[pBiblx2]
Home
esperanto
Chap
OT
NT
INDX
?
Help

Gen
Exo
Lev
Num
Deu
Jos
Jud
Rut
1Sam
2Sam
1Ki
2Ki
1Ch
2Ch
Ezr
Neh
Est
Job
Psa
Pro
Ecc
Son
Isa
Jer
Lam
Eze
Dan
Hos
Amo
Oba
Jon
Mic
Nah
Hab
Zep
Hag
Zac
Mal
TOP

Mat
Mar
Luk
Joh
Act
Rom
1Co
2Ch
Gal
Eph
Phi
Col
1Th
2Th
1Ti
2Ti
Tit
Ph
Heb
Jam
1Pe
2Pe
1Jo
2Jo
3Jo
Jud
Rev
TOP

KJV
NKJV
RSV
ALL
TOP

AAA
BBB
CCC
DDD
EEE
FFF
GGG
HHH
III
JJJ
KKK
LLL
MMM
NNN
OOO
PPP
QQQ
RRR
SSS
TTT
UUU
VVV
WWW
XXX
YYY
ZZZ

TOP
Bible:
Filter: String:

OT-POET.filter - esperanto scias:



esperanto@Job:8:9 @ CXar ni estas de hieraux, kaj ni nenion scias; Nia vivo sur la tero estas nur ombro.

esperanto@Job:9:2 @ Certe, mi scias, ke tiel estas; Kaj kiel povas homo esti prava koncerne Dion?

esperanto@Job:9:28 @ Tiam mi ektremas pro cxiuj miaj suferoj; Mi scias, ke Vi ne rigardos min kiel senkulpan.

esperanto@Job:10:7 @ Kvankam Vi scias, ke mi ne estas malbonagulo, Sed el Via mano neniu povas savi?

esperanto@Job:10:13 @ Sed cxi tion Vi kasxis en Via koro; Mi scias, ke Vi tion intencis:

esperanto@Job:13:2 @ Kion vi scias, mi ankaux scias; Kaj mi ne estas malpli valora ol vi.

esperanto@Job:13:18 @ Jen mi pretigis jugxan aferon; Mi scias, ke mi montrigxos prava.

esperanto@Job:14:21 @ Se liaj infanoj estas honorataj, li tion ne scias; Se ili estas humiligataj, li tion ne rimarkas.

esperanto@Job:15:9 @ Kion vi scias tian, kion ni ne scias? Kion vi komprenas tian, kio al ni mankas?

esperanto@Job:15:23 @ Li vagadas, sercxante panon; Li scias, ke preta estas en lia mano la tago de mallumo.

esperanto@Job:19:25 @ Sed mi scias, ke mia Liberigonto vivas, Kaj fine Li levigxos super la polvo.

esperanto@Job:20:4 @ CXu vi scias, ke tiel estis de eterne, De post la apero de homo sur la tero,

esperanto@Job:21:27 @ Vidu, mi scias viajn pensojn, Kaj la argumentojn, kiujn vi malice kolektas kontraux mi;

esperanto@Job:22:13 @ Kaj vi diras:Kion scias Dio? CXu Li povas jugxi en mallumo?

esperanto@Job:28:13 @ La homo ne scias gxian prezon; Kaj gxi ne estas trovata sur la tero de vivantoj.

esperanto@Job:28:23 @ Dio komprenas gxian vojon, Kaj Li scias gxian lokon;

esperanto@Job:30:23 @ Mi scias, ke Vi transdonos min al la morto, En la kunvenejon de cxio vivanta.

esperanto@Job:32:9 @ Ne la grandaj estas la plej prudentaj, Kaj ne la maljunuloj sole scias jugxi,

esperanto@Job:32:22 @ CXar mi ne povoscias flati; Aliokaze pereigu min mia Kreinto.

esperanto@Job:34:25 @ CXar Li scias iliajn farojn; Li renversas ilin en la nokto, kaj ili frakasigxas.

esperanto@Job:34:33 @ CXu konforme al via opinio Li devas repagi? Al vi ja ne placxis. Vi elektu, ne mi; Kaj kion vi scias, tion diru.

esperanto@Job:37:15 @ CXu vi scias, kiamaniere Dio agigas ilin Kaj aperigas lumon el Sia nubo?

esperanto@Job:38:5 @ Kiu starigis gxiajn mezurojn, se vi tion scias? Aux kiu etendis super gxi rektosxnuron?

esperanto@Job:38:18 @ CXu vi pririgardis la largxon de la tero? Diru, cxu vi scias cxion cxi tion?

esperanto@Job:39:1 @ CXu vi scias la tempon, en kiu naskas la ibeksoj sur la rokoj? CXu vi observis la akusxigxon de la cervinoj?

esperanto@Job:39:2 @ CXu vi kalkulis la monatojn de ilia gravedeco? Aux cxu vi scias la tempon, kiam ili devas naski?

esperanto@Job:42:2 @ Mi scias, ke Vi cxion povas fari, Kaj ke nenio, kion Vi entreprenas, estas malfacila por Vi.

esperanto@Psalms:19:12 @ Kiu scias siajn erarojn? Purigu min de eraroj kasxitaj.

esperanto@Psalms:20:6 @ Nun mi ekscias, ke la Eternulo savas Sian sanktoleiton; Li auxskultas lin el Sia sankta cxielo, Forte savas lin per Sia dekstra mano.

esperanto@Psalms:35:11 @ Starigxas kontraux mi krimaj atestantoj; Kion mi ne scias, pri tio ili min demandas.

esperanto@Psalms:37:18 @ La Eternulo scias la tagojn de la virtuloj; Kaj ilia havo restos eterne.

esperanto@Psalms:39:6 @ Nur kiel fantomo iras la homo, nur vante li klopodas; Li kolektas, kaj ne scias, kiu gxin ricevos.

esperanto@Psalms:40:9 @ Mi predikas justecon en granda kunveno; Jen mi ne fermas mian busxon, ho Eternulo, Vi tion scias.

esperanto@Psalms:44:21 @ CXu Dio tion ne trovus? Li ja scias la sekretojn de la koro.

esperanto@Psalms:56:9 @ Tiam miaj malamikoj returnigxos malantauxen en la tago, kiam mi vokos; Tion mi scias, ke Dio estas kun mi.

esperanto@Psalms:69:5 @ Ho Dio, Vi scias mian malsagxecon; Kaj miaj kulpoj ne estas kasxitaj por Vi.

esperanto@Psalms:69:19 @ Vi scias mian malhonoron kaj mian honton kaj mian mokatecon; Antaux Vi estas cxiuj miaj premantoj.

esperanto@Psalms:73:11 @ Kaj ili diras:Kiel Dio scias? Kaj cxu la Plejaltulo komprenas?

esperanto@Psalms:74:9 @ Niajn signojn ni ne vidis; Jam ne ekzistas profeto, Kaj neniu cxe ni scias, kiel longe tio dauxros.

esperanto@Psalms:82:5 @ Ili ne scias kaj ne komprenas, En mallumo ili marsxas; Eksxanceligxis cxiuj fundamentoj de la tero.

esperanto@Psalms:90:11 @ Kiu scias la forton de Via kolero, Vian timindecon kaj Vian indignon?

esperanto@Psalms:92:6 @ Malklerulo ne scias, Kaj malsagxulo tion ne komprenas.

esperanto@Psalms:94:7 @ Kaj ili diras:La Eternulo ne vidas, Kaj la Dio de Jakob ne scias.

esperanto@Psalms:94:11 @ La Eternulo scias la pensojn de homo, Ke ili estas vantaj.

esperanto@Psalms:103:14 @ CXar Li scias nian esencon; Li memoras, ke ni estas polvo.

esperanto@Psalms:104:19 @ Li arangxis la lunon laux la partoj de tempo; La suno scias sian subiron.

esperanto@Psalms:119:75 @ Mi scias, ho Eternulo, ke Viaj jugxoj estas justaj, Kaj ke Vi juste min suferigis.

esperanto@Psalms:119:152 @ De longe mi scias pri Viaj decidoj, Ke Vi fiksis ilin por cxiam.

esperanto@Psalms:135:5 @ CXar mi scias, ke la Eternulo estas granda Kaj ke nia Sinjoro estas super cxiuj dioj.

esperanto@Psalms:139:2 @ Vi scias, kiam mi sidas kaj kiam mi levigxas; Vi komprenas mian penson de malproksime.

esperanto@Psalms:139:4 @ CXar antaux ol trovigxas vorto sur mia lango, Jen, ho Eternulo, Vi cxion jam scias.

esperanto@Psalms:139:14 @ Mi gloras Vin, cxar mi estas mirinde kreita; Mirindaj estas Viaj kreitajxoj, Kaj mia animo tion bone konscias.

esperanto@Psalms:140:12 @ Mi scias, ke la Eternulo defendos la aferon de mizerulo, La rajton de malricxuloj.

esperanto@Psalms:147:20 @ Tiel Li ne faras al iu alia popolo; Kaj Liajn decidojn ili ne scias. Haleluja!

esperanto@Proverbs:4:19 @ La vojo de malpiuloj estas kiel mallumo; Ili ne scias, je kio ili falpusxigxos.

esperanto@Proverbs:5:6 @ SXi ne iras rekte laux la vojo de vivo; SXiaj pasxoj sxanceligxas, sed tion sxi ne scias.

esperanto@Proverbs:7:23 @ GXis sago fendas al li la hepaton; Kiel birdo rapidas al la kaptilo, Kaj ne scias, ke gxi pereigas sian vivon.

esperanto@Proverbs:9:18 @ Kaj li ne scias, ke tie estas mortintoj Kaj ke sxiaj invititoj estas en la profundoj de SXeol.

esperanto@Proverbs:14:10 @ Koro scias sian propran malgxojon; Kaj en gxia gxojo ne partoprenas fremdulo.

esperanto@Proverbs:24:12 @ Se vi diras:Ni tion ne sciis, La esploranto de koroj ja komprenas, Kaj la gardanto de via animo ja scias, Kaj Li redonas al homo laux liaj faroj.

esperanto@Proverbs:24:22 @ CXar subite venos ilia pereo; Kaj kiu scias, kiam venos la puno de ambaux?

esperanto@Proverbs:27:1 @ Ne fanfaronu pri la morgauxa tago; CXar vi ne scias, kion naskos la tago.

esperanto@Proverbs:28:22 @ Homo enviema rapidas al ricxeco, Kaj li ne scias, ke malricxeco lin atendas.

esperanto@Proverbs:30:4 @ Kiu levigxis en la cxielon, kaj mallevigxis? Kiu kolektis la venton en siajn mankavojn? Kiu ligis la akvon en la veston? Kiu arangxis cxiujn limojn de la tero? Kia estas lia nomo? kaj kia estas la nomo de lia filo? CXu vi scias?

esperanto@Proverbs:30:18 @ Tri aferoj estas nekompreneblaj por mi, Kaj kvaran mi ne scias:

esperanto@Ecclesiastes:2:19 @ Kaj kiu scias, cxu estos sagxa aux malsagxa tiu, kiu ekposedos mian tutan laboron, pri kiu mi penis kaj strecxis mian sagxon sub la suno? Ankaux cxi tio estas vantajxo.

esperanto@Ecclesiastes:3:12 @ Mi scias, ke ekzistas nenia bono por ili, krom gxoji kaj fari bonon en sia vivo.

esperanto@Ecclesiastes:3:14 @ Mi scias, ke cxio, kion faras Dio, restas eterne; al gxi oni nenion povas aldoni, kaj de gxi oni nenion povas depreni; kaj Dio tion faris, ke oni Lin timu.

esperanto@Ecclesiastes:3:21 @ Kiu scias, cxu la spirito de homidoj levigxas supren, kaj cxu la spirito de bruto mallevigxas malsupren en la teron?

esperanto@Ecclesiastes:5:1 @ Gardu vian piedon, kiam vi iros en la domon de Dio, kaj estu preta pli por auxskultado, ol por oferdonado de malsagxuloj; cxar ili ne scias, ke ili agas malbone.

esperanto@Ecclesiastes:6:12 @ CXar kiu scias, kio estas bona por la homo dum la tagoj de lia vanta vivo, kiun li pasigas kiel ombro? kaj kiu diros al la homo, kio estos post li sub la suno?

esperanto@Ecclesiastes:8:5 @ Kiu plenumas la ordonon, tiu spertos nenion malbonan; tempon kaj manieron de agado scias la koro de sagxulo.

esperanto@Ecclesiastes:8:7 @ ke li ne scias, kio estos; cxar kiu diros al vi, kiel estos?

esperanto@Ecclesiastes:8:12 @ Kvankam pekulo faras malbonon cent fojojn, kaj Dio estas pacienca al li, tamen mi scias, ke estos bone al tiuj, kiuj timas Dion, kiuj respektas Lin.

esperanto@Ecclesiastes:8:17 @ tiam mi trovis, ke homo ne povas kompreni la aferojn, kiuj farigxas sub la suno; kiom ajn la homo penus esplori, li ne komprenos; kaj se ecx sagxulo diras, ke li scias, li tamen ne povas kompreni.

esperanto@Ecclesiastes:9:1 @ Al cxio cxi tio mi direktis mian koron, por esplori cxion cxi tion, ke la virtuloj kaj sagxuloj kaj iliaj faroj estas en la mano de Dio; kaj nek amon nek malamon scias la homo, kaj nenion, kio lin atendas.

esperanto@Ecclesiastes:9:5 @ CXar la vivantoj scias, ke ili mortos; kaj la mortintoj scias nenion, kaj por ili jam ne ekzistas rekompenco, cxar la memoro pri ili estas forgesita.

esperanto@Ecclesiastes:9:12 @ CXar ecx ne scias la homo sian sorton; kiel fisxoj, kaptitaj en pereigan reton, kaj kiel birdoj, implikigxintaj en kaptilon, tiel kaptigxas la homoj en tempo malbona, kiam gxi atakas ilin neatendite.

esperanto@Ecclesiastes:10:14 @ Malsagxulo multe parolas, kvankam homo ne scias, kio estos; kaj kio estos post li? kiu cxi tion diros al li?

esperanto@Ecclesiastes:10:15 @ Penado de malsagxuloj lacigas cxiun, kiu ne scias ecx la vojon al la urbo.

esperanto@Ecclesiastes:11:2 @ Donu parton al sep, kaj ecx al ok, cxar vi ne scias, cxu ne estos malfelicxo sur la tero.

esperanto@Ecclesiastes:11:5 @ Kiel vi ne scias, kian vojon iros la vento, kaj kiel formigxas la ostoj en la ventro de gravedulino, tiel vi ne povas scii la faron de Dio, kiu cxion faras.

esperanto@Ecclesiastes:11:6 @ Matene semu vian semon, kaj vespere via mano ne ripozu; cxar vi ne scias, cxu tio aux alio estos pli gxusta, aux cxu ambaux egale estos bonaj.

esperanto@Songs:1:8 @ Se vi ne scias tion, ho belulino inter virinoj, Sekvu la pasxojn de la sxafaro, Kaj pasxtu viajn kapridojn cxe la tendoj de la pasxtistoj.