NT.filter - esperanto Se:
esperanto@
Matthew:1:10 @ kaj al HXizkija naskigxis Manase, kaj al Manase naskigxis Amon, kaj al Amon naskigxis Josxija,
esperanto@Matthew:1:19 @ Kaj sxia edzo Jozef, estante justulo, kaj ne volante meti sxin al publika malhonoro, volis sxin sekrete forsendi.
esperanto@Matthew:1:20 @ Sed kiam li pripensis tion, jen angxelo de la Eternulo aperis al li en songxo, dirante:Jozef, filo de David, ne timu preni al vi vian edzinon Maria; cxar tio, kio naskigxos de sxi, estas per la Sankta Spirito.
esperanto@Matthew:2:7 @ Tiam Herodo sekrete venigis la sagxulojn, kaj precize sciigxis de ili pri la tempo, kiam aperis la stelo.
esperanto@Matthew:2:8 @ Kaj li sendis ilin al Bet-Lehxem, dirante:Iru kaj elsercxu zorge pri la knabeto; kaj kiam vi lin trovos, sciigu al mi, por ke mi ankaux venu kaj adorklinigxu al li.
esperanto@Matthew:2:13 @ Kaj post ilia foriro jen angxelo de la Eternulo aperis en songxo al Jozef, dirante:Levigxu, kaj prenu la knabeton kaj lian patrinon, kaj forrapidu en Egiptujon, kaj restu tie, gxis mi parolos al vi; cxar Herodo sercxos la knabeton, por lin pereigi.
esperanto@Matthew:2:16 @ Tiam Herodo, ekvidinte, ke li estas trompita de la sagxuloj, tre koleris; kaj sendinte, li mortigis cxiujn knabojn en Bet-Lehxem kaj en cxiuj gxiaj cxirkauxajxoj, havantajn du jarojn aux malpli, laux la tempo, pri kiu li precize sciigxis de la sagxuloj.
esperanto@Matthew:2:19 @ Sed kiam Herodo mortis, jen angxelo de la Eternulo aperis en songxo al Jozef en Egiptujo, dirante:
esperanto@Matthew:2:22 @ Sed kiam li auxdis, ke Arhxelao regxas en Judujo anstataux sia patro Herodo, li timis iri tien; kaj avertite de Dio en songxo, li fortiris sin en la regionojn de Galileo,
esperanto@Matthew:3:7 @ Kaj vidante multajn el la Fariseoj kaj Sadukeoj venantajn al lia baptado, li diris al ili:Ho vipuridoj! kiu vin avertis forkuri de la venonta kolero?
esperanto@Matthew:3:11 @ Mi ja vin baptas per akvo por pento; sed tiu, kiu venas post mi, estas pli potenca ol mi; liajn sxuojn mi ne estas inda porti; li vin baptos per la Sankta Spirito kaj per fajro;
esperanto@Matthew:3:12 @ lia ventumilo estas en lia mano, kaj li elpurigos sian drasxejon, kaj li kolektos sian tritikon en la grenejon; sed la grenventumajxon li bruligos per fajro neestingebla.
esperanto@Matthew:3:14 @ Sed tiu lin malakceptis, dirante:Mi bezonas esti baptata de vi, kaj cxu vi venas al mi?
esperanto@Matthew:3:15 @ Sed Jesuo responde diris al li:Lasu do, cxar tiel decas al ni plenumi cxian justecon. Tiam li lasis lin.
esperanto@Matthew:4:3 @ Kaj la tentanto venis, kaj diris al li:Se vi estas Filo de Dio, ordonu, ke tiuj sxtonoj farigxu panoj.
esperanto@Matthew:4:4 @ Sed responde li diris:Estas skribite:Ne per la pano sole vivas homo, sed per cxiu vorto, kiu eliras el la busxo de Dio.
esperanto@Matthew:4:6 @ kaj diris al li:Se vi estas Filo de Dio, jxetu vin malsupren, cxar estas skribite: Al Siaj angxeloj Li ordonos pri vi, Kaj sur la manoj ili vin portos, Por ke vi ne falpusxigxu sur sxtono per via piedo.
esperanto@Matthew:4:9 @ kaj diris al li:CXion tion mi donos al vi, se vi faligos vin kaj adorklinigxos al mi.
esperanto@Matthew:4:10 @ Tiam Jesuo diris al li:Foriru, Satano! cxar estas skribite:Al la Eternulo, via Dio, vi adorklinigxu, kaj al Li sola vi servu.
esperanto@Matthew:4:11 @ Tiam la diablo forlasis lin, kaj jen angxeloj venis kaj servadis al li.
esperanto@Matthew:4:15 @ Lando de Zebulun kaj lando de Naftali, Lauxvoje de la maro, transe de Jordan, Galileo de la nacioj,
esperanto@Matthew:4:20 @ Kaj ili tuj forlasis la retojn, kaj sekvis lin.
esperanto@Matthew:4:22 @ Kaj ili tuj forlasis la sxipeton kaj sian patron, kaj sekvis lin.
esperanto@Matthew:4:25 @ Kaj grandaj homamasoj lin sekvis el Galileo kaj Dekapolis kaj Jerusalem kaj Judujo kaj el trans Jordan.
esperanto@Matthew:5:10 @ Felicxaj estas tiuj, kiuj estas persekutitaj pro justeco, cxar ilia estas la regno de la cxielo.
esperanto@Matthew:5:11 @ Felicxaj estas vi, kiam oni vin riprocxos kaj persekutos kaj false vin kalumnios pro mi.
esperanto@Matthew:5:12 @ GXoju kaj ravigxu, cxar via rekompenco estos granda en la cxielo; cxar tiel oni persekutis la profetojn, kiuj estis antaux vi.
esperanto@Matthew:5:13 @ Vi estas la salo de la tero; sed se la salo sengustigxis, per kio gxi estos salita? gxi jam tauxgas por nenio, krom por esti eljxetita kaj piedpremita de homoj.
esperanto@Matthew:5:15 @ Kiam oni bruligas lampon, oni metas gxin ne sub grenmezurilon, sed sur la lampingon; kaj gxi lumas sur cxiujn, kiuj estas en la domo.
esperanto@Matthew:5:17 @ Ne pensu, ke mi venis, por detrui la legxon aux la profetojn; mi venis, ne por detrui, sed por plenumi.
esperanto@Matthew:5:19 @ Tial, kiu malobservos unu el cxi tiuj plej malgrandaj ordonoj kaj tiel instruos homojn, tiu estos nomata la plej malgranda en la regno de la cxielo; sed kiu faros ilin kaj instruos, tiu estos nomata granda en la regno de la cxielo.
esperanto@Matthew:5:20 @ CXar mi diras al vi, ke se via justeco ne superos la justecon de la skribistoj kaj la Fariseoj, vi tute ne eniros en la regnon de la cxielo.
esperanto@Matthew:5:22 @ sed mi diras al vi, ke kiu koleras kontraux sia frato, tiu estos en dangxero de jugxado; kaj kiu diros al sia frato:Raka, tiu estos en dangxero de la sinedrio; kaj kiu diros:Malsagxulo, tiu estos en dangxero de Gehena de fajro.
esperanto@Matthew:5:23 @ Tial, se vi prezentas vian oferon cxe la altaro, kaj tie memoras, ke via frato havas ion kontraux vi,
esperanto@Matthew:5:25 @ Konsentu rapide kun via kontrauxulo, dum vi estas kun li sur la vojo, por ke la kontrauxulo ne transdonu vin al la jugxisto, kaj la jugxisto al la subulo, kaj por ke vi ne estu jxetita en malliberejon.
esperanto@Matthew:5:28 @ sed mi diras al vi, ke cxiu, kiu rigardas virinon, por deziri sxin, jam adultis je sxi en sia koro.
esperanto@Matthew:5:29 @ Kaj se via dekstra okulo faligas vin, elsxiru kaj forjxetu gxin; cxar estus pli bone por vi, se unu el viaj membroj pereus, ol se via tuta korpo estus jxetita en Gehenan.
esperanto@Matthew:5:30 @ Kaj se via dekstra mano faligas vin, detrancxu kaj forjxetu gxin; cxar estus pli bone por vi, se unu el viaj membroj pereus, ol se via tuta korpo irus en Gehenan.
esperanto@Matthew:5:31 @ Estas ankaux dirite:Kiu forsendos sian edzinon, tiu donu al sxi eksedzigan leteron;
esperanto@Matthew:5:32 @ sed mi diras al vi, ke cxiu, kiu forsendas sian edzinon, krom pro malcxasteco, igas sxin adulti; kaj kiu edzigxos kun forsenditino, tiu adultas.
esperanto@Matthew:5:33 @ Plue, vi auxdis, ke estas dirite al la antikvuloj:Ne rompu jxurojn, sed plenumu viajn jxurojn antaux la Eternulo;
esperanto@Matthew:5:34 @ sed mi diras al vi:Tute ne jxuru; nek per la cxielo, cxar gxi estas la trono de Dio;
esperanto@Matthew:5:37 @ Sed via parolo estu:Jes, jes, ne, ne; cxio ekster tio estas el malbono.
esperanto@Matthew:5:39 @ sed mi diras al vi:Ne rezistu al malbono; sed al tiu, kiu frapas vian dekstran vangon, turnu ankaux la alian.
esperanto@Matthew:5:40 @ Kaj se iu deziras procesi kontraux vi, por forpreni vian tunikon, lasu lin preni ankaux vian mantelon.
esperanto@Matthew:5:41 @ Kaj se iu devigas vin iri unu mejlon, iru kun li du.
esperanto@Matthew:5:44 @ sed mi diras al vi:Amu viajn malamikojn, kaj pregxu por viaj persekutantoj;
esperanto@Matthew:5:45 @ por ke vi estu filoj de via Patro, kiu estas en la cxielo; cxar Li levas Sian sunon sur la malbonulojn kaj bonulojn, kaj sendas pluvon sur la justulojn kaj la maljustulojn.
esperanto@Matthew:5:46 @ CXar se vi amas tiujn, kiuj amas vin, kian rekompencon vi havas? cxu ne tion saman faras ecx la impostistoj?
esperanto@Matthew:5:47 @ Kaj se vi salutas nur sole viajn fratojn, kion ekstran vi faras? cxu ne tion saman faras ecx la nacianoj?
esperanto@Matthew:6:3 @ Sed kiam vi donas almozon, ne lasu vian maldekstran manon scii, kion faras via dekstra;
esperanto@Matthew:6:4 @ por ke via almozo estu en sekreto; kaj via Patro, kiu vidas en sekreto, vin rekompencos.
esperanto@Matthew:6:6 @ Sed vi, kiam vi pregxas, eniru en vian cxambreton, kaj sxlosinte vian pordon, pregxu al via Patro, kiu estas en sekreto; kaj via Patro, kiu vidas en sekreto, vin rekompencos.
esperanto@Matthew:6:13 @ Kaj ne konduku nin en tenton, sed liberigu nin de la malbono.
esperanto@Matthew:6:14 @ CXar se vi pardonas al homoj iliajn kulpojn, via Patro cxiela ankaux pardonos al vi.
esperanto@Matthew:6:15 @ Sed se vi ne pardonas al homoj iliajn kulpojn, via Patro ankaux ne pardonos viajn kulpojn.
esperanto@Matthew:6:17 @ Sed fastante, vi oleu vian kapon kaj lavu vian vizagxon;
esperanto@Matthew:6:18 @ por ke vi ne al homoj sxajnu fasti, sed al via Patro en sekreto; kaj via Patro, kiu vidas en sekreto, vin rekompencos.
esperanto@Matthew:6:20 @ sed provizu al vi trezorojn en la cxielo, kie nek tineo nek rusto konsumas, kaj kie sxtelistoj nek trafosas nek sxtelas;
esperanto@Matthew:6:22 @ La lampo de la korpo estas la okulo; se do via okulo estas sendifekta, via tuta korpo estos luma.
esperanto@Matthew:6:23 @ Sed se via okulo estas malbona, via tuta korpo estos malluma. Se do la lumo en vi estas mallumo, kiel densa estas la mallumo!
esperanto@Matthew:6:24 @ Neniu povas esti sklavo por du sinjoroj; cxar aux li malamos unu kaj amos la alian, aux li aligxos al unu kaj malestimos la alian. Vi ne povas servi al Dio kaj al Mamono!
esperanto@Matthew:6:26 @ Rigardu la birdojn de la cxielo, ke ili ne semas, nek rikoltas, nek kolektas en grenejojn, kaj via Patro cxiela ilin nutras. CXu vi ne multe pli valoras ol ili?
esperanto@Matthew:6:30 @ Sed se Dio tiel vestas la kampan herbajxon, kiu ekzistas hodiaux, kaj morgaux estos jxetata en fornon, kiom pli certe Li vestos vin, ho malgrandfiduloj?
esperanto@Matthew:6:32 @ CXar pri cxio tio sercxas la nacianoj; cxar via Patro cxiela scias, ke vi bezonas cxion tion.
esperanto@Matthew:6:33 @ Sed celu unue Lian regnon kaj Lian justecon, kaj cxio tio estos aldonita al vi.
esperanto@Matthew:7:7 @ Petu, kaj estos donite al vi; sercxu, kaj vi trovos; frapu, kaj estos malfermite al vi;
esperanto@Matthew:7:8 @ cxar cxiu petanto ricevas, kaj la sercxanto trovas, kaj al la frapanto estos malfermite.
esperanto@Matthew:7:10 @ aux se li petos fisxon, donos al li serpenton?
esperanto@Matthew:7:11 @ Se do vi, estante malbonaj, scias doni bonajn donacojn al viaj filoj, kiom pli certe via Patro, kiu estas en la cxielo, donos bonajxojn al tiuj, kiuj petas de Li?
esperanto@Matthew:7:15 @ Gardu vin kontraux la falsaj profetoj, kiuj venas al vi en sxafaj feloj, sed interne estas rabemaj lupoj.
esperanto@Matthew:7:17 @ Tiel cxiu bona arbo donas bonajn fruktojn, sed putra arbo donas malbonajn fruktojn.
esperanto@Matthew:7:21 @ Ne cxiu, kiu diras al mi:Sinjoro, Sinjoro, eniros en la regnon de la cxielo; sed tiu, kiu plenumas la volon de mia Patro, kiu estas en la cxielo.
esperanto@Matthew:8:1 @ Kaj kiam li malsupreniris de la monto, lin sekvis grandaj homamasoj.
esperanto@Matthew:8:2 @ Kaj jen venis al li leprulo kaj adorklinigxis al li, dirante:Sinjoro, se vi volas, vi povas min purigi.
esperanto@Matthew:8:4 @ Kaj Jesuo diris al li:Zorgu, ke vi diru al neniu. Sed iru, montru vin al la pastro, kaj oferu la donon, kiun Moseo ordonis, por atesto al ili.
esperanto@Matthew:8:8 @ Kaj la centestro responde diris:Sinjoro, mi ne estas inda, ke vi venu sub mian tegmenton; sed nur parolu vorte, kaj mia knabo sanigxos.
esperanto@Matthew:8:10 @ Kaj kiam Jesuo tion auxdis, li miris, kaj diris al la sekvantoj:Vere mi diras al vi, ke cxe neniu en Izrael mi trovis tiom da fido.
esperanto@Matthew:8:12 @ sed la filoj de la regno estos eljxetitaj en la eksteran mallumon; tie estos la plorado kaj la grincado de dentoj.
esperanto@Matthew:8:15 @ Kaj li tusxis sxian manon, kaj la febro forlasis sxin; kaj sxi levigxis kaj servis al li.
esperanto@Matthew:8:19 @ Kaj venis unu skribisto, kaj diris al li:Majstro, mi vin sekvos, kien ajn vi iros.
esperanto@Matthew:8:20 @ Kaj Jesuo diris al li:La vulpoj havas kavojn, kaj la birdoj de la cxielo havas ripozejojn; sed la Filo de homo ne havas, kie kusxigi sian kapon.
esperanto@Matthew:8:22 @ Sed Jesuo diris al li:Sekvu min, kaj lasu la mortintojn enterigi siajn mortintojn.
esperanto@Matthew:8:23 @ Kaj kiam li eniris en sxipeton, liaj discxiploj lin sekvis.
esperanto@Matthew:8:24 @ Kaj jen okazis granda malsereno sur la maro, tiel ke la sxipeto estis kovrita de la ondoj; sed li dormadis.
esperanto@Matthew:8:26 @ Kaj li diris al ili:Kial vi estas timemaj, ho malgrandfiduloj? Tiam li levigxis, kaj admonis la ventojn kaj la maron; kaj farigxis granda sereno.
esperanto@Matthew:8:31 @ Kaj la demonoj petegis lin, dirante:Se vi elpelos nin, forsendu nin en la gregon da porkoj.
esperanto@Matthew:9:6 @ Sed por ke vi sciu, ke la Filo de homo havas auxtoritaton sur la tero pardoni pekojn-tiam li diris al la paralizulo:Levigxu, prenu vian liton, kaj iru al via domo.
esperanto@Matthew:9:9 @ Kaj Jesuo, forpasante de tie, vidis viron nomatan Mateo, sidantan cxe la impostejo; kaj li diris al li:Sekvu min. Kaj li starigxis, kaj sekvis lin.
esperanto@Matthew:9:11 @ Kaj vidinte tion, la Fariseoj diris al liaj discxiploj:Kial via instruisto mangxas kun impostistoj kaj pekuloj?
esperanto@Matthew:9:12 @ Kaj auxdinte tion, li diris:Ne la sanuloj bezonas kuraciston, sed la malsanuloj.
esperanto@Matthew:9:13 @ Sed iru, kaj lernu, kion signifas cxi tio:Mi deziras bonfaradon, sed ne oferon; cxar mi venis, por alvoki ne justulojn, sed pekulojn.
esperanto@Matthew:9:14 @ Tiam alvenis al li la discxiploj de Johano, dirante:Kial ni kaj la Fariseoj fastas ofte, sed viaj discxiploj ne fastas?
esperanto@Matthew:9:15 @ Kaj Jesuo diris al ili:CXu la filoj de la edzigxejo povas malgxoji, dum la fiancxo estas kun ili? Sed venos tagoj, kiam la fiancxo estos prenita for de ili, kaj tiam ili fastos.
esperanto@Matthew:9:17 @ Ankaux oni ne enversxas novan vinon en malnovajn felsakojn; alie la felsakoj krevos, kaj la vino elfluos, kaj la felsakoj detruigxos; sed oni enversxas novan vinon en novajn felsakojn, kaj ambaux konservigxas.
esperanto@Matthew:9:18 @ Dum li tion parolis al ili, jen unu estro, alveninte, adorklinigxis al li, dirante:Mia filino jxus mortis; sed venu kaj metu vian manon sur sxin, kaj sxi vivos.
esperanto@Matthew:9:19 @ Kaj Jesuo levigxis, kaj sekvis lin, kaj ankaux liaj discxiploj.
esperanto@Matthew:9:21 @ cxar sxi diris en si:Se mi nur tusxos lian mantelon, mi estos sanigita.
esperanto@Matthew:9:24 @ diris:Foriru; cxar la knabineto ne mortis, sed dormas. Kaj ili mokridis lin.
esperanto@Matthew:9:25 @ Sed kiam la homamaso estis elpelita, li eniris, kaj prenis sxian manon; kaj la knabineto levigxis.
esperanto@Matthew:9:27 @ Kaj kiam Jesuo foriris de tie, du blinduloj sekvis lin, kriante kaj dirante:Kompatu nin, ho filo de David.
esperanto@Matthew:9:30 @ Kaj iliaj okuloj malfermigxis. Kaj Jesuo severe ordonis al ili:Gardu vin, ke neniu tion sciu.
esperanto@Matthew:9:31 @ Sed elirinte, ili disvastigis lian famon en tiu tuta regiono.
esperanto@Matthew:9:34 @ Sed la Fariseoj diris:Per la estro de la demonoj li elpelas demonojn.
esperanto@Matthew:9:37 @ Tiam li diris al siaj discxiploj:La rikolto ja estas abunda, sed la laborantoj estas malmultaj.
esperanto@Matthew:9:38 @ Petu do la Sinjoron de la rikolto, ke Li sendu laborantojn en Sian rikolton.
esperanto@Matthew:10:5 @ CXi tiujn dek du Jesuo forsendis, kaj ordonis al ili, dirante: Ne iru sur vojon de nacianoj, kaj ne eniru en urbon de Samarianoj;
esperanto@Matthew:10:6 @ sed iru prefere al la perditaj sxafoj de la domo de Izrael.
esperanto@Matthew:10:13 @ Kaj se la domo estas inda, via paco venu sur gxin; sed se gxi ne estas inda, via paco revenu al vi.
esperanto@Matthew:10:14 @ Kaj se iu ne akceptos vin, nek auxskultos viajn vortojn, tiam forirante el tiu domo aux tiu urbo, deskuu la polvon de viaj piedoj.
esperanto@Matthew:10:16 @ Jen mi forsendas vin kiel sxafojn meze de lupoj; estu do prudentaj kiel serpentoj, kaj simplaj kiel kolomboj.
esperanto@Matthew:10:17 @ Sed gardu vin kontraux la homoj; cxar ili transdonos vin al sinedrioj, kaj en siaj sinagogoj ili vin skurgxos;
esperanto@Matthew:10:19 @ Sed kiam ili transdonos vin, ne zorgu, kiel aux kion vi parolos; cxar estos donita al vi en tiu horo tio, kion vi parolos.
esperanto@Matthew:10:20 @ CXar parolas ne vi, sed la Spirito de via Patro parolas en vi.
esperanto@Matthew:10:22 @ Kaj vi estos malamataj de cxiuj pro mia nomo; sed kiu persistos gxis la fino, tiu estos savita.
esperanto@Matthew:10:23 @ Kaj kiam oni vin persekutos en unu urbo, forkuru en alian; cxar vere mi diras al vi:Vi ne trairos la urbojn de Izrael, antaux ol venos la Filo de homo.
esperanto@Matthew:10:25 @ Suficxas por la discxiplo, ke li estu kiel lia instruanto, kaj la sklavo, kiel lia sinjoro. Se oni nomis la dommastron Baal-Zebub, kiom pli ankaux liajn domanojn!
esperanto@Matthew:10:28 @ Kaj ne timu tiujn, kiuj mortigas la korpon, sed ne povas mortigi la animon; sed prefere timu Tiun, kiu povas pereigi kaj animon kaj korpon en Gehena.
esperanto@Matthew:10:29 @ CXu oni ne vendas du paserojn por asaro? tamen unu el ili ne falos teren sen via Patro;
esperanto@Matthew:10:30 @ sed ecx la haroj de via kapo estas cxiuj kalkulitaj.
esperanto@Matthew:10:31 @ Tial ne timu; vi valoras pli, ol multaj paseroj.
esperanto@Matthew:10:33 @ Sed kiu malkonfesos min antaux homoj, tiun mi ankaux malkonfesos antaux mia Patro, kiu estas en la cxielo.
esperanto@Matthew:10:34 @ Ne supozu, ke mi venis, por enkonduki pacon sur la teron; mi venis, por enkonduki ne pacon, sed glavon.
esperanto@Matthew:10:38 @ Kaj kiu ne prenas sian krucon kaj sekvas post mi, tiu ne estas inda je mi.
esperanto@Matthew:10:40 @ Kiu vin akceptas, tiu min akceptas; kaj kiu min akceptas, tiu akceptas Tiun, kiu min sendis.
esperanto@Matthew:11:2 @ Kaj kiam Johano auxdis en la malliberejo pri la faroj de Kristo, li sendis per siaj discxiploj,
esperanto@Matthew:11:8 @ Sed kion vi eliris por vidi? cxu homon mole vestitan? Jen tiuj, kiuj portas molajn vestojn, trovigxas en domoj de regxoj.
esperanto@Matthew:11:9 @ Sed kion vi eliris por vidi? cxu profeton? Jes, mi diras al vi, kaj multe pli ol profeton.
esperanto@Matthew:11:10 @ CXar li estas tiu, pri kiu estas skribite: Jen Mi sendos Mian angxelon antaux via vizagxo, Kaj li preparos antaux vi vian vojon.
esperanto@Matthew:11:14 @ Kaj se vi volas tion ricevi, tiu estas Elija, kiu estis venonta.
esperanto@Matthew:11:16 @ Sed al kio mi komparu cxi tiun generacion? GXi similas al infanoj, kiuj sidas sur la placoj, kaj vokas al la ceteraj,
esperanto@Matthew:11:21 @ Ve al vi, HXorazin! Ve al vi, Betsaida! CXar se en Tiro kaj Cidon estus faritaj tiuj potencajxoj, kiuj estas faritaj en vi, antaux longe ili jam pentus en sakajxo kaj cindro.
esperanto@Matthew:11:23 @ Kaj vi, Kapernaum! cxu vi estos altigita gxis la cxielo? vi malsuprenigxos gxis Hades; cxar se en Sodom estus faritaj tiuj potencajxoj, kiuj estas faritaj en vi, gxi restus gxis hodiaux.
esperanto@Matthew:12:2 @ Sed la Fariseoj, vidinte, diris al li:Jen viaj discxiploj faras tion, kio ne estas permesata en sabato.
esperanto@Matthew:12:3 @ Sed li diris al ili:CXu vi ne legis, kion faris David, kiam malsatis li kaj liaj kunuloj?
esperanto@Matthew:12:4 @ ke li eniris en la domon de Dio, kaj mangxis la panojn de propono, kiujn mangxi ne estis permesate al li, nek al liaj kunuloj, sed nur al la pastroj?
esperanto@Matthew:12:5 @ Kaj cxu vi ne legis en la legxo, kiel en sabato la pastroj en la templo profanas la sabaton kaj estas senkulpaj?
esperanto@Matthew:12:6 @ Sed mi diras al vi, ke alestas cxi tie io pli granda ol la templo.
esperanto@Matthew:12:7 @ Sed se vi komprenus, kion signifas cxi tio:Mi deziras bonfaradon, sed ne oferon; vi ne kondamnus la senkulpajn.
esperanto@Matthew:12:11 @ Kaj li diris al ili:Kiu el vi, havanta unu sxafon, se gxi falos en fosajxon en sabato, ne ekprenos kaj levos gxin?
esperanto@Matthew:12:14 @ Sed la Fariseoj eliris, kaj konsiligxis kontraux li, kiamaniere lin pereigi.
esperanto@Matthew:12:15 @ Kaj Jesuo, eksciante, foriris de tie, kaj multaj lin sekvis; kaj li sanigis ilin cxiujn,
esperanto@Matthew:12:18 @ Jen estas Mia servanto, kiun Mi elektis, Mia amata, en kiu Mia animo havas plezuron. Mi metos Mian Spiriton sur lin; Kaj li proklamos justecon al la nacioj.
esperanto@Matthew:12:20 @ Kanon rompetitan li ne rompos, Kaj mecxon senfajrigxantan li ne estingos, GXis li elsendos jugxon por venko.
esperanto@Matthew:12:24 @ Sed la Fariseoj, auxdinte, diris:CXi tiu ne elpelas demonojn krom per Baal-Zebub, estro de la demonoj.
esperanto@Matthew:12:26 @ kaj se Satano elpelas Satanon, li estas dividita kontraux si; kiel do staros lia regno?
esperanto@Matthew:12:27 @ Kaj se mi per Baal-Zebub elpelas demonojn, per kiu viaj filoj elpelas ilin? tial ili estos viaj jugxantoj.
esperanto@Matthew:12:28 @ Sed se mi per la Spirito de Dio elpelas demonojn, tiam la regno de Dio estas veninta sur vin.
esperanto@Matthew:12:29 @ Kaj kiel oni povas eniri en la domon de la fortulo kaj trarabi liajn posedajxojn, se unue li ne ligos la fortulon? kaj poste li trarabos lian domon.
esperanto@Matthew:12:31 @ Tial mi diras al vi:CXia peko kaj cxia blasfemo estos pardonita el homoj; sed la blasfemo kontraux la Spirito ne estos pardonita.
esperanto@Matthew:12:32 @ Kaj al iu, kiu parolos vorton kontraux la Filo de homo, tio estos pardonita; sed al iu, kiu parolos kontraux la Sankta Spirito, tio ne estos pardonita en cxi tiu mondo, nek en la venonta.
esperanto@Matthew:12:36 @ Kaj mi diras al vi, ke pro cxiu senutila vorto, kiun homoj parolos, ili donos respondon en la tago de jugxado.
esperanto@Matthew:12:38 @ Tiam iuj el la skribistoj kaj Fariseoj respondis al li, dirante:Majstro, ni deziras vidi signon de vi.
esperanto@Matthew:12:39 @ Sed li respondis kaj diris al ili:Malbona kaj adultema generacio sercxas signon; kaj neniu signo estos donita al gxi krom la signo de la profeto Jona;
esperanto@Matthew:12:43 @ Sed kiam la malpura spirito eliras el homo, gxi trairas tra senakvaj lokoj, sercxante ripozon, sed ne trovas gxin.
esperanto@Matthew:12:45 @ Tiam gxi iras, kaj kunprenas al si sep aliajn spiritojn pli malbonajn ol gxi mem, kaj ili eniras kaj logxas tie; kaj la fina stato de tiu homo farigxas pli malbona, ol la unua. Tiel estos ankaux al cxi tiu malbona generacio.
esperanto@Matthew:12:48 @ Sed li responde diris al tiu, kiu parolis al li:Kiu estas mia patrino? kaj kiuj estas miaj fratoj?
esperanto@Matthew:13:3 @ Kaj li multe parolis al ili per paraboloj, dirante:Jen semisto eliris, por semi;
esperanto@Matthew:13:4 @ kaj dum li semis, iuj semoj falis apud la vojo, kaj la birdoj venis kaj formangxis ilin;
esperanto@Matthew:13:6 @ kaj kiam la suno levigxis, ili brulsekigxis, kaj cxar ili ne havis radikon, ili forvelkis.
esperanto@Matthew:13:8 @ kaj aliaj falis sur la bonan teron, kaj donis frukton, jen centoble, jen sesdekoble, jen tridekoble.
esperanto@Matthew:13:11 @ Kaj li respondis kaj diris al ili:Al vi estas donite scii la misterojn de la regno de la cxielo, sed al ili ne estas donite.
esperanto@Matthew:13:12 @ CXar kiu ajn havas, al tiu estos donite, kaj li havos abundon; sed kiu ajn ne havas, for de tiu estos prenita ecx tio, kion li havas.
esperanto@Matthew:13:14 @ Kaj por ili plenumigxis tiu profetajxo de Jesaja, kiu diras: Auxdante, vi auxdos, sed ne komprenos; Kaj vidante, vi vidos, sed ne rimarkos;
esperanto@Matthew:13:16 @ Sed felicxaj estas viaj okuloj, cxar ili vidas; kaj viaj oreloj, cxar ili auxdas.
esperanto@Matthew:13:17 @ Vere mi diras al vi, ke multaj profetoj kaj justuloj deziris vidi tion, kion vi vidas, sed ili ne vidis; kaj auxdi tion, kion vi auxdas, sed ili ne auxdis.
esperanto@Matthew:13:18 @ Vi do auxdu la parabolon de la semisto.
esperanto@Matthew:13:19 @ Kiam iu auxdas la vorton de la regno kaj ne komprenas gxin, tiam venas la malbonulo, kaj forprenas tion, kio estas semita en lia koro. CXi tiu estas la ricevinta semon apud la vojo.
esperanto@Matthew:13:20 @ Kaj tiu, kiu ricevis semon sur la sxtonaj lokoj, estas tiu, kiu auxdas la vorton kaj tuj kun gxojo akceptas gxin;
esperanto@Matthew:13:21 @ sed li ne havas radikon en si, sed restas nur portempe, kaj kiam venas sufero aux persekuto pro la vorto, tuj li falpusxigxas.
esperanto@Matthew:13:22 @ Kaj kiu ricevis semon inter la dornoj, estas tiu, kiu auxdas la vorton; sed la zorgoj de la mondo kaj la trompo de ricxo sufokas la vorton, kaj li farigxas senfrukta.
esperanto@Matthew:13:23 @ Kaj kiu ricevis semon sur la bona tero, estas tiu, kiu auxdas la vorton kaj komprenas gxin; kaj tiu ja portas frukton, kaj donas, jen centoble, jen sesdekoble, jen tridekoble.
esperanto@Matthew:13:24 @ Alian parabolon li proponis al ili, dirante:La regno de la cxielo similas al homo, kiu semis bonan semon en sia kampo;
esperanto@Matthew:13:25 @ sed dum homoj dormis, lia malamiko venis kaj semis lolon meze de la tritiko, kaj foriris.
esperanto@Matthew:13:27 @ Kaj la sklavoj de la dommastro venis, kaj diris al li:Sinjoro, cxu vi ne semis bonan semon en via kampo? De kie do gxi havas lolon?
esperanto@Matthew:13:29 @ Sed li diris:Ne; por ke, kolektante la lolon, vi ne elradikigu ankaux la tritikon.
esperanto@Matthew:13:30 @ Lasu al ambaux kreski kune gxis la rikolto; kaj en la tempo de la rikolto mi diros al la rikoltistoj:Kolektu unue la lolon, kaj ligu gxin en faskojn, por bruligi gxin; sed kolektu la tritikon en mian grenejon.
esperanto@Matthew:13:31 @ Alian parabolon li proponis al ili, dirante:La regno de la cxielo similas al sinapa semeto, kiun viro prenis kaj semis en sia kampo;
esperanto@Matthew:13:32 @ gxi vere estas pli malgranda ol cxiuj semoj, sed kreskinte, gxi estas pli granda ol la legomoj, kaj farigxas arbo, tiel ke venas la birdoj de la cxielo kaj logxas en gxiaj brancxoj.
esperanto@Matthew:13:34 @ CXion tion parolis Jesuo per paraboloj al la homamasoj, kaj sen parabolo li parolis nenion al ili;
esperanto@Matthew:13:35 @ por ke plenumigxu tio, kio estis dirita per la profeto, nome: Mi malfermos per sentenco mian busxon; Mi eldiros enigmojn el tempo antikva.
esperanto@Matthew:13:36 @ Tiam forsendinte la homamasojn, li venis en la domon; kaj liaj discxiploj venis al li, dirante:Klarigu al ni la parabolon pri la lolo de la kampo.
esperanto@Matthew:13:37 @ Kaj responde li diris:Tiu, kiu semas la bonan semon, estas la Filo de homo;
esperanto@Matthew:13:38 @ kaj la kampo estas la mondo; kaj la bonaj semoj estas la filoj de la regno; kaj la lolo estas la filoj de la malbonulo;
esperanto@Matthew:13:39 @ kaj la malamiko, kiu ilin semis, estas la diablo; kaj la rikolto estas la fino de la mondagxo; kaj la rikoltistoj estas angxeloj.
esperanto@Matthew:13:41 @ La Filo de homo elsendos siajn angxelojn, kaj ili kolektos el lia regno cxiun falpusxilon, kaj cxiujn, kiuj faras maljustecon,
esperanto@Matthew:13:44 @ La regno de la cxielo similas al kasxita en kampo trezoro, kiun viro trovis kaj kasxis, kaj pro gxojo li iras kaj vendas cxion, kion li posedas, kaj acxetas tiun kampon.
esperanto@Matthew:13:45 @ Cetere, la regno de la cxielo similas al komercisto, sercxanta belajn perlojn;
esperanto@Matthew:13:46 @ kaj trovinte unu multevaloran perlon, li iris kaj vendis cxion, kion li posedis, kaj acxetis gxin.
esperanto@Matthew:13:48 @ kaj kiun, kiam gxi plenigxis, oni suprentiris al la marbordo; kaj sidigxinte, ili kolektis la bonajn en ujojn, sed la malbonajn ili jxetis eksteren.
esperanto@Matthew:13:55 @ CXu cxi tiu ne estas la filo de la cxarpentisto? cxu lia patrino ne estas nomata Maria? kaj liaj fratoj Jakobo kaj Joses kaj Simon kaj Judas?
esperanto@Matthew:13:57 @ Kaj ili ofendigxis pro li. Sed Jesuo diris al ili:Profeto ne estas sen honoro, krom en sia patrujo kaj en sia domo.
esperanto@Matthew:14:2 @ kaj diris al siaj servantoj:Tiu estas Johano, la Baptisto; li levigxis el la mortintoj, kaj tial tiuj potencajxoj energias en li.
esperanto@Matthew:14:6 @ Sed kiam venis la naskotaga festo de Herodo, la filino de Herodias dancis en la mezo, kaj placxis al Herodo.
esperanto@Matthew:14:10 @ kaj sendinte, li senkapigis Johanon en la malliberejo.
esperanto@Matthew:14:13 @ Kaj Jesuo, auxdinte, foriris de tie en sxipeto al dezerta loko aparte; kaj la homamasoj, auxdinte, sekvis lin, piedirante el la urboj.
esperanto@Matthew:14:15 @ Kaj kiam venis la vespero, liaj discxiploj venis al li, dirante:La loko estas dezerta, kaj la horo jam pasis; forsendu la homamason, por ke ili iru en la vilagxojn kaj acxetu por si mangxajxon.
esperanto@Matthew:14:16 @ Sed Jesuo diris al ili:Ili ne bezonas foriri; vi donu al ili mangxi.
esperanto@Matthew:14:22 @ Kaj tuj li devigis la discxiplojn eniri en la sxipeton kaj iri antaux li al la alia bordo, gxis li forsendos la homamason.
esperanto@Matthew:14:23 @ Kaj forsendinte la homamason, li supreniris sur la monton sola, por pregxi; kaj kiam vesperigxis, li estis tie sola.
esperanto@Matthew:14:24 @ Sed la sxipeto jam estis meze de la maro, turmentata de la ondoj; cxar la vento estis kontrauxa.
esperanto@Matthew:14:26 @ Sed la discxiploj, vidante lin iranta sur la maro, maltrankviligxis, dirante:Jen fantomo; kaj ili ekkriis pro timo.
esperanto@Matthew:14:27 @ Sed tuj Jesuo parolis al ili, dirante:Kuragxu; gxi estas mi; ne timu.
esperanto@Matthew:14:28 @ Kaj responde al li Petro diris:Sinjoro, se gxi estas vi, ordonu min veni al vi sur la akvo.
esperanto@Matthew:14:30 @ Sed vidante la venton, li timis, kaj komencante subakvigxi, li ekkriis, dirante:Sinjoro, savu min.
esperanto@Matthew:14:35 @ Kaj kiam la viroj de tiu loko ekkonis lin, ili sendis en la tutan cxirkauxajxon, kaj venigis al li cxiujn malsanulojn;
esperanto@Matthew:15:1 @ Tiam alvenis al Jesuo el Jerusalem Fariseoj kaj skribistoj, dirante:
esperanto@Matthew:15:5 @ Sed vi diras:Se iu diros al sia patro aux al sia patrino:Oferdono estu tio, per kio vi povus profiti de mi,
esperanto@Matthew:15:8 @ CXi tiu popolo honoras Min per siaj lipoj, Sed ilia koro estas malproksime de Mi.
esperanto@Matthew:15:9 @ Sed vane ili Min adoras, Instruante kiel doktrinojn ordonojn de homoj.
esperanto@Matthew:15:11 @ Ne tio, kio eniras en la busxon, profanas la homon; sed kio eliras el la busxo, tio profanas la homon.
esperanto@Matthew:15:12 @ Tiam veninte, la discxiploj diris al li:CXu vi scias, ke la Fariseoj ofendigxis, kiam ili auxdis tiun diron?
esperanto@Matthew:15:13 @ Sed li responde diris:CXiu kreskajxo, kiun mia cxiela Patro ne plantis, estos elradikigita.
esperanto@Matthew:15:14 @ Lasu ilin; ili estas blindaj kondukantoj de blinduloj. Kaj se blindulo kondukos blindulon, ambaux falos en fosajxon.
esperanto@Matthew:15:16 @ Kaj li diris:CXu vi ankaux estas ecx ankoraux sen kompreno?
esperanto@Matthew:15:18 @ Sed tio, kio eliras el la busxo, elvenas el la koro, kaj profanas la homon.
esperanto@Matthew:15:20 @ jen tio, kio profanas la homon, sed mangxi kun manoj nelavitaj ne profanas la homon.
esperanto@Matthew:15:23 @ Sed li ne respondis al sxi ecx unu vorton. Kaj alveninte, liaj discxiploj petis lin, dirante:Forsendu sxin, cxar sxi krias post ni.
esperanto@Matthew:15:24 @ Kaj li responde diris:Mi ne estas sendita, krom al la perditaj sxafoj el la domo de Izrael.
esperanto@Matthew:15:25 @ Sed sxi venis kaj adorklinigxis al li, dirante:Sinjoro, helpu min.
esperanto@Matthew:15:26 @ Sed li responde diris:Ne decas preni la panon de la infanoj kaj jxeti gxin al la hundetoj.
esperanto@Matthew:15:27 @ Sed sxi diris:Jes, Sinjoro; cxar ecx la hundetoj mangxas el la panpecetoj, kiuj falas de la tablo de iliaj sinjoroj.
esperanto@Matthew:15:32 @ Kaj Jesuo, alvokinte al si siajn discxiplojn, diris:Mi kortusxigxas pro la homamaso, cxar jam tri tagojn ili restas cxe mi, kaj nenion havas mangxi; kaj mi ne volas forsendi ilin fastantaj, por ke ili ne lacigxu sur la vojo.
esperanto@Matthew:15:34 @ Kaj Jesuo diris al ili:Kiom da panoj vi havas? Kaj ili diris:Sep, kaj kelkajn malgrandajn fisxojn.
esperanto@Matthew:15:36 @ kaj li prenis la sep panojn kaj la fisxojn; kaj doninte dankon, li dispecigis ilin, kaj donis al la discxiploj, kaj la discxiploj al la homamasoj.
esperanto@Matthew:15:37 @ Kaj cxiuj mangxis kaj satigxis; kaj oni kolektis da postrestintaj fragmentoj sep korbegojn plenajn.
esperanto@Matthew:15:39 @ Kaj forsendinte la homamasojn, li eniris en la sxipeton, kaj venis en la regionojn de Magadan.
esperanto@Matthew:16:1 @ Kaj alvenis la Fariseoj kaj la Sadukeoj, kaj por provi lin postulis, ke li montru al ili signon el la cxielo.
esperanto@Matthew:16:3 @ kaj frumatene:Estos hodiaux malbona vetero, cxar la cxielo rugxigxas kolere. La vizagxon de la cxielo vi povas jugxi, sed la signojn de la tempo vi ne povas.
esperanto@Matthew:16:4 @ Generacio malbona kaj adultema sercxas signon; kaj signo ne estos donita al gxi, krom la signo de Jona. Kaj lasinte ilin, li foriris.
esperanto@Matthew:16:6 @ Sed Jesuo diris al ili:Zorgu, kaj gardu vin kontraux la fermentajxo de la Fariseoj kaj Sadukeoj.
esperanto@Matthew:16:8 @ Sed Jesuo, eksciante tion, diris:Kial vi diskutas inter vi, ho malgrandfiduloj, pro tio, ke vi ne prenis panojn?
esperanto@Matthew:16:10 @ Nek la sep panojn de la kvar mil, kaj kiom da korbegoj vi kolektis?
esperanto@Matthew:16:11 @ Kial vi ne komprenas, ke ne pri panoj mi diris al vi:Gardu vin kontraux la fermentajxo de la Fariseoj kaj Sadukeoj?
esperanto@Matthew:16:12 @ Tiam ili ekkomprenis, ke li admonis ilin sin gardi ne kontraux la fermentajxo de panoj, sed kontraux la instruado de la Fariseoj kaj Sadukeoj.
esperanto@Matthew:16:15 @ Li diris al ili:Sed vi, kiu vi diras, ke mi estas?
esperanto@Matthew:16:17 @ Kaj Jesuo responde diris al li:Felicxa vi estas, Simon Bar-Jona; cxar ne karno kaj sango tion malkasxis al vi, sed mia Patro, kiu estas en la cxielo.
esperanto@Matthew:16:23 @ Sed turninte sin, li diris al Petro:Iru malantaux min, Satano; vi estas faligilo por mi, cxar vi havas pensojn ne laux Dio, sed laux homoj.
esperanto@Matthew:16:24 @ Tiam Jesuo diris al siaj discxiploj:Se iu volas veni post mi, li abnegaciu sin, kaj levu sian krucon, kaj sekvu min;
esperanto@Matthew:16:26 @ CXar kiel profitus homo, se li gajnus la tutan mondon kaj perdus sian animon? Aux kion homo donu intersxangxe por sia animo?
esperanto@Matthew:17:1 @ Kaj post ses tagoj Jesuo prenis kun si Petron, kaj Jakobon, kaj Johanon, lian fraton, kaj kondukis ilin sur altan monton aparte;
esperanto@Matthew:17:3 @ Kaj jen aperis al ili Moseo kaj Elija, parolantaj kun li.
esperanto@Matthew:17:4 @ Kaj Petro responde diris al Jesuo:Sinjoro, estas bone por ni esti cxi tie. Se vi volas, mi faros cxi tie tri lauxbojn:unu por vi, kaj unu por Moseo, kaj unu por Elija.
esperanto@Matthew:17:12 @ sed mi diras al vi, ke Elija jam venis, kaj oni ne konis lin, sed faris al li cxion, kion ili volis. Tiel ankaux la Filo de homo estas suferonta sub ili.
esperanto@Matthew:17:17 @ Kaj Jesuo responde diris:Ho senfida kaj perversa generacio, gxis kiam mi estos kun vi? gxis kiam mi toleros vin? venigu lin al mi cxi tien.
esperanto@Matthew:17:18 @ Kaj Jesuo severe admonis lin; kaj la demono eliris el li, kaj la knabo resanigxis en tiu sama horo.
esperanto@Matthew:17:20 @ Kaj li respondis al ili:Pro la malgrandeco de via fido; cxar vere mi diras al vi:Se vi havas fidon, kiel semero de sinapo, vi diros al cxi tiu monto:Translokigxu tien de cxi tie, kaj gxi translokigxos; kaj nenio estos neebla por vi.
esperanto@Matthew:17:21 @ Sed cxi tiu speco ne eliras, krom per pregxado kaj fastado.
esperanto@Matthew:17:26 @ Kaj kiam li diris:De la fremduloj; Jesuo diris:Sekve la filoj estas liberaj.
esperanto@Matthew:17:27 @ Sed, por ke ni ne ofendu ilin, iru al la maro kaj jxetu hoketon, kaj prenu la fisxon unue venintan, kaj malferminte gxian busxon, vi trovos stateron. Prenu gxin, kaj donu al ili por mi kaj vi.
esperanto@Matthew:18:3 @ kaj diris:Vere mi diras al vi:Se vi ne turnigxos kaj ne farigxos kiel infanoj, vi neniel eniros en la regnon de la cxielo.
esperanto@Matthew:18:6 @ sed kiu igos fali unu el cxi tiuj malgranduloj, kiuj kredas al mi, estus pli bone por tiu, se granda muelsxtono estus pendigita cxirkaux lia kolo, kaj se li estus subakvigita en la profundon de la maro.
esperanto@Matthew:18:7 @ Ve al la mondo pro faliloj! cxar estas necese, ke venu faliloj, sed ve al tiu homo, per kiu la falilo venas!