[pBiblx2]
Home
esperanto
Chap
OT
NT
INDX
?
Help

Gen
Exo
Lev
Num
Deu
Jos
Jud
Rut
1Sam
2Sam
1Ki
2Ki
1Ch
2Ch
Ezr
Neh
Est
Job
Psa
Pro
Ecc
Son
Isa
Jer
Lam
Eze
Dan
Hos
Amo
Oba
Jon
Mic
Nah
Hab
Zep
Hag
Zac
Mal
TOP

Mat
Mar
Luk
Joh
Act
Rom
1Co
2Ch
Gal
Eph
Phi
Col
1Th
2Th
1Ti
2Ti
Tit
Ph
Heb
Jam
1Pe
2Pe
1Jo
2Jo
3Jo
Jud
Rev
TOP

KJV
NKJV
RSV
ALL
TOP

AAA
BBB
CCC
DDD
EEE
FFF
GGG
HHH
III
JJJ
KKK
LLL
MMM
NNN
OOO
PPP
QQQ
RRR
SSS
TTT
UUU
VVV
WWW
XXX
YYY
ZZZ

TOP
Bible:
Filter: String:

NT-GOSPEL.filter - esperanto Jesuo:



esperanto@Matthew:1:1 @ La genealogia registro de Jesuo Kristo, filo de David, filo de Abraham.

esperanto@Matthew:1:16 @ kaj al Jakob naskigxis Jozef, edzo de Maria, el kiu estis naskita Jesuo, kiu estas nomata Kristo.

esperanto@Matthew:1:18 @ Kaj la naskigxo de Jesuo Kristo estis tiamaniere:kiam lia patrino Maria estis fiancxinigita al Jozef, antaux ol ili kunvenis, sxi trovigxis graveda per la Sankta Spirito.

esperanto@Matthew:1:21 @ Kaj sxi naskos filon; kaj vi nomos lin JESUO; cxar li savos sian popolon de gxiaj pekoj.

esperanto@Matthew:1:25 @ kaj li ne ekkonis sxin, gxis sxi naskis filon; kaj li donis al li la nomon JESUO.

esperanto@Matthew:2:1 @ Kaj kiam Jesuo estis naskita en Bet-Lehxem de Judujo en la tempo de la regxo Herodo, jen sagxuloj el la oriento venis al Jerusalem, dirante:

esperanto@Matthew:3:13 @ Tiam venis Jesuo el Galileo al Jordan al Johano, por esti baptata de li.

esperanto@Matthew:3:15 @ Sed Jesuo responde diris al li:Lasu do, cxar tiel decas al ni plenumi cxian justecon. Tiam li lasis lin.

esperanto@Matthew:3:16 @ Kaj Jesuo, baptite, supreniris tuj el la akvo; kaj jen la cxielo malfermigxis, kaj li vidis la Spiriton de Dio malsuprenirantan kiel kolombo, kaj venantan sur lin;

esperanto@Matthew:4:1 @ Tiam Jesuo estis kondukita supren de la Spirito en la dezerton, por esti tentata de la diablo.

esperanto@Matthew:4:7 @ Jesuo diris al li:Ankaux estas skribite:Ne provu la Eternulon, vian Dion.

esperanto@Matthew:4:10 @ Tiam Jesuo diris al li:Foriru, Satano! cxar estas skribite:Al la Eternulo, via Dio, vi adorklinigxu, kaj al Li sola vi servu.

esperanto@Matthew:4:17 @ De tiam Jesuo komencis prediki, kaj diri:Pentu, cxar la regno de la cxielo alproksimigxis.

esperanto@Matthew:4:23 @ Kaj Jesuo trairis tra la tuta Galileo, instruante en iliaj sinagogoj, kaj predikante la evangelion de la regno, kaj kuracante cxian malsanon kaj cxian malfortajxon inter la popolo.

esperanto@Matthew:7:28 @ Kaj kiam Jesuo finis tiujn parolojn, la homamasoj miregis pri lia instruado;

esperanto@Matthew:8:4 @ Kaj Jesuo diris al li:Zorgu, ke vi diru al neniu. Sed iru, montru vin al la pastro, kaj oferu la donon, kiun Moseo ordonis, por atesto al ili.

esperanto@Matthew:8:10 @ Kaj kiam Jesuo tion auxdis, li miris, kaj diris al la sekvantoj:Vere mi diras al vi, ke cxe neniu en Izrael mi trovis tiom da fido.

esperanto@Matthew:8:13 @ Kaj Jesuo diris al la centestro:Iru; kiel vi kredis, tiel estu farite al vi. Kaj lia knabo sanigxis en tiu sama horo.

esperanto@Matthew:8:14 @ Kaj kiam Jesuo venis en la domon de Petro, li vidis lian bopatrinon kusxanta, malsana de febro.

esperanto@Matthew:8:18 @ Kaj kiam Jesuo vidis cxirkaux si grandan homamason, li ordonis transiri al la alia bordo.

esperanto@Matthew:8:20 @ Kaj Jesuo diris al li:La vulpoj havas kavojn, kaj la birdoj de la cxielo havas ripozejojn; sed la Filo de homo ne havas, kie kusxigi sian kapon.

esperanto@Matthew:8:22 @ Sed Jesuo diris al li:Sekvu min, kaj lasu la mortintojn enterigi siajn mortintojn.

esperanto@Matthew:8:34 @ Kaj jen la tuta urbo elvenis renkonte al Jesuo; kaj vidinte lin, ili petegis, ke li transiru el iliaj limoj.

esperanto@Matthew:9:2 @ Kaj jen oni alportis al li paralizulon, kusxantan sur lito; kaj Jesuo, vidinte ilian fidon, diris al la paralizulo:Kuragxu, filo, viaj pekoj estas pardonitaj.

esperanto@Matthew:9:4 @ Kaj Jesuo, eksciante iliajn pensojn, diris:Kial vi pensas malbonon en viaj koroj?

esperanto@Matthew:9:9 @ Kaj Jesuo, forpasante de tie, vidis viron nomatan Mateo, sidantan cxe la impostejo; kaj li diris al li:Sekvu min. Kaj li starigxis, kaj sekvis lin.

esperanto@Matthew:9:10 @ Kaj dum li sidis cxe mangxo en la domo, jen multaj impostistoj kaj pekuloj venis kaj sidigxis tie kun Jesuo kaj liaj discxiploj.

esperanto@Matthew:9:15 @ Kaj Jesuo diris al ili:CXu la filoj de la edzigxejo povas malgxoji, dum la fiancxo estas kun ili? Sed venos tagoj, kiam la fiancxo estos prenita for de ili, kaj tiam ili fastos.

esperanto@Matthew:9:19 @ Kaj Jesuo levigxis, kaj sekvis lin, kaj ankaux liaj discxiploj.

esperanto@Matthew:9:22 @ Kaj Jesuo, sin turninte kaj vidinte sxin, diris:Kuragxu, filino; via fido vin savis. Kaj en tiu sama horo la virino resanigxis.

esperanto@Matthew:9:23 @ Kaj Jesuo, veninte en la domon de la estro kaj vidinte la flutistojn kaj la homamason bruantajn,

esperanto@Matthew:9:27 @ Kaj kiam Jesuo foriris de tie, du blinduloj sekvis lin, kriante kaj dirante:Kompatu nin, ho filo de David.

esperanto@Matthew:9:28 @ Kaj kiam li venis en la domon, la blinduloj alvenis al li, kaj Jesuo diris al ili:CXu vi kredas, ke mi povas fari cxi tion? Ili diris al li:Jes, Sinjoro.

esperanto@Matthew:9:30 @ Kaj iliaj okuloj malfermigxis. Kaj Jesuo severe ordonis al ili:Gardu vin, ke neniu tion sciu.

esperanto@Matthew:9:35 @ Kaj Jesuo trairis cxiujn urbojn kaj vilagxojn, instruante en iliaj sinagogoj, kaj predikante la evangelion de la regno, kaj sanigante cxian malsanon kaj cxian malfortajxon.

esperanto@Matthew:10:5 @ CXi tiujn dek du Jesuo forsendis, kaj ordonis al ili, dirante: Ne iru sur vojon de nacianoj, kaj ne eniru en urbon de Samarianoj;

esperanto@Matthew:11:1 @ Kaj kiam Jesuo finis siajn ordonojn al siaj dek du discxiploj, li foriris de tie, por instrui kaj prediki en iliaj urboj.

esperanto@Matthew:11:4 @ Kaj Jesuo responde diris al ili:Iru kaj sciigu al Johano tion, kion vi auxdas kaj vidas:

esperanto@Matthew:11:7 @ Kaj kiam ili foriris, Jesuo komencis paroli al la homamasoj pri Johano:Kion vi eliris en la dezerton por rigardi? cxu junkon skuatan de la vento?

esperanto@Matthew:11:25 @ En tiu tempo Jesuo ekparolis kaj diris:Mi Vin gloras, ho Patro, Sinjoro de la cxielo kaj la tero, ke tion Vi kasxis for de sagxuloj kaj prudentuloj, kaj malkasxis al infanoj;

esperanto@Matthew:12:1 @ En tiu tempo Jesuo iris en sabato tra la grenkampoj, kaj liaj discxiploj malsatis, kaj komencis desxiri spikojn, kaj mangxi.

esperanto@Matthew:12:15 @ Kaj Jesuo, eksciante, foriris de tie, kaj multaj lin sekvis; kaj li sanigis ilin cxiujn,

esperanto@Matthew:13:1 @ En tiu tago Jesuo eliris el la domo kaj sidigxis apud la maro.

esperanto@Matthew:13:34 @ CXion tion parolis Jesuo per paraboloj al la homamasoj, kaj sen parabolo li parolis nenion al ili;

esperanto@Matthew:13:53 @ Kaj kiam Jesuo finis tiujn parabolojn, li foriris de tie.

esperanto@Matthew:13:57 @ Kaj ili ofendigxis pro li. Sed Jesuo diris al ili:Profeto ne estas sen honoro, krom en sia patrujo kaj en sia domo.

esperanto@Matthew:14:1 @ En tiu tempo la tetrarhxo Herodo auxdis la famon pri Jesuo,

esperanto@Matthew:14:12 @ Kaj liaj discxiploj venis kaj forportis la korpon kaj enterigis gxin, kaj ili iris kaj rakontis tion al Jesuo.

esperanto@Matthew:14:13 @ Kaj Jesuo, auxdinte, foriris de tie en sxipeto al dezerta loko aparte; kaj la homamasoj, auxdinte, sekvis lin, piedirante el la urboj.

esperanto@Matthew:14:16 @ Sed Jesuo diris al ili:Ili ne bezonas foriri; vi donu al ili mangxi.

esperanto@Matthew:14:27 @ Sed tuj Jesuo parolis al ili, dirante:Kuragxu; gxi estas mi; ne timu.

esperanto@Matthew:14:29 @ Kaj li diris:Venu. Kaj Petro, malsuprenirinte el la sxipeto, iris sur la akvo, por veni al Jesuo.

esperanto@Matthew:14:31 @ Kaj tuj Jesuo etendis la manon kaj ektenis lin, dirante al li:Ho malgrandfidulo, kial vi dubis?

esperanto@Matthew:15:1 @ Tiam alvenis al Jesuo el Jerusalem Fariseoj kaj skribistoj, dirante:

esperanto@Matthew:15:21 @ Kaj elirinte de tie, Jesuo foriris en la regionojn apud Tiro kaj Cidon.

esperanto@Matthew:15:28 @ Tiam responde Jesuo diris al sxi:Ho virino, granda estas via fido; estu al vi, kiel vi volas. Kaj sxia filino estis sanigita de post tiu horo.

esperanto@Matthew:15:29 @ Kaj transirinte de tie, Jesuo venis apud la maron de Galileo; kaj suprenirinte sur la monton, li sidigxis tie.

esperanto@Matthew:15:32 @ Kaj Jesuo, alvokinte al si siajn discxiplojn, diris:Mi kortusxigxas pro la homamaso, cxar jam tri tagojn ili restas cxe mi, kaj nenion havas mangxi; kaj mi ne volas forsendi ilin fastantaj, por ke ili ne lacigxu sur la vojo.

esperanto@Matthew:15:34 @ Kaj Jesuo diris al ili:Kiom da panoj vi havas? Kaj ili diris:Sep, kaj kelkajn malgrandajn fisxojn.

esperanto@Matthew:16:6 @ Sed Jesuo diris al ili:Zorgu, kaj gardu vin kontraux la fermentajxo de la Fariseoj kaj Sadukeoj.

esperanto@Matthew:16:8 @ Sed Jesuo, eksciante tion, diris:Kial vi diskutas inter vi, ho malgrandfiduloj, pro tio, ke vi ne prenis panojn?

esperanto@Matthew:16:13 @ Kaj Jesuo, veninte en la regionojn de Cezarea Filipi, demandis siajn discxiplojn, dirante:Kiu, diras la homoj, ke mi, la Filo de homo, estas?

esperanto@Matthew:16:17 @ Kaj Jesuo responde diris al li:Felicxa vi estas, Simon Bar-Jona; cxar ne karno kaj sango tion malkasxis al vi, sed mia Patro, kiu estas en la cxielo.

esperanto@Matthew:16:21 @ De post tiu tempo Jesuo komencis montri al siaj discxiploj, ke li devas iri al Jerusalem, kaj multe suferi cxe la pliagxuloj kaj cxefpastroj kaj skribistoj, kaj esti mortigita, kaj la trian tagon relevigxi.

esperanto@Matthew:16:24 @ Tiam Jesuo diris al siaj discxiploj:Se iu volas veni post mi, li abnegaciu sin, kaj levu sian krucon, kaj sekvu min;

esperanto@Matthew:17:1 @ Kaj post ses tagoj Jesuo prenis kun si Petron, kaj Jakobon, kaj Johanon, lian fraton, kaj kondukis ilin sur altan monton aparte;

esperanto@Matthew:17:4 @ Kaj Petro responde diris al Jesuo:Sinjoro, estas bone por ni esti cxi tie. Se vi volas, mi faros cxi tie tri lauxbojn:unu por vi, kaj unu por Moseo, kaj unu por Elija.

esperanto@Matthew:17:7 @ Kaj Jesuo alvenis kaj ektusxis ilin, kaj diris:Levigxu, kaj ne timu.

esperanto@Matthew:17:8 @ Kaj levinte siajn okulojn, ili vidis neniun krom Jesuo sola.

esperanto@Matthew:17:9 @ Kaj dum ili malsupreniris de la monto, Jesuo ordonis al ili, dirante:Rakontu al neniu la vizion, gxis la Filo de homo relevigxos el la mortintoj.

esperanto@Matthew:17:17 @ Kaj Jesuo responde diris:Ho senfida kaj perversa generacio, gxis kiam mi estos kun vi? gxis kiam mi toleros vin? venigu lin al mi cxi tien.

esperanto@Matthew:17:18 @ Kaj Jesuo severe admonis lin; kaj la demono eliris el li, kaj la knabo resanigxis en tiu sama horo.

esperanto@Matthew:17:19 @ Tiam la discxiploj, veninte al Jesuo aparte, diris:Pro kio ni ne povis elpeli gxin?

esperanto@Matthew:17:22 @ Kaj kiam ili kolektigxis en Galileo, Jesuo diris al ili:La Filo de homo estos transdonita en la manojn de homoj;

esperanto@Matthew:17:25 @ Li respondis:Jes. Kaj kiam li venis en la domon, Jesuo unue parolis al li, dirante:Kiel sxajnas al vi, Simon? de kiuj prenas la regxoj de la tero imposton aux tributon? de siaj filoj aux de la fremduloj?

esperanto@Matthew:17:26 @ Kaj kiam li diris:De la fremduloj; Jesuo diris:Sekve la filoj estas liberaj.

esperanto@Matthew:18:1 @ En tiu horo la discxiploj venis al Jesuo, dirante:Kiu do estas la plej granda en la regno de la cxielo?

esperanto@Matthew:18:22 @ Jesuo diris al li:Mi ne diras al vi:GXis sep fojoj; sed:GXis sepdekoble sep fojoj.

esperanto@Matthew:19:1 @ Kaj kiam Jesuo finis cxi tiujn parolojn, li foriris el Galileo, kaj venis en la limojn de Judujo trans Jordan;

esperanto@Matthew:19:14 @ Sed Jesuo diris:Lasu la infanojn, kaj ne malhelpu ilin, veni al mi; cxar el tiaj estas la regno de la cxielo.

esperanto@Matthew:19:18 @ Li diris al li:Kiujn? Kaj Jesuo diris:Ne mortigu; Ne adultu; Ne sxtelu; Ne parolu malveran ateston;

esperanto@Matthew:19:21 @ Jesuo diris al li:Se vi deziras esti perfekta, iru, vendu viajn posedajxojn, kaj donu al malricxuloj, kaj vi havos trezoron en la cxielo; kaj venu, sekvu min.

esperanto@Matthew:19:23 @ Kaj Jesuo diris al siaj discxiploj:Vere mi diras al vi:Malfacile ricxulo eniros en la regnon de la cxielo.

esperanto@Matthew:19:26 @ Kaj Jesuo, rigardante ilin, diris al ili:CXe homoj tio estas neebla, sed cxe Dio cxio estas ebla.

esperanto@Matthew:19:28 @ Jesuo diris al ili:Vere mi diras al vi, ke vi, kiuj min sekvis, en la renaskado, kiam la Filo de homo sidos sur la trono de sia gloro, vi ankaux sidos sur dek du tronoj, jugxante la dek du tribojn de Izrael.

esperanto@Matthew:20:17 @ Kaj suprenirante al Jerusalem, Jesuo prenis la dek du discxiplojn aparte, kaj sur la vojo li diris al ili:

esperanto@Matthew:20:22 @ Sed Jesuo responde diris:Vi ne scias, kion vi petas. CXu vi povas trinki la kalikon, kiun mi trinkos? Ili diris al li:Ni povas.

esperanto@Matthew:20:25 @ Sed Jesuo, alvokinte ilin al si, diris:Vi scias, ke la regantoj de la nacioj kondutas kiel sinjoroj super ili, kaj iliaj granduloj ekzercas auxtoritaton super ili.

esperanto@Matthew:20:30 @ Kaj jen du blinduloj, sidantaj apud la vojo, auxdinte, ke Jesuo preterpasas, ekkriis, dirante:Sinjoro, kompatu nin, ho filo de David.

esperanto@Matthew:20:32 @ Kaj Jesuo, haltinte, alvokis ilin, kaj diris:Kion vi volas, ke mi faru al vi?

esperanto@Matthew:20:34 @ Kaj Jesuo, kortusxite, tusxis iliajn okulojn; kaj tuj ili ricevis vidpovon, kaj sekvis lin.

esperanto@Matthew:21:1 @ Kaj kiam ili alproksimigxis al Jerusalem, kaj venis al Betfage, al la monto Olivarba, tiam Jesuo sendis du discxiplojn,

esperanto@Matthew:21:6 @ Kaj la discxiploj iris, kaj faris, kiel Jesuo ordonis al ili,

esperanto@Matthew:21:11 @ Kaj la homamasoj diris:CXi tiu estas la profeto, Jesuo el Nazaret en Galileo.

esperanto@Matthew:21:12 @ Kaj Jesuo eniris en la templon de Dio, kaj elpelis cxiujn vendantojn kaj acxetantojn en la templo, kaj renversis la tablojn de la monsxangxistoj, kaj la segxojn de la vendantoj de kolomboj;

esperanto@Matthew:21:16 @ kaj diris al li:CXu vi auxdas, kion cxi tiuj diras? Kaj Jesuo diris al ili:Jes; cxu vi neniam legis:El la busxo de junaj infanoj kaj sucxinfanoj Vi perfektigis lauxdon?

esperanto@Matthew:21:21 @ Kaj Jesuo responde diris al ili:Vere mi diras al vi:Se vi havos fidon kaj ne dubos, vi ne nur faros la aferon de la figarbo, sed ecx se vi diros al cxi tiu monto:Estu formovita kaj jxetita en la maron; tio plenumigxos.

esperanto@Matthew:21:24 @ Kaj Jesuo responde diris al ili:Mi ankaux faros al vi unu demandon; kaj se vi tion diros al mi, mi ankaux diros al vi, laux kia auxtoritato mi faras cxi tion.

esperanto@Matthew:21:27 @ Kaj ili responde diris al Jesuo:Ni ne scias. Li ankaux diris al ili:Kaj mi ne diras al vi, laux kia auxtoritato mi faras cxi tion.

esperanto@Matthew:21:31 @ Kiu el la du plenumis la volon de la patro? Ili diris:La unua. Jesuo diris al ili:Vere mi diras al vi, ke la impostistoj kaj malcxastistinoj iras antaux vi en la regnon de Dio.

esperanto@Matthew:21:42 @ Jesuo diris al ili:CXu vi neniam legis en la Skriboj: SXtono, kiun malsxatis la konstruantoj, Farigxis sxtono bazangula: De la Eternulo cxi tio farigxis, Kaj gxi estas miraklo en niaj okuloj?

esperanto@Matthew:22:1 @ Kaj respondante, Jesuo denove parolis al ili parabole, dirante:

esperanto@Matthew:22:18 @ Sed Jesuo, sciante ilian ruzecon, diris:Kial vi min provas, hipokrituloj?

esperanto@Matthew:22:29 @ Sed Jesuo responde diris:Vi eraras, ne sciante la Skribojn, nek la potencon de Dio.

esperanto@Matthew:22:41 @ Kaj kiam la Fariseoj jam kunvenis, Jesuo ilin demandis,

esperanto@Matthew:23:1 @ Tiam parolis Jesuo al la homamasoj kaj al siaj discxiploj, dirante:

esperanto@Matthew:24:1 @ Kaj Jesuo, elirinte, ekforiris de la templo; kaj liaj discxiploj venis al li, por montri al li la konstruajxojn de la templo.

esperanto@Matthew:24:4 @ Kaj Jesuo, respondante, diris al ili:Gardu vin, ke neniu vin forlogu.

esperanto@Matthew:26:1 @ Kaj kiam Jesuo finis cxiujn tiujn vortojn, li diris al siaj discxiploj:

esperanto@Matthew:26:4 @ kaj ili konsiligxis, por ke ili povu per ruzo kapti Jesuon, kaj mortigi lin.

esperanto@Matthew:26:6 @ Kaj kiam Jesuo estis en Betania, en la domo de Simon, leprulo,

esperanto@Matthew:26:10 @ Sed Jesuo, tion sciante, diris al ili:Kial vi gxenas la virinon? sxi faris bonan faron al mi.

esperanto@Matthew:26:17 @ Kaj en la unua tago de macoj la discxiploj venis al Jesuo, dirante:Kie vi volas, ke ni pretigu por vi, por mangxi la Paskon?

esperanto@Matthew:26:19 @ Kaj la discxiploj faris, kiel Jesuo ordonis al ili, kaj ili pretigis la Paskon.

esperanto@Matthew:26:26 @ Kaj dum ili mangxis, Jesuo prenis panon, kaj beninte, dispecigis gxin kaj donis al la discxiploj, kaj diris:Prenu, mangxu; cxi tio estas mia korpo.

esperanto@Matthew:26:31 @ Tiam diris Jesuo al ili:Vi cxiuj ofendigxos pro mi dum cxi tiu nokto; cxar estas skribite:Mi frapos la pasxtiston, kaj la sxafoj de la grego diskuros.

esperanto@Matthew:26:34 @ Jesuo diris al li:Vere mi diras al vi, ke en cxi tiu nokto, antaux ol krios koko, vi trifoje malkonfesos min.

esperanto@Matthew:26:36 @ Tiam venis Jesuo kun ili al loko nomata Getsemane, kaj diris al siaj discxiploj:Sidigxu cxi tie, dum mi iros tien, por pregxi.

esperanto@Matthew:26:49 @ Kaj tuj veninte al Jesuo, li diris:Saluton, Rabeno; kaj kisis lin.

esperanto@Matthew:26:50 @ Kaj Jesuo diris al li:Amiko, por kio vi venis? Tiam ili venis, kaj metis manojn sur Jesuon kaj arestis lin.

esperanto@Matthew:26:51 @ Kaj jen unu el tiuj, kiuj estis kun Jesuo, etendis sian manon kaj eltiris sian glavon, kaj frapis la sklavon de la cxefpastro, kaj detrancxis lian orelon.

esperanto@Matthew:26:52 @ Tiam diris Jesuo al li:Remetu vian glavon en gxian ingon; cxar cxiuj, kiuj glavon prenas, per glavo pereos.

esperanto@Matthew:26:55 @ En tiu horo Jesuo diris al la homamasoj:CXu vi elvenis kvazaux kontraux rabiston, kun glavoj kaj bastonoj, por kapti min? CXiutage mi sidis en la templo, instruante, kaj vi ne arestis min.

esperanto@Matthew:26:57 @ Kaj la arestintoj de Jesuo forkondukis lin al la domo de la cxefpastro Kajafas, kie jam kolektigxis la skribistoj kaj pliagxuloj.

esperanto@Matthew:26:59 @ Kaj la cxefpastroj kaj la tuta sinedrio sercxis malveran ateston kontraux Jesuo, por ke ili povu lin mortigi;

esperanto@Matthew:26:63 @ Sed Jesuo silentadis. Kaj la cxefpastro diris al li:Mi jxurligas vin per Dio la vivanta, ke vi diru al ni, cxu vi estas la Kristo, la Filo de Dio.

esperanto@Matthew:26:64 @ Jesuo diris al li:Vi diris; tamen mi diras al vi:Poste vi vidos la Filon de homo, sidantan cxe la dekstra mano de la Potenco, kaj venantan sur la nuboj de la cxielo.

esperanto@Matthew:26:69 @ Kaj Petro sidis ekstere sur la korto; kaj venis al li unu servantino, dirante:Vi ankaux estis kun Jesuo, la Galileano.

esperanto@Matthew:26:71 @ Kaj post kiam li eliris en la vestiblon, alia vidis lin, kaj diris al la cxeestantoj:CXi tiu estis ankaux kun Jesuo, la Nazaretano.

esperanto@Matthew:26:75 @ Kaj Petro rememoris la vorton, kiun Jesuo parolis:Antaux ol krios koko, vi trifoje malkonfesos min. Kaj li eliris, kaj maldolcxe ploris.

esperanto@Matthew:27:1 @ Kaj kiam venis la mateno, cxiuj cxefpastroj kaj pliagxuloj de la popolo konsiligxis kontraux Jesuo, por mortigi lin;

esperanto@Matthew:27:11 @ Kaj Jesuo staris antaux la provincestro; kaj la estro demandis lin, dirante:CXu vi estas la Regxo de la Judoj? Kaj Jesuo diris al li:Vi diras.

esperanto@Matthew:27:17 @ Kiam do ili kolektigxis, Pilato diris al ili:Kiun vi deziras, ke mi liberigu al vi? cxu Barabason, aux Jesuon, nomatan Kristo?

esperanto@Matthew:27:20 @ Kaj la cxefpastroj kaj pliagxuloj decidigis la homamason postuli Barabason kaj pereigi Jesuon.

esperanto@Matthew:27:22 @ Pilato diris al ili:Kion do mi faros al Jesuo, nomata Kristo? CXiuj diris:Li estu krucumita.

esperanto@Matthew:27:26 @ Tiam li liberigis al ili Barabason; sed skurgxinte Jesuon, li transdonis lin, por esti krucumita.

esperanto@Matthew:27:27 @ Tiam la soldatoj de la provincestro, kondukinte Jesuon en la palacon, kolektis al li la tutan kohorton.

esperanto@Matthew:27:37 @ Kaj ili metis super lia kapo lian akuzon, skribitan:CXI TIU ESTAS JESUO, LA REGXO DE LA JUDOJ.

esperanto@Matthew:27:46 @ Kaj cxirkaux la nauxa horo Jesuo ekkriis per lauxta vocxo, dirante:Eli, Eli, lama sabahxtani? tio estas:Mia Dio, mia Dio, kial Vi forlasis min?

esperanto@Matthew:27:50 @ Kaj Jesuo, denove kriinte per lauxta vocxo, ellasis for la spiriton.

esperanto@Matthew:27:54 @ Kaj la centestro, kaj tiuj, kiuj estis kun li gardantaj Jesuon, kiam ili vidis la tertremon kaj la okazantajxojn, tre timis, dirante:Vere cxi tiu estis Filo de Dio.

esperanto@Matthew:27:55 @ Kaj tie estis multaj virinoj, rigardantaj de malproksime, kiuj sekvis Jesuon el Galileo, servante al li;

esperanto@Matthew:27:57 @ Kaj kiam vesperigxis, venis ricxulo, nomata Jozef, el Arimateo, kiu mem estis discxiplo de Jesuo:

esperanto@Matthew:27:58 @ tiu, irinte al Pilato, petis la korpon de Jesuo. Tiam Pilato ordonis doni gxin.

esperanto@Matthew:28:5 @ Kaj la angxelo responde diris al la virinoj:Ne timu; cxar mi scias, ke vi sercxas Jesuon, la krucumitan.

esperanto@Matthew:28:9 @ Kaj jen Jesuo renkontis ilin, dirante:Saluton. Kaj alveninte, ili ekprenis liajn piedojn kaj adorklinigxis al li.

esperanto@Matthew:28:10 @ Tiam Jesuo diris al ili:Ne timu; iru, diru al miaj fratoj, ke ili foriru en Galileon, kaj tie ili min vidos.

esperanto@Matthew:28:16 @ Sed la dek unu discxiploj iris en Galileon, sur la monton, kiun Jesuo jam difinis al ili.

esperanto@Matthew:28:18 @ Kaj Jesuo venis al ili, kaj diris al ili:Estas donita al mi cxia auxtoritato en la cxielo kaj sur la tero.

esperanto@Mark:1:1 @ La komenco de la evangelio de Jesuo Kristo, Filo de Dio.

esperanto@Mark:1:9 @ Kaj en tiuj tagoj Jesuo venis el Nazaret de Galileo, kaj estis baptita de Johano en Jordan.

esperanto@Mark:1:14 @ Kaj post kiam Johano estis arestita, Jesuo iris en Galileon, predikante la evangelion de Dio,

esperanto@Mark:1:17 @ Kaj Jesuo diris al ili:Venu post mi, kaj mi igos vin farigxi kaptistoj de homoj.

esperanto@Mark:1:24 @ dirante:Kio estas inter ni kaj vi, Jesuo Nazaretano? cxu vi venis, por pereigi nin? mi scias, kiu vi estas:la Sanktulo de Dio.

esperanto@Mark:1:25 @ Kaj Jesuo severe admonis lin, dirante:Silentu, kaj eliru el li.

esperanto@Mark:1:45 @ Sed li eliris, kaj komencis diligente rakonti kaj disfamigi la aferon, tiel ke Jesuo jam ne povis malkasxe eniri en urbon, sed restis ekstere en dezertaj lokoj; kaj oni venis al li el cxie.

esperanto@Mark:2:5 @ Kaj Jesuo, vidante ilian fidon, diris al la paralizulo:Filo, viaj pekoj estas pardonitaj.

esperanto@Mark:2:8 @ Kaj Jesuo, tuj eksciante en sia spirito, ke tiel ili diskutas en si, diris al ili:Kial vi tion diskutas en viaj koroj?

esperanto@Mark:2:15 @ Kaj li sidis cxe mangxo en lia domo, kaj multaj impostistoj kaj pekuloj kunsidis kun Jesuo kaj liaj discxiploj; cxar ili estis multaj, kaj ili sekvis lin.

esperanto@Mark:2:17 @ Kaj auxdinte tion, Jesuo diris al ili:Ne la sanuloj bezonas kuraciston, sed la malsanuloj:mi venis, por alvoki ne justulojn, sed pekulojn.

esperanto@Mark:2:19 @ Kaj Jesuo diris al ili:CXu la filoj de la edzigxejo povas fasti, dum la fiancxo estas kun ili? Tiel longe, kiel ili havas kun si la fiancxon, ili ne povas fasti.

esperanto@Mark:3:7 @ Kaj Jesuo kun siaj discxiploj foriris gxis la maro; kaj granda homamaso el Galileo sekvis lin. Kaj el Judujo

esperanto@Mark:5:6 @ Kaj, vidinte Jesuon el malproksime, li kuris kaj adorklinigxis al li;

esperanto@Mark:5:7 @ kaj kriante per lauxta vocxo, li diris:Kio estas inter mi kaj vi, ho Jesuo, Filo de Dio Plejalta? Mi vin jxurpetas per Dio, ke vi ne turmentu min.

esperanto@Mark:5:15 @ Kaj ili venis al Jesuo, kaj vidis la demonhavinton, kiu havis la legion, sidanta, vestita kaj en sana prudento; kaj ili timis.

esperanto@Mark:5:20 @ Kaj li foriris, kaj komencis famigi en Dekapolis cxion, kion faris Jesuo por li; kaj cxiuj miregis.

esperanto@Mark:5:21 @ Kaj kiam Jesuo retransiris en la sxipeto al la alia bordo, granda homamaso kolektigxis al li; kaj li estis apud la maro.

esperanto@Mark:5:27 @ auxdinte pri Jesuo, venis en la homamaso malantaux lin, kaj tusxis lian mantelon.

esperanto@Mark:5:30 @ Kaj Jesuo, tuj sentante en si, ke la potenco eliris, turnis sin en la homamaso, kaj diris:Kiu tusxis mian veston?

esperanto@Mark:5:36 @ Sed Jesuo, ne atentante la parolon diritan, diris al la sinagogestro:Ne timu, nur kredu.

esperanto@Mark:6:4 @ Kaj Jesuo diris al ili:Profeto ne estas sen honoro, krom en sia patrujo kaj inter siaj parencoj kaj en sia domo.

esperanto@Mark:6:30 @ Kaj la apostoloj kolektigxis al Jesuo, kaj rakontis al li cxion, kion ili faris kaj instruis.

esperanto@Mark:8:17 @ Kaj Jesuo, eksciante tion, diris al ili:Kial vi diskutas pro tio, ke vi ne havas panon? cxu vi ankoraux ne konscias nek komprenas? cxu via koro estas obstinigita?

esperanto@Mark:8:27 @ Kaj eliris Jesuo kaj liaj discxiploj en la vilagxojn de Cezarea Filipi; kaj sur la vojo li demandis siajn discxiplojn, dirante al ili:Kiu, diras la homoj, ke mi estas?

esperanto@Mark:9:2 @ Kaj post ses tagoj Jesuo prenis kun si Petron kaj Jakobon kaj Johanon, kaj kondukis ilin solajn sur altan monton aparte; kaj li estis aliformita antaux ili;

esperanto@Mark:9:4 @ Kaj aperis al ili Elija kun Moseo, kaj ili interparoladis kun Jesuo.

esperanto@Mark:9:5 @ Kaj Petro responde diris al Jesuo:Rabeno, estas bone por ni esti cxi tie; kaj ni faru tri lauxbojn:unu por vi, kaj unu por Moseo, kaj unu por Elija.

esperanto@Mark:9:8 @ Kaj subite, cxirkauxrigardinte, ili jam vidis neniun krom Jesuo sola.

esperanto@Mark:9:23 @ Kaj Jesuo diris al li:Kiel, se vi povas! CXio estas ebla por kredanto.

esperanto@Mark:9:25 @ Kaj kiam Jesuo vidis, ke homamaso alkuras, li severe admonis la malpuran spiriton, dirante al gxi:Vi muta kaj surda spirito, mi ordonas al vi:Eliru el li, kaj ne plu eniru en lin.

esperanto@Mark:9:27 @ Sed Jesuo, preninte lin je la mano, levis lin; kaj li starigxis.

esperanto@Mark:9:39 @ Sed Jesuo diris:Ne malpermesu lin; cxar neniu, kiu faros miraklon en mia nomo, povos facile paroli malbone pri mi.

esperanto@Mark:10:5 @ Sed Jesuo diris al ili:Pro la malmoleco de via koro li skribis por vi cxi tiun ordonon.

esperanto@Mark:10:14 @ Sed Jesuo, vidinte tion, indignis, kaj diris al ili:Lasu la infanojn veni al mi; ne malhelpu ilin, cxar el tiaj estas la regno de Dio.

esperanto@Mark:10:18 @ Kaj Jesuo diris al li:Kial vi nomas min bona? neniu estas bona krom Unu, nome Dio.

esperanto@Mark:10:21 @ Kaj Jesuo, rigardante lin, amis lin, kaj diris al li:Unu mankon vi havas; iru, kaj vendu cxion, kion vi havas, kaj donu al malricxuloj, kaj vi havos trezoron en la cxielo; kaj venu, sekvu min.

esperanto@Mark:10:23 @ Kaj Jesuo cxirkauxrigardis, kaj diris al siaj discxiploj:Kiel malfacile tiuj, kiuj havas ricxon, eniros en la regnon de Dio!

esperanto@Mark:10:24 @ Kaj la discxiploj miris pro liaj vortoj. Sed Jesuo, respondante denove, diris al ili:Infanoj, kiel malfacile estas por tiuj, kiuj fidas al la ricxo, eniri en la regnon de Dio!

esperanto@Mark:10:27 @ Rigardante ilin, Jesuo diris:CXe homoj tio estas neebla, sed ne cxe Dio; cxar cxio estas ebla cxe Dio.

esperanto@Mark:10:29 @ Jesuo diris:Vere mi diras al vi:Ekzistas neniu, kiu forlasis domon aux fratojn aux fratinojn aux patrinon aux patron aux infanojn aux kampojn pro mi kaj pro la evangelio,

esperanto@Mark:10:32 @ Kaj ili estis sur la vojo suprenirantaj al Jerusalem, kaj Jesuo iris antaux ili; kaj ili miregis, kaj la sekvantoj timis. Kaj li prenis al si denove la dek du, kaj ekparolis pri tio, kio okazos al li, dirante:

esperanto@Mark:10:38 @ Sed Jesuo diris al ili:Vi ne scias, kion vi petas. CXu vi povas trinki la kalikon, kiun mi trinkas? aux esti baptitaj per la bapto, per kiu mi estas baptata?

esperanto@Mark:10:39 @ Kaj ili diris al li:Ni povas. Kaj Jesuo diris al ili:La kalikon, kiun mi trinkas, vi trinkos, kaj per la bapto, per kiu mi estas baptata, vi estos baptitaj;

esperanto@Mark:10:42 @ Kaj Jesuo, alvokinte ilin al si, diris al ili:Vi scias, ke tiuj, kiuj pretendas regi la nacianojn, kondutas kiel sinjoroj super ili, kaj iliaj granduloj ekzercas auxtoritaton super ili.

esperanto@Mark:10:47 @ Kaj auxdinte, ke cxeestas Jesuo, la Nazaretano, li ekkriis, kaj diris:Jesuo, filo de David, kompatu min.

esperanto@Mark:10:49 @ Kaj Jesuo haltis, kaj diris:Alvoku lin. Kaj oni alvokis la blindulon, dirante al li:Kuragxu; levigxu, li vin alvokas.

esperanto@Mark:10:50 @ Kaj li forjxetis sian veston, kaj eksaltis kaj venis al Jesuo.

esperanto@Mark:10:51 @ Kaj Jesuo responde al li diris:Kion vi volas, ke mi faru al vi? Kaj la blindulo diris al li:Rabeno mia, ke mi ricevu vidpovon.

esperanto@Mark:10:52 @ Kaj Jesuo diris al li:Iru; via fido vin savis. Kaj tuj li ricevis vidpovon, kaj sekvis lin sur la vojo.

esperanto@Mark:11:6 @ Sed ili respondis al ili, kiel Jesuo diris; kaj ili lasis ilin.

esperanto@Mark:11:7 @ Kaj ili alkondukis la azenidon al Jesuo, kaj metis sur gxin siajn vestojn; kaj li sidis sur gxi.

esperanto@Mark:11:22 @ Kaj responde Jesuo diris al ili:Havu fidon al Dio.

esperanto@Mark:11:29 @ Sed Jesuo diris al ili:Mi faros al vi unu demandon, kaj respondu al mi, kaj mi diros al vi, laux kia auxtoritato mi faras cxi tion.

esperanto@Mark:11:33 @ Kaj responde ili diris al Jesuo:Ni ne scias. Kaj Jesuo diris al ili:Kaj mi ne diras al vi, laux kia auxtoritato mi faras cxi tion.

esperanto@Mark:12:17 @ Kaj Jesuo respondis al ili:Redonu al Cezaro la proprajxon de Cezaro, kaj al Dio la proprajxon de Dio. Kaj ili miregis pro li.

esperanto@Mark:12:24 @ Kaj Jesuo diris al ili:CXu vi ne eraras pro tio, ke vi ne scias la Skribojn, nek la potencon de Dio?

esperanto@Mark:12:29 @ Kaj Jesuo respondis:La unua estas:Auxskultu, ho Izrael! la Eternulo, nia Dio, la Eternulo estas unu;

esperanto@Mark:12:34 @ Kaj Jesuo, vidante, ke li respondis prudente, diris al li:Vi ne estas malproksime de la regno de Dio. Kaj neniu plu kuragxis fari al li demandon.

esperanto@Mark:12:35 @ Kaj responde Jesuo diris, instruante en la templo:Kial diras la skribistoj, ke la Kristo estas Filo de David?

esperanto@Mark:13:2 @ Kaj Jesuo diris al li:CXu vi vidas cxi tiujn grandajn konstruajxojn? ne estos lasita cxi tie sxtono sur sxtono, kiu ne estos dejxetita.

esperanto@Mark:13:5 @ Kaj Jesuo ekparolis, kaj diris al ili:Gardu vin, ke neniu vin forlogu.

esperanto@Mark:14:6 @ Kaj Jesuo diris:Lasu sxin; kial vi gxenas sxin? sxi faris bonan faron al mi.

esperanto@Mark:14:18 @ Kaj dum ili sidis kaj mangxis, Jesuo diris:Vere mi diras al vi, ke unu el vi perfidos min, unu, kiu mangxas kun mi.

esperanto@Mark:14:27 @ Kaj Jesuo diris al ili:Vi cxiuj ofendigxos; cxar estas skribite:Mi frapos la pasxtiston, kaj la sxafoj diskuros.

esperanto@Mark:14:30 @ Kaj Jesuo diris al li:Vere mi diras al vi, ke hodiaux en cxi tiu nokto, antaux ol dufoje krios koko, vi trifoje malkonfesos min.

esperanto@Mark:14:48 @ Kaj Jesuo responde diris al ili:CXu vi elvenis, kvazaux kontraux rabiston, kun glavoj kaj bastonoj, por kapti min?

esperanto@Mark:14:53 @ Kaj oni forkondukis Jesuon al la cxefpastro; kaj kunvenis cxe li cxiuj cxefpastroj kaj pliagxuloj kaj skribistoj.

esperanto@Mark:14:55 @ Sed la cxefpastroj kaj la tuta sinedrio sercxis ateston kontraux Jesuo, por lin mortigi, kaj ne trovis.

esperanto@Mark:14:60 @ Kaj la cxefpastro starigxis en la mezo, kaj demandis Jesuon, dirante:CXu vi respondas nenion? kion atestas cxi tiuj kontraux vi?

esperanto@Mark:14:62 @ Kaj Jesuo diris:Mi estas; kaj vi vidos la Filon de homo, sidantan dekstre de la Potenco kaj venantan kun la nuboj de la cxielo.

esperanto@Mark:14:67 @ kaj vidante Petron sin varmigantan, sxi rigardis lin, kaj diris:Vi ankaux estis kun la Nazaretano, kun tiu Jesuo.

esperanto@Mark:14:72 @ Kaj tuj la duan fojon koko kriis. Kaj Petro ekrememoris la vorton, kiun Jesuo diris al li:Antaux ol dufoje krios koko, vi trifoje malkonfesos min. Kaj pripensinte, li ekploris.

esperanto@Mark:15:1 @ Tuj matene la cxefpastroj, farinte interkonsilon kun la pliagxuloj kaj skribistoj kaj la tuta sinedrio, ligis Jesuon kaj forkondukis lin kaj transdonis lin al Pilato.

esperanto@Mark:15:5 @ Sed Jesuo ankoraux nenion respondis, tiel ke Pilato miris.

esperanto@Mark:15:15 @ Kaj Pilato, volante kontentigi la homamason, liberigis al ili Barabason, kaj, skurgxinte Jesuon, transdonis lin, por esti krucumita.

esperanto@Mark:15:34 @ Kaj je la nauxa horo Jesuo kriis per lauxta vocxo:Eloi, Eloi, lama sabahxtani; tio estas:Mia Dio, mia Dio, kial Vi forlasis min?

esperanto@Mark:15:37 @ Sed Jesuo, eliginte lauxtan krion, ellasis for la spiriton.

esperanto@Mark:15:43 @ venis Jozef el Arimateo, honorinda konsilanto, kiu mem atendadis la regnon de Dio; kaj li kuragxe eniris al Pilato, kaj petis la korpon de Jesuo.

esperanto@Mark:16:6 @ Sed li diris al ili:Ne miregu; vi sercxas Jesuon, la Nazaretanon, la krucumitan:li levigxis; li ne estas cxi tie; jen la loko, kien oni metis lin!

esperanto@Mark:16:19 @ Tiam la Sinjoro Jesuo, post kiam li parolis al ili, estis ricevita supren en la cxielon, kaj sidigxis dekstre de Dio.

esperanto@Luke:1:31 @ Kaj jen vi gravedigxos en via ventro kaj naskos filon, kaj vi nomos lin JESUO.

esperanto@Luke:2:21 @ Kaj kiam jam pasis ok tagoj por cirkumcidi lin, oni donis al li la nomon JESUO, kiel li estis nomita de la angxelo, antaux ol li estis en la ventro.

esperanto@Luke:2:27 @ Kaj li venis per la Spirito en la templon; kaj kiam la gepatroj enportis la infanon Jesuo, por fari pri li laux la kutimo de la legxo,

esperanto@Luke:2:43 @ kaj kiam ili jam pasigis la tagojn, cxe ilia returnigxo la knabo Jesuo restis en Jerusalem, kaj liaj gepatroj tion ne sciis;

esperanto@Luke:2:52 @ Kaj Jesuo progresis en sagxeco kaj staturo, kaj en graco cxe Dio kaj homoj.

esperanto@Luke:3:21 @ Kaj kiam la tuta popolo estis baptata, Jesuo ankaux estis baptita, kaj dum li pregxis, la cxielo malfermigxis,

esperanto@Luke:3:23 @ Kaj Jesuo mem, komencante, havis cxirkaux tridek jarojn, estante filo (kiel oni supozis) de Jozef, de Eli,

esperanto@Luke:4:1 @ Kaj Jesuo, plena de la Sankta Spirito, revenis de Jordan, kaj estis kondukata de la Spirito en la dezerton

esperanto@Luke:4:4 @ Kaj Jesuo respondis al li:Estas skribite:Ne per la pano sole vivos homo.

esperanto@Luke:4:8 @ Kaj responde Jesuo diris al li:Estas skribite:Al la Eternulo, via Dio, adorklinigxu, kaj al Li sola servu.

esperanto@Luke:4:12 @ Kaj responde Jesuo diris al li:Estas dirite:Ne provu la Eternulon, vian Dion.

esperanto@Luke:4:14 @ Kaj revenis Jesuo en la potenco de la Spirito en Galileon; kaj eliris famo pri li tra la tuta cxirkauxajxo.

esperanto@Luke:4:34 @ dirante:Ha! kio estas inter ni kaj vi, Jesuo Nazaretano? CXu vi venis, por pereigi nin? Mi scias, kiu vi estas, la Sanktulo de Dio.

esperanto@Luke:4:35 @ Kaj Jesuo severe admonis lin, dirante:Silentu, kaj eliru el li. Kaj jxetinte lin en la mezon, la demono eliris el li, neniel difektinte lin.

esperanto@Luke:5:8 @ Sed Simon Petro, tion vidinte, falis teren antaux la genuoj de Jesuo, dirante:Foriru de mi, ho Sinjoro, cxar mi estas pekulo.

esperanto@Luke:5:10 @ kaj tiel same Jakobon kaj Johanon, filojn de Zebedeo, kiuj estis kompanianoj de Simon. Kaj Jesuo diris al Simon:Ne timu; de nun vi estos kaptisto de homoj.

esperanto@Luke:5:12 @ Kaj dum li estis en unu el la urboj, jen viro plena de lepro; kaj vidante Jesuon, li falis sur la vizagxon kaj petegis lin, dirante:Sinjoro, se vi volas, vi povas min purigi.

esperanto@Luke:5:19 @ Kaj ne trovinte, kiamaniere ili povas enporti lin, pro la homamaso, ili supreniris sur la tegmenton, kaj mallevis lin tra la tegoloj, kun la liteto, en la mezon antaux Jesuo.

esperanto@Luke:5:22 @ Sed Jesuo, eksciante iliajn pensojn, responde diris al ili:Kial vi diskutas en viaj koroj?

esperanto@Luke:5:31 @ Kaj Jesuo responde diris al ili:Ne la sanuloj bezonas kuraciston, sed la malsanuloj.

esperanto@Luke:5:34 @ Kaj Jesuo diris al ili:CXu vi povas igi la filojn de la edzigxejo fasti, dum la fiancxo estas kun ili?

esperanto@Luke:6:3 @ Kaj Jesuo, respondante al ili, diris:CXu vi ecx ne legis, kion faris David, kiam malsatis li kaj liaj kunuloj?

esperanto@Luke:6:9 @ Kaj Jesuo diris al ili:Mi vin demandas:cxu estas permesate bonfari en sabato, aux malbonfari? Savi vivon, al gxin pereigi?

esperanto@Luke:6:11 @ Sed ili plenigxis de frenezo, kaj interparoladis inter si, kion ili faru al Jesuo.

esperanto@Luke:7:3 @ Kaj auxdinte pri Jesuo, tiu sendis al li pliagxulojn de la Judoj, por peti, ke li venu, por savi lian sklavon.

esperanto@Luke:7:4 @ Kaj veninte al Jesuo, ili insiste petegis, dirante:Li estas inda, ke vi faru al li tiun komplezon;

esperanto@Luke:7:6 @ Kaj Jesuo ekiris kun ili. Kaj kiam li estis ne malproksime de la domo, la centestro sendis al li amikojn, por diri al li:Sinjoro, ne gxenu vin; cxar mi ne estas inda, ke vi venu sub mian tegmenton;

esperanto@Luke:7:9 @ Kaj kiam Jesuo tion auxdis, li miris pri li, kaj sin turninte, diris al la homamaso, lin sekvanta:Mi diras al vi:Ecx en Izrael mi ne trovis tiom da fido.

esperanto@Luke:7:37 @ Kaj jen estis en la urbo virino pekulino; kaj kiam sxi eksciis, ke Jesuo sidas cxe mangxo en la domo de la Fariseo, sxi alportis alabastran vazon da sxmirajxo,

esperanto@Luke:7:40 @ Kaj responde Jesuo diris al li:Simon, mi havas ion diri al vi. Kaj li diris:Majstro, parolu.

esperanto@Luke:8:28 @ Kaj vidinte Jesuon, li ekkriis kaj falis antaux li, kaj lauxtvocxe diris:Kio estas inter mi kaj vi, ho Jesuo, Filo de Dio Plejalta? mi petas vin, ne turmento min.

esperanto@Luke:8:30 @ Kaj Jesuo demandis lin:Kia estas via nomo? Kaj li diris:Legio; cxar multaj demonoj eniris en lin.

esperanto@Luke:8:35 @ Kaj oni eliris por vidi, kio okazis; kaj ili venis al Jesuo, kaj trovis la viron, el kiu eliris la demonoj, sidanta, vestita kaj en sana prudento, cxe la piedoj de Jesuo, kaj ili timis.

esperanto@Luke:8:39 @ Reiru al via domo, kaj rakontu cxion, kion Dio faris por vi. Kaj li foriris, famigante tra la tuta urbo cxion, kion Jesuo faris por li.

esperanto@Luke:8:40 @ Kaj kiam Jesuo revenis, la homamaso bonvenigis lin, cxar cxiuj atendis lin.

esperanto@Luke:8:41 @ Kaj jen venis viro, nomata Jairos, kaj li estis sinagogestro; kaj li sin jxetis antaux la piedojn de Jesuo, kaj petegis lin, ke li venu en lian domon;

esperanto@Luke:8:45 @ Kaj Jesuo diris:Kiu min tusxis? Kaj kiam cxiuj neis, Petro diris:Estro, la homamaso cxirkauxas kaj premas vin.

esperanto@Luke:8:46 @ Sed Jesuo diris:Iu min tusxis; cxar mi sentis, ke de mi eliris potenco.

esperanto@Luke:8:50 @ Sed Jesuo, auxdinte tion, respondis al li:Ne timu; nur kredu, kaj sxi estos savita.

esperanto@Luke:9:33 @ Kaj dum ili foriris de li, Petro diris al Jesuo:Estro, estas bone por ni esti cxi tie; kaj ni faru tri lauxbojn:unu por vi, kaj unu por Moseo, kaj unu por Elija; li ne sciis, kion li diras.

esperanto@Luke:9:36 @ Kaj dum la vocxo ankoraux sonis, Jesuo trovigxis sola. Kaj ili silentis, kaj al neniu en tiuj tagoj rakontis ion, kion ili vidis.

esperanto@Luke:9:41 @ Kaj Jesuo respondis kaj diris:Ho senfida kaj perversa generacio, gxis kiam mi estos kun vi kaj vin toleros? venigu cxi tien vian filon.

esperanto@Luke:9:42 @ Kaj dum li venis, la demono lin jxetis sur la teron kaj lin konvulsiigis. Sed Jesuo severe admonis la malpuran spiriton, kaj sanigis la knabon kaj redonis lin al la patro.

esperanto@Luke:9:47 @ Sed Jesuo, vidinte la diskutadon de iliaj koroj, prenis infanon, kaj starigis lin apud si,

esperanto@Luke:9:50 @ Sed Jesuo diris al li:Ne malpermesu; cxar tiu, kiu ne estas kontraux vi, estas por vi.

esperanto@Luke:9:58 @ Kaj Jesuo diris al li:La vulpoj havas kavojn, kaj la birdoj de la cxielo havas ripozejojn; sed la Filo de homo ne havas, kie kusxigi sian kapon.

esperanto@Luke:9:62 @ Sed Jesuo diris al li:Neniu, metinte sian manon al la plugilo kaj rigardante malantauxen, tauxgas por la regno de Dio.

esperanto@Luke:10:29 @ Sed li, dezirante pravigi sin, diris al Jesuo:Kaj kiu estas mia proksimulo?

esperanto@Luke:10:30 @ Jesuo respondis kaj diris:Unu homo malsupreniris de Jerusalem al Jerihxo; kaj li falis en la manojn de rabistoj, kiuj lin senvestigis kaj batis, kaj foriris, lasante lin duone senviva.

esperanto@Luke:10:37 @ Kaj li diris:Tiu, kiu faris al li kompaton. Kaj Jesuo diris al li:Iru vi, kaj faru tion saman.

esperanto@Luke:13:12 @ Kaj vidinte sxin, Jesuo vokis sxin, kaj diris:Virino, vi estas liberigita el via malforteco.

esperanto@Luke:13:14 @ Kaj la sinagogestro, indignante, ke Jesuo resanigis en la sabato, respondis kaj diris al la homamaso:Ekzistas ses tagoj, en kiuj oni devas labori; en ili do venu, por esti resanigitaj, kaj ne en la sabata tago.

esperanto@Luke:14:3 @ Kaj respondante, Jesuo parolis al la legxistoj kaj la Fariseoj, kaj diris:CXu estas permesate sanigi en sabato, aux ne?

esperanto@Luke:17:13 @ kaj ili levis sian vocxon, dirante:Jesuo, estro, kompatu nin.

esperanto@Luke:17:17 @ Kaj Jesuo responde diris:CXu ne la dek estis purigitaj? sed kie estas la naux?

esperanto@Luke:18:16 @ Sed Jesuo alvokis ilin al si, dirante:Lasu la infanojn veni al mi, kaj ne malhelpu ilin; cxar el tiaj estas la regno de Dio.

esperanto@Luke:18:19 @ Kaj Jesuo diris al li:Kial vi nomas min bona? neniu estas bona krom Unu, nome Dio.

esperanto@Luke:18:22 @ Kaj Jesuo, auxdinte, diris al li:Ankoraux unu mankon vi havas:vendu cxion, kion vi posedas, kaj disdonu al malricxuloj, kaj vi havos trezoron en la cxielo; kaj venu, sekvu min.

esperanto@Luke:18:24 @ Kaj Jesuo, lin rigardante, diris:Kiel malfacile tiuj, kiuj havas ricxon, eniros en la regnon de Dio!

esperanto@Luke:18:37 @ Kaj oni diris al li, ke Jesuo, la Nazaretano, preteriras.

esperanto@Luke:18:38 @ Kaj li kriis, dirante:Jesuo, filo de David, kompatu min.

esperanto@Luke:18:40 @ Kaj Jesuo haltis, kaj ordonis alkonduki lin; kaj kiam li alproksimigxis, li lin demandis:

esperanto@Luke:18:42 @ Kaj Jesuo diris al li:Ricevu vidpovon; via fido vin savis.

esperanto@Luke:19:3 @ Kaj li penis vidi Jesuon, kia homo li estas; kaj li ne povis pro la homamaso, cxar li estis malgranda je staturo.

esperanto@Luke:19:5 @ Kaj kiam Jesuo venis al la loko, li suprenrigardis, kaj diris al li:Zakhxeo, rapide malsupreniru, cxar hodiaux mi devas logxi en via domo.

esperanto@Luke:19:9 @ Kaj Jesuo diris al li:Hodiaux venis savo al cxi tiu domo, cxar li ankaux estas filo de Abraham.

esperanto@Luke:19:35 @ Kaj ili alkondukis gxin al Jesuo; kaj jxetinte siajn vestojn sur la azenidon, ili sidigis Jesuon sur gxin.

esperanto@Luke:20:8 @ Kaj Jesuo diris al ili:Kaj mi ne diras al vi, laux kia auxtoritato mi faras cxi tion.

esperanto@Luke:20:34 @ Kaj Jesuo diris al ili:La filoj de cxi tiu mondo edzigxas kaj estas edzigataj;

esperanto@Luke:22:47 @ Dum li ankoraux parolis, jen homamaso; kaj tiu, kiu estis nomata Judas, unu el la dek du, iris antaux ili, kaj alproksimigxis al Jesuo, por kisi lin.

esperanto@Luke:22:48 @ Sed Jesuo diris al li:Judas, cxu vi perfidas per kiso la Filon de homo?

esperanto@Luke:22:51 @ Sed Jesuo responde diris:Permesu tiom. Kaj li tusxis lian orelon kaj sanigis lin.

esperanto@Luke:22:52 @ Kaj Jesuo diris al la cxefpastroj kaj kapitanoj de la templo kaj pliagxuloj, kiuj venis kontraux lin:CXu vi elvenis kun glavoj kaj bastonoj, kvazaux kontraux rabiston?

esperanto@Luke:22:63 @ Kaj tiuj, kiuj gardis Jesuon, lin mokis kaj batis.

esperanto@Luke:23:8 @ Sed Herodo, vidinte Jesuon, treege gxojis; cxar de longe li deziris vidi lin, cxar li jam auxdis pri li, kaj li esperis vidi ian signon, faritan de li.

esperanto@Luke:23:20 @ Kaj Pilato, volante liberigi Jesuon, denove parolis al ili;

esperanto@Luke:23:25 @ Kaj li liberigis tiun, kiu pro ribelado kaj mortigo estis jxetita en malliberejon, kaj kiun ili postulis; sed Jesuon li transdonis al ilia volo.

esperanto@Luke:23:26 @ Kaj kiam ili forkondukis lin, ili kaptis Simonon, Kirenanon, venantan de la kamparo, kaj metis sur lin la krucon, por porti gxin post Jesuo.

esperanto@Luke:23:28 @ Sed Jesuo, turninte sin al ili, diris:Filinoj de Jerusalem, ne ploru pro mi, sed ploru pro vi kaj pro viaj infanoj.

esperanto@Luke:23:34 @ Kaj Jesuo diris:Patro, pardonu ilin; cxar ili ne scias, kion ili faras. Kaj dividante inter si liajn vestojn, ili jxetis lotojn.

esperanto@Luke:23:42 @ Kaj li diris:Jesuo, memoru min, kiam vi venos en vian regnon.

esperanto@Luke:23:46 @ Kaj kriinte per lauxta vocxo, Jesuo diris:Patro, en Viajn manojn mi transdonas mian spiriton; kaj tion dirinte, li ellasis for la spiriton.

esperanto@Luke:23:52 @ irinte al Pilato, petis la korpon de Jesuo.

esperanto@Luke:24:3 @ Kaj enirinte, ili ne trovis la korpon de la Sinjoro Jesuo.

esperanto@Luke:24:15 @ Kaj dum ili interparolis kaj diskutis inter si, Jesuo mem alproksimigxis kaj iris kun ili.

esperanto@Luke:24:19 @ Kaj li diris al ili:Kion? Kaj ili diris al li:Pri Jesuo, la Nazaretano, kiu estis profeto potenca age kaj parole antaux Dio kaj la tuta popolo;

esperanto@John:1:17 @ CXar la legxo estis donita per Moseo; la graco kaj la vero estigxis per Jesuo Kristo.

esperanto@John:1:29 @ La sekvantan tagon li vidis Jesuon venanta al li, kaj diris:Jen la SXafido de Dio, kiu forportas la pekon de la mondo!

esperanto@John:1:36 @ kaj rigardante Jesuon promenantan, li diris:Jen la SXafido de Dio!

esperanto@John:1:37 @ Kaj la du discxiploj auxdis lin paroli, kaj sekvis Jesuon.

esperanto@John:1:38 @ Kaj Jesuo sin turnis, kaj vidis ilin sekvantajn, kaj diris al ili:Kion vi sercxas? Kaj ili diris al li:Rabeno (tio estas, Majstro), kie vi logxas?

esperanto@John:1:42 @ Li kondukis lin al Jesuo. Jesuo lin rigardis, kaj diris:Vi estas Simon, filo de Jona; vi estos nomata Kefas (tio estas, Petro).

esperanto@John:1:43 @ La sekvantan tagon li volis foriri en Galileon, kaj trovis Filipon; kaj Jesuo diris al li:Sekvu min.

esperanto@John:1:45 @ Filipo trovis Natanaelon, kaj diris al li:Ni trovis tiun, pri kiu skribis Moseo en la legxo, kaj la profetoj, Jesuon el Nazaret, filon de Jozef.

esperanto@John:1:47 @ Jesuo vidis Natanaelon venanta al li, kaj diris pri li:Jen vera Izraelido, en kiu ne estas ruzeco!

esperanto@John:1:48 @ Natanael diris al li:Per kio vi min konas? Jesuo respondis kaj diris al li:Antaux ol Filipo vin vokis, kiam vi estis sub la figarbo, mi vin vidis.

esperanto@John:1:50 @ Jesuo respondis kaj diris al li:CXu vi kredas pro tio, ke mi diris al vi:Mi vin vidis sub la figarbo? vi vidos pli grandajn aferojn ol cxi tio.

esperanto@John:2:1 @ La trian tagon okazis edzigxo en Kana Galilea, kaj la patrino de Jesuo cxeestis tie;

esperanto@John:2:2 @ ankaux Jesuo kaj liaj discxiploj estis invititaj al la edzigxo.

esperanto@John:2:3 @ Kaj kiam mankis vino, la patrino de Jesuo diris al li:Ili ne havas vinon.

esperanto@John:2:4 @ Kaj Jesuo diris al sxi:Kio estas inter mi kaj vi, virino? mia horo ankoraux ne venis.

esperanto@John:2:7 @ Jesuo diris al ili:Plenigu la akvokuvojn per akvo. Kaj oni plenigis ilin gxis la rando.

esperanto@John:2:11 @ CXi tiun komencon de signoj Jesuo faris en Kana Galilea, kaj elmontris sian gloron, kaj liaj discxiploj kredis al li.

esperanto@John:2:13 @ Kaj la Pasko de la Judoj alproksimigxis, kaj Jesuo supreniris al Jerusalem.

esperanto@John:2:19 @ Respondis Jesuo kaj diris al ili:Detruu cxi tiun sanktejon, kaj mi levos gxin en la dauxro de tri tagoj.

esperanto@John:2:22 @ Kiam do li levigxis el la mortintoj, la discxiploj rememoris, ke li diris tion; kaj ili kredis la Skribon, kaj la vorton, kiun Jesuo diris.

esperanto@John:2:24 @ Sed Jesuo ne konfidis sin al ili, cxar li konis cxiujn,

esperanto@John:3:3 @ Jesuo respondis kaj diris al li:Vere, vere, mi diras al vi:Se homo ne estas denove naskita, li ne povas vidi la regnon de Dio.

esperanto@John:3:5 @ Jesuo respondis:Vere, vere, mi diras al vi:Se homo ne estas naskita el akvo kaj la Spirito, li ne povas eniri en la regnon de Dio.

esperanto@John:3:10 @ Jesuo respondis kaj diris al li:Vi estas la instruisto de Izrael, kaj cxu vi ne scias tion?

esperanto@John:3:22 @ Post tio venis Jesuo kun siaj discxiploj en la landon Judujo, kaj restis tie kun ili kaj baptadis.

esperanto@John:4:1 @ Kiam do la Sinjoro sciis, ke la Fariseoj auxdis, ke Jesuo faras kaj baptas pli multe da discxiploj, ol Johano

esperanto@John:4:2 @ (kvankam baptadis ne Jesuo mem, sed liaj discxiploj),

esperanto@John:4:6 @ kaj la fonto de Jakob estis tie. Jesuo do, lacigita de sia vojirado, sidigxis tiamaniere apud la fonto. Estis cxirkaux la sesa horo.

esperanto@John:4:7 @ Venis virino Samaria, por cxerpi akvon; Jesuo diris al sxi:Donu al mi trinki.

esperanto@John:4:10 @ Jesuo respondis kaj diris al sxi:Se vi scius la donacon de Dio, kaj kiu estas tiu, kiu diras al vi:Donu al mi trinki, vi petus lin, kaj li donus al vi vivan akvon.

esperanto@John:4:13 @ Jesuo respondis kaj diris al sxi:CXiu, kiu trinkas el cxi tiu akvo, denove soifos;

esperanto@John:4:16 @ Jesuo diris al sxi:Foriru, voku vian edzon, kaj revenu cxi tien.

esperanto@John:4:17 @ La virino respondis kaj diris al li:Mi ne havas edzon. Jesuo diris al sxi:Vi prave diris:Mi ne havas edzon;

esperanto@John:4:21 @ Jesuo diris al sxi:Kredu al mi, virino; venas la horo, kiam nek sur cxi tiu monto, nek en Jerusalem, vi adoros la Patron.

esperanto@John:4:26 @ Jesuo diris al sxi:Tiu estas mi, kiu parolas kun vi.

esperanto@John:4:34 @ Jesuo diris al ili:Mia nutrajxo estas plenumi la volon de Tiu, kiu min sendis, kaj fini Lian laboron.

esperanto@John:4:44 @ CXar Jesuo mem atestis, ke profeto ne havas honoron en sia propra lando.

esperanto@John:4:47 @ Kiam li auxdis, ke Jesuo alvenis el Judujo en Galileon, li iris al li, kaj petis lin malsupreniri kaj resanigi lian filon; cxar li preskaux mortis.

esperanto@John:4:48 @ Jesuo do diris al li:Se vi ne vidas signojn kaj mirindajxojn, vi tute ne kredos.

esperanto@John:4:50 @ Jesuo diris al li:Foriru, via filo vivas. La viro kredis la vorton, kiun Jesuo parolis al li, kaj li foriris.

esperanto@John:4:53 @ Tial la patro sciis, ke tio estis en tiu sama horo, en kiu Jesuo diris al li:Via filo vivas; kaj kredis li mem kaj lia tuta domo.

esperanto@John:4:54 @ CXi tiun jam la duan signon faris Jesuo, veninte el Judujo en Galileon.

esperanto@John:5:1 @ Post tio estis festo de la Judoj, kaj Jesuo supreniris al Jerusalem.

esperanto@John:5:6 @ Kiam Jesuo vidis lin kusxantan, kaj sciis, ke li jam de longe malsanas, li diris al li:CXu vi volas farigxi sana?

esperanto@John:5:8 @ Jesuo diris al li:Levigxu, prenu vian liton, kaj iru.

esperanto@John:5:13 @ Sed la resanigito ne sciis, kiu tiu estas; cxar Jesuo jam formovigxis pro la tiea homamaso.

esperanto@John:5:14 @ Poste Jesuo trovis lin en la templo, kaj diris al li:Jen vi farigxis sana; ne plu peku, por ke io pli malbona ne okazu al vi.

esperanto@John:5:15 @ La viro foriris, kaj diris al la Judoj, ke Jesuo estas tiu, kiu lin sanigis.

esperanto@John:5:16 @ Kaj la Judoj persekutis Jesuon pro tio, ke li tion faris en sabato.

esperanto@John:5:17 @ Sed Jesuo respondis al ili:Mia Patro gxis nun laboras, kaj mi laboras.

esperanto@John:5:19 @ Jesuo do respondis kaj diris al ili: Vere, vere, mi diras al vi:La Filo ne povas per si mem fari ion, krom tio, kion li vidas la Patron faranta; cxar kion ajn Li faras, tion la Filo tiel same ankaux faras.

esperanto@John:6:1 @ Poste Jesuo foriris trans la maron de Galileo, tio estas de Tiberias.

esperanto@John:6:3 @ Kaj Jesuo supreniris sur la monton, kaj tie li sidis kun siaj discxiploj.

esperanto@John:6:5 @ Jesuo do, levinte siajn okulojn, kaj ekvidinte, ke granda homamaso venas al li, diris al Filipo:De kie ni acxetu panojn, por ke cxi tiuj mangxu?

esperanto@John:6:10 @ Jesuo diris:Sidigu la homojn. Kaj estis tie multe da herbo. La viroj do sidigxis, nombre cxirkaux kvin mil.

esperanto@John:6:11 @ Kaj Jesuo prenis la panojn, kaj doninte dankon, disdonis al la sidigxintoj; kaj tiel same el la fisxoj tiom, kiom oni deziris.

esperanto@John:6:14 @ Kiam do la homoj vidis la signon, kiun Jesuo faris, ili diris:CXi tiu estas vere la profeto, kiu devis veni en la mondon.

esperanto@John:6:15 @ Tial Jesuo, eksciante, ke oni celas veni kaj kapti lin, por fari lin regxo, denove fortiris sin sola al la monto.

esperanto@John:6:17 @ kaj ensxipigxinte, ili veturis trans la maron al Kapernaum. Kaj jam estis mallume, kaj Jesuo ankoraux ne venis al ili.

esperanto@John:6:19 @ Kiam do ili remis proksimume dudek kvin gxis tridek stadiojn, ili ekvidis Jesuon iranta sur la akvo, kaj proksimigxanta al la sxipo; kaj ili timis.

esperanto@John:6:22 @ La sekvantan tagon, kiam la homamaso, kiu restis trans la maro, vidis, ke nenia sxipeto estas tie krom unu, kaj ke Jesuo ne eniris kun la discxiploj en la sxipon, sed la discxiploj solaj veturis

esperanto@John:6:24 @ kiam do la homamaso vidis, ke Jesuo ne estas tie, nek liaj discxiploj, ili ankaux eniris la sxipetojn kaj veturis al Kapernaum, sercxante Jesuon.

esperanto@John:6:26 @ Jesuo respondis al ili kaj diris:Vere, vere, mi diras al vi:Vi min sercxas, ne cxar vi vidis signojn, sed cxar vi mangxis el la panoj kaj satigxis.

esperanto@John:6:29 @ Jesuo respondis kaj diris al ili:Jen la faro de Dio:kredi al tiu, kiun Li sendis.

esperanto@John:6:32 @ Jesuo do diris al ili:Vere, vere, mi diras al vi:Ne Moseo donis al vi tiun cxielan panon; sed mia Patro donas al vi la veran cxielan panon.

esperanto@John:6:35 @ Jesuo diris al ili:Mi estas la pano de vivo; kiu venas al mi, tiu neniam malsatos, kaj kiu kredas al mi, tiu neniam soifos.

esperanto@John:6:42 @ Kaj ili diris:CXu cxi tiu ne estas Jesuo, filo de Jozef, kies patron kaj patrinon ni konas? kiel do li diras:Mi malsupreniris de la cxielo?

esperanto@John:6:43 @ Jesuo respondis kaj diris al ili:Ne murmuru inter vi.

esperanto@John:6:53 @ Jesuo do diris al ili:Vere, vere, mi diras al vi:Se vi ne mangxas la karnon de la Filo de homo kaj ne trinkas lian sangon, vi ne havas en vi vivon.

esperanto@John:6:61 @ Sed Jesuo, sciante en si mem, ke liaj discxiploj pri tio murmuris, diris al ili:CXu tio faligas vin?

esperanto@John:6:64 @ Sed estas iuj el vi, kiuj ne kredas. CXar Jesuo sciis de la komenco, kiuj estas la nekredantoj, kaj kiu lin perfidos.

esperanto@John:6:67 @ Jesuo do diris al la dek du:CXu vi ankaux volas foriri?

esperanto@John:6:70 @ Respondis al ili Jesuo:CXu mi ne elektis vin la dek du, kaj unu el vi estas diablo?

esperanto@John:7:1 @ Kaj post tio Jesuo iradis en Galileo; cxar li ne volis iradi en Judujo, cxar la Judoj celis mortigi lin.

esperanto@John:7:6 @ Jesuo do diris al ili:Mia tempo ankoraux ne venis; sed via tempo cxiam estas preta.

esperanto@John:7:14 @ Sed cxirkaux la mezo de la festo, Jesuo supreniris en la templon kaj instruis.

esperanto@John:7:16 @ Jesuo respondis al ili kaj diris:Mia instruado estas ne mia, sed Ties, kiu min sendis.

esperanto@John:7:21 @ Jesuo respondis kaj diris al ili:Mi faris unu faron, kaj vi cxiuj miras pro tio.

esperanto@John:7:28 @ Jesuo do, instruante en la templo, ekkriis kaj diris:Vi jam min konas, kaj vi ankaux scias, de kie mi estas; kaj mi ne venis de mi mem; sed Tiu, kiu min sendis, estas vera, sed Lin vi ne konas.

esperanto@John:7:33 @ Jesuo do diris al ili:Ankoraux iom da tempo mi estas kun vi, kaj mi foriras al Tiu, kiu min sendis.

esperanto@John:7:37 @ En la lasta tago, la granda tago de la festo, Jesuo staris kaj kriis, dirante:Se iu soifas, tiu venu al mi kaj trinku.

esperanto@John:7:39 @ Sed tion li diris pri la Spirito, kiun estis ricevontaj tiuj, kiuj kredis al li; cxar la Spirito ankoraux ne estis donita, cxar Jesuo ankoraux ne estis glorita.

esperanto@John:7:50 @ Tiam Nikodemo (tiu, kiu venis nokte al Jesuo, estante unu el ili) diris al ili:

esperanto@John:8:1 @ sed Jesuo iris al la monto Olivarba.

esperanto@John:8:6 @ Kaj tion ili diris, provante lin, por povi lin akuzi pri io. Sed Jesuo sin klinis, kaj per fingro skribis sur la tero.

esperanto@John:8:9 @ Sed auxdinte tion, ili eliris unu post alia, komencante de la plej maljunaj kaj gxis la lastaj; kaj restis Jesuo sola, kaj la virino staranta en la mezo.

esperanto@John:8:10 @ Kaj Jesuo levigxis, kaj diris al sxi:Virino, kie ili estas? cxu neniu vin kondamnis?

esperanto@John:8:11 @ Kaj sxi diris:Neniu, Sinjoro. Jesuo diris al sxi:Ankaux mi vin ne kondamnas; iru, kaj de nun ne plu peku.

esperanto@John:8:12 @ Jesuo denove parolis al ili, dirante:Mi estas la lumo de la mondo; kiu min sekvas, tiu ne iros en mallumo, sed havos la lumon de la vivo.

esperanto@John:8:14 @ Jesuo respondis kaj diris al ili:Kvankam mi atestas pri mi mem, tamen mia atesto estas vera; cxar mi scias, de kie mi venis, kaj kien mi iras; sed vi ne scias, de kie mi venis, nek kien mi iras.

esperanto@John:8:19 @ Ili do diris al li:Kie estas via Patro? Respondis Jesuo:Vi konas nek min, nek mian Patron; se vi konus min, vi konus ankaux mian Patron.

esperanto@John:8:20 @ Tiujn vortojn Jesuo parolis en la trezorejo, dum li instruis en la templo; kaj neniu arestis lin, cxar lia horo ankoraux ne venis.

esperanto@John:8:21 @ Jesuo do denove diris al ili:Mi foriras, kaj vi sercxos min, kaj vi mortos en via peko; kien mi iras, tien vi ne povas veni.

esperanto@John:8:25 @ Ili do diris al li:Kiu vi estas? Jesuo diris al ili:Laux tio, kion mi diradis al vi de la komenco.

esperanto@John:8:28 @ Jesuo do diris:Kiam vi levos la Filon de homo, tiam vi scios, ke mi estas, kaj ke mi ne faras ion per mi mem; sed kiel la Patro instruis min, tion mi parolas.

esperanto@John:8:31 @ Jesuo do diris al la Judoj, kiuj kredis al li:Se vi restos en mia vorto, vi estas vere miaj discxiploj;

esperanto@John:8:34 @ Jesuo respondis al ili:Vere, vere, mi diras al vi:CXiu, kiu faras pekon, estas sklavo de peko.

esperanto@John:8:39 @ Ili respondis kaj diris al li:Nia patro estas Abraham. Jesuo diris al ili:Se vi estus Abrahamidoj, vi farus la farojn de Abraham.

esperanto@John:8:42 @ Jesuo diris al ili:Se Dio estus via Patro, vi min amus; cxar de Dio mi elvenis, kaj estas veninta; cxar mi ne venis de mi mem, sed Li min sendis.

esperanto@John:8:49 @ Jesuo respondis:Mi ne havas demonon; sed mi honoras mian Patron, kaj vi min malhonoras.

esperanto@John:8:54 @ Jesuo respondis:Se mi gloros min mem, mia gloro estas nenio; Tiu, kiu min gloras, estas mia Patro, pri kiu vi diras, ke Li estas via Dio;

esperanto@John:8:58 @ Jesuo diris al ili:Vere, vere, mi diras al vi:Antaux ol naskigxis Abraham, mi ekzistas.

esperanto@John:8:59 @ Tiam ili prenis sxtonojn, por jxeti sur lin; sed Jesuo sin kasxis, kaj eliris el la templo.

esperanto@John:9:3 @ Jesuo respondis:Nek cxi tiu viro pekis, nek liaj gepatroj; sed por ke la faroj de Dio aperu en li.

esperanto@John:9:11 @ Li respondis kaj diris:La homo, nomata Jesuo, faris koton kaj sxmiris miajn okulojn, kaj diris al mi:Iru al SXiloahx, kaj vin lavu; kaj mi iris, kaj lavis min, kaj mi ricevis vidpovon.

esperanto@John:9:14 @ Sed estis sabato la tago, en kiu Jesuo faris la koton kaj malfermis liajn okulojn.

esperanto@John:9:35 @ Jesuo auxdis, ke ili forpelis lin; kaj trovinte lin, li diris al li:CXu vi kredas al la Filo de Dio?

esperanto@John:9:37 @ Jesuo diris al li:Vi lin vidis; kaj li estas tiu, kiu parolas kun vi.

esperanto@John:9:39 @ Kaj Jesuo diris:Por jugxo mi venis en cxi tiun mondon, por ke la nevidantoj vidu, kaj ke la vidantoj farigxu blindaj.

esperanto@John:9:41 @ Jesuo diris al ili:Se vi estus blindaj, vi ne havus pekon; sed nun vi diras:Ni vidas; via peko do restas.

esperanto@John:10:6 @ Tiun alegorion Jesuo diris al ili; sed ili ne komprenis, kiajn aferojn li parolas al ili.

esperanto@John:10:7 @ Jesuo do diris denove al ili:Vere, vere, mi diras al vi:Mi estas la pordo de la sxafoj.

esperanto@John:10:23 @ kaj Jesuo promenis en la templo, en la portiko de Salomono.

esperanto@John:10:25 @ Jesuo respondis al ili:Mi diris al vi, kaj vi ne kredas; la faroj, kiujn mi faras en la nomo de mia Patro, atestas pri mi.

esperanto@John:10:32 @ Jesuo respondis al ili:Multajn bonajn farojn mi montris al vi de mia Patro; pro kiu el ili vi volas sxtonmortigi min?

esperanto@John:10:34 @ Jesuo respondis:CXu ne estas skribite en via legxo:Mi diris:Vi estas dioj?

esperanto@John:11:4 @ Sed Jesuo, auxdinte tion, diris:CXi tiu malsano estas ne por la morto, sed por la gloro de Dio, por ke la Filo de Dio estu per gxi glorata.

esperanto@John:11:5 @ Kaj Jesuo amis Martan kaj sxian fratinon kaj Lazaron.

esperanto@John:11:9 @ Jesuo respondis:CXu ne estas dek du horoj en la tago? Se iu iras dum la tago, li ne faletas, cxar li vidas la lumon de cxi tiu mondo.

esperanto@John:11:13 @ Jesuo parolis pri lia morto; sed ili supozis, ke li parolas pri ripozo en dormo.

esperanto@John:11:14 @ Tiam Jesuo diris al ili klare:Lazaro jam mortis.

esperanto@John:11:17 @ Kiam Jesuo alvenis, li trovis lin jam kvar tagojn entombigita.

esperanto@John:11:20 @ Marta do, kiam sxi eksciis, ke Jesuo alproksimigxas, iris al li renkonte; sed Maria ankoraux sidis en la domo.

esperanto@John:11:21 @ Tiam diris Marta al Jesuo:Sinjoro, se vi estus cxi tie, mia frato ne estus mortinta.

esperanto@John:11:23 @ Jesuo diris al sxi:Via frato relevigxos.

esperanto@John:11:25 @ Jesuo diris al sxi:Mi estas la relevigxo kaj la vivo; kiu kredas al mi, ecx se li estos mortinta, tiu vivos,

esperanto@John:11:30 @ (Sed Jesuo ankoraux ne eniris en la vilagxon, sed estis en la loko, kie Marta lin renkontis.)

esperanto@John:11:32 @ Kiam Maria alvenis al la loko, kie Jesuo estis, kaj lin vidis, sxi falis antaux liaj piedoj, dirante:Sinjoro, se vi estus cxi tie, mia frato ne estus mortinta.

esperanto@John:11:33 @ Kiam do Jesuo vidis sxin ploranta kaj la Judojn ankaux, kiuj venis kun sxi, plorantaj, li gxemis en la spirito kaj maltrankviligxis,

esperanto@John:11:35 @ Jesuo larmis.

esperanto@John:11:38 @ Tiam Jesuo, denove gxemante en si, venis al la tombo. GXi estis kaverno, kaj sur gxi kusxis sxtono.

esperanto@John:11:39 @ Jesuo diris:Forprenu la sxtonon. Marta, la fratino de la mortinto, diris al li:Sinjoro, li jam malbonodoras, cxar li estis tie kvar tagojn.

esperanto@John:11:40 @ Jesuo diris al sxi:CXu mi ne diris al vi, ke se vi kredos, vi vidos la gloron de Dio?

esperanto@John:11:41 @ Oni do forprenis la sxtonon. Kaj Jesuo levis siajn okulojn, kaj diris:Patro, mi dankas Vin, ke Vi min auxskultis.

esperanto@John:11:44 @ Kaj la mortinto elvenis, kun la manoj kaj piedoj ligitaj per tombotukoj; kaj lia vizagxo estis cxirkauxligita per visxtuko. Jesuo diris al ili:Malligu lin, kaj lasu lin iri.

esperanto@John:11:46 @ Sed kelkaj el ili foriris al la Fariseoj, kaj rakontis al ili tion, kion Jesuo faris.

esperanto@John:11:51 @ Sed li diris tion ne de si mem; sed estante cxefpastro en tiu jaro, li profetis, ke Jesuo mortos por la nacio;

esperanto@John:11:54 @ Tial Jesuo ne plu iris publike inter la Judoj, sed foriris de tie en la kamparon apud la dezerto, en urbon nomatan Efraim; kaj tie li restadis kun la discxiploj.

esperanto@John:11:56 @ Ili do sercxis Jesuon, kaj parolis inter si, starante en la templo:Kion vi pensas? CXu ke li ne venos al la festo?

esperanto@John:12:1 @ Jesuo do ses tagojn antaux la Pasko venis al Betania, kie estis Lazaro, kiun Jesuo relevis el inter la mortintoj.

esperanto@John:12:3 @ Tiam Maria prenis funton da pura narda sxmirajxo tre multekosta, sxmiris la piedojn de Jesuo, kaj visxis liajn piedojn per siaj haroj; kaj la domo plenigxis de la odoro de la sxmirajxo.

esperanto@John:12:7 @ Sed Jesuo diris:Lasu sxin konservi gxin por la tago de mia entombigo.

esperanto@John:12:9 @ La amaso de la Judoj do sciigxis, ke li estas tie; kaj ili venis ne nur pro Jesuo, sed ankaux por vidi Lazaron, kiun li levis el la mortintoj.

esperanto@John:12:11 @ cxar pro li multaj Judoj foriris, kaj kredis al Jesuo.

esperanto@John:12:12 @ En la sekvanta tago granda homamaso, veninte al la festo, kaj sciigxinte, ke Jesuo venas al Jerusalem,

esperanto@John:12:14 @ Kaj Jesuo, trovinte junan azenon, sidis sur gxi, kiel estas skribite:

esperanto@John:12:16 @ Tion la discxiploj unue ne komprenis; sed post la glorigxo de Jesuo ili rememoris, ke tio estis skribita pri li kaj ke oni faris al li tion.

esperanto@John:12:21 @ tiuj do venis al Filipo, kiu estis el Betsaida Galilea, kaj petis lin, dirante:Sinjoro, ni volas vidi Jesuon.

esperanto@John:12:22 @ Filipo venis kaj sciigis Andreon; kaj poste Andreo kaj Filipo venis kaj sciigis Jesuon.

esperanto@John:12:23 @ Sed Jesuo respondis al ili, dirante:Venis la horo, por ke la Filo de homo estu glorata.

esperanto@John:12:30 @ Jesuo respondis kaj diris:Ne por mi venis tiu vocxo, sed por vi.

esperanto@John:12:35 @ Jesuo do diris al ili:Ankoraux mallongan tempon estas la lumo kun vi. Iradu, dum vi havas la lumon, por ke la mallumo ne venu sur vin; cxar tiu, kiu iradas en mallumo, ne scias, kien li iras.

esperanto@John:12:36 @ Dum vi havas lumon, kredu al la lumo, por ke vi farigxu filoj de lumo. Tion parolis Jesuo, kaj li foriris, kaj sin kasxis for de ili.

esperanto@John:12:44 @ Kaj Jesuo kriis kaj diris:Kiu kredas al mi, tiu kredas ne al mi, sed al Tiu, kiu min sendis.

esperanto@John:13:1 @ Kaj antaux la Paska festo Jesuo, sciante, ke lia horo venis, por ke li transiru el cxi tiu mondo al la Patro, aminte siajn proprulojn, kiuj estis en la mondo, amis ilin gxis la fino.

esperanto@John:13:3 @ Jesuo, sciante, ke la Patro donis cxion en liajn manojn, kaj ke li venis de Dio kaj iras al Dio,

esperanto@John:13:7 @ Jesuo respondis kaj diris al li:Kion mi faras, vi nun ne scias, sed poste vi komprenos.

esperanto@John:13:8 @ Petro diris al li:Vi ja neniam lavos miajn piedojn. Respondis al li Jesuo:Se mi ne lavas vin, vi ne partoprenas kun mi.

esperanto@John:13:10 @ Jesuo diris al li:Kiu sin jam banis, tiu bezonas nur, ke oni lavu la piedojn, kaj li estas tuta pura; kaj vi estas puraj, tamen ne cxiuj.

esperanto@John:13:21 @ Dirinte tion, Jesuo maltrankviligxis en spirito, kaj ateste parolis, dirante:Vere, vere, mi diras al vi, ke unu el vi min perfidos.

esperanto@John:13:23 @ Estis apud la sino de Jesuo unu el liaj discxiploj, kiun Jesuo amis.

esperanto@John:13:25 @ Tiu do, klinigxante al la brusto de Jesuo, diris al li:Sinjoro, kiu gxi estas?

esperanto@John:13:26 @ Jesuo respondis:GXi estas tiu, por kiu mi trempos la pecon kaj donos al li. Kaj trempinte la pecon, li donis gxin al Judas Iskariota, filo de Simon.

esperanto@John:13:27 @ Kaj post la peco, tiam Satano eniris en lin. Jesuo do diris al li:Kion vi faras, tion faru senprokraste.

esperanto@John:13:29 @ Iuj pensis, cxar Judas havis la monujon, ke Jesuo diris al li:Acxetu tion, kion ni bezonas por la festo; aux ke li donu ion al la malricxuloj.

esperanto@John:13:31 @ Kiam li eliris, Jesuo diris:Nun la Filo de homo estas glorata, kaj Dio estas glorata en li;

esperanto@John:13:36 @ Simon Petro diris al li:Sinjoro, kien vi iras? Jesuo respondis:Kien mi iras, vi ne povas min sekvi nun, sed poste vi min sekvos.

esperanto@John:13:38 @ Jesuo respondis al li:CXu vi demetos por mi vian vivon? Vere, vere, mi diras al vi:La koko ne krios, antaux ol vi min malkonfesos tri fojojn.

esperanto@John:14:6 @ Jesuo diris al li:Mi estas la vojo kaj la vero kaj la vivo; neniu venas al la Patro krom per mi.

esperanto@John:14:9 @ Jesuo diris al li:CXu mi estas kun vi tiel longan tempon, kaj vi min ne konas, Filipo? tiu, kiu vidis min, vidis ankaux la Patron; kiel vi diras:Montru al ni la Patron?

esperanto@John:14:23 @ Jesuo respondis kaj diris al li:Se iu min amas, tiu observos mian vorton; kaj mia Patro lin amos; kaj ni venos al li kaj faros logxon kun li.

esperanto@John:16:19 @ Jesuo ekvidis, ke ili deziras demandi lin, kaj li diris al ili:CXu vi sercxas inter vi klarigon pri tio, kion mi diris:Mallongan tempon, kaj vi ne rigardas min; kaj denove mallongan tempon, kaj vi min vidos?

esperanto@John:16:31 @ Jesuo respondis al ili:CXu vi nun kredas?

esperanto@John:17:1 @ Tion Jesuo parolis; kaj levinte la okulojn al la cxielo, li diris:Patro, la horo venis; gloru Vian Filon, por ke la Filo Vin gloru;

esperanto@John:17:3 @ Kaj jen estas la eterna vivo, ke ili konu Vin, la sole veran Dion, kaj tiun, kiun Vi sendis, Jesuon Kriston.

esperanto@John:18:1 @ Parolinte tiujn vortojn, Jesuo foriris kun siaj discxiploj trans la torenton Kidron, kie estis gxardeno, en kiun li eniris kune kun siaj discxiploj.

esperanto@John:18:2 @ Kaj Judas, lia perfidanto, konis la lokon; cxar Jesuo ofte venis tien kun siaj discxiploj.

esperanto@John:18:4 @ Jesuo do, sciante cxion, kio venos al li, pasxis antauxen, kaj diris al ili:Kiun vi sercxas?

esperanto@John:18:5 @ Ili respondis al li:Jesuon Nazaretan. Jesuo respondis:Mi estas tiu. Kaj Judas, lia perfidanto, staris kun ili.

esperanto@John:18:7 @ Tiam denove li demandis ilin:Kiun vi sercxas? Ili diris:Jesuon Nazaretan.

esperanto@John:18:8 @ Jesuo respondis:Mi jxus diris al vi, ke mi estas tiu; se do vi min sercxas, lasu cxi tiujn foriri;

esperanto@John:18:11 @ Jesuo do diris al Petro:Metu la glavon en gxian ingon; la kalikon, kiun la Patro donis al mi, cxu mi ne trinkos?

esperanto@John:18:12 @ La kohorto kaj la milestro kaj la oficistoj de la Judoj kaptis do Jesuon kaj ligis lin,

esperanto@John:18:15 @ Kaj Simon Petro sekvis Jesuon, kaj ankaux alia discxiplo. CXi tiu discxiplo estis konata de la cxefpastro, kaj eniris kun Jesuo en la korton de la cxefpastro;

esperanto@John:18:19 @ La cxefpastro demandis Jesuon pri liaj discxiploj kaj pri lia instruado.

esperanto@John:18:20 @ Jesuo respondis al li:Mi parolis malkasxe al la mondo; mi cxiam instruis en la sinagogoj kaj en la templo, kie cxiuj Judoj kunvenas; kaj sekrete mi nenion parolis.

esperanto@John:18:22 @ Kaj kiam li parolis tion, unu el la apude starantaj oficistoj per la manplato frapis Jesuon, dirante:CXu tiel vi respondas al la cxefpastro?

esperanto@John:18:23 @ Respondis Jesuo al li:Se mi malbone parolis, atestu pri la malbono; sed se bone, kial vi min frapas?

esperanto@John:18:28 @ Kaj oni kondukis Jesuon de Kajafas en la palacon; estis frumatene; kaj ili ne eniris en la palacon, por ke ili ne malpurigxu, sed povu mangxi la Paskon.

esperanto@John:18:32 @ por ke plenumigxu la vorto de Jesuo, kiun li parolis, montrante, per kia morto li mortos.

esperanto@John:18:33 @ Pilato do reeniris en la palacon, kaj alvokis Jesuon, kaj diris al li:CXu vi estas la Regxo de la Judoj?

esperanto@John:18:34 @ Jesuo respondis:CXu vi tion diras de vi mem, aux cxu aliaj diris gxin al vi pri mi?

esperanto@John:18:36 @ Jesuo respondis:Mia regno ne estas el cxi tiu mondo; se mia regno estus el cxi tiu mondo, miaj servantoj bataladus, por ke mi ne transdonigxu al la Judoj; sed nun mia regno ne estas el cxi tie.

esperanto@John:18:37 @ Pilato demandis lin:CXu vi do estas regxo? Jesuo respondis:Vi diras, ke mi estas regxo. Por tio mi naskigxis kaj venis en la mondon, ke mi atestu pri la vero. CXiu, kiu estas el la vero, auxskultas mian vocxon.

esperanto@John:19:1 @ Tiam do Pilato prenis Jesuon kaj lin skurgxigis.

esperanto@John:19:5 @ Jesuo do eliris, portante la dornan kronon kaj la purpuran mantelon. Pilato diris al ili:Jen la homo!

esperanto@John:19:9 @ kaj reenirinte en la palacon, li diris al Jesuo:De kie vi estas? Sed Jesuo nenion respondis.

esperanto@John:19:11 @ Jesuo respondis:Vi havus nenian povon kontraux mi, se gxi ne estus donita al vi de supre; tial tiu, kiu transdonis min al vi, havas la pli grandan pekon.

esperanto@John:19:13 @ Kiam do Pilato auxdis tiun vorton, li elkondukis Jesuon, kaj sidigxis sur tribunala segxo en loko nomata La Pavimo, sed en la Hebrea lingvo Gabata.

esperanto@John:19:17 @ Kaj ili prenis Jesuon; kaj li eliris, portante sian krucon, al la loko nomata Loko de Kranio, kiu estas en la Hebrea lingvo Golgota;

esperanto@John:19:18 @ tie ili krucumis lin, kaj kun li du aliajn, cxiuflanke po unu, kaj Jesuon meze.

esperanto@John:19:19 @ Kaj Pilato ankaux skribis titolon, kaj surmetis gxin sur la krucon. Kaj estis skribite:JESUO NAZARETA, LA REGXO DE LA JUDOJ.

esperanto@John:19:20 @ Tiun titolon multaj el la Judoj legis; cxar la loko, kie Jesuo estis krucumita, estis proksime de la urbo; kaj gxi estis skribita Hebree kaj Latine kaj Greke.

esperanto@John:19:23 @ Kaj la soldatoj, kiam ili krucumis Jesuon, prenis liajn vestojn, kaj dividis ilin en kvar partojn, po unu parto por cxiu soldato; kaj la tunikon; sed la tuniko estis senkudra, desupre teksita tra la tuto.

esperanto@John:19:25 @ Sed apud la kruco de Jesuo staris lia patrino, kaj la fratino de lia patrino, Maria, la edzino de Klopas, kaj Maria Magdalena.

esperanto@John:19:26 @ Jesuo, rigardante sian patrinon, kaj la apudstarantan discxiplon, kiun li amis, diris al sia patrino:Virino, jen via filo!

esperanto@John:19:28 @ Jesuo, sciante, ke cxio jam finigxis, por ke plenumigxu la Skribo, diris:Mi soifas.

esperanto@John:19:30 @ Kiam do Jesuo ricevis la vinagron, li diris:Estas finite; kaj, klininte sian kapon, li ellasis for la spiriton.

esperanto@John:19:33 @ sed kiam ili venis al Jesuo, kaj vidis, ke li jam mortis, ili ne rompis liajn krurojn;

esperanto@John:19:38 @ Post tio, Jozef el Arimateo, kiu estis discxiplo de Jesuo, sed sekrete pro timo antaux la Judoj, petis Pilaton, ke li povu forpreni la korpon de Jesuo; kaj Pilato permesis. Li do venis kaj forprenis lian korpon.

esperanto@John:19:39 @ Venis ankaux Nikodemo (tiu, kiu unue venis al Jesuo nokte), portanta miksajxon de mirho kaj aloo, cxirkaux cent funtoj.

esperanto@John:19:40 @ Ili do prenis la korpon de Jesuo, kaj cxirkauxvindis gxin per tolajxoj kun aromajxoj, laux la kutimo de la Judoj por entombigo.

esperanto@John:19:42 @ Tien do, pro la Preparado de la Judoj (cxar la tombo estis proksima) ili enmetis Jesuon.

esperanto@John:20:2 @ SXi do kuris kaj venis al Simon Petro kaj al tiu alia discxiplo, kiun Jesuo amis, kaj sxi diris al ili:Oni forprenis el la tombo la Sinjoron, kaj ni ne scias, kien oni lin metis.

esperanto@John:20:12 @ kaj sxi vidis du angxelojn en blankaj vestoj, sidantajn, unu cxe la kaploko kaj unu cxe la piedloko, kie la korpo de Jesuo antauxe kusxis.

esperanto@John:20:14 @ Dirinte tion, sxi sin turnis malantauxen, kaj vidis Jesuon staranta, kaj ne sciis, ke gxi estas Jesuo.

esperanto@John:20:15 @ Jesuo diris al sxi:Virino, kial vi ploras? kiun vi sercxas? SXi, supozante, ke li estas la gxardenisto, diris al li:Sinjoro, se vi forportis lin, sciigu min, kien vi metis lin, kaj mi lin forprenos.

esperanto@John:20:16 @ Jesuo diris al sxi:Maria. SXi sin turnis, kaj diris al li Hebrelingve:Raboni; tio estas Majstro.

esperanto@John:20:17 @ Jesuo diris al sxi:Ne tusxu min; cxar mi ankoraux ne supreniris al la Patro; sed iru al miaj fratoj, kaj diru al ili:Mi supreniras al mia Patro kaj via Patro, kaj al mia Dio kaj via Dio.

esperanto@John:20:19 @ Kiam do estis vespero en tiu sama tago, la unua de la semajno, kaj kiam estis fermitaj la pordoj, kie la discxiploj estis, pro timo antaux la Judoj, Jesuo venis kaj staris meze de ili, kaj diris al ili:Paco al vi.

esperanto@John:20:21 @ Jesuo denove diris al ili:Paco al vi; kiel la Patro sendis min, tiel ankaux mi vin sendas.

esperanto@John:20:24 @ Sed Tomaso, unu el la dek du, nomata Didimo, ne cxeestis kun ili, kiam Jesuo venis.

esperanto@John:20:26 @ Kaj post ok tagoj la discxiploj denove estis interne, kaj Tomaso kun ili. Kaj Jesuo venis, kiam la pordoj estis fermitaj, kaj staris en la mezo, kaj diris:Paco al vi.

esperanto@John:20:29 @ Jesuo diris al li:CXar vi vidis min, vi kredas; felicxaj estas tiuj, kiuj ne vidis, kaj tamen kredas.

esperanto@John:20:30 @ Jesuo faris antaux la discxiploj multajn aliajn signojn, kiuj ne estas skribitaj en cxi tiu libro;

esperanto@John:20:31 @ sed cxi tiuj estas skribitaj, por ke vi kredu, ke Jesuo estas la Kristo, la Filo de Dio, kaj ke kredante, vi havu vivon en lia nomo.

esperanto@John:21:1 @ Post tio Jesuo denove sin montris al la discxiploj apud la maro de Tiberias; kaj li montris sin jene.

esperanto@John:21:4 @ Sed cxe la tagigxo Jesuo staris sur la marbordo; tamen la discxiploj ne sciis, ke gxi estas Jesuo.

esperanto@John:21:5 @ Tiam Jesuo diris al ili:Infanoj, cxu vi havas ian mangxajxon? Ili respondis al li:Ne.

esperanto@John:21:7 @ Tiu discxiplo, kiun Jesuo amis, diris al Petro:GXi estas la Sinjoro. Kiam do Simon Petro auxdis, ke gxi estas la Sinjoro, li alzonis al si sian kitelon (cxar li estis nuda) kaj jxetis sin en la maron.

esperanto@John:21:10 @ Jesuo diris al ili:Alportu el la fisxoj, kiujn vi jxus kaptis.

esperanto@John:21:12 @ Jesuo diris al ili:Venu, matenmangxu. Kaj neniu el la discxiploj kuragxis lin demandi:Kiu vi estas? sciante, ke gxi estas la Sinjoro.

esperanto@John:21:13 @ Jesuo venis kaj prenis la panon kaj donis al ili, kaj tiel same la fisxon.

esperanto@John:21:14 @ Tiu estas jam la tria fojo, kiam aperis Jesuo al siaj discxiploj, post sia relevigxo el la mortintoj.

esperanto@John:21:15 @ Post la matenmangxo Jesuo diris al Simon Petro:Simon, filo de Jona, cxu vi amas min pli, ol tiuj? Li diris al li:Jes, Sinjoro; vi scias, ke mi vin amas. Li diris al li:Pasxtu miajn sxafidojn.

esperanto@John:21:17 @ Li diris al li la trian fojon:Simon, filo de Jona, cxu vi min amas? Petro cxagrenigxis, ke li diris al li la trian fojon:CXu vi min amas? kaj respondis al li:Sinjoro, vi scias cxion; vi scias, ke mi vin amas. Jesuo diris al li:Pasxtu miajn sxafojn.

esperanto@John:21:20 @ Petro, sin turninte, vidis malantauxe la discxiplon, kiun Jesuo amis (kiu ankaux klinis sin al lia brusto dum la vespermangxo, kun la diro:Sinjoro, kiu estas la perfidanta vin?).

esperanto@John:21:21 @ Petro do, vidinte lin, diris al Jesuo:Sinjoro, kaj kion pri cxi tiu?

esperanto@John:21:22 @ Jesuo diris al li:Se mi volas, ke li restu, gxis mi venos, kio estas al vi? vi sekvu min.

esperanto@John:21:23 @ Tial inter la fratoj disiris la famo, ke tiu discxiplo ne mortos; tamen Jesuo ne diris al li, ke li ne mortos, sed:Se mi volas, ke li restu, gxis mi venos, kio estas al vi?

esperanto@John:21:25 @ Estas ankaux multaj aliaj faroj, kiujn Jesuo faris; kaj mi supozas, ke se cxiu el ili estus skribita detale, la tuta mondo ne havus lokon por la skribotaj libroj.

esperanto@Acts:1:1 @ La unuan historion mi faris, ho Teofilo, pri cxio, kion Jesuo komencis fari kaj instrui,