontajxoj, sed la korpo apartenas al Kristo.

esperanto@Colossians:2:18 @ Neniu forrabu de vi vian premion per memvola humileco kaj kulto de la angxeloj, entrudante sin en tion, kion li ne vidis, vante blovosxvelinte per sia karna menso,

esperanto@Colossians:2:19 @ kaj ne tenante sin al la Kapo, el kiu la tuta korpo, per la artikoj kaj ligiloj provizita kaj kunigita, kreskas laux la kreskigo de Dio.

esperanto@Colossians:2:20 @ Se vi mortis kun Kristo for de la elementoj de la mondo, kial, kiel vivantaj en la mondo, vi submetigxas al dekretoj:

esperanto@Colossians:2:21 @ Ne tusxu, ne gustumu, ne palpu,

esperanto@Colossians:2:22 @ pri cxio, kio pereas per la uzado, laux la ordonoj kaj doktrinoj de homoj?

esperanto@Colossians:2:23 @ CXio tio havas sxajnon de sagxeco en volokulto kaj humileco kaj severeco rilate al la korpo, sed ne en ia valoro por plensatigo de la karno.

esperanto@Colossians:3:1 @ Se do vi estas levitaj kun Kristo, sercxu tion, kio estas supre, kie Kristo sidas dekstre de Dio.

esperanto@Colossians:3:2 @ Atentu tion, kio estas supre, ne surterajxojn.

esperanto@Colossians:3:3 @ CXar vi mortis, kaj via vivo kasxigxis kun Kristo en Dio.

esperanto@Colossians:3:4 @ Kiam aperos Kristo, nia vivo, tiam vi ankaux kun li aperos en gloro.

esperanto@Colossians:3:5 @ Malvivigu do viajn membrojn, kiuj estas sur la tero:malcxastecon, malpurecon, volupton, malbonan deziron, kaj avidecon, kiu estas idolkulto;

esperanto@Colossians:3:6 @ pro kio venas la kolero de Dio sur la filojn de malobeo;

esperanto@Colossians:3:7 @ en kiuj vi ankaux iam iradis, kiam vi vivis en ili.

esperanto@Colossians:3:8 @ Sed nun formetu ankaux la jenajn:koleron, pasian indignon, malicon, kalumnion, hontindan parolon el via busxo;

esperanto@Colossians:3:9 @ ne mensogu unu al alia, cxar vi jam formetis la malnovan homon kun liaj agoj,

esperanto@Colossians:3:10 @ kaj surmetis la novan homon, kiu estas renovigata al scio laux la bildo de Tiu, kiu lin kreis;

esperanto@Colossians:3:11 @ kie ne povas esti Greko kaj Judo, cirkumcido kaj necirkumcido, barbaro, Skito, sklavo, liberulo, sed Kristo estas cxio kaj en cxio.

esperanto@Colossians:3:12 @ Surmetu do, kiel elektitoj de Dio, sanktaj kaj amataj, koron de kompato, bonkorecon, humilecon, mildecon, toleremecon;

esperanto@Colossians:3:13 @ reciproke paciencante kaj pardonante, se iu havas plendon kontraux iu; kiel la Sinjoro pardonis vin, tiel vi ankaux faru;

esperanto@Colossians:3:14 @ kaj super cxion tion surmetu amon, kiu estas ligilo de perfekteco.

esperanto@Colossians:3:15 @ Kaj la paco de Kristo prezidu en viaj koroj, al kiu ankaux vi estas vokitaj en unu korpo, kaj estu dankemaj.

esperanto@Colossians:3:16 @ La vorto de Kristo logxu en vi ricxe, en cxia sagxeco; kaj instruu kaj admonu unu la alian per psalmoj kaj himnoj kaj spiritaj kantoj, kantante kun graco en viaj koroj al Dio.

esperanto@Colossians:3:17 @ Kaj kion ajn vi faras per vorto aux ago, faru cxion en la nomo de la Sinjoro Jesuo, dankante Dion, la Patron, per li.

esperanto@Colossians:3:18 @ Edzinoj, submetigxu al viaj edzoj, kiel decas en la Sinjoro.

esperanto@Colossians:3:19 @ Edzoj, amu viajn edzinojn, kaj ne maldolcxigxu kontraux ili.

esperanto@Colossians:3:20 @ Infanoj, obeu viajn gepatrojn en cxio, cxar tio placxas al la Sinjoro.

esperanto@Colossians:3:21 @ Patroj, ne kolerigu viajn infanojn, por ke ili ne senkuragxigxu.

esperanto@Colossians:3:22 @ Sklavoj, obeu en cxio al la sinjoroj laux la karno, ne per okulservo, kiel homplacxantoj, sed en simpleco de koro, timante la Sinjoron;

esperanto@Colossians:3:23 @ kaj kion ajn vi faras, laboru plenanime, kiel por la Sinjoro, kaj ne por homoj,

esperanto@Colossians:3:24 @ sciante, ke de la Sinjoro vi ricevos la rekompencon de la heredajxo; cxar vi servas la Sinjoron Kristo.

esperanto@Colossians:3:25 @ Sed cxiu maljuste faranta ricevos returne laux sia maljustajxo, kaj ne ekzistas personfavorado.

esperanto@Colossians:4:1 @ Sinjoroj, donu al viaj sklavoj justajxon kaj egalajxon, sciante, ke vi ankaux havas Sinjoron en la cxielo.

esperanto@Colossians:4:2 @ En pregxado persistu, viglante en gxi kun danko;

esperanto@Colossians:4:3 @ pregxante samtempe ankaux pro ni, por ke Dio malfermu al ni pordon por la vorto, por paroli la misteron de Kristo, pro kiu mi estas ankaux enkatenita;

esperanto@Colossians:4:4 @ por ke mi klarigu gxin, kiel mi devus paroli.

esperanto@Colossians:4:5 @ Iradu en sagxeco rilate al la eksteruloj, elacxetante la tempon.

esperanto@Colossians:4:6 @ Via parolo estu cxiam kun graco, spicita per salo, por ke vi sciu, kiel vi devus respondi al cxiu.

esperanto@Colossians:4:7 @ Pri cxiuj miaj aferoj sciigos vin Tihxiko, la amata frato kaj fidela diakono kaj kunservanto en la Sinjoro,

esperanto@Colossians:4:8 @ kiun mi sendis al vi gxuste por tio, ke vi sciigxu pri nia farto, kaj ke li konsolu viajn korojn,

esperanto@Colossians:4:9 @ kune kun Onesimo, la fidela kaj amata frato, kiu estas el vi. Ili sciigos vin pri cxiuj cxi tieaj aferoj.

esperanto@Colossians:4:10 @ Salutas vin Aristarhxo, mia kunmalliberulo, kaj Marko, kuzo de Barnabas (pri kiu vi ricevis ordonojn:se li venos al vi, akceptu lin),

esperanto@Colossians:4:11 @ kaj Jesu, nomata Justo, kiuj estas el la cirkumcido; tiuj solaj estas miaj kunlaborantoj por la regno de Dio, kiuj estis al mi konsolilo.

esperanto@Colossians:4:12 @ Salutas vin Epafras, kiu estas el vi, servisto de Kristo Jesuo, cxiam klopodeganta pro vi en siaj pregxoj, por ke vi staru perfektaj kaj konvinkitaj en la tuta volo de Dio.

esperanto@Colossians:4:13 @ CXar mi atestas pri li, ke li havas multan fervoron pro vi, kaj pro tiuj, kiuj estas en Laodikea, kaj en Hierapolis.

esperanto@Colossians:4:14 @ Salutas vin Luko, la amata kuracisto, kaj Demas.

esperanto@Colossians:4:15 @ Salutu la fratojn en Laodikea, kaj Nimfason, kaj la eklezion en ilia domo.

esperanto@Colossians:4:16 @ Kaj kiam la epistolo estos legita cxe vi, faru, ke gxi estu legata ankaux en la eklezio en Laodikea; kaj ke vi ankaux legu la epistolon el Laodikea.

esperanto@Colossians:4:17 @ Kaj diru al Arhxipo:Zorgu pri la diakoneco, kiun vi ricevis en la Sinjoro, por ke vi plenumu gxin.

esperanto@Colossians:4:18 @ La saluto per la propra mano de mi, Pauxlo. Memoru miajn katenojn. Graco estu kun vi.

esperanto@1Thessalonians:1:1 @ Pauxlo kaj Silvano kaj Timoteo al la eklezio de la Tesalonikanoj en Dio, la Patro, kaj la Sinjoro Jesuo Kristo:Graco al vi kaj paco.

esperanto@1Thessalonians:1:2 @ Ni cxiam dankas Dion pri vi cxiuj, memorigante pri vi en niaj pregxoj;

esperanto@1Thessalonians:1:3 @ memorante sencxese vian laboron de fido kaj penadon de amo kaj paciencon de espero al nia Sinjoro Jesuo Kristo, antaux nia Dio kaj Patro;

esperanto@1Thessalonians:1:4 @ sciante, fratoj, amataj de Dio, vian elekton,

esperanto@1Thessalonians:1:5 @ cxar nia evangelio venis al vi ne nur parole, sed ankaux kun potenco kaj kun la Sankta Spirito kaj plena certigo; vi scias, kiaj homoj ni cxe vi montrigxis pro vi.

esperanto@1Thessalonians:1:6 @ Kaj vi farigxis imitantoj de ni kaj de la Sinjoro, ricevinte la vorton en multe da aflikto, kun gxojo de la Sankta Spirito;

esperanto@1Thessalonians:1:7 @ tiel, ke vi farigxis modelo por cxiuj kredantoj en Makedonujo kaj en la Ahxaja lando.

esperanto@1Thessalonians:1:8 @ CXar de vi la vorto de la Sinjoro estas disehxita ne nur en Makedonujo kaj la Ahxaja lando, sed en cxiu loko via fido al Dio disvastigxis, tiel, ke ni ne bezonas diri ion.

esperanto@1Thessalonians:1:9 @ CXar ili mem pri ni rakontas, kian alvenon ni havis cxe vi; kaj kiel vi vin turnis al Dio for de idoloj, por servi vivantan kaj veran Dion,

esperanto@1Thessalonians:1:10 @ kaj atendi Lian Filon el la cxielo, la Filon, kiun Li levis el la mortintoj, Jesuon, kiu nin savas de la estonta kolerego.

esperanto@1Thessalonians:2:1 @ CXar vi mem scias, fratoj, ke nia alveno al vi ne montrigxis senfrukta;

esperanto@1Thessalonians:2:2 @ sed suferinte kaj insultite en Filipi, kiel vi scias, ni kuragxigxis en nia Dio prediki al vi la evangelion de Dio meze de granda konflikto.

esperanto@1Thessalonians:2:3 @ CXar nia instruado ne devenis de eraro, nek de malpureco, kaj gxi ne estas kun ruzo;

esperanto@1Thessalonians:2:4 @ sed kiel Dio nin aprobis, por konfidi al ni la evangelion, tiel ni parolas, por placxi ne al homoj, sed al Dio, kiu esploras niajn korojn.

esperanto@1Thessalonians:2:5 @ CXar, kiel vi scias, ni neniam trovigxis kun vortoj flataj, nek kun avideca preteksto (Dio estas atestanto),

esperanto@1Thessalonians:2:6 @ nek celante homan gloron cxe vi aux cxe iu alia, kvankam ni povis esti al vi sxargxaj, kiel apostoloj de Kristo.

esperanto@1Thessalonians:2:7 @ Sed ni estis mildaj inter vi, kiel vartistino, fleganta siajn proprajn infanojn;

esperanto@1Thessalonians:2:8 @ tiel same ni, sentante por vi koran inklinon, volonte tiam dividus kun vi, ne nur la evangelion de Dio, sed ankaux niajn proprajn animojn, cxar vi farigxis por ni tre karaj.

esperanto@1Thessalonians:2:9 @ CXar vi memoras, fratoj, nian penadon kaj laboregon:nokte kaj tage laborante, por ke ni ne farigxu sxargxo por iu el vi, ni predikadis al vi la evangelion de Dio.

esperanto@1Thessalonians:2:10 @ Vi estas atestantoj, kaj Dio ankaux, kiel sankte kaj juste kaj senkulpe ni kondutis cxe vi kredantoj;

esperanto@1Thessalonians:2:11 @ kiel vi scias, ke por cxiu el vi ni estis kiel patro cxe siaj infanoj, vin admonante kaj kuragxigante, kaj petegante,

esperanto@1Thessalonians:2:12 @ ke vi iradu inde je Dio, kiu vin vokas en Sian regnon kaj gloron.

esperanto@1Thessalonians:2:13 @ Pro cxi tio ankaux ni sencxese dankas Dion, ke ricevinte per nia parolo la vorton de Dio, vi akceptis ne la homan vorton, sed, kiel gxi vere estas, la Dian vorton, kiu ankaux energias en vi, kiuj kredas.

esperanto@1Thessalonians:2:14 @ CXar vi, fratoj, farigxis imitantoj de la eklezioj de Dio en Kristo Jesuo, kiuj estas en Judujo; cxar tiajn samajn suferojn vi ankaux spertis cxe viaj samlandanoj, kiajn tiuj cxe la Judoj,

esperanto@1Thessalonians:2:15 @ kiuj mortigis la Sinjoron Jesuo kaj la profetojn, kaj nin elpelis, kaj ne placxas al Dio, kaj estas kontrauxuloj al cxiuj homoj;

esperanto@1Thessalonians:2:16 @ ili malhelpis al ni prediki al la nacianoj, por ke ili savigxu, por kompletigi cxiam la sumon de siaj pekoj; kaj sur ilin venis la kolero gxis ekstrema mezuro.

esperanto@1Thessalonians:2:17 @ Sed, fratoj, ni, senigite je vi dum kelka tempo, persone, ne kore, des pli fervore klopodis vidi vian vizagxon kun multa sopiro;

esperanto@1Thessalonians:2:18 @ cxar ni deziris veni al vi; mi, Pauxlo, tion deziris pli ol unufoje; sed malhelpis nin Satano.

esperanto@1Thessalonians:2:19 @ CXar kio estas nia espero, aux gxojo, aux krono de singratulado? CXu gxi ja ne estas vi, antaux nia Sinjoro Jesuo Kristo cxe lia alveno?

esperanto@1Thessalonians:2:20 @ CXar vi estas nia gloro kaj nia gxojo.

esperanto@1Thessalonians:3:1 @ Kiam do ni jam ne povis resti trankvilaj, ni decidis esti lasitaj solaj en Ateno;

esperanto@1Thessalonians:3:2 @ kaj ni sendis Timoteon, nian fraton kaj servanton de Dio en la evangelio de Kristo, por firmigi vin kaj konsoli vin pri via fido,

esperanto@1Thessalonians:3:3 @ por ke neniu estu sxancelita de tiuj afliktoj; cxar vi mem scias, ke ili apartenas al nia sorto.

esperanto@1Thessalonians:3:4 @ CXar kiam ni estis cxe vi, ni antauxdiris al vi, ke ni nepre suferos; kaj tio efektive okazis, kiel vi ja scias.

esperanto@1Thessalonians:3:5 @ Pro tio mi ankaux, kiam mi jam ne povis resti trankvila, sendis, por ke mi certigxu pri via fido, pro timo, ke eble la tentanto vin tentis kaj ke nia laboro farigxos senutila.

esperanto@1Thessalonians:3:6 @ Sed kiam Timoteo, jxus veninte al ni de vi, donis al ni bonajn sciigojn pri via fido kaj via amo, kaj ke vi cxiam memoras nin bonkore, sopirante vidi nin, kiel ni ankaux vin,

esperanto@1Thessalonians:3:7 @ pro tio ni konsoligxis, fratoj, pri vi, en cxia nia malgxojo kaj aflikto, per via fido;

esperanto@1Thessalonians:3:8 @ cxar nun ni vivas, se vi staras firme en la Sinjoro.

esperanto@1Thessalonians:3:9 @ CXar kian dankon ni povas repagi al Dio pri vi, pro la tuta gxojo, per kiu ni gxojas pro vi antaux Dio;

esperanto@1Thessalonians:3:10 @ nokte kaj tage pregxante fervore, ke ni povu vidi vian vizagxon kaj perfektigi la mankojn de via fido?

esperanto@1Thessalonians:3:11 @ Nia Dio kaj Patro mem kaj nia Sinjoro Jesuo direktu nian vojon al vi;

esperanto@1Thessalonians:3:12 @ kaj la Sinjoro pligrandigu kaj abundigu cxe vi la amon de unu al la alia kaj al cxiuj, kiel ni amas vin;

esperanto@1Thessalonians:3:13 @ por ke li faru viajn korojn senkulpaj kaj sanktaj antaux nia Dio kaj Patro, cxe la alveno de nia Sinjoro Jesuo kun cxiuj liaj sanktuloj.

esperanto@1Thessalonians:4:1 @ Fine do, fratoj, ni petegas kaj admonas vin en la Sinjoro Jesuo, ke kiamaniere vi lernis de ni, kiel vi devus iradi kaj placxi al Dio (kaj vi ja tiel iradas), tiamaniere vi pli kaj pli abunde agu.

esperanto@1Thessalonians:4:2 @ CXar vi scias, kian admonon ni donis al vi en la Sinjoro Jesuo.

esperanto@1Thessalonians:4:3 @ CXar jen estas la volo de Dio, via sanktigxo, ke vi vin detenu de malcxasteco;

esperanto@1Thessalonians:4:4 @ ke cxiu el vi sciu preni al si sian propran ajxon en sankteco kaj honoro,

esperanto@1Thessalonians:4:5 @ ne en la pasio de volupto, kiel la nacianoj, kiuj ne konas Dion;

esperanto@1Thessalonians:4:6 @ ke neniu peku kaj trompu sian fraton en cxi tio; cxar la Eternulo estas vengxanto en cxio tio, kiel ankaux ni antauxavertis vin kaj atestis.

esperanto@1Thessalonians:4:7 @ CXar Dio nin vokis ne por malpureco, sed por sanktigxo.

esperanto@1Thessalonians:4:8 @ Tiu do, kiu malakceptas, malakceptas ne homon, sed Dion, kiu donas al vi Sian Sanktan Spiriton.

esperanto@1Thessalonians:4:9 @ Sed pri amo al la frataro, vi ne bezonas, ke oni skribu al vi, cxar vi mem estas instruitaj de Dio ami unu la alian;

esperanto@1Thessalonians:4:10 @ cxar vi ja tion faras al cxiuj fratoj, kiuj estas en la tuta Makedonujo. Sed ni admonas vin, fratoj, ke vi amu pli kaj pli abunde,

esperanto@1Thessalonians:4:11 @ kaj ke vi celu esti kvietaj, kaj fari viajn proprajn aferojn, kaj labori per viaj manoj, gxuste kiel ni al vi ordonis;

esperanto@1Thessalonians:4:12 @ por ke vi iradu konvene antaux tiuj, kiuj estas ekstere, kaj por ke nenio al vi manku.

esperanto@1Thessalonians:4:13 @ Sed ni ne volas, fratoj, ke vi ne sciu pri tiuj, kiuj endormigxis; por ke vi ne malgxoju, kiel la ceteraj, kiuj havas nenian esperon.

esperanto@1Thessalonians:4:14 @ CXar se ni kredas, ke Jesuo mortis kaj relevigxis, tiel ankaux tiujn, kiuj endormigxis en Jesuo, Dio venigos kun li.

esperanto@1Thessalonians:4:15 @ CXar ni diras al vi per la vorto de la Sinjoro, ke ni, kiuj estos vivaj, restantaj gxis la alveno de la Sinjoro, tute ne havos lokon antaux la endormigxintoj.

esperanto@1Thessalonians:4:16 @ CXar la Sinjoro mem malsupreniros de la cxielo, kun signalkrio, kun la vocxo de la cxefangxelo, kaj kun la trumpeto de Dio; kaj la mortintoj en Kristo levigxos la unuaj;

esperanto@1Thessalonians:4:17 @ poste ni, kiuj vivas, ankoraux restantaj, estos kune kun ili suprenkaptitaj en la nubojn, por renkonti la Sinjoron en la aero; kaj tiel ni estos por cxiam kun la Sinjoro.

esperanto@1Thessalonians:4:18 @ Tial per tiuj vortoj konsolu unu la alian.

esperanto@1Thessalonians:5:1 @ Sed pri la tempoj kaj okazoj, fratoj, vi ne bezonas, ke oni skribu al vi.

esperanto@1Thessalonians:5:2 @ CXar vi mem tute bone scias, ke la tago de la Sinjoro venas, kiel sxtelisto en la nokto.

esperanto@1Thessalonians:5:3 @ Dum oni diras:Paco kaj sendangxereco, tiam subita detruo venas sur ilin, kiel naskodoloro al gravedulino, kaj ili tute ne forsavigxos.

esperanto@1Thessalonians:5:4 @ Sed vi, fratoj, ne estas en mallumo tiel, ke tiu tago vin trafus kiel sxtelisto;

esperanto@1Thessalonians:5:5 @ cxar vi cxiuj estas filoj de lumo kaj filoj de la tago; ni ne estas el la nokto, nek el mallumo;

esperanto@1Thessalonians:5:6 @ tial ni ne dormu, kiel la ceteraj, sed ni viglu kaj estu sobraj.

esperanto@1Thessalonians:5:7 @ CXar kiuj dormas, tiuj dormas en la nokto; kaj kiuj ebriigxas, tiuj ebriigxas en la nokto.

esperanto@1Thessalonians:5:8 @ Sed cxar ni estas el la tago, ni estu sobraj, surmetante la kirason de fido kaj amo, kaj, kiel kaskon, la esperon de savo.

esperanto@1Thessalonians:5:9 @ CXar Dio nin destinis ne al kolero, sed al la ricevo de savado per nia Sinjoro Jesuo Kristo,

esperanto@1Thessalonians:5:10 @ kiu mortis por ni, por ke ni vivu kune kun li, cxu ni maldormos aux dormos.

esperanto@1Thessalonians:5:11 @ Tial admonu vin reciproke kaj edifu unu la alian, kiel ankaux vi jam faradas.

esperanto@1Thessalonians:5:12 @ Sed ni petegas vin, fratoj, koni tiujn, kiuj laboras cxe vi kaj estras cxe vi en la Sinjoro kaj vin admonas,

esperanto@1Thessalonians:5:13 @ kaj estimi ilin treege kun amo pro ilia laboro. Estu pacemaj unu kun la alia.

esperanto@1Thessalonians:5:14 @ Kaj ni petas vin, fratoj, admonu la senordulojn, kuragxigu la nebravulojn, subtenu la malfortulojn, estu paciencaj kontraux cxiuj.

esperanto@1Thessalonians:5:15 @ Zorgu, ke neniu redonu al iu malbonon por malbono; sed cxiam sekvu tion, kio estas bona, unu por alia kaj por cxiuj.

esperanto@1Thessalonians:5:16 @ GXoju cxiam;

esperanto@1Thessalonians:5:17 @ pregxu sencxese;

esperanto@1Thessalonians:5:18 @ pri cxio donu dankon; cxar tia estas la volo de Dio en Kristo Jesuo pri vi.

esperanto@1Thessalonians:5:19 @ Ne estingu la Spiriton;

esperanto@1Thessalonians:5:20 @ ne malestimu profetajxojn;

esperanto@1Thessalonians:5:21 @ elprovu cxion; tenu firme tion, kio estas bona;

esperanto@1Thessalonians:5:22 @ detenu vin de cxia formo de malbono.

esperanto@1Thessalonians:5:23 @ Kaj la Dio de paco vin sanktigu tute; kaj via spirito kaj animo kaj korpo estu plene konservitaj sen kulpo, cxe la alveno de nia Sinjoro Jesuo Kristo.

esperanto@1Thessalonians:5:24 @ Fidela estas Tiu, kiu vin vokas, kiu ankaux faros.

esperanto@1Thessalonians:5:25 @ Fratoj, pregxu por ni.

esperanto@1Thessalonians:5:26 @ Salutu cxiujn fratojn per sankta kiso.

esperanto@1Thessalonians:5:27 @ Mi solene petegas vin per la Sinjoro, ke oni legu cxi tiun epistolon antaux la tuta frataro.

esperanto@1Thessalonians:5:28 @ La graco de nia Sinjoro Jesuo Kristo estu kun vi.

esperanto@2Thessalonians:1:1 @ Pauxlo kaj Silvano kaj Timoteo al la eklezio de la Tesalonikanoj en Dio, nia Patro, kaj la Sinjoro Jesuo Kristo:

esperanto@2Thessalonians:1:2 @ Graco al vi kaj paco de Dio, la Patro, kaj de la Sinjoro Jesuo Kristo.

esperanto@2Thessalonians:1:3 @ Ni devas cxiam danki Dion pro vi, fratoj, kiel estas ja dece, pro tio, ke via fido kreskas treege, kaj abundas via reciproka amo de cxiu al cxiu,

esperanto@2Thessalonians:1:4 @ tiel, ke ni mem fanfaronas pri vi en la eklezioj de Dio, pro via pacienco kaj fido sub cxiuj viaj persekutoj kaj afliktoj, kiujn vi elportadas;

esperanto@2Thessalonians:1:5 @ tio estas evidenta signo de la justa jugxo de Dio; por ke vi montrigxu indaj je la regno de Dio, por kiu vi ankaux suferas;

esperanto@2Thessalonians:1:6 @ cxar estas justajxo cxe Dio redoni afliktojn al tiuj, kiuj vin afliktas,

esperanto@2Thessalonians:1:7 @ kaj al vi, la afliktataj, ripozon kun ni, cxe la malkasxigxo de la Sinjoro Jesuo el la cxielo kun la angxeloj de lia potenco,

esperanto@2Thessalonians:1:8 @ en flamanta fajro, por venigi vengxon sur tiujn, kiuj ne konas Dion kaj ne obeas al la evangelio de nia Sinjoro Jesuo;

esperanto@2Thessalonians:1:9 @ kiuj suferos punadon, eternan detruon de antaux la vizagxo de la Sinjoro kaj de la gloro de lia potenco,

esperanto@2Thessalonians:1:10 @ kiam li venos por esti glorata en siaj sanktuloj, kaj esti admirata cxe cxiuj, kiuj ekkredis (cxar nia atestado cxe vi estis kredata) en tiu tago.

esperanto@2Thessalonians:1:11 @ Por tiu celo ni ankaux konstante pregxas por vi, ke nia Dio vin trovu indaj je la voko, kaj kun potenco plenumu cxiun bonvolon de boneco kaj cxiun laboron de fido;

esperanto@2Thessalonians:1:12 @ por ke la nomo de nia Sinjoro Jesuo estu glorata en vi, kaj vi en li, laux la graco de nia Dio kaj la Sinjoro Jesuo Kristo.

esperanto@2Thessalonians:2:1 @ Nun ni petegas vin, fratoj, koncerne la alvenon de nia Sinjoro Jesuo Kristo kaj nian alkolektigxon al li,

esperanto@2Thessalonians:2:2 @ ke vi ne farigxu facile skueblaj mense, kaj ne konsternigxu, cxu per spirito, aux per parolo, aux per letero sxajne de ni, kvazaux la tago de la Sinjoro jam apudestus;

esperanto@2Thessalonians:2:3 @ neniu vin trompu iamaniere; cxar nepre antauxe okazos la apostateco, kaj la homo de peko malkasxigxos, la filo de pereo,

esperanto@2Thessalonians:2:4 @ kiu kontrauxmetas sin kaj levas sin super cxion, kion oni nomas Dio aux adoras; tiel, ke li sidas en la templo de Dio, elmontrante sin, kvazaux li estas Dio.

esperanto@2Thessalonians:2:5 @ CXu vi ne memoras, ke mi diris tion al vi, dum mi estis kun vi?

esperanto@2Thessalonians:2:6 @ Kaj nun vi scias, kio malhelpas, por ke li malkasxigxu siatempe.

esperanto@2Thessalonians:2:7 @ CXar la mistero de maljusteco jam energias; sed restas ankoraux la malhelpanto, gxis li estos formovita.

esperanto@2Thessalonians:2:8 @ Kaj tiam malkasxigxos la maljustulo, kiun la Sinjoro Jesuo detruos per la spiro de sia busxo kaj neniigos per la apero de sia alveno;

esperanto@2Thessalonians:2:9 @ tiun, kies alveno estas pro la energio de Satano kun cxia potenco kaj kun signoj kaj mensogaj mirindajxoj,

esperanto@2Thessalonians:2:10 @ kaj kun cxia trompo de maljusteco por la pereantoj, pro tio, ke ili ne ricevis la amon al la vero por esti savitaj.

esperanto@2Thessalonians:2:11 @ Kaj pro tio Dio sendas al ili energion de eraro, tiel, ke ili kredos mensogon;

esperanto@2Thessalonians:2:12 @ por ke estu jugxataj cxiuj, kiuj ne kredis la veron, sed trovis plezuron en maljusteco.

esperanto@2Thessalonians:2:13 @ Sed ni devas cxiam danki Dion pro vi, fratoj, amataj de la Sinjoro, pro tio, ke Dio vin elektis de la komenco al savo en la sanktigo de la Spirito kaj kredo al la vero;

esperanto@2Thessalonians:2:14 @ al kiu Li vin vokis per nia evangelio, por la akiro de la gloro de nia Sinjoro Jesuo Kristo.

esperanto@2Thessalonians:2:15 @ Tial, fratoj, staru firme, kaj tenu la tradiciojn, kiujn vi lernis cxu per parolo, aux per ia letero nia.

esperanto@2Thessalonians:2:16 @ Nia Sinjoro Jesuo Kristo mem, kaj Dio, nia Patro, kiu nin amis kaj al ni donis eternan konsolon kaj bonan esperon per graco,

esperanto@2Thessalonians:2:17 @ konsolu viajn korojn kaj fortigu ilin por cxia bona faro kaj vorto.

esperanto@2Thessalonians:3:1 @ Fine, fratoj, pregxu por ni, ke la vorto de la Sinjoro disvastigxu kaj estu glorata, kiel ankaux cxe vi;

esperanto@2Thessalonians:3:2 @ kaj ke ni forsavigxu de senprudentaj kaj malbonaj homoj; cxar ne cxe cxiuj estas la fido.

esperanto@2Thessalonians:3:3 @ Sed fidela estas la Sinjoro, kiu vin fortikigos kaj vin defendos kontraux la malbonulo.

esperanto@2Thessalonians:3:4 @ Sed ni fidas la Sinjoron rilate vin, ke vi faras kaj faros tion, kion ni ordonas.

esperanto@2Thessalonians:3:5 @ Kaj la Sinjoro direktu viajn korojn en la amon al Dio kaj en la paciencon de Kristo.

esperanto@2Thessalonians:3:6 @ Ni ordonas al vi, fratoj, en la nomo de la Sinjoro Jesuo Kristo, ke vi vin apartigu for de cxiu frato, kiu iradas senorde kaj ne laux la tradicio, kiun oni ricevis de ni.

esperanto@2Thessalonians:3:7 @ CXar vi mem scias, kiel vi devas nin imiti; cxar ni ne kondutis senorde inter vi;

esperanto@2Thessalonians:3:8 @ nek mangxis panon donace de iu, sed per laboro kaj penado, nokte kaj tage laborante, por ke ni ne farigxu sxargxo por iu el vi;

esperanto@2Thessalonians:3:9 @ ne kvazaux ni ne havus tian rajton, sed por estigi nin ekzemplo antaux vi, ke vi nin imitu.

esperanto@2Thessalonians:3:10 @ CXar ecx kiam ni estis cxe vi, la jenon ni ordonis al vi:Se iu ne volas labori, tiu ankaux ne mangxu.

esperanto@2Thessalonians:3:11 @ CXar ni auxdas, ke inter vi iradas senorde kelkaj, kiuj tute ne laboras, sed en cxies aferojn sin ensxovas.

esperanto@2Thessalonians:3:12 @ Tiajn ni ordonas kaj admonas pro la Sinjoro Jesuo Kristo, ke kviete ili laboru kaj mangxu sian propran panon.

esperanto@2Thessalonians:3:13 @ Sed vi, fratoj, ne lacigxu en bonfarado.

esperanto@2Thessalonians:3:14 @ Sed se iu ne obeos al la parolo de cxi tiu nia epistolo, rimarku tiun, kaj ne estu por li kamaradoj, por ke li hontigxu.

esperanto@2Thessalonians:3:15 @ Tamen ne rigardu lin kiel malamikon, sed admonu lin kiel fraton.

esperanto@2Thessalonians:3:16 @ La Sinjoro de paco mem donu al vi pacon cxiutempe kaj cxiumaniere. La Sinjoro estu kun vi cxiuj.

esperanto@2Thessalonians:3:17 @ La saluto de mi, Pauxlo, per mia propra mano, kiu estas la signo en cxiu epistolo; tiel mi skribas.

esperanto@2Thessalonians:3:18 @ La graco de nia Sinjoro Jesuo Kristo estu kun vi cxiuj.

esperanto@1Timothy:1:1 @ Pauxlo, apostolo de Kristo Jesuo, laux la ordono de Dio, nia Savanto, kaj Kristo Jesuo, nia espero,

esperanto@1Timothy:1:2 @ al Timoteo, mia vera filo en fido:Graco, kompato, kaj paco de Dio, la Patro, kaj de Kristo Jesuo, nia Sinjoro.

esperanto@1Timothy:1:3 @ Kiel mi, ekironte en Makedonujon, petis vin resti en Efeso, por ke vi admonu kelkajn homojn, ke ili ne instruu alian doktrinon,

esperanto@1Timothy:1:8 @ Sed ni scias, ke la legxo estas bona, se oni gxin lauxlegxe uzas,

esperanto@1Timothy:1:9 @ sciante, ke la legxo ekzistas ne por justulo, sed por homoj senlegxaj kaj malobeemaj, malpiaj kaj pekemaj, malsanktaj kaj profanaj, por patromortigantoj kaj patrinomortigantoj, hommortigantoj,

esperanto@1Timothy:1:10 @ malcxastuloj kaj viruzacxantoj, homsxtelistoj, mensogantoj, falsejxurantoj, kaj cxio ajn alia kontrauxa al la sana doktrino;

esperanto@1Timothy:1:12 @ Mi dankas Kriston Jesuon, nian Sinjoron, kiu min kapabligas, tial, ke li trovis min fidela, destinante min al sia servado;

esperanto@1Timothy:1:13 @ kvankam mi antauxe estis blasfemanto kaj persekutanto kaj insultanto; tamen mi ricevis kompaton, cxar mi tion faris nesciante kaj nekredante;

esperanto@1Timothy:1:14 @ kaj la graco de nia Sinjoro abunde suficxegis kun fido kaj amo, kiuj estas en Kristo Jesuo.

esperanto@1Timothy:1:16 @ tamen pro tiu kauxzo mi ricevis kompaton, por ke en mi, kiel la cxefa, Jesuo Kristo elmontru sian tutan paciencegon, kiel ekzemplo por tiuj, kiuj poste kredos al li por eterna vivo.

esperanto@1Timothy:1:17 @ Nun al la Regxo eterna, senmorta, nevidebla, la sola Dio, estu honoro kaj gloro por cxiam kaj eterne. Amen.

esperanto@1Timothy:1:18 @ CXi tiun zorgadon mi komisias al vi, mia filo Timoteo, laux la profetajxoj, kiuj antauxiris sur vin, ke per ili vi militadu la bonan militon,

esperanto@1Timothy:2:3 @ Tio estas bona kaj akceptebla antaux Dio, nia Savanto,

esperanto@1Timothy:2:7 @ por kio mi estas nomita predikisto kaj apostolo (mi diras la veron, mi ne mensogas), instruisto por la nacianoj en fido kaj vero.

esperanto@1Timothy:2:11 @ Virino lernu en kvieteco kun cxia submetigxo.

esperanto@1Timothy:3:4 @ reganta bone sian propran domanaron, tenante siajn gefilojn sub regado kun cxia seriozeco

esperanto@1Timothy:3:5 @ (sed se iu ne scias regi sian propran domon, kiel li zorgos pri la eklezio de Dio?);

esperanto@1Timothy:3:6 @ ne novico, por ke li ne sxvelu per fiereco kaj ne falu en la kondamnon de la diablo.

esperanto@1Timothy:3:7 @ Krom tio li devas havi bonan ateston de la eksteruloj, por ke li ne falu en riprocxon kaj kaptilon de la diablo.

esperanto@1Timothy:3:8 @ Tiel same diakonoj devas esti seriozaj, ne duflanke parolantaj, ne tro amantaj vinon, ne avidantaj malhonoran gajnon;

esperanto@1Timothy:3:10 @ Kaj tiuj ankaux estu unue provitaj; poste ili servu kiel diakonoj, se ili estos neriprocxeblaj.

esperanto@1Timothy:3:11 @ Virinoj ankaux devas esti seriozaj, ne kalumniantoj, sobraj, fidelaj pri cxio.

esperanto@1Timothy:3:12 @ La diakonoj estu edzoj de po unu edzino, regantaj bone siajn gefilojn kaj siajn proprajn domojn.

esperanto@1Timothy:3:13 @ CXar tiuj, kiuj bone servadis kiel diakonoj, akiras al si bonan gradon kaj grandan kuragxon en la fido, kiu estas en Kristo Jesuo.

esperanto@1Timothy:4:3 @ admonante ne edzigxi, kaj deteni sin de mangxajxoj, kiujn Dio kreis por ke ili estu danke ricevitaj de tiuj, kiuj kredas kaj scias la veron.

esperanto@1Timothy:4:10 @ CXar por tio ni laboras kaj batalas, cxar ni apogas nian esperon sur la vivantan Dion, kiu estas la Savanto de cxiuj homoj, precipe de la kredantoj.

esperanto@1Timothy:4:12 @ Neniu malestimu vian junecon, sed vi estu ekzemplo al la kredantoj, per parolo, per konduto, per amo, per fido, per cxasteco.

esperanto@1Timothy:4:15 @ Estu diligenta pri tiuj aferoj; dedicxu vin al ili, por ke via progreso evidentigxu al cxiuj.

esperanto@1Timothy:4:16 @ Zorgu pri vi mem kaj pri via instruo. Persistu en tio; cxar, tion farante, vi savos vin mem, kaj tiujn, kiuj vin auxskultas.

esperanto@1Timothy:5:2 @ la maljunulinojn, kiel patrinojn; la pli junajn virinojn, kiel fratinojn, kun cxia cxasteco.

esperanto@1Timothy:5:4 @ Sed se iu vidvino havas filojn aux nepojn, cxi tiuj lernu unue montri piecon cxe sia propra familio kaj rekompenci siajn gepatrojn; cxar tio estas akceptebla antaux Dio.

esperanto@1Timothy:5:5 @ Tiu, kiu estas efektiva vidvino kaj izolitino, apogas sian esperon sur Dion, kaj persistas en petegoj kaj pregxoj nokte kaj tage.

esperanto@1Timothy:5:8 @ Sed se iu ne zorgas pri siaj propraj, kaj precipe pri siaj familianoj, tiu malkonfesis la fidon, kaj estas pli malbona ol nekredanto.

esperanto@1Timothy:5:10 @ estas bone atestata pri bonfarado, edukis infanojn, gastigis fremdulojn, lavis la piedojn de la sanktuloj, helpis la suferantojn, kaj sekvis cxian bonfaradon.

esperanto@1Timothy:5:11 @ Sed la pli junajn vidvinojn malakceptu; cxar post kiam ili ekfarigxos luksemaj kontraux Kristo, ili deziras edzinigxi,

esperanto@1Timothy:5:12 @ meritante kondamnon, cxar ili vantigis sian unuan fidon.

esperanto@1Timothy:5:18 @ CXar la Skribo diras:Ne fermu la busxon al bovo drasxanta. Kaj:La laboristo meritas sian salajron.

esperanto@1Timothy:5:22 @ Sur neniun surmetu la manojn tro rapidece, kaj ne estu partoprenanto en la pekoj de aliaj; konservu vin cxasta.

esperanto@1Timothy:5:23 @ Ne plu estu akvotrinkanto, sed uzu iom da vino pro la stomako kaj viaj oftaj malfortoj.

esperanto@1Timothy:5:24 @ La pekoj de unuj estas evidentaj, antauxirantaj al la jugxo; kaj aliajn homojn ili sekvas.

esperanto@1Timothy:6:1 @ CXiuj subjugaj sklavoj rigardu siajn estrojn kiel indajn je cxia honoro, por ke la nomo de Dio kaj la doktrino ne estu blasfemataj.

esperanto@1Timothy:6:2 @ Kaj tiuj, kiuj havas kredantajn estrojn, ne malestimu ilin tial, ke ili estas fratoj, sed servu al ili tiom pli, cxar tiuj, kiuj partoprenas en la Didonaco, estas fidelaj kaj amataj. Tion instruu kaj konsilu.

esperanto@1Timothy:6:3 @ Se iu instruas malsame kaj ne konsentas al sanaj vortoj, la vortoj de nia Sinjoro Jesuo Kristo, kaj al la lauxpieca doktrino,

esperanto@1Timothy:6:4 @ tiu estas fanfaronema, nenion sciante, sed malsana je demandoj kaj privortaj diskutoj, de kiuj naskigxas envio, malpaco, mallauxdoj, malbonaj suspektoj,

esperanto@1Timothy:6:9 @ Tamen tiuj, kiuj volas ricxigxi, falas en tenton kaj kaptilon kaj multajn malsagxajn kaj malutilajn dezirojn tiajn, kiaj dronigas la homojn en detruo kaj pereo.

esperanto@1Timothy:6:10 @ CXar la amo al mono estas radiko de cxia malbono; celante al tio, kelkaj forvagis de la fido kaj sin trapikis per multaj malgxojoj.

esperanto@1Timothy:6:11 @ Sed vi, ho homo de Dio, forsavigxu de tiaj aferoj, kaj sekvu justecon, piecon, fidon, amon, paciencon, mildecon.

esperanto@1Timothy:6:14 @ ke vi plenumu la ordonon sen makulo, sen riprocxo, gxis la apero de nia Sinjoro Jesuo Kristo,

esperanto@1Timothy:6:15 @ kiun aperon en Siaj propraj tempoj montros Tiu, kiu estas la benata kaj sola Potenculo, la Regxo de regxoj kaj Sinjoro de sinjoroj,

esperanto@1Timothy:6:17 @ Admonu tiujn, kiuj estas ricxaj en la nuna mondo, ke ili ne estu arogantaj, kaj ke ili apogu sian esperon ne sur la malcertecon de la ricxo, sed sur Dion, kiu donas al ni ricxe cxion por gxuado;

esperanto@2Timothy:1:2 @ al Timoteo, mia amata filo:Graco, kompato, kaj paco de Dio, la Patro, kaj de Kristo Jesuo, nia Sinjoro.

esperanto@2Timothy:1:3 @ Mi dankas Dion, kiun mi adoras de post miaj praavoj kun pura konscienco, ke konstantan memoron mi havas pri vi en miaj pregxoj, nokte kaj tage

esperanto@2Timothy:1:4 @ sopirante vidi vin, memorante viajn larmojn, por ke mi plenigxu de gxojo;

esperanto@2Timothy:1:5 @ ricevinte rememoron pri la sincera fido, kiu estas en vi, kaj kiu logxis unue en via avino Lois kaj en via patrino Euxnike, kaj, mi konvinkigxis, en vi ankaux.

esperanto@2Timothy:1:6 @ Pro tio mi memorigas vin, ke vi reekbruligu la donacon de Dio, kiu estas en vi per la surmetado de miaj manoj.

esperanto@2Timothy:1:8 @ Ne hontu do pri la atesto de nia Sinjoro, nek pri mi, lia malliberulo; sed kunelportu suferojn kun la evangelio laux la potenco de Dio,

esperanto@2Timothy:1:9 @ kiu nin savis kaj vokis per sankta voko, ne laux niaj faroj, sed laux Sia propra antauxintenco kaj laux la graco donita al ni en Kristo Jesuo antaux tempoj eternaj,

esperanto@2Timothy:1:10 @ sed nun malkasxita per la apero de nia Savanto Jesuo Kristo, kiu neniigis la morton kaj enlumigis la vivon kaj la senmortecon per la evangelio,

esperanto@2Timothy:1:12 @ Pro tio mi ankaux suferas tiel; tamen mi ne hontas; cxar mi konas tiun, al kiu mi kredis, kaj mi konvinkigxis, ke li havas la povon gardi mian konfiditajxon gxis tiu tago.

esperanto@2Timothy:1:15 @ Vi scias, ke forturnigxis de mi cxiuj en Azio, el kiuj estas Figelo kaj Hermogenes.

esperanto@2Timothy:1:16 @ La Sinjoro donu kompaton al la domo de Onesiforo; cxar li ofte min refresxigis, kaj li ne hontis pri mia kateno,

esperanto@2Timothy:1:17 @ sed kiam li estis en Romo, li elsercxis min tre diligente kaj min trovis

esperanto@2Timothy:1:18 @ (la Sinjoro donu al li, ke li trovu kompaton cxe la Sinjoro en tiu tago), kaj vi scias tre bone, kiom da servoj li faris en Efeso.

esperanto@2Timothy:2:1 @ Vi do, mia filo, fortikigxu en la graco, kiu estas en Kristo Jesuo.

esperanto@2Timothy:2:2 @ Kaj kion vi de mi auxdis inter multaj atestantoj, tion transdonu al fidelaj homoj, kompetentaj instrui ankaux aliajn.

esperanto@2Timothy:2:4 @ Neniu militanto sin implikas en la aferojn de cxi tiu vivo; por ke li placxu al sia varbinto.

esperanto@2Timothy:2:8 @ Memoru Jesuon Kriston, levitan el la mortintoj, el la idaro de David, laux mia evangelio;

esperanto@2Timothy:2:10 @ Tial mi suferas cxion pro la elektitoj, por ke ili ankaux atingu la en Kristo Jesuo savon kun gloro eterna.

esperanto@2Timothy:2:17 @ kaj ilia parolo dismordos kiel gangreno; el kiuj estas Himeneo kaj Fileto,

esperanto@2Timothy:2:19 @ Tamen la firma fundamento de Dio staras, havante la jenan sigelon:La Sinjoro konas tiujn, kiuj estas liaj, kaj:Foriru de maljusteco cxiu, kiu nomas la nomon de la Sinjoro.

esperanto@2Timothy:2:20 @ Sed en granda domo estas vazoj ne nur oraj kaj argxentaj, sed ankaux lignaj kaj argilaj, kaj unuj por honoro kaj aliaj por malhonoro.

esperanto@2Timothy:2:23 @ Sed malsagxajn kaj neklerajn demandojn evitu, sciante, ke ili naskas malpacojn.

esperanto@2Timothy:2:26 @ kaj por ke ili sobraj eligxu el la kaptilo de la diablo, kaptite de li, por plenumi lian volon.

esperanto@2Timothy:3:5 @ havante sxajnon de pieco, sed neinte gxian potencon; de cxi tiuj ankaux vin forturnu.

esperanto@2Timothy:3:7 @ cxiam lernantajn, kaj neniam kapablajn veni al la scio de la vero.

esperanto@2Timothy:3:9 @ Sed ili ne plu iros antauxen; cxar ilia malsagxeco evidentigxos al cxiuj, kiel ankaux farigxis cxe tiuj.

esperanto@2Timothy:3:10 @ Sed vi sekvis mian instruon, konduton, celon, fidon, toleremecon, amon, paciencon,

esperanto@2Timothy:3:11 @ persekutojn, suferojn, kiaj okazis al mi en Antiohxia, en Ikonio, en Listra; kiajn persekutojn mi suferis; kaj el cxio tio la Sinjoro min savis.

esperanto@2Timothy:3:13 @ Sed malbonaj homoj kaj ruzuloj cxiam iros antauxen al pli granda malbono, trompantaj kaj trompataj.

esperanto@2Timothy:3:14 @ Sed restu vi en tio, kion vi lernis kaj pri kio vi certigxis, sciante, de kiu vi gxin lernis,

esperanto@2Timothy:4:1 @ Mi ordonas al vi antaux Dio, kaj antaux Kristo Jesuo, kiu jugxos la vivantojn kaj la mortintojn, kaj pro lia apero kaj lia regno;

esperanto@2Timothy:4:2 @ prediku la vorton; insistu gxustatempe, malgxustatempe; konvinku, admonu, konsilu, en cxia pacienco kaj instruado.

esperanto@2Timothy:4:3 @ CXar venos tempo, kiam oni ne toleros la sanan instruon; sed havante jukantajn orelojn, amasigos al si instruantojn, laux siaj deziroj;

esperanto@2Timothy:4:4 @ kaj ili deturnos de la vero sian orelon, kaj turnos sin flanken al fabeloj.

esperanto@2Timothy:4:5 @ Sed vi estu sobra en cxio, elportu suferojn, faru la laboron de evangeliisto, plenumu vian servadon.

esperanto@2Timothy:4:6 @ CXar mi jam estas elversxata kvazaux versxofero, kaj venis la horo de mia foriro.

esperanto@2Timothy:4:8 @ de nun estas konservita por mi la krono de justeco, kiun la Sinjoro, la justa jugxisto, donos al mi en tiu tago; kaj ne nur al mi, sed ankaux al cxiuj, kiuj amis lian aperon.

esperanto@2Timothy:4:13 @ La mantelon, kiun mi lasis en Troas cxe Karpo, alportu, kiam vi venos, kaj la librojn, precipe la pergamenojn.

esperanto@2Timothy:4:14 @ Aleksandro, la kupristo, faris al mi multe da malbono; la Sinjoro redonos al li laux liaj faroj;

esperanto@2Timothy:4:15 @ kontraux li vi ankaux vin gardu, cxar li multege kontrauxstaris al niaj vortoj.

esperanto@2Timothy:4:16 @ CXe mia unua pledo, neniu staris kun mi, sed cxiuj min forlasis; tio ne estu kalkulita kontraux ili.

esperanto@2Timothy:4:17 @ Sed la Sinjoro staris apud mi, kaj min fortigis, por ke per mi la anonco estu plene publikigita, kaj ke cxiuj nacianoj auxdu; kaj mi forsavigxis el la busxo de la leono.

esperanto@2Timothy:4:18 @ La Sinjoro min savos de cxiu malbona faro, kaj min savkondukos en sian cxielan regnon; al li la gloro por cxiam kaj eterne. Amen.

esperanto@2Timothy:4:21 @ Klopodu veni antaux la vintro. Salutas vin Euxbulo kaj Pudens kaj Lino kaj Klauxdia kaj cxiuj fratoj.

esperanto@2Timothy:4:22 @ La Sinjoro estu kun via spirito. Graco estu kun vi.

esperanto@Titus:1:3 @ sed gxustatempe Li elmontris Sian vorton en la anonco, kiu estas al mi konfidita konforme al la ordono de Dio, nia Savanto;

esperanto@Titus:1:4 @ al Tito, mia vera filo laux komuna fido:Graco kaj paco de Dio, la Patro, kaj de Kristo Jesuo, nia Savanto.

esperanto@Titus:1:12 @ Unu el ili, profeto samnacia, diris:La Kretanoj cxiam estas mensogantoj, malbonaj bestoj, mallaboremaj mangxeguloj.

esperanto@Titus:1:13 @ Tiu atesto estas vera. Tial akre riprocxu ilin, por ke ili estu sanaj en la fido,

esperanto@Titus:1:15 @ CXe la puraj, cxio estas pura; sed cxe la malpuraj kaj nekredantaj, nenio estas pura; sed ilia menso kaj ilia konscienco estas malpurigitaj.

esperanto@Titus:1:16 @ Ili pretendas koni Dion; sed per siaj agoj ili malkonfesas Lin, estante abomenaj kaj malobeemaj kaj por cxiu bona faro senvaloraj.

esperanto@Titus:2:3 @ ke la maljunulinoj tiel same estu je sintenado respektemaj, ne kalumniantoj, nek sklavigitaj de troa vino, sed instruantaj la bonon;

esperanto@Titus:2:4 @ por ke ili eduku la junulinojn ami siajn edzojn, ami siajn infanojn,

esperanto@Titus:2:5 @ esti prudentaj, cxastaj, hejme laborantaj, bonfaremaj, submetigxemaj al siaj propraj edzoj, por ke la vorto de Dio ne estu blasfemita;

esperanto@Titus:2:7 @ pri cxio montrante vin ekzemplo de bonaj faroj, en via instruado montrante sincerecon, seriozecon,

esperanto@Titus:2:9 @ Admonu sklavojn, ke ili estu submetigxemaj al siaj propraj sinjoroj kaj placxantaj al ili en cxio; ne kontrauxdiremaj,

esperanto@Titus:2:10 @ ne sxtelantaj, sed montrantaj cxian bonan fidelecon; por ke ili ornamu en cxio la doktrinon de Dio, nia Savanto.

esperanto@Titus:2:13 @ atendantaj la felicxan esperon kaj la malkasxon de la gloro de nia granda Dio kaj Savanto, Jesuo Kristo,

esperanto@Titus:2:14 @ kiu donis sin por ni, por elacxeti nin el cxia maljusteco kaj por purigi al si popolon propran, fervoran pri bonaj faroj.

esperanto@Titus:2:15 @ Tion parolu, kaj konsilu kaj riprocxu kun cxia auxtoritato. Neniu vin malestimu.

esperanto@Titus:3:2 @ ke ili ne parolu malbonon pri iu ajn, estu ne malpacemaj, sed dolcxanimaj, montrantaj cxian mildecon al cxiuj homoj.

esperanto@Titus:3:3 @ CXar ni ankaux estis iam malsagxaj, malobeemaj, trompitaj, servantaj al diversaj pasioj kaj voluptoj, vivantaj en malico kaj envio, malamindaj, kaj malamantaj unu la alian.

esperanto@Titus:3:4 @ Sed kiam aperis la boneco de Dio, nia Savanto, kaj Lia amo al homoj,

esperanto@Titus:3:5 @ ne per laboroj faritaj en justeco, kiujn ni mem farus, sed laux Sia kompato Li savis nin, per la lavado de renasko, kaj per la renovigo de la Sankta Spirito,

esperanto@Titus:3:6 @ kiun Li ricxe surversxis sur nin per Jesuo Kristo, nia Savanto;

esperanto@Titus:3:7 @ por ke ni, justigite per Lia graco, farigxu heredantoj laux la espero de eterna vivo.

esperanto@Titus:3:11 @ sciante, ke tia homo perversigxis kaj pekas, estante memkondamnita.

esperanto@Titus:3:12 @ Kiam mi sendos al vi Artemason aux Tihxikon, rapidu veni al mi al Nikopolis; cxar mi decidis travintri tie.

esperanto@Titus:3:13 @ Antauxen irigu Zenason, la legxiston, kaj Apoloson sur ilia vojagxo kiel eble plej rapide, por ke nenio manku al ili.

esperanto@Titus:3:14 @ Kaj niaj amikoj ankaux lernu dauxrigi bonajn laborojn, por necesaj bezonoj, por ke ili ne estu senfruktaj.

esperanto@Philemon:1:1 @ Pauxlo, malliberulo por Kristo Jesuo, kaj Timoteo, la frato, al Filemon, nia amato kaj kunlaboranto,

esperanto@Philemon:1:2 @ kaj al Apfia, la fratino, kaj al Arhxipo, nia kunbatalanto, kaj al la eklezio en via domo:

esperanto@Philemon:1:3 @ Graco al vi kaj paco de Dio, nia Patro, kaj de la Sinjoro Jesuo Kristo.

esperanto@Philemon:1:4 @ Mi cxiam dankas mian Dion, memorigante pri vi en miaj pregxoj,

esperanto@Philemon:1:5 @ auxdinte pri via amo kaj pri la fido, kiun vi havas al la Sinjoro Jesuo kaj al cxiuj sanktuloj;

esperanto@Philemon:1:6 @ por ke la partoprenado en via fido farigxu energia per la sciigo de cxiu bonajxo, kiu estas en vi, por Kristo.

esperanto@Philemon:1:7 @ CXar mi tre gxojis kaj havis multon da konsolo pro via amo, cxar la koroj de la sanktuloj refresxigxis per vi, frato mia.

esperanto@Philemon:1:9 @ tamen pro la amo mi preferas petegi tia, kia mi estas, Pauxlo, maljunulo kaj nun ankaux malliberulo pro Kristo Jesuo;

esperanto@Philemon:1:10 @ mi petegas vin koncerne mian filon, kiun mi naskis en miaj katenoj; tio estis Onesimo,

esperanto@Philemon:1:11 @ kiu estis iam senutila por vi, sed nun estas utila por vi kaj por mi;

esperanto@Philemon:1:12 @ mi jxus resendis al vi lin mem, alivorte, mian propran koron;

esperanto@Philemon:1:14 @ sed mi nenion volis fari sen via konsento; por ke via boneco estu ne kvazaux deviga, sed lauxvola.

esperanto@Philemon:1:15 @ CXar eble li pro tio estas apartigita for de vi por kelka tempo, por ke vi havu lin por cxiam;

esperanto@Philemon:1:18 @ Se tamen li faris ian malhonestajxon, aux sxuldas ion al vi, tion enkalkulu en mian konton;

esperanto@Philemon:1:19 @ mi, Pauxlo, skribas per mia propra mano, mi gxin repagos; mi tamen ne diras al vi, ke vi viaparte sxuldas al mi ecx vin mem.

esperanto@Philemon:1:20 @ Jes, frato mia, lasu min havi plezuron de vi en la Sinjoro; refresxigu mian koron en Kristo.

esperanto@Philemon:1:21 @ Fidante pri via obeo, mi skribas al vi, sciante, ke vi faros ecx pli multe, ol kiom mi diras.

esperanto@Philemon:1:22 @ Sed krom tio pretigu por mi gastocxambron; cxar mi esperas, ke mi, laux viaj pregxoj, estos donita al vi.

esperanto@Philemon:1:23 @ Salutas vin Epafras, mia kunmalliberulo en Kristo Jesuo,

esperanto@Philemon:1:24 @ Marko, Aristarhxo, Demas, Luko, miaj kunlaborantoj.

esperanto@Philemon:1:25 @ La graco de nia Sinjoro Jesuo Kristo estu kun via spirito. Amen.

esperanto@Hebrews:1:1 @ Dio, kiu multafoje kaj multamaniere parolis en la tempo antikva al niaj patroj en la profetoj,

esperanto@Hebrews:1:3 @ kiu, estante la elbrilo de Lia gloro kaj plena bildo de Lia substanco, kaj subtenante cxion per la vorto de sia potenco, kaj farinte la elpurigon de niaj pekoj, sidigxis dekstre de la Majesto en altajxoj;

esperanto@Hebrews:1:5 @ CXar al kiu el la angxeloj Li iam diris: Vi estas Mia Filo, Hodiaux Mi vin naskis? kaj denove: Mi estos al li Patro, Kaj li estos al Mi Filo?

esperanto@Hebrews:1:6 @ Kaj ankoraux, kiam Li enkondukas la unuenaskiton en la mondon, Li diras:Kaj klinigxu antaux li cxiuj angxeloj de Dio.

esperanto@Hebrews:1:7 @ Kaj pri la angxeloj Li diras: Kiu faras la ventojn Liaj senditoj, Flamantan fajron Liaj servantoj;

esperanto@Hebrews:1:8 @ sed pri la Filo: Via trono estas Dia trono por cxiam kaj eterne; La sceptro de via regno estas sceptro de justeco.

esperanto@Hebrews:1:9 @ Vi amas virton kaj malamas malvirton; Tial Dio, via Dio, oleis vin per oleo de gxojo pli ol viajn kamaradojn.

esperanto@Hebrews:1:10 @ Kaj: En antikveco Vi, ho Eternulo, fondis la teron, Kaj la cxielo estas la faro de Viaj manoj.

esperanto@Hebrews:1:12 @ Kiel veston Vi ilin sxangxos, kaj ili sxangxigxos. Sed Vi restas la sama, Kaj Viaj jaroj ne finigxos.

esperanto@Hebrews:1:13 @ Sed al kiu el la angxeloj Li iam diris: Sidu dekstre de Mi, GXis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj?

esperanto@Hebrews:2:3 @ kiamaniere ni forsavigxos, malsxatinte tian gravan savon? kiu, unue ekanoncite per la Sinjoro, estas konfirmita al ni de la auxdintoj;

esperanto@Hebrews:2:4 @ dum Dio ankaux kunatestis per signoj kaj mirindajxoj kaj diversaj potencajxoj kaj disdonoj de la Sankta Spirito, laux Sia volo.

esperanto@Hebrews:2:7 @ Vi malaltigis lin malmulte antaux la angxeloj, Per honoro kaj beleco Vi lin kronis. Vi faris lin reganto super la faritajxoj de Viaj manoj;

esperanto@Hebrews:2:8 @ CXion Vi metis sub liajn piedojn. CXar, metante cxion sub lin, Li nenion lasis ne submetita. Sed nun ni ankoraux ne vidas cxion submetita sub lin.

esperanto@Hebrews:2:10 @ CXar konvenis al Li, por kiu cxio estas, kaj de kiu cxio estas, alkondukanta multajn filojn al gloro, perfektigi per suferado la estron de ilia savo.

esperanto@Hebrews:2:12 @ dirante: Mi predikos Vian nomon al miaj fratoj, En la mezo de popola kunveno mi Vin gloros.

esperanto@Hebrews:2:14 @ CXar do la infanoj partoprenas en sango kaj karno, li ankaux mem egale partoprenis en ili, por ke per morto li neniigu tiun, kiu havis la potencon de morto, tio estas la diablo,

esperanto@Hebrews:2:17 @ Tial li devis en cxio similigxi al siaj fratoj, por ke li farigxu kompatema kaj fidela cxefpastro en la aferoj de Dio, por fari repacigon por la pekoj de la popolo.

esperanto@Hebrews:3:1 @ Tial, fratoj sanktaj, partoprenantaj en cxiela voko, pripensu la Apostolon kaj CXefpastron de nia konfeso, Jesuon,

esperanto@Hebrews:3:2 @ kiu estis fidela al Tiu, kiu nomis lin kiel ankaux Moseo en Lia domo.

esperanto@Hebrews:3:3 @ CXar cxi tiu estas rigardita kiel inda je tiom pli granda gloro ol Moseo, kiom pli grandan honoron, ol la domo, havas gxia stariginto.

esperanto@Hebrews:3:5 @ Kaj Moseo ja estis fidela en Lia tuta domo, kiel servanto, por atestajxo pri tio, kio estis parolota;

esperanto@Hebrews:3:6 @ sed Kristo, kiel filo super Lia domo; kies domo ni estas, se ni tenos nian kuragxon kaj la gxojadon de nia espero firmaj gxis la fino.

esperanto@Hebrews:3:7 @ Tial, kiel diras la Sankta Spirito: Hodiaux, se vi auxskultas Lian vocxon,

esperanto@Hebrews:3:8 @ Ne obstinigu vian koron, kiel en la indignigo, Kiel en la tago de la tento en la dezerto,

esperanto@Hebrews:3:9 @ Kiam viaj patroj Min incitis, Esploris kaj vidis Miajn farojn kvardek jarojn.

esperanto@Hebrews:3:10 @ Pro tio Mi indignis kontraux tiu generacio, Kaj Mi diris:Ili cxiam estas kun koro malgxusta, Kaj ili ne volas koni Miajn vojojn;

esperanto@Hebrews:3:11 @ Tial Mi jxuris en Mia kolero, Ke ili ne venos en Mian ripozejon.

esperanto@Hebrews:3:13 @ sed konsilu unu la alian cxiutage, dum estas nomate hodiaux, por ke neniu el vi estu obstinigita per la trompeco de peko;

esperanto@Hebrews:3:14 @ cxar ni farigxis partoprenantoj en Kristo, se la komencon de nia certigxo ni tenos firma gxis la fino;

esperanto@Hebrews:3:15 @ dum estas dirite: Hodiaux, se vi auxskultas Lian vocxon, Ne obstinigu vian koron, kiel en la indignigo.

esperanto@Hebrews:3:18 @ Kaj al kiuj Li jxuris, ke ili ne venos en Lian ripozejon, krom al la neobeantoj?

esperanto@Hebrews:4:1 @ Ni do timu, ke, kiam al ni restas promeso veni en Lian ripozejon, iu el vi eble sxajne malatingos gxin.

esperanto@Hebrews:4:3 @ CXar ni ekkredintoj venas en la ripozejon, kiel Li diris: Tial Mi jxuris en Mia kolero, Ke ili ne venos en Mian ripozejon; kvankam la faritajxoj estis finitaj jam de post la fondo de la mondo.

esperanto@Hebrews:4:4 @ CXar Li diris ie pri la sepa tago jene:Kaj Dio ripozis en la sepa tago de Sia tuta laboro;

esperanto@Hebrews:4:5 @ kaj ankaux jene: Ili ne venos en Mian ripozejon.

esperanto@Hebrews:4:7 @ denove Li difinis iun tagon, dirante en David:Hodiaux, post tiom da tempo; kiel estas dirite: Hodiaux, se vi auxskultas Lian vocxon, Ne obstinigu vian koron.

esperanto@Hebrews:4:8 @ CXar se Josuo al ili estus doninta ripozon, Li ne parolus poste pri alia tago.

esperanto@Hebrews:4:9 @ Tial restas sabata ripozo por la popolo de Dio.

esperanto@Hebrews:4:10 @ CXar tiu, kiu venis en sian ripozejon, ankaux mem ripozas de siaj faroj, kiel Dio de Siaj.

esperanto@Hebrews:4:12 @ CXar la vorto de Dio estas viva kaj energia, kaj pli akra ol cxia glavo dutrancxa, kaj penetranta gxis divido de la animo kaj spirito, kaj de artikoj kaj medolo, kaj kritikanta la pensojn kaj celojn de la koro.

esperanto@Hebrews:4:13 @ Kaj ne ekzistas kreitajxo kasxita antaux Lia vidado; sed cxio estas nuda kaj evidenta al la okuloj de Tiu, al kiu nia afero rilatas.

esperanto@Hebrews:4:14 @ Havante do cxefpastron grandan, trapasintan la cxielon, Jesuon, la Filon de Dio, ni tenu firme nian konfeson.

esperanto@Hebrews:4:15 @ CXar ni havas cxefpastron ne tian, kiu ne povus simpatii kun niaj malfortajxoj, sed tentitan en cxio tiel same, tamen sen peko.

esperanto@Hebrews:5:2 @ povante indulgi tiujn, kiuj estas malkleraj kaj erarantaj, tial, ke li mem estas cxirkauxata de malforteco;

esperanto@Hebrews:5:5 @ Tiel ankaux Kristo sin mem ne honoris, por farigxi cxefpastro, sed lin honoris Tiu, kiu diris al li: Vi estas Mia Filo, Hodiaux Mi vin naskis;

esperanto@Hebrews:5:6 @ kiel ankaux aliloke Li diris: Vi estas pastro por cxiam, Laux la maniero de Melkicedek.

esperanto@Hebrews:5:7 @ En siaj karnaj tagoj, pregxojn kaj petegojn oferinte, kun forta kriado kaj larmoj, al Tiu, kiu povis lin savi el morto, kaj auxdite pro sia pia timo,

esperanto@Hebrews:5:11 @ Pri tiu ni havas dirotajxojn multajn, kaj malfacile klarigeblajn tial, ke vi surdigxis en auxdado.

esperanto@Hebrews:5:12 @ CXar kvankam vi jam devus esti instruistoj, vi ankoraux bezonas, ke oni instruu al vi, kiaj estas la komencaj elementoj de la orakoloj de Dio, kaj vi farigxis bezonantoj de lakto kaj ne de solida nutrajxo.

esperanto@Hebrews:6:1 @ Tial, cxesigante la diskutadon pri la elementoj de Kristo, ni iru antauxen al perfektigxo, ne metante denove fundamenton de pento el malvivaj faroj kaj de fido al Dio,

esperanto@Hebrews:6:8 @ sed se gxi donas dornojn kaj kardojn, gxi estas malaprobata kaj proksima al malbeno; gxia fino estas en brulado.

esperanto@Hebrews:6:10 @ cxar Dio ne estas maljusta, por forgesi vian laboron kaj la amon, kiun vi montris al Lia nomo, servinte al la sanktuloj kaj ankoraux servante.

esperanto@Hebrews:6:11 @ Sed ni deziras, ke cxiu el vi montru tian saman diligentecon por la plenumo de la espero gxis la fino;

esperanto@Hebrews:6:13 @ CXar kiam Dio promesis al Abraham, Li jxuris per Si mem (cxar Li ne povis jxuri per iu pli granda),

esperanto@Hebrews:6:16 @ CXar homoj jxuras per la pli granda, kaj cxe ili la jxuro por certigo estas fino de cxia disputado.

esperanto@Hebrews:6:17 @ Kaj Dio, volante montri pli abunde al la heredantoj de la promeso la nesxangxeblecon de Sia intenco, intermetis jxuron,

esperanto@Hebrews:6:20 @ kien eniris Jesuo, la antauxulo por ni, farigxinte cxefpastro por cxiam laux la maniero de Melkicedek.

esperanto@Hebrews:7:3 @ senpatra, senpatrina, sengenealogia, havanta nek komencon de tagoj, nek finon de vivo, sed similigita al la Filo de Dio), restas pastro por cxiam.

esperanto@Hebrews:7:4 @ Nun pripensu, kiel granda estis cxi tiu, al kiu la patriarko Abraham donis dekonon el la akirajxoj.

esperanto@Hebrews:7:5 @ Kaj efektive el la filoj de Levi tiuj, kiuj ricevas la pastran oficon, havas ordonon imposti lauxlegxe podekone la popolon, tio estas, siajn fratojn, kvankam elirintajn el la lumboj de Abraham;

esperanto@Hebrews:7:7 @ Sed ekster cxia kontrauxparolo, la malpli granda ricevas benon de la pli granda.

esperanto@Hebrews:7:10 @ cxar li estis ankoraux en la lumboj de la patro, kiam Melkicedek lin renkontis.

esperanto@Hebrews:7:11 @ Tial, se ekzistis perfekteco per la Levida pastreco (cxar sub gxi la popolo ricevis la legxon), kia plua bezono estis, ke levigxu alia pastro laux la maniero de Melkicedek, kaj ne estu nomata laux la maniero de Aaron?

esperanto@Hebrews:7:12 @ CXar kiam la pastraro sxangxigxas, necese ankaux farigxas sxangxo de legxo.

esperanto@Hebrews:7:13 @ CXar tiu, pri kiu tio estas dirita, estas ano de alia tribo, el kiu neniu servis cxe la altaro.

esperanto@Hebrews:7:14 @ CXar evidente estas, ke nia Sinjoro devenis de Jehuda, pri kiu tribo Moseo diris nenion rilate pastrecon.

esperanto@Hebrews:7:15 @ Kaj tio ecx pli evidenta estas, se laux simileco de Melkicedek levigxas pastro alia,

esperanto@Hebrews:7:17 @ cxar li havas la ateston: Vi estas pastro por cxiam Laux la maniero de Melkicedek.

esperanto@Hebrews:7:18 @ CXar okazas vere nuligado de antauxiranta ordono, pro gxia malforteco kaj senutileco

esperanto@Hebrews:7:21 @ (cxar ili sen jxurado estas faritaj pastroj, sed cxi tiu kun jxuro laux Tiu, kiu diris pri li: La Eternulo jxuris, kaj ne pentos: Vi estas pastro por cxiam);

esperanto@Hebrews:7:24 @ sed cxi tiu, pro sia eterna dauxrado, havas sian pastrecon nesxangxebla.

esperanto@Hebrews:7:25 @ Tial ankaux li povas savi gxis la ekstremajxo tiujn, kiuj alproksimigxas per li al Dio, cxar li cxiam vivas, por propeti pro ili.

esperanto@Hebrews:7:26 @ CXar por ni konvenis tia cxefpastro, sankta, senpeka, senmakula, apartigita for de pekuloj, kaj farita pli alta ol la cxielo;

esperanto@Hebrews:7:27 @ li ne havas cxiutagan necesecon, kiel tiuj cxefpastroj, oferi oferojn, unue pro la propraj pekoj, poste pro la pekoj de la popolo; cxar tion li faris unufoje por cxiam, oferante sin mem.

esperanto@Hebrews:7:28 @ CXar la legxo starigas kiel cxefpastrojn homojn, kiuj havas malfortecon; sed la vorto de la jxuro, kiu estas post la legxo, nomas Filon, perfektigitan por cxiam.

esperanto@Hebrews:8:1 @ Jen do la resumo rilate la diritajxojn:Ni havas tian cxefpastron, kiu sidigxis dekstre de la trono de la Majesto en la cxielo,

esperanto@Hebrews:8:3 @ CXar cxiu cxefpastro estas enoficigita por oferi donacojn kaj oferojn; kaj tial estas necese, ke ankaux cxi tiu havu ion por oferi.

esperanto@Hebrews:8:4 @ Sed se li estus sur la tero, li tute ne estus pastro, tial, ke jam ekzistas oferantoj de donacoj laux la legxo;

esperanto@Hebrews:8:7 @ CXar se tiu unua interligo estus sendifekta, tiam ne estus sercxita loko por dua.

esperanto@Hebrews:8:8 @ CXar riprocxante ilin, Li diris: Jen venos la tempo, diras la Eternulo, Kiam Mi faros kun la domo de Izrael kaj la domo de Jehuda interligon novan:

esperanto@Hebrews:8:9 @ Ne tian, kiel la interligo, kiun Mi faris kun iliaj patroj En la tago, kiam Mi prenis ilian manon, por elkonduki ilin el la lando Egipta, CXar ili ne restis en Mia interligo, Kaj Mi malatentis ilin, diris la Eternulo.

esperanto@Hebrews:8:10 @ Sed jen estas la interligo, kiun Mi faros kun la domo de Izrael Post tiu tempo, diras la Eternulo: Mi metos Miajn legxojn en ilian internon, Kaj sur ilia koro Mi ilin skribos, Kaj Mi estos ilia Dio, Kaj ili estos Mia popolo.

esperanto@Hebrews:8:11 @ Kaj ne plu instruos cxiu sian proksimulon, Kaj cxiu sian fraton, dirante:Ekkonu la Eternulon; CXar cxiuj Min konos, De iliaj malgranduloj gxis iliaj granduloj;

esperanto@Hebrews:8:12 @ CXar Mi pardonos iliajn kulpojn, Kaj iliajn pekojn kaj malbonajxojn Mi ne plu rememoros.

esperanto@Hebrews:9:6 @ Kiam do cxi tio estis tiel arangxita, en la unuan tabernaklon eniras cxiam la pastroj, farante la Diservojn;

esperanto@Hebrews:9:12 @ nek per la sango de kaproj kaj bovidoj, sed per sia propra sango, eniris unufoje por cxiam en la sanktejon, atinginte eternan elacxeton.

esperanto@Hebrews:9:14 @ kiom pli la sango de Kristo, kiu per la eterna Spirito sin oferis senmakula al Dio, purigos vian konsciencon el malvivaj faroj, por servi al la vivanta Dio?

esperanto@Hebrews:9:15 @ Kaj pro tio li estas interulo de nova testamento, por ke (post kiam morto okazis por la elacxeto de tiuj pekoj, kiuj estis sub la unua testamento) la vokitoj ricevu la promeson de la eterna heredajxo.

esperanto@Hebrews:9:16 @ CXar kiam estas testamento, nepre devas esti la morto de la testamentinto.

esperanto@Hebrews:9:17 @ CXar testamento efektivigxas rilate mortinton, cxar gxi neniam efikas, dum vivas la testamentinto.

esperanto@Hebrews:9:18 @ Tial ankaux la unua testamento ne sen sango dedicxigxis.

esperanto@Hebrews:10:1 @ CXar la legxo, havante ombron de estontaj bonajxoj, ne la bildon mem de la aferoj, neniam povas, per tiuj samaj oferoj, kiujn oni oferadas sencxese jaron post jaro, perfektigi la tien venantajn.

esperanto@Hebrews:10:2 @ CXar alie cxu ili ne cxesus esti oferataj? tial, ke la adorantoj, unufoje purigite, jam ne havus konsciencon pri pekoj.

esperanto@Hebrews:10:5 @ Tial, venante en la mondon, li diris: Oferojn kaj donacojn Vi ne deziras, Sed korpon Vi preparis por mi;

esperanto@Hebrews:10:7 @ Tiam mi diris:Jen mi venis (En la rulajxo de la libro estas skribite pri mi), Por plenumi Vian volon, ho Dio!

esperanto@Hebrews:10:9 @ tiam li diris:Jen mi venis, por plenumi Vian volon. Li forprenas la unuan, por ke li starigu la duan.

esperanto@Hebrews:10:10 @ Laux tiu volo ni estas sanktigitaj per la ofero de la korpo de Jesuo Kristo unufoje por cxiam.

esperanto@Hebrews:10:11 @ Kaj cxiu pastro staradas cxiutage, servante kaj oferante ofte la samajn oferojn, kiuj neniam povas forpreni pekojn;

esperanto@Hebrews:10:12 @ sed li, oferinte unu oferon por pekoj por cxiam, sidigxis dekstre de Dio;

esperanto@Hebrews:10:13 @ de nun atendante, gxis liaj malamikoj farigxos benketo por liaj piedoj.

esperanto@Hebrews:10:16 @ Jen estas la interligo, kiun Mi faros kun ili Post tiu tempo, diras la Eternulo: Mi metos Miajn legxojn en ilian internon, Kaj sur ilia koro Mi ilin skribos; li ankaux diras:

esperanto@Hebrews:10:17 @ Kaj iliajn pekojn kaj malbonajxojn Mi ne plu rememoros.

esperanto@Hebrews:10:20 @ per la vojo nova kaj vivanta, kiun li dedicxis por ni, tra la kurteno, tio estas, lia karno,

esperanto@Hebrews:10:22 @ ni alproksimigxu kun sincera koro, en pleneco de fido, kun niaj koroj aspergitaj for de malbona konscienco, kaj kun la korpoj lavitaj per akvo pura;

esperanto@Hebrews:10:23 @ ni tenu firme la konfeson de nia espero sendeklinigxe; cxar la promesinto estas fidela;

esperanto@Hebrews:10:24 @ kaj ni pripensu unu la alian, por instigi al amo kaj bonaj faroj;

esperanto@Hebrews:10:25 @ ne forlasante nian kunvenadon, kiel estas la kutimo de iuj; sed konsilante unu la alian, kaj des pli forte, ju pli vi vidas la tagon alproksimigxanta.

esperanto@Hebrews:10:27 @ sed ia timoplena atendo de jugxo, kaj de fajra kolero, kiu ekstermos la kontrauxulojn.

esperanto@Hebrews:10:29 @ kiom pli severan punon, vi opinias, ke meritos tiu, kiu piedpremis la Filon de Dio kaj rigardas kiel ne sanktan la sangon de la interligo, per kiu li estis sanktigita, kaj kiu spitis la Spiriton de graco?

esperanto@Hebrews:10:30 @ CXar ni konas Tiun, kiu diris:CXe Mi estas vengxo, Mi repagos. Kaj ankaux:La Eternulo jugxos Sian popolon.

esperanto@Hebrews:10:33 @ unuflanke, kiam vi farigxis spektaklo per riprocxoj kaj doloroj, kaj aliflanke, kiam vi partoprenis kun tiuj, kiuj tian sperton havis.

esperanto@Hebrews:10:34 @ CXar vi kompatis tiujn, kiuj estis en katenoj, kaj gxoje akceptis la rabadon de via posedajxo, sciante, ke vi mem havas pli bonan kaj restantan posedajxon.

esperanto@Hebrews:10:35 @ Tial ne forjxetu vian kuragxon, kiu havas rekompencon grandan.

esperanto@Hebrews:10:38 @ Sed virtulo vivos per sia fideleco; Kaj se li sin tiros malantauxen, mia spirito ne gxojos en li.

esperanto@Hebrews:11:4 @ Per la fido Habel oferis al Dio pli bonan oferon ol Kain, per kio li ricevis ateston, ke li estas justa, cxar Dio atestis pri liaj donacoj; kaj per gxi li, mortinte, ankoraux parolas.

esperanto@Hebrews:11:5 @ Per la fido HXanohx estis transportita, por ne vidi morton; kaj li ne estis trovata, cxar Dio lin transportis; cxar antaux lia transporto estis atestite pri li, ke li placxis al Dio;

esperanto@Hebrews:11:7 @ Per la fido Noa, avertite pri la ankoraux ne viditaj aferoj, kun pia timo konstruis arkeon por la savado de sia domo; per kio li kondamnis la mondon, kaj farigxis heredanto de la justeco laux fido.

esperanto@Hebrews:11:8 @ Per la fido Abraham, vokite, obeis eliri en lokon, kiun li estis ricevonta kiel heredajxon; kaj li eliris, ne sciante, kien li iras.

esperanto@Hebrews:11:14 @ CXar tiuj, kiuj parolas tiamaniere, konstatas, ke patrolandon ili sercxas.

esperanto@Hebrews:11:15 @ Kaj se ili tenadus en memoro tiun landon, el kiu ili eliris, ili havus ian okazon por reiri.

esperanto@Hebrews:11:16 @ Sed nun pli bonan landon ili celas, tio estas, cxielan; tial Dio ne hontas pri ili, esti nomata ilia Dio; cxar Li por ili pretigis urbon.

esperanto@Hebrews:11:17 @ Per la fido Abraham, provate, oferis Isaakon; tiu, kiu akceptis la promesojn, ekoferis ja sian solenaskiton;

esperanto@Hebrews:11:18 @ nome tiu, al kiu estis dirite:Per Isaak oni nomos vian idaron;

esperanto@Hebrews:11:21 @ Per la fido Jakob, mortante, benis cxiun el la filoj de Jozef, kaj adorklinigxis sur la supro de sia bastono.

esperanto@Hebrews:11:22 @ Per la fido Jozef, cxe la fino de sia vivo, aludis la foriron de la Izraelidoj, kaj pri siaj ostoj ordonis.

esperanto@Hebrews:11:35 @ Virinoj rericevis siajn mortintojn per revivigo; kaj aliaj suferis turmentadon, ne akceptante liberigon, por atingi pli bonan relevigxon;

esperanto@Hebrews:11:36 @ kaj aliaj elprovigxis per mokado kaj skurgxado kaj ankaux de katenoj kaj malliberigxo;

esperanto@Hebrews:11:39 @ Kaj cxiuj tiuj, ricevinte bonan ateston per sia fido, ne ricevis la promeson,

esperanto@Hebrews:12:1 @ Tial ankaux ni, havante cxirkaux ni tian nubegon da atestantoj, formetu cxion pezan kaj la pekon embarasantan, kaj persiste kuru la kuradon antaux ni metitan,

esperanto@Hebrews:12:3 @ CXar pripensu tiun, kiu suferis tian kontrauxdiradon de pekuloj kontraux li, por ke vi ne lacigxu kaj ne malfortigxu en viaj spiritoj.

esperanto@Hebrews:12:5 @ kaj vi forgesis la admonon, kiu rezonas kun vi, kiel kun filoj: Mia filo, ne malsxatu la punon de la Eternulo, Nek svenu, riprocxate de Li;

esperanto@Hebrews:12:7 @ Se vi suferas punon, kiel al filoj Dio rilatigxas al vi; cxar kia filo estas, kiun la patro ne punas?

esperanto@Hebrews:12:9 @ Cetere ni havis patrojn de nia karno, kiuj nin punis, kaj ni respektis ilin; cxu ni ne multe pli submetigxu al la Patro de la spiritoj, kaj vivu?

esperanto@Hebrews:12:10 @ CXar ili ja dum kelke da tagoj laux sia volo punis; sed Li, por utilo, por ke ni partoprenu en Lia sankteco.

esperanto@Hebrews:12:12 @ Tial levu la manojn pendantajn kaj la senfortajn genuojn;

esperanto@Hebrews:12:13 @ kaj faru rektajn vojetojn por viaj piedoj, por ke tio, kio estas lama, ne deturnigxu, sed prefere resanigxu.

esperanto@Hebrews:12:15 @ rigardante zorge, por ke neniu maltrafu la gracon de Dio, por ke nenia radiko de maldolcxeco, altkreskante, vin gxenu, kaj por ke per tio multaj ne malpurigxu;

esperanto@Hebrews:12:16 @ por ke ne estu iu malcxastulo aux malpiulo, kiel Esav, kiu por unu mangxo vendis sian unuenaskitecon.

esperanto@Hebrews:12:17 @ CXar vi scias, ke ecx kiam li poste deziris heredi la benon, li estis rifuzita; cxar por pentado li trovis nenian lokon, kvankam kun larmoj li gxin sercxis.

esperanto@Hebrews:12:22 @ sed vi alvenis al la monto Cion kaj al la urbo de vivanta Dio, la cxiela Jerusalem, kaj al miriadoj da angxeloj,

esperanto@Hebrews:12:26 @ kies vocxo tiam skuis la teron; sed nun Li promesis, dirante:Ankoraux unufoje Mi ekmovos ne sole la teron, sed ankaux la cxielon.

esperanto@Hebrews:12:28 @ Tial, ricevante regnon neskueblan, ni havu dankemecon, per kiu ni adoru Dion akcepteble kun respektego kaj pia timo;

esperanto@Hebrews:12:29 @ cxar nia Dio estas fajro konsumanta.

esperanto@Hebrews:13:2 @ Ne forgesu gastamon al nekonatoj; cxar per tio iuj gastigis angxelojn, ne sciante.

esperanto@Hebrews:13:5 @ Estu via karaktero sen monamo; estu kontentaj je tio, kion vi havas; cxar Li mem diris:Mi ne foriros de vi kaj ne forlasos vin.

esperanto@Hebrews:13:6 @ Tial ni kuragxas diri: La Eternulo estas mia helpanto, mi ne timos; Kion faros al mi homo?

esperanto@Hebrews:13:7 @ Memoru viajn regintojn, kiuj parolis al vi la vorton de Dio; kaj ilian fidon imitu, pripensante la finon de ilia vivmaniero.

esperanto@Hebrews:13:8 @ Jesuo Kristo estas la sama hieraux, hodiaux, kaj gxis eterneco.

esperanto@Hebrews:13:10 @ Ni havas altaron, el kiu la servantoj de la tabernaklo havas nenian rajton mangxi.

esperanto@Hebrews:13:12 @ Tial Jesuo ankaux, por ke li sanktigu la popolon per sia propra sango, ekster la pordego suferis.

esperanto@Hebrews:13:13 @ Tial ni eliru al li ekster la tendaro, portante lian riprocxon.

esperanto@Hebrews:13:15 @ Per li do ni oferu al Dio cxiam oferon de lauxdo, tio estas, la frukton de niaj lipoj konfesantaj al lia nomo.

esperanto@Hebrews:13:16 @ Sed ne forgesu la bonfaradon kaj kunulecon; cxar tiaj oferoj placxas al Dio.

esperanto@Hebrews:13:17 @ Obeu al tiuj, kiuj vin regas, kaj submetigxu; cxar ili viglas pro viaj animoj, kvazaux liveronte raporton; por ke kun gxojo ili faru tion, kaj ne gxemante, cxar cxi tio estus senprofita por vi.

esperanto@Hebrews:13:20 @ Nun la Dio de paco, kiu relevis el la mortintoj la grandan pasxtiston de la sxafoj, nian Sinjoron Jesuo, per la sango de la eterna interligo,

esperanto@Hebrews:13:21 @ perfektigu vin en cxia bona laboro, por plenumi Lian volon, farante en vi tion, kio placxas al Li, per Jesuo Kristo, al kiu estu la gloro por cxiam kaj eterne. Amen.

esperanto@Hebrews:13:23 @ Sciu, ke estas liberigita nia frato Timoteo, kun kiu, se li venos baldaux, mi vin vidos.

esperanto@James:1:2 @ Rigardu cxion kiel gxojigan, miaj fratoj, kiam vi falas en diversajn tentojn,

esperanto@James:1:3 @ sciante, ke la provado de via fido faras paciencon.

esperanto@James:1:4 @ Kaj la pacienco havu sian perfektan faradon, por ke vi estu perfektaj kaj kompletaj, ne havante mankon.

esperanto@James:1:8 @ duoblanima homo, sxanceligxa en cxiuj siaj vojoj.

esperanto@James:1:9 @ Sed la malaltranga frato gxoju pri sia alteco;

esperanto@James:1:10 @ kaj la ricxulo pri sia humiligxo; cxar kiel floro de herbo li forpasos.

esperanto@James:1:11 @ CXar la suno levigxas kun la brulvento kaj sekigas la herbon, kaj gxia floro falas, kaj la gracio de gxia formo pereas; tiel ankaux la ricxulo velkos en siaj vojoj.

esperanto@James:1:12 @ Felicxa estas la homo, kiu elportas tenton; cxar kiam li estos elprovita, li ricevos la kronon de vivo, kiun la Sinjoro promesis al tiuj, kiuj lin amas.

esperanto@James:1:13 @ Neniu diru, kiam li estas tentata:Mi estas tentata de Dio; cxar Dio ne estas tentebla de malbono, kaj Li mem tentas neniun;

esperanto@James:1:14 @ sed cxiu estas tentata, kiam li estas fortirata de sia dezirado, kaj delogata.

esperanto@James:1:15 @ Tiam la dezirado, gravedigxinte, naskas pekon; kaj la peko, maturigxinte, naskas morton.

esperanto@James:1:16 @ Ne trompigxu, miaj amataj fratoj.

esperanto@James:1:18 @ Laux Sia propra volo Li naskis nin per la vorto de la vero, por ke ni estu kvazaux unuaajxo de Liaj kreitajxoj.

esperanto@James:1:19 @ Tion vi scias, miaj amataj fratoj. Sed cxiu rapidu auxdi, malrapidu paroli, malrapidu koleri;

esperanto@James:1:21 @ Tial, formetinte cxian malpurecon kaj superfluon de malico, akceptu kun humileco la enplantitan vorton, kiu povas savi viajn animojn.

esperanto@James:1:23 @ CXar se iu estas auxskultanto de la vorto, kaj ne plenumanto, li similas iun, kiu rigardas sian naturan vizagxon en spegulo;

esperanto@James:1:24 @ cxar li sin rigardas kaj foriras, kaj tuj forgesas, kia li estis.

esperanto@James:1:25 @ Sed tiu, kiu fikse rigardas en la perfektan legxon, la legxon de libereco, kaj tiel restas, ne estante auxskultanto, kiu forgesas, sed plenumanto, kiu energias, tiu estos benata en sia faro.

esperanto@James:1:26 @ Se iu sxajnas al si religia, ne bridante sian langon, sed trompante sian koron, ties religio estas vanta.

esperanto@James:1:27 @ Religio pura kaj senmakula antaux nia Dio kaj Patro estas jena:viziti orfojn kaj vidvinojn en ilia mizero, kaj sin gardi sen malpurigxo de la mondo.

esperanto@James:2:1 @ Miaj fratoj, ne kun personfavorado tenu la fidon de nia Sinjoro Jesuo Kristo, la glora Sinjoro.

esperanto@James:2:2 @ CXar se en vian sinagogon envenas viro kun oraj ringoj, en bela vestaro, kaj envenas ankaux malricxulo en malpura vestaro;

esperanto@James:2:3 @ kaj vi respektas la bele vestitan homon, kaj diras:Sidigxu cxi tie en bona loko; kaj diras al la malricxulo:Staru tie, aux sidigxu sube apud mia piedbenketo;

esperanto@James:2:5 @ Auxskultu, miaj amataj fratoj; cxu Dio ne elektis la malricxulojn laux la mondo, por esti ricxaj rilate al fido, kaj heredantoj de la regno, kiun Li promesis al tiuj, kiuj Lin amas?

esperanto@James:2:8 @ Tamen, se vi plenumas la regxan legxon laux la Skribo:Amu vian proksimulon kiel vin mem-vi faras bone;

esperanto@James:2:14 @ Kia estas la profito, miaj fratoj, se iu diras, ke li havas fidon, sed ne havas farojn? cxu tiu fido povas lin savi?

esperanto@James:2:16 @ kaj iu el vi diras al ili:Iru en paco, estu varmaj kaj sataj; tamen vi ne donas al ili tion, kion la korpo bezonas, kia estas la profito?

esperanto@James:2:18 @ Kaj cetere iu diros:Vi havas fidon, kaj mi havas farojn; montru al mi vian fidon aparte de faroj, kaj mi per miaj faroj montros al vi la fidon.

esperanto@James:2:21 @ CXu nia patro Abraham ne pravigxis per faroj, oferinte sian filon Isaak sur la altaro?

esperanto@James:2:22 @ Vi vidas, ke la fido kunagis kun liaj faroj, kaj per faroj la fido perfektigxis;

esperanto@James:2:25 @ Tiel same, cxu ankaux la malcxastistino Rahxab ne pravigxis per faroj, kiam sxi akceptis la senditojn kaj forsendis ilin per alia vojo?

esperanto@James:3:1 @ Ne estu multaj instruistoj, miaj fratoj, sciante, ke ni ricevos pli severan jugxon.

esperanto@James:3:3 @ Se ni al la cxevaloj enmetas la bridojn en la busxojn, por ke ili obeu al ni, ni ankaux cxirkauxturnas ilian tutan korpon.

esperanto@James:3:6 @ Kaj la lango estas fajro; mondo da maljusteco inter niaj membroj estas la lango, kiu malpurigas la tutan korpon kaj ekbruligas la radon de la naturo kaj estas ekbruligita de Gehena.

esperanto@James:3:10 @ el la sama busxo eliras beno kaj malbeno. Miaj fratoj, tio devus ne tiel esti.

esperanto@James:3:12 @ cxu figarbo, miaj fratoj, povas doni olivojn, aux vinberarbo figojn? kaj sala akvo ne donas dolcxajxon.

esperanto@James:3:13 @ Kiu inter vi estas sagxa kaj prudenta? tiu elmontru per honesta vivado siajn farojn en mildeco de sagxeco.

esperanto@James:3:14 @ Sed se vi havas akran jxaluzon kaj malpacon en via koro, ne fieru, kaj ne mensogu kontraux la vero.

esperanto@James:3:16 @ CXar kie estas jxaluzo kaj malpaco, tie estas konfuzo kaj cxia malnobla ago.

esperanto@James:4:1 @ De kie militoj kaj de kie bataloj inter vi? cxu ne de viaj voluptoj, militantaj en viaj membroj?

esperanto@James:4:3 @ Vi petas kaj ne ricevas, tial, ke vi petas malprave, por ke vi elspezu por viaj voluptoj.

esperanto@James:4:4 @ Vi adultulinoj, cxu vi ne scias, ke la amikeco al la mondo estas malamikeco al Dio? CXiu do, kiu volas esti amiko de la mondo, farigxas malamiko de Dio.

esperanto@James:4:5 @ Aux cxu vi opinias, ke la Skribo vane parolas? CXu la spirito, kiun Li logxigis en ni, deziregas envieme?

esperanto@James:4:6 @ Sed Li donas pli grandan gracon. Tial estas dirite:Dio kontrauxstaras al la fieruloj, sed al la humiluloj Li donas gracon.

esperanto@James:4:7 @ Submetigxu do al Dio; sed rezistu la diablon, kaj li forkuros de vi.

esperanto@James:4:9 @ Mizeru kaj malgxoju kaj ploru; via ridado turnigxu en ploron, kaj via gxojo en malgxojon.

esperanto@James:4:11 @ Ne kalumniu unu la alian, fratoj. Kiu kalumnias fraton aux jugxas sian fraton, tiu kalumnias la legxon kaj jugxas la legxon; sed se vi jugxas la legxon, vi jam estas ne plenumanto de la legxo, sed jugxanto.

esperanto@James:4:12 @ Unu estas la legxdonisto kaj jugxisto, Tiu, kiu povas savi aux pereigi; kiu vi estas, jugxanta vian proksimulon?

esperanto@James:4:13 @ Atentu nun vi, kiuj diras:Hodiaux aux morgaux ni iros al tiu urbo kaj restos tie unu jaron kaj negocados kaj profitos;

esperanto@James:4:14 @ kvankam vi ne scias, kio morgaux okazos. Kio estas via vivo? Vi ja estas vaporo, kiu mallongan tempon montrigxas kaj poste malaperas.

esperanto@James:4:16 @ Sed nun vi fieras pri viaj memfidajxoj; cxiu tia singratulado estas malbona.

esperanto@James:4:17 @ Kiu do scias bonfari, kaj ne bonfaras, cxe tiu estas peko.

esperanto@James:5:2 @ Via ricxo putrigxis, kaj viaj vestoj konsumigxas de tineoj.

esperanto@James:5:3 @ Via oro kaj via argxento rustigxis; kaj ilia rusto atestos kontraux vi, kaj konsumos vian karnon, kiel fajro. En la lastaj tagoj vi kolektadis trezoron.

esperanto@James:5:4 @ Jen krias la de vi trompe retenata salajro de la laboristoj, kiuj falcxis viajn kampojn; kaj la krioj de la rikoltintoj venis en la orelojn de la Eternulo Cebaot.

esperanto@James:5:5 @ Vi luksadis sur la tero, kaj dibocxadis; vi nutradis viajn korojn en tago de bucxado.

esperanto@James:5:8 @ Vi ankaux paciencu; fortikigu viajn korojn; cxar la alveno de la Sinjoro alproksimigxas.

esperanto@James:5:9 @ Ne murmuru, fratoj, unu kontraux la alia, por ke vi ne estu jugxataj; jen la jugxisto staras antaux la pordoj.

esperanto@James:5:12 @ Sed antaux cxio, miaj fratoj, ne jxuru, nek per la cxielo, nek per la tero, nek per ia alia jxuro; sed via jes estu jes, kaj via ne estu ne; por ke vi ne falu sub jugxon.

esperanto@James:5:16 @ Konfesu do viajn pekojn unu al la alia, kaj pregxu unu por la alia, por ke vi resanigxu. Petego de justulo multe efikas per sia energio.

esperanto@James:5:18 @ Kaj denove li pregxis; kaj la cxielo donis pluvon, kaj la tero ekproduktis sian frukton.

esperanto@James:5:19 @ Miaj fratoj, se iu el vi forvagos de la vero, kaj iu lin returnos,

esperanto@1Peter:1:3 @ Benata estu la Dio kaj Patro de nia Sinjoro Jesuo Kristo, kiu laux Sia granda kompato nin renaskis en esperon vivan per la relevigxo de Jesuo Kristo el la mortintoj,

esperanto@1Peter:1:7 @ por ke la provado de via fido, pli multevalora ol oro, kiu pereas, kvankam per fajro provite, trovigxu efika por lauxdo kaj gloro kaj honoro en la malkasxo de Jesuo Kristo;

esperanto@1Peter:1:9 @ ricevante la celon de via fido, savon de animoj.

esperanto@1Peter:1:11 @ sercxante, kiun kaj kian tempon montris la enestanta en ili Spirito de Kristo, kiu atestis antauxe la suferojn por Kristo kaj la sekvontajn glorojn.

esperanto@1Peter:1:13 @ Tial, cxirkauxzoninte la lumbojn de via menso, estu sobraj kaj esperadu perfekte la gracon alportotan al vi en la malkasxo de Jesuo Kristo;

esperanto@1Peter:1:14 @ kiel infanoj de obeo, ne formigxante laux la voluptoj, kiujn vi antauxe havis en via nescio;

esperanto@1Peter:1:15 @ sed kiel via Vokinto estas sankta, tiel vi ankaux farigxu sanktaj en cxia konduto;

esperanto@1Peter:1:17 @ Kaj se vi vokas la Patron, kiu sen personfavorado jugxas laux la faro de cxiu, vi pasigu en timo la tempon de via cxi tiea logxado;

esperanto@1Peter:1:18 @ sciante, ke ne per pereemaj objektoj, oro aux argxento, vi elacxetigxis el via vanta vivmaniero, kiun vi ricevis de viaj patroj;

esperanto@1Peter:1:21 @ kiuj per li fidas Dion, kiu relevis lin el la mortintoj kaj donis al li gloron; por ke via fido kaj espero estu al Dio.

esperanto@1Peter:1:22 @ CXastiginte viajn animojn, en la obeo al la vero, por sincera amo al la frataro, amu unu la alian el la koro fervore;

esperanto@1Peter:1:24 @ CXar: CXiu karno estas herbo, Kaj cxiu gxia cxarmo estas kiel kampa floreto. Sekigxas herbo, velkas floreto;

esperanto@1Peter:2:1 @ Formetinte do cxian malbonon kaj cxian trompon kaj hipokritecon kaj enviojn kaj cxiajn kalumniojn,

esperanto@1Peter:2:9 @ Sed vi estas raso elektita, pastraro regxa, nacio sankta, popolo Diposedata, por ke vi proklamu la gloron de Tiu, kiu vokis vin el mallumo en Sian lumon mirindan;

esperanto@1Peter:2:10 @ kiuj iam estis ne-popolo, sed nun estas popolo de Dio; antauxe nekompatitoj, sed nun kompatitoj.

esperanto@1Peter:2:12 @ kondutante dece cxe la nacianoj, por ke, kvankam ili kalumnias vin kiel malbonagulojn, tamen, vidante viajn bonfarojn, ili gloru Dion en la tago de vizitado.

esperanto@1Peter:2:14 @ cxu al regantoj, kiel liaj senditoj por vengxo al malbonaguloj kaj por lauxdo al bonaguloj.

esperanto@1Peter:2:15 @ CXar la volo de Dio estas, ke bonfarante, vi silentigu la nesciadon de homoj malsagxaj;

esperanto@1Peter:2:16 @ kiel liberaj, kaj ne farantaj el via libereco kovrilon de malico, sed kiel servistoj de Dio.

esperanto@1Peter:2:18 @ Servantoj, submetu vin al viaj sinjoroj kun cxia timo; ne sole al la bonaj kaj malseveraj, sed ankaux al la malbonhumoraj.

esperanto@1Peter:2:20 @ CXar kia honoro estas, se, pekante kaj sekve batate, vi tion pacience elportas? sed se, bonfarante kaj sekve suferante, vi tion pacience elportas, tio estas lauxdinda antaux Dio.

esperanto@1Peter:2:21 @ CXar al cxi tio vi estas vokitaj; pro tio, ke Kristo ankaux suferis pro vi, postlasante por vi ekzemplon, por ke vi sekvu liajn postesignojn;

esperanto@1Peter:2:22 @ pekon li ne faris, kaj trompo ne trovigxis en lia busxo;

esperanto@1Peter:2:24 @ li mem portis niajn pekojn en sia korpo sur la lignajxo, por ke ni, malvivigite koncerne pekojn, vivu por justeco; per lia vundo vi resanigxis.

esperanto@1Peter:2:25 @ CXar vi estis kiel sxafoj erarvagantaj; sed nun vi returne venis al la Pasxtisto kaj Episkopo de viaj animoj.

esperanto@1Peter:3:1 @ Tiel same, edzinoj, submetu vin al viaj propraj edzoj; por ke, ecx se iuj ne obeas al la vorto, ili sen la vorto estu gajnitaj per la konduto de siaj edzinoj,

esperanto@1Peter:3:2 @ rigardante vian konduton kun timo cxastan.

esperanto@1Peter:3:3 @ Via ornamo estu ne la ekstera ornamo de harplektado kaj orportado, aux la surmetado de vestoj;

esperanto@1Peter:3:5 @ CXar tiel same ankaux, en la tempo antikva, la sanktaj virinoj, kiuj esperis al Dio, ornamis sin, submetante sin al siaj propraj edzoj;

esperanto@1Peter:3:6 @ kiel Sara obeis al Abraham, nomante lin sinjoro; kies infanoj vi farigxis, bonfarante, kaj ne ektimigate per ia teruro.

esperanto@1Peter:3:7 @ Tiel same, edzoj, kunvivadu kun viaj edzinoj lauxscie, donante honoron al la virino kiel al la plimalforta ilo, kaj estante ankaux kun ili kunheredantoj de la graco de vivo, por ke viaj pregxoj ne malhelpigxu.

esperanto@1Peter:3:8 @ Fine, estu cxiuj samideaj, simpatiaj, fratamemaj, kompatemaj, humilanimaj;

esperanto@1Peter:3:10 @ CXar: Kiu volas ami vivon kaj vidi bonajn tagojn, Tiu gardu sian langon kontraux malbono, Kaj sian busxon kontraux mensoga parolo;

esperanto@1Peter:3:12 @ CXar la okuloj de la Eternulo estas turnitaj al la piuloj, Kaj Liaj oreloj al iliaj krioj; Sed la vizagxo de la Eternulo estas kontraux tiuj, kiuj faras malbonon.

esperanto@1Peter:3:14 @ Sed se vi ecx suferus pro justeco, felicxegaj vi estus; kaj ilian timon ne timu, nek maltrankviligxu;

esperanto@1Peter:3:15 @ sed la Sinjoron Kriston sanktigu en viaj koroj; estu cxiam pretaj doni defendan respondon al cxiu, kiu vin demandas pri la motivo de la espero en vi, sed kun humileco kaj timo;

esperanto@1Peter:3:16 @ havantaj bonan konsciencon; por ke, dum vi estas malestimataj, hontu tiuj, kiuj kalumnias vian bonan konduton en Kristo.

esperanto@1Peter:3:20 @ kiuj iam malobeis, kiam la longedauxra pacienco de Dio atendis en la tagoj de Noa dum la pretigado de la arkeo, en kiu malmultaj, tio estas ok personoj, elsavigxis tra akvo;

esperanto@1Peter:4:3 @ CXar la tempo pasinta suficxas, por elfari la deziron de la nacianoj kaj iradi en dibocxoj, voluptoj, vindrinkado, brufestenoj, ebrieco, kaj abomenaj idolkultoj;

esperanto@1Peter:4:4 @ en kio ili miras, ke vi ne kuras kune kun ili en la saman superfluon de dibocxado, kaj ili kalumnias vin;

esperanto@1Peter:4:8 @ antaux cxio havante fervoran amon unu al alia; cxar amo kovras amason da pekoj;

esperanto@1Peter:4:9 @ estu gastamaj unu al alia sen murmurado;

esperanto@1Peter:4:11 @ se iu parolas, li parolu kvazaux orakolojn de Dio; se iu administras, li administru kvazaux el la forto, kiun Dio provizas; por ke en cxio Dio estu glorata per Jesuo Kristo, kies estas la gloro kaj la potenco por cxiam kaj eterne. Amen.

esperanto@1Peter:4:13 @ sed laux tio, ke vi partoprenas en la suferoj de Kristo, gxoju; por ke ankaux en la elmontro de lia gloro vi gxoju ravege.

esperanto@1Peter:4:17 @ CXar jam venis la tempo por la komenco de la jugxo cxe la domo de Dio; kaj se gxi komencigxas cxe ni, kia estos la sorto de tiuj, kiuj ne obeas al la evangelio de Dio?

esperanto@1Peter:4:19 @ Tial ankaux tiuj, kiuj suferas laux la volo de Dio, alkonfidu siajn animojn en bonfarado al fidela Kreinto.

esperanto@1Peter:5:4 @ Kaj kiam elmontrigxos la CXefpasxtisto, vi ricevos la nevelkontan kronon de gloro.

esperanto@1Peter:5:5 @ Tiel same, vi plijunuloj, submetu vin al la pliagxuloj. Tial ankaux vi cxiuj submetu vin unu al la alia, kaj zonu vin per humileco; cxar Dio kontrauxstaras al la fieruloj, sed al la humiluloj donas gracon.

esperanto@1Peter:5:7 @ surjxetante sur Lin cxian vian zorgon, cxar Li zorgas pri vi.

esperanto@1Peter:5:8 @ Estu sobraj, vigladu; via kontrauxulo, la diablo, kiel leono blekeganta cxirkauxiras, sercxante, kiun li povos forgluti;

esperanto@1Peter:5:9 @ lin rezistu, konstantaj en la fido, sciante, ke la samaj suferoj plenumigxas en via frataro en la mondo.

esperanto@1Peter:5:10 @ Kaj la Dio de cxia graco, kiu vin alvokis al Sia eterna gloro en Kristo, mem perfektigos, firmigos, plifortigos vin ne longe suferintajn.

esperanto@1Peter:5:11 @ Al Li estu la potenco por cxiam kaj eterne. Amen.

esperanto@1Peter:5:12 @ Per Silvano, la fidela frato, kiel mi opinias, al vi mi skribis mallonge, konsilante kaj atestante, ke cxi tio estas la vera graco de Dio; en gxi firme staru.

esperanto@1Peter:5:13 @ Vin salutas la en Babel kunelektitino, kaj Marko, mia filo.

esperanto@1Peter:5:14 @ Salutu unu la alian per ama kiso. Paco al vi cxiuj, kiuj estas en Kristo.

esperanto@2Peter:1:1 @ Simon Petro, servisto kaj apostolo de Jesuo Kristo, al tiuj, kiuj ricevis egale altvaloran fidon, kiel ni, en la justeco de nia Dio kaj Savanto Jesuo Kristo:

esperanto@2Peter:1:2 @ Graco al vi kaj paco pligrandigxu en sciado pri Dio, kaj pri Jesuo, nia Sinjoro;

esperanto@2Peter:1:3 @ pro tio, ke lia Dia povo donacis al ni cxion rilatantan al vivo kaj pieco, per la scio de tiu, kiu nin vokis per sia propra gloro kaj virto;

esperanto@2Peter:1:4 @ per kiuj li donacis al ni la promesojn karegajn kaj tre grandajn; por ke per ili vi farigxu partoprenantoj en Dia naturo, forsavigxinte el la putreco, kiu estas en la mondo per voluptemo.

esperanto@2Peter:1:5 @ Kaj pro tiu sama kauxzo viaflanke aplikante cxian diligentecon, en via fido aldonu virton; kaj en virto scion;

esperanto@2Peter:1:8 @ CXar tiuj ecoj, se cxe vi ili trovigxas kaj abundas, faras vin nek mallaboremaj nek senfruktaj en la scio de nia Sinjoro Jesuo Kristo.

esperanto@2Peter:1:9 @ CXar tiu, al kiu mankas tiuj ecoj, estas blinda, miopa, forgesinte la forpurigon el siaj antauxaj pekoj.

esperanto@2Peter:1:10 @ Sekve, fratoj, pli diligente klopodu, por certigi vian vokon kaj elekton; cxar farante tion, vi neniam falpusxigxos;

esperanto@2Peter:1:11 @ cxar tiel al vi estos ricxe provizita la eniro en la eternan regnon de nia Sinjoro kaj Savanto Jesuo Kristo.

esperanto@2Peter:1:12 @ Pro tio mi cxiam estos preta rememorigi vin pri tiuj aferoj, kvankam vi ilin scias kaj estas fortigitaj en la cxeestanta vero.

esperanto@2Peter:1:13 @ Kaj mi opinias konvena, dum mi estas en cxi tiu tabernaklo, vigligi vin per rememorigo;

esperanto@2Peter:1:14 @ sciante, ke baldaux estos la demeto de mia tabernaklo, gxuste kiel nia Sinjoro Jesuo Kristo montris al mi.

esperanto@2Peter:1:15 @ Kaj mi diligente penos, ke post mia foriro vi povu konstante rememori tion.

esperanto@2Peter:1:16 @ CXar ne sekvinte fabelojn sofismajn, ni konigis al vi la potencon kaj alvenon de nia Sinjoro Jesuo Kristo, sed vidinte per propraj okuloj lian majeston.

esperanto@2Peter:1:17 @ CXar li ricevis de Dio, la Patro, honoron kaj gloron, kiam al li tia vocxo estis alportita el la brilega gloro:CXi tiu estas Mia Filo, la amata, en kiu Mi havas plezuron;

esperanto@2Peter:1:19 @ Kaj ni havas la profetan vorton konfirmitan; kiun atentante, vi bone faras, kvazaux lampon lumantan en malhela loko, gxis ektagigxos kaj la matenstelo eklevigxos en viaj koroj;

esperanto@2Peter:1:20 @ antaux cxio sciante, ke neniu profetajxo de la Skribo enhavas en si sian propran klarigon.

esperanto@2Peter:1:21 @ CXar neniam profetajxo estas alportita per homa volo; sed homoj, movataj de la Sankta Spirito, parolis laux Dio.

esperanto@2Peter:2:2 @ Kaj ilian senbridecon sekvos multaj, per kiuj la vojo de la vero estos kalumniata.

esperanto@2Peter:2:3 @ Kaj en avideco per trompaj paroloj ili vin komercos; ilia kondamno nun de post tre longe ne malfruas, kaj ilia pereo ne dormas.

esperanto@2Peter:2:5 @ kaj ne indulgis la mondon antikvan, sed gardis Noan kun sep aliaj, predikanton de justeco, kiam Li sendis diluvon sur la mondon de malpiuloj;

esperanto@2Peter:2:8 @ (cxar tiu justulo, logxante inter ili, en vidado kaj auxdado, turmentis sian justan animon, tagon post tago, pro iliaj malvirtaj faroj):

esperanto@2Peter:2:9 @ la Sinjoro do scias savi el tento la piulojn, kaj teni sub puno la maljustulojn gxis la tago de jugxo;

esperanto@2Peter:2:12 @ Sed tiuj, kiel bestoj senprudentaj, naskitaj laux naturo por kaptado kaj pereo, blasfemante en aferoj, kiujn ili ne scias, en sia putreco pereos,

esperanto@2Peter:2:13 @ en malbono ricevante pagon por malbono; homoj, kiuj opinias entagan dibocxon plezuro kaj estas makuloj kaj hontindajxoj, dibocxante en sia uzado de la agapoj, dum ili kunfestenas kun vi;

esperanto@2Peter:2:16 @ sed li estis riprocxita pro sia malobeo; muta azeno, parolante per homa vocxo, haltigis la frenezecon de la profeto.

esperanto@2Peter:2:20 @ CXar se, forsavigxinte el la malpurajxoj de la mondo per la scio de la Sinjoro kaj Savanto Jesuo Kristo, ili estos denove tien implikitaj kaj venkitaj, ilia lasta stato farigxos pli malbona, ol la unua.

esperanto@2Peter:2:22 @ Al ili okazis laux la vera proverbo:Hundo reveninta al sia vomitajxo, kaj porkino lavita al ruligxado en koto.

esperanto@2Peter:3:1 @ Jam cxi tiun duan epistolon, amataj, mi skribas al vi; en ambaux mi instigas vian sinceran menson per rememorigo;

esperanto@2Peter:3:2 @ por ke vi memoru la antauxdirojn de la sanktaj profetoj, kaj la ordonon de la Sinjoro kaj Savanto per viaj apostoloj;

esperanto@2Peter:3:3 @ unue sciante, ke en la lastaj tagoj mokemuloj venos kun mokado, irante laux siaj propraj voluptoj,

esperanto@2Peter:3:4 @ kaj dirante:Kie estas la anonco de lia alveno? cxar de kiam la patroj endormigxis, cxio restas kiel de post la komenco de la kreo.

esperanto@2Peter:3:6 @ per kio la tiama mondo, diluvite, pereis;

esperanto@2Peter:3:11 @ CXar tiamaniere cxio tio solvigxos, kiaj homoj vi do devus esti en sankta konduto kaj pieco,

esperanto@2Peter:3:13 @ Sed laux Lia promeso ni atendas novan cxielon kaj novan teron, en kiuj logxas justeco.

esperanto@2Peter:3:14 @ Tial, amataj, tion atendante, klopodu trovigxi en paco, senmakulaj kaj neriprocxindaj antaux Li.

esperanto@2Peter:3:15 @ Kaj rigardu la paciencon de nia Sinjoro kiel savon; kiel ankaux nia amata frato Pauxlo, laux la sagxeco donita al li, jam skribis al vi,

esperanto@2Peter:3:16 @ kiel ankaux en cxiuj siaj epistoloj, parolante en ili pri cxi tio; en kiuj estas iuj aferoj malfacile kompreneblaj, kiujn la malkleruloj kaj malkonstantuloj tordas, kiel ankaux la ceterajn skribajxojn, al sia propra pereo.

esperanto@2Peter:3:17 @ Vi do, amataj, cxi tion antauxsciante, gardu vin, por ke vi ne forlogigxu per la eraro de la pekuloj, kaj ne defalu de via propra konstanteco.

esperanto@2Peter:3:18 @ Sed kresku en graco kaj scio de nia Sinjoro kaj Savanto Jesuo Kristo. Al li estu la gloro nun kaj gxis la tago de eterneco. Amen.

esperanto@1John:1:1 @ Tion, kio estis de la komenco, kion ni auxdis, kion ni vidis per niaj propraj okuloj, kion ni rigardis kaj niaj manoj palpis, koncerne la Vorton de vivo

esperanto@1John:1:3 @ kion ni vidis kaj auxdis, tion ni anoncas al vi, por ke vi ankaux havu kunulecon kun ni; kaj nia kunuleco estas kun la Patro kaj kun Lia Filo Jesuo Kristo;

esperanto@1John:1:4 @ kaj cxi tion ni skribas, por ke nia gxojo kompletigxu.

esperanto@1John:1:7 @ sed se ni iradas en la lumo, kiel Li estas en la lumo, ni havas kunulecon unu kun la alia, kaj la sango de Jesuo, Lia Filo, nin purigas de cxia peko.

esperanto@1John:1:9 @ Se ni konfesas niajn pekojn, Li estas fidela kaj justa por pardoni al ni niajn pekojn kaj nin purigi de cxia maljusteco.

esperanto@1John:1:10 @ Se ni diras, ke ni ne pekis, ni faras Lin mensoginto, kaj Lia vorto ne estas en ni.

esperanto@1John:2:1 @ Infanetoj miaj, cxi tion mi skribas al vi, por ke vi ne peku. Kaj se iu pekas, ni havas Advokaton cxe la Patro, Jesuon Kriston, la justan;

esperanto@1John:2:2 @ kaj li estas repacigo pro niaj pekoj, kaj ne sole pro niaj, sed ankaux pro la tuta mondo.

esperanto@1John:2:3 @ Kaj per cxi tio ni scias, ke ni konas lin:se ni observas liajn ordonojn.

esperanto@1John:2:4 @ Kiu diras:Mi lin konas, kaj ne observas liajn ordonojn, tiu estas mensoganto, kaj la vero ne estas en li;

esperanto@1John:2:5 @ sed en cxiu ajn, kiu observas lian vorton, vere perfektigxis la amo al Dio. Per cxi tio ni scias, ke ni estas en li:

esperanto@1John:2:9 @ Kiu diras, ke li estas en la lumo, kaj malamas sian fraton, tiu estas en la mallumo ankoraux gxis nun.

esperanto@1John:2:10 @ Kiu amas sian fraton, tiu restas en la lumo, kaj en li ne estas faligajxo.

esperanto@1John:2:11 @ Sed kiu malamas sian fraton, tiu estas en la mallumo, kaj iras en la mallumo, kaj ne scias, kien li iras, cxar la mallumo blindigis al li la okulojn.

esperanto@1John:2:12 @ Mi skribas al vi, infanetoj, cxar la pekoj al vi estas pardonitaj pro lia nomo.

esperanto@1John:2:17 @ Kaj forpasas la mondo kaj gxia dezirego; sed la plenumanto de la volo de Dio restas por eterne.

esperanto@1John:2:18 @ Infanoj, jam estas la lasta horo; kaj kiel vi auxdis, ke antikristo venas, jam levigxis multe da antikristoj; per tio ni scias, ke estas la lasta horo.

esperanto@1John:2:20 @ Kaj vi havas sanktoleadon de la Sanktulo, kaj vi scias cxion.

esperanto@1John:2:21 @ Mi skribis al vi ne pro tio, ke vi ne scias la veron, sed pro tio, ke vi gxin scias, kaj pro tio, ke nenia mensogo estas el la vero.

esperanto@1John:2:27 @ Pri vi, la sanktoleado, kiun vi ricevis de li, restas en vi, kaj vi ne havas bezonon, ke iu vin instruu; sed kiel lia sanktoleado vin instruas pri cxio kaj estas vera kaj ne estas mensogo, kaj kiel gxi vin instruis, vi restas en li.

esperanto@1John:2:28 @ Kaj nun, infanetoj, restu en li; por ke, se li elmontrigxos, ni havu kuragxon, kaj ne hontu antaux li cxe lia alveno.

esperanto@1John:2:29 @ Se vi scias, ke li estas justa, vi scias, ke ankaux cxiu, kiu faras justecon, el li naskigxis.

esperanto@1John:3:1 @ Rigardu, kian amon la Patro donis al ni, ke ni estas nomataj infanoj de Dio; kaj tiaj ni estas. Pro tio la mondo nin ne konas, cxar gxi Lin ne konis.

esperanto@1John:3:2 @ Amataj, nun ni estas infanoj de Dio, kaj ankoraux ne elmontrigxis, kio ni estos. Ni scias, ke se li elmontrigxos, ni estos similaj al li; cxar ni vidos lin, kiel li estas.

esperanto@1John:3:5 @ Kaj vi scias, ke li elmontrigxis, por forigi pekojn; kaj peko ne estas en li.

esperanto@1John:3:8 @ kiu faras pekon, tiu estas el la diablo; cxar la diablo pekas de la komenco. Por tio la Filo de Dio elmontrigxis, por ke li detruu la farojn de la diablo.

esperanto@1John:3:9 @ CXiu, kiu naskigxis de Dio, ne faras pekon, cxar lia semo restas en li; kaj li ne povas peki, cxar li naskigxis de Dio.

esperanto@1John:3:10 @ Jen kiel evidentigxas la infanoj de Dio, kaj la infanoj de la diablo:cxiu, kiu ne faras justecon, ne estas de Dio, nek tiu, kiu ne amas sian fraton.

esperanto@1John:3:11 @ CXar jen estas la anonco, kiun vi auxdis de la komenco:ke ni amu unu la alian;

esperanto@1John:3:12 @ ne kiel Kain estis de la malbonulo kaj mortigis sian fraton. Kaj pro kio li lin mortigis? CXar liaj faroj estis malbonaj, kaj la faroj de lia frato estis justaj.

esperanto@1John:3:14 @ Ni scias, ke ni jam pasis el morto en vivon, cxar ni amas la fratojn. Kiu ne amas, tiu restas en morto.

esperanto@1John:3:15 @ CXiu, kiu malamas sian fraton, estas hommortiganto; kaj vi scias, ke cxiu hommortiganto ne havas vivon eternan, restantan en li.

esperanto@1John:3:16 @ Per cxi tio ni konas amon:cxar li demetis sian vivon pro ni; kaj ni devus demeti nian vivon pro la fratoj.

esperanto@1John:3:17 @ Sed se iu havas mondan posedajxon kaj vidas sian fraton havantan bezonon kaj fermas sian kompaton kontraux li, kiel la amo de Dio restas en li?

esperanto@1John:3:19 @ Per tio ni scios, ke ni estas el la vero, kaj ni certigos nian koron antaux Li

esperanto@1John:3:20 @ en cxio ajn, pri kio nia koro nin kondamnas; cxar Dio estas pli granda ol nia koro, kaj scias cxion.

esperanto@1John:3:21 @ Amataj, se nia koro ne kondamnas nin, ni havas kuragxon antaux Dio;

esperanto@1John:3:22 @ kaj cxion ajn, kion ni petas, ni ricevas de Li, cxar ni observas Liajn ordonojn, kaj faras tion, kio placxas antaux Li.

esperanto@1John:3:23 @ Kaj jen estas Lia ordono, ke ni kredu al la nomo de Lia Filo, Jesuo Kristo, kaj amu unu la alian tiel same, kiel Li al ni donis ordonon.

esperanto@1John:3:24 @ Kaj kiu observas Liajn ordonojn, tiu en Li restas, kaj Li en tiu. Kaj per tio ni scias, ke Li restas en ni:per la Spirito, kiun Li donis al ni.

esperanto@1John:4:7 @ Amataj, ni amu unu la alian; cxar la amo estas el Dio; kaj cxiu, kiu amas, naskigxas el Dio kaj Dion konas.

esperanto@1John:4:9 @ Jen kiel la amo de Dio elmontrigxis en ni:ke Dio sendis en la mondon Sian Filon solenaskitan, por ke ni vivu per li.

esperanto@1John:4:10 @ Jen estas la amo, ne ke ni amis Dion, sed ke Li amis nin, kaj sendis Sian Filon kiel repacigon pro niaj pekoj.

esperanto@1John:4:11 @ Amataj, se Dio tiel amis nin, ni ankaux devus ami unu la alian.

esperanto@1John:4:12 @ Dion neniu iam vidis; se ni reciproke nin amas, Dio restas en ni, kaj Lia amo perfektigxis en ni;

esperanto@1John:4:13 @ jen kiel ni scias, ke ni restas en Li, kaj Li en ni:cxar el Sia Spirito Li donis al ni.

esperanto@1John:4:17 @ Jen kiel amo perfektigxis cxe ni:ke ni havu kuragxon en la tago de jugxo; cxar gxuste kia li estas, tiaj ankaux ni estas en cxi tiu mondo.

esperanto@1John:4:20 @ Se iu diras:Mi amas Dion, kaj malamas sian fraton-tiu estas mensoganto; cxar kiu ne amas sian fraton, kiun li vidis, tiu ne povas ami Dion, kiun li ne vidis.

esperanto@1John:4:21 @ Kaj la jenan ordonon ni havas de Li:ke kiu amas Dion, tiu amu ankaux sian fraton.

esperanto@1John:5:2 @ Per tio ni ekscias, ke ni amas la infanojn de Dio, kiam ni amas Dion kaj plenumas Liajn ordonojn.

esperanto@1John:5:3 @ CXar jen estas la amo al Dio:ke ni observas Liajn ordonojn; kaj Liaj ordonoj ne estas pezaj.

esperanto@1John:5:4 @ CXar cxio, kio el Dio naskigxis, venkas la mondon; kaj jen estas la venko venkinta la mondon:nia fido.

esperanto@1John:5:9 @ Se ni akceptas la ateston de homoj, pli granda estas la atesto de Dio; cxar jen estas la atesto de Dio:ke Li atestis pri Sia Filo.

esperanto@1John:5:10 @ Kiu kredas al la Filo de Dio, tiu havas en si la ateston; kiu ne kredas al Dio, tiu faris Lin mensoginto, pro tio, ke li ne kredis la ateston, kiun Dio atestis pri Sia Filo.

esperanto@1John:5:11 @ Kaj jen estas la atesto:ke Dio donis al ni la vivon eternan; kaj tiu vivo estas en Lia Filo.

esperanto@1John:5:14 @ Kaj jen estas la kuragxo, kiun ni havas antaux Li:ke se ni ion petas laux lia volo, Li nin auxskultas;

esperanto@1John:5:15 @ kaj se ni scias, ke kion ajn ni petas, Li nin auxskultas, ni scias, ke ni havas la petojn, kiujn ni petis de Li.

esperanto@1John:5:16 @ Se iu vidas sian fraton pekantan pekon ne al morto, tiu petos, kaj Li donos al li vivon, por la pekantoj ne al morto. Ekzistas peko al morto; ne pri tio mi diras, ke li petegu.

esperanto@1John:5:17 @ CXia nejusteco estas peko; kaj ekzistas peko ne al morto.

esperanto@1John:5:18 @ Ni scias, ke cxiu naskito el Dio ne pekas; sed la naskito el Dio sin gardas, kaj la malbonulo lin ne tusxas.

esperanto@1John:5:19 @ Ni scias, ke ni el Dio estas, kaj la tuta mondo kusxas en la malbonulo.

esperanto@1John:5:20 @ Kaj ni scias, ke la Filo de Dio venis kaj al ni donis komprenon, por ke ni ekkonu la Verulon; kaj ni estas en la Verulo, en Lia Filo, Jesuo Kristo. Tiu estas la vera Dio, kaj la vivo eterna.

esperanto@2John:1:1 @ La presbitero al la elektita sinjorino kaj sxiaj infanoj, kiujn mi amas en la vero; kaj ne mi sola, sed ankaux cxiuj, kiuj konas la veron;

esperanto@2John:1:2 @ pro la vero restanta en ni, kaj gxi estos cxe ni por cxiam:

esperanto@2John:1:4 @ Mi treege gxojas, ke mi trovis iujn el viaj infanoj iradantajn en la vero tiel same, kiel ni ricevis ordonon de la Patro.

esperanto@2John:1:5 @ Kaj nun mi vin petegas, sinjorino, skribante ne kvazaux novan ordonon al vi, sed tiun, kiun ni havis de la komenco, ke ni amu unu la alian.

esperanto@2John:1:6 @ Kaj jen estas la amo:ke ni iradu laux Liaj ordonoj. Tio estas la ordono, tiu sama, kiun vi auxdis de la komenco, ke vi iradu en gxi.

esperanto@2John:1:8 @ Gardu vin, ke vi ne perdu viajn elfaritajxojn, sed ke vi ricevu plenan rekompencon.

esperanto@2John:1:11 @ cxar kiu al li salute parolas, tiu partoprenas en liaj malbonfaroj.

esperanto@2John:1:12 @ Havante multon por skribi al vi, mi ne volis skribi per papero kaj inko; sed mi esperas veni al vi kaj paroli vizagxon kontraux vizagxo, por ke via gxojo estu plena.

esperanto@2John:1:13 @ Salutas vin la infanoj de via fratino, la elektita.

esperanto@3John:1:2 @ Amato, mi pregxas, ke al vi prosperu cxio, kaj vi bonsanu tiel same, kiel prosperas al via animo.

esperanto@3John:1:3 @ CXar mi treege gxojis, kiam fratoj venis kaj atestis pri via vereco, kiel vi iradas en la vero.

esperanto@3John:1:4 @ Pli grandan gxojon mi ne havas, ol auxdi pri miaj infanoj iradantaj en la vero.

esperanto@3John:1:5 @ Amato, vi faras fidele rilate al cxiuj viaj klopodoj por la fratoj kaj tiuj fremduloj,

esperanto@3John:1:6 @ kiuj atestis vian amon antaux la eklezio; kaj vi faros bone, tiujn antauxenigante dece je Dio,

esperanto@3John:1:7 @ cxar pro la Nomo ili eliris, akceptante nenion de la nacianoj.

esperanto@3John:1:8 @ Ni devas do akcepti tiajn, por ke ni estu kunlaborantoj kun la vero.

esperanto@3John:1:10 @ Tial, se mi venos, mi rememorigos al li la farojn, kiujn li faras, per malbonaj paroloj babilante kontraux ni; kaj ne kontenta je tio, li mem ne akceptas la fratojn, nek tion permesas al tiuj, kiuj volas, kaj ilin el la eklezio elpelas.

esperanto@3John:1:12 @ Pri Demetrio estas atestite de cxiuj, kaj de la vero mem; kaj ni ja atestas; kaj vi scias, ke nia atesto estas vera.

esperanto@Jude:1:3 @ Amataj, kiam mi faris cxian diligentecon, por skribi al vi pri nia komuna savo, mi devigxis skribi al vi, por kuragxigi vin batali por la kredo, jam per unu fojo transdonita al la sanktuloj.

esperanto@Jude:1:4 @ CXar ensxteligxis iuj homoj, jam antaux longe destinitaj por cxi tiu kondamno, malpiuloj, sxangxante la gracon de nia Dio en dibocxecon, kaj malkonfesante la solan Estron kaj nian Sinjoron Jesuo Kristo.

esperanto@Jude:1:6 @ Kaj angxelojn, kiuj ne konservis sian regadon, sed forlasis sian propran logxejon, Li rezervis sub mallumo en katenoj cxiamaj gxis la jugxo en la granda tago.

esperanto@Jude:1:8 @ Tamen tiel same ankaux cxi tiuj en siaj songxadoj malpurigas la karnon, malestimas auxtoritaton, kaj insultas honorojn.

esperanto@Jude:1:9 @ Sed Mihxael, la cxefangxelo, kiam en kontrauxstaro al la diablo li disputis pri la korpo de Moseo, ne kuragxis lin akuzi insulte, sed diris:La Sinjoro vin riprocxu.

esperanto@Jude:1:10 @ Sed tiuj insultas ja cxion, kion ili ne scias; sed kion ili per naturo komprenas, kiel la bestoj senprudentaj, en tio ili malvirtigxas.

esperanto@Jude:1:12 @ Ili estas la subakvaj rokoj en viaj agapoj, kun vi kunfestenante, sentime sin pasxtante; nuboj senakvaj, per vento disportataj; auxtunaj arboj senfruktaj, dufoje mortintaj, elradikigitaj;

esperanto@Jude:1:13 @ sovagxaj marondoj, elsxauxmantaj siajn hontindajxojn; steloj vagantaj, por kiuj la nigreco de mallumo por eterne estas rezervata.

esperanto@Jude:1:14 @ Kaj al ili ankaux HXanohx, la sepa post Adam, profetis, dirante:Jen la Sinjoro venis kun Siaj sanktaj miriadoj,

esperanto@Jude:1:15 @ por fari jugxon kontraux cxiuj, kaj por kondamni cxiujn malpiulojn pri cxiuj malpiajxoj, kiujn ili malpie faris, kaj pri cxiuj obstinaj paroloj, kiujn malpiaj pekuloj parolis kontraux Li.

esperanto@Jude:1:16 @ Ili estas murmuremuloj, plendemuloj, irantaj laux siaj voluptoj (dum ilia busxo parolas fanfaronajxojn) kaj favorantaj personojn pro profito.

esperanto@Jude:1:17 @ Sed vi, amataj, memoru la dirojn antauxe parolitajn de la apostoloj de nia Sinjoro Jesuo Kristo;

esperanto@Jude:1:18 @ nome, ke ili diris al vi:En la lasta tempo estos mokemuloj, irantaj laux siaj propraj voluptoj malpiaj.

esperanto@Jude:1:20 @ Sed vi, amataj, konstruante vin sur via plej sankta fido, pregxante en la Sankta Spirito,

esperanto@Jude:1:21 @ konservu vin en la amo al Dio, atendante la kompaton de nia Sinjoro Jesuo Kristo por eterna vivo.

esperanto@Jude:1:23 @ kaj unujn savu, eltirante ilin el la fajro; kaj aliajn kompatu kun timo; malamante ecx la veston makulitan de la karno.

esperanto@Jude:1:24 @ Kaj al Tiu, kiu povas vin gardi senfalaj, kaj starigi vin senriprocxaj antaux Sia gloro en granda gxojo,

esperanto@Jude:1:25 @ al la sola Dio, nia Savanto, per Jesuo Kristo, nia Sinjoro, estu gloro, majesto, potenco, kaj auxtoritato, antaux cxiu mondagxo, kaj nun, kaj gxis la eterneco. Amen.

esperanto@Revelation:1:1 @ Apokalipso de Jesuo Kristo, kiun Dio donis al li, por montri al siaj servistoj tion, kio devas baldaux okazi; kaj Li sendis kaj montris gxin per Sia angxelo al Sia servisto Johano,