[pBiblx2]
Home
esperanto
Chap
OT
NT
INDX
?
Help

Gen
Exo
Lev
Num
Deu
Jos
Jud
Rut
1Sam
2Sam
1Ki
2Ki
1Ch
2Ch
Ezr
Neh
Est
Job
Psa
Pro
Ecc
Son
Isa
Jer
Lam
Eze
Dan
Hos
Amo
Oba
Jon
Mic
Nah
Hab
Zep
Hag
Zac
Mal
TOP

Mat
Mar
Luk
Joh
Act
Rom
1Co
2Ch
Gal
Eph
Phi
Col
1Th
2Th
1Ti
2Ti
Tit
Ph
Heb
Jam
1Pe
2Pe
1Jo
2Jo
3Jo
Jud
Rev
TOP

KJV
NKJV
RSV
ALL
TOP

AAA
BBB
CCC
DDD
EEE
FFF
GGG
HHH
III
JJJ
KKK
LLL
MMM
NNN
OOO
PPP
QQQ
RRR
SSS
TTT
UUU
VVV
WWW
XXX
YYY
ZZZ

TOP
Bible:
Filter: String:

OT-PROPHET-MINOR.filter - esperanto Izrael:



esperanto@Hosea:1:1 @ Vorto de la Eternulo, kiu aperis al Hosxea, filo de Beeri, en la tempo de Uzija, Jotan, Ahxaz, kaj HXizkija, regxoj de Judujo, kaj en la tempo de Jerobeam, filo de Joasx, regxo de Izrael.

esperanto@Hosea:1:4 @ Kaj la Eternulo diris al li:Donu al li la nomon Jizreel; cxar baldaux Mi punos pro la sango de Jizreel la domon de Jehu, kaj Mi metos finon al la regno de la domo de Izrael.

esperanto@Hosea:1:5 @ En tiu tempo Mi rompos la pafarkon de Izrael en la valo Jizreel.

esperanto@Hosea:1:6 @ Kaj sxi denove gravedigxis kaj naskis filinon; kaj Li diris al li:Donu al sxi la nomon Lo-Ruhxama; cxar Mi ne plu kompatos la domon de Izrael, sed postulos de ili pagon.

esperanto@Hosea:1:10 @ Tamen la nombro de la Izraelidoj estos kiel la sablo cxe la maro, ne mezurebla kaj ne kalkulebla. Kaj sur la sama loko, kie estis dirite al ili:Vi ne estas Mia popolo, oni diros al ili:Infanoj de la vivanta Dio.

esperanto@Hosea:1:11 @ Kolektigxos kune la idoj de Jehuda kaj la idoj de Izrael, kaj faros al si unu cxefon, kaj iros el la lando; cxar granda estos la tago de Jizreel.

esperanto@Hosea:3:1 @ Kaj la Eternulo diris al mi plue:Iru, kaj komencu amajxon kun virino, kiun amas sxia edzo, sed kiu adultas, simile al tio, kiel la Eternulo amas la Izraelidojn, sed ili turnas sin al aliaj dioj kaj amas iliajn vinberkukojn.

esperanto@Hosea:3:4 @ CXar dum longa tempo la Izraelidoj restos sen regxo, sen estro, sen oferoj, sen statuo, sen efodo, kaj sen domaj dioj;

esperanto@Hosea:3:5 @ poste la Izraelidoj returnos sin, kaj sercxos la Eternulon, sian Dion, kaj Davidon, sian regxon, kaj ili respektegos la Eternulon kaj Lian bonon en la fina tempo.

esperanto@Hosea:4:1 @ Auxskultu la vorton de la Eternulo, ho Izraelidoj; cxar la Eternulo havas jugxan disputon kun la logxantoj de la tero; cxar sur la tero ne ekzistas vero, nek amo, nek konado de Dio.

esperanto@Hosea:4:15 @ Se malcxastas vi, ho Izrael, tiam almenaux Jehuda ne kulpigxu; ne iru en Gilgalon, ne iru en Bet-Avenon, kaj ne jxuru:Kiel vivas la Eternulo.

esperanto@Hosea:4:16 @ CXar Izrael obstinas, kiel obstina bovino; cxu nun la Eternulo povas pasxti ilin, kiel sxafidon sur vasta pasxtejo?

esperanto@Hosea:5:1 @ Auxskultu tion, ho pastroj, atentu, ho domo de Izrael, kaj prenu en viajn orelojn, ho regxa domo; cxar vin trafos jugxo pro tio, ke vi estis kaptilo en Micpa kaj etendita reto sur Tabor.

esperanto@Hosea:5:3 @ Mi konas Efraimon, kaj Izrael ne estas kasxita antaux Mi:vi nun malcxastas, ho Efraim, kaj Izrael malpurigxis.

esperanto@Hosea:5:5 @ La malmodesteco de Izrael parolas kontraux li antaux lia vizagxo; tial Izrael kaj Efraim falos pro siaj malbonagoj; ankaux Jehuda falos kun ili.

esperanto@Hosea:5:9 @ Efraim farigxos dezerto en la tago de la puno; inter la triboj de Izrael Mi avertis fidele.

esperanto@Hosea:6:10 @ En la domo de Izrael Mi vidas terurajxon:tie malcxastas Efraim, malpurigxas Izrael.

esperanto@Hosea:7:1 @ Kiam Mi komencis kuraci Izraelon, malkasxigxis la malbonagoj de Efraim kaj la malboneco de Samario; cxar ili agas mensoge, sxtelistoj eniras, kaj bandoj rabas sur la strato.

esperanto@Hosea:7:10 @ La malmodesteco de Izrael atestas kontraux li, sed ili ne turnas sin al la Eternulo, sia Dio, kaj ne sercxas Lin malgraux cxio.

esperanto@Hosea:8:2 @ Al Mi ili vokos:Ho mia Dio, ni, Izraelidoj, ekkonis Vin.

esperanto@Hosea:8:3 @ Izrael forpusxis la bonon; malamiko lin persekutos.

esperanto@Hosea:8:6 @ CXar gxi estas faritajxo de Izrael; artisto gxin faris, kaj gxi ne estas dio; dispecetigxos la bovido de Samario.

esperanto@Hosea:8:8 @ Izrael estas formangxata; nun ili farigxis inter la popoloj kiel senvalora vazo.

esperanto@Hosea:8:14 @ Izrael forgesis sian Kreinton, kaj konstruas palacojn; Jehuda konstruis multe da fortikigitaj urboj; sed Mi sendos fajron sur liajn urbojn, kaj gxi ekstermos liajn palacojn.

esperanto@Hosea:9:1 @ Ne gxoju, ho Izrael, ne estu gaja, kiel la popoloj, cxar vi malcxaste forigxis de via Dio, vi preferas proamajxajn donacojn ol cxiujn grenejojn plenajn de greno.

esperanto@Hosea:9:7 @ Venis la tempo de punvizito, venis la tagoj de repago; Izrael ekscios, cxu malsagxa estis la profeto, cxu freneza estis la viro inspirita, parolante pri viaj multaj malbonagoj kaj pri la granda malboneco.

esperanto@Hosea:9:10 @ Kiel vinberojn en la dezerto Mi trovis Izraelon; kiel unuan frukton sur la figarbo en la komenco de gxia matureco Mi vidis viajn patrojn; sed ili iris al Baal-Peor, kaj konsekris sin al la hontindajxo, kaj farigxis abomeninduloj, kiel ilia amato.

esperanto@Hosea:10:1 @ Izrael estas vasta vinberujo, portas siajn fruktojn; sed ju pli multigxis liaj fruktoj, des pli li multigis siajn altarojn; ju pli bona estis lia lando, des pli belajn statuojn li starigis.

esperanto@Hosea:10:6 @ La bovido mem estas forportita en Asirion, kiel donaco al la regxo- vengxonto; malhonoron ricevos Efraim, kaj Izrael hontos pro sia entrepreno.

esperanto@Hosea:10:8 @ Detruitaj estos la altajxoj de Aven, la peko de Izrael; kardo kaj dornoj kreskos sur iliaj altaroj; ili diros al la montoj:Kovru nin; kaj al la montetoj:Falu sur nin.

esperanto@Hosea:10:9 @ Pli ol en la tempo de Gibea vi pekis, ho Izrael; tiam oni levigxis, sed nun milito en Gibea ne atingas la malbonagulojn.

esperanto@Hosea:10:15 @ Tion faros al vi Bet-El pro via granda malpieco. Frue pereos, pereos la regxo de Izrael.

esperanto@Hosea:11:1 @ Kiam Izrael estis junulo, Mi lin ekamis, kaj el Egiptujo Mi vokis Mian filon.

esperanto@Hosea:11:8 @ Kiel Mi agu kun vi, ho Efraim? kiel Mi protektu vin, ho Izrael? CXu Mi faru al vi, kiel al Adma? cxu Mi egaligu vin al Ceboim? Renversigxis en Mi Mia koro, varmegigxis Mia tuta kompato.

esperanto@Hosea:11:12 @ Kun mensogoj cxirkauxis Min Efraim, kaj kun falsajxo la domo de Izrael; sed Jehuda ankoraux tenis sin je Dio kaj estis fidela al la Sanktulo.

esperanto@Hosea:12:12 @ Jakob forkuris sur la kampojn de Sirio, Izrael servis por edzino, kaj por edzino li devis gardi.

esperanto@Hosea:12:13 @ Kaj per profeto la Eternulo elkondukis Izraelon el Egiptujo, kaj per profeto Li gardis lin.

esperanto@Hosea:13:1 @ Kiam Efraim parolis, oni timis; li altigxis en Izrael. Sed li farigxis kulpa per Baal, kaj mortis.

esperanto@Hosea:13:9 @ Vi pereigis vin, ho Izrael, cxar via savo estas nur en Mi.

esperanto@Hosea:14:1 @ Revenu, ho Izrael, al la Eternulo, via Dio; cxar vi falis pro viaj malbonagoj.

esperanto@Hosea:14:5 @ Mi estos por Izrael kiel roso; li ekfloros kiel rozo, li profundigos siajn radikojn kiel Lebanon.

esperanto@Joel:2:27 @ Kaj vi ekscios, ke Mi estas meze de Izrael, ke Mi, la Eternulo, estas via Dio, kaj alia ne ekzistas; kaj Mia popolo neniam plu havos malhonoron.

esperanto@Joel:3:2 @ Mi kolektos cxiujn naciojn kaj venigos ilin en la valon de Jehosxafat; kaj tie Mi faros super ili jugxon pro Mia popolo kaj Mia heredajxo Izrael, kiun ili disjxetis inter la naciojn, dividinte Mian landon;

esperanto@Joel:3:16 @ Kaj la Eternulo ektondros el Cion kaj auxdigos Sian vocxon el Jerusalem; ektremos la cxielo kaj la tero; sed la Eternulo estos rifugxejo por Sia popolo, kaj fortikajxo por la idoj de Izrael.

esperanto@Amos:1:1 @ Vortoj de Amos, pasxtisto el Tekoa, kiujn li lauxvizie eldiris pri Izrael en la tempo de Uzija, regxo de Judujo, kaj en la tempo de Jerobeam, filo de Joasx, regxo de Izrael, du jarojn antaux la tertremo.

esperanto@Amos:2:6 @ Tiele diras la Eternulo:Pro tri krimoj de Izrael kaj pro kvar Mi ne indulgos lin, pro tio, ke ili vendas virtulon pro argxento kaj malricxulon pro paro da sxuoj.

esperanto@Amos:2:11 @ El viaj filoj Mi faris profetojn kaj el viaj junuloj konsekritojn; cxu ne estas tiel, ho filoj de Izrael? diras la Eternulo.

esperanto@Amos:3:1 @ Auxskultu cxi tiun vorton, kiun la Eternulo eldiris pri vi, ho Izraelidoj, pri la tuta gento, kiun Mi elkondukis el la lando Egipta:

esperanto@Amos:3:12 @ Tiele diras la Eternulo:Kiel pasxtisto savas el la busxo de leono du krurojn aux parton de orelo, tiel savigxos la Izraelidoj, kiuj sidos en Samario sur la rando de lito kaj en Damasko sur kusxejo.

esperanto@Amos:3:14 @ CXar en la tago, kiam Mi punos Izraelon pro liaj krimoj, Mi punos ankaux la altarojn en Bet-El, kaj dehakitaj estos la kornoj de la altaro kaj falos sur la teron.

esperanto@Amos:4:5 @ Incensu lauxdoferon el fermentajxo, kriu pri memvolaj oferoj, auxdigu pri ili; cxar tion vi amas, ho Izraelidoj, diras la Sinjoro, la Eternulo.

esperanto@Amos:4:12 @ Tial tiele Mi agos kun vi plue, ho Izrael; kaj cxar Mi tiele agos kun vi, tial pretigu vin renkonte al via Dio, ho Izrael.

esperanto@Amos:5:1 @ Auxskultu cxi tiun vorton, per kiu mi plorkantas pri vi, ho domo de Izrael.

esperanto@Amos:5:2 @ Falis kaj ne relevigxos la virgulino de Izrael; sxi estas jxetita sur la teron, kaj neniu sxin restarigos.

esperanto@Amos:5:3 @ CXar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo:La urbo, kiu elirigas milon, restos nur kun cento, kaj tiu, kiu elirigas centon, restos nur kun deko en la domo de Izrael.

esperanto@Amos:5:4 @ CXar tiele diras la Eternulo al la domo de Izrael:Turnu vin al Mi, kaj tiam vi vivos.

esperanto@Amos:5:25 @ CXu bucxoferojn kaj farunoferojn vi alportadis al Mi en la dezerto dum kvardek jaroj, ho domo de Izrael?

esperanto@Amos:6:1 @ Ve al la senzorguloj en Cion, kaj al tiuj, kiuj fidas la monton de Samario, al la eminentuloj de la unuauloj inter la nacioj, al kiuj sin turnas la domo de Izrael!

esperanto@Amos:6:14 @ Jen, diras la Eternulo, Dio Cebaot, Mi levos kontraux vin, ho domo de Izrael, nacion, kiu premos vin de HXamat gxis la torento de la stepo.

esperanto@Amos:7:8 @ Kaj la Eternulo diris al mi:Kion vi vidas, Amos? Mi respondis:Vertikalon. Kaj la Sinjoro diris:Jen Mi metos vertikalon meze de Mia popolo Izrael; Mi ne plu indulgos gxin;

esperanto@Amos:7:9 @ kaj dezertigxos la altajxoj de Isaak, kaj la sanktejoj de Izrael estos ruinigitaj; kaj Mi levos Min kun glavo kontraux la domon de Jerobeam.

esperanto@Amos:7:10 @ Amacja, pastro el Bet-El, sendis al Jerobeam, regxo de Izrael, por diri:Amos faras kontraux vi ribelon meze de la domo de Izrael; la lando ne povas toleri cxiujn liajn vortojn;

esperanto@Amos:7:11 @ cxar tiele diras Amos:Jerobeam mortos de glavo, kaj Izrael estos forkondukita el sia lando.

esperanto@Amos:7:15 @ sed la Eternulo prenis min de la sxafaro, kaj la Eternulo diris al mi:Iru kaj profetu al Mia popolo Izrael.

esperanto@Amos:7:16 @ Kaj nun auxskultu la vorton de la Eternulo:Vi diras:Ne profetu pri Izrael, kaj ne prediku pri la domo de Isaak;

esperanto@Amos:7:17 @ tial tiele diras la Eternulo:Via edzino malcxastos en la urbo, viaj filoj kaj viaj filinoj falos de glavo, via tero estos dividita per la sxnuro, kaj vi mortos sur tero malpura; kaj Izrael estos forkondukita el sia lando.

esperanto@Amos:8:2 @ Kaj Li diris:Kion vi vidas, Amos? Mi respondis:Korbon kun maturaj fruktoj. Tiam la Eternulo diris al mi:Venis la fino por Mia popolo Izrael; Mi ne plu indulgos gxin.

esperanto@Amos:9:7 @ CXu vi ne estas por Mi kiel la Etiopoj, ho Izraelidoj? diras la Eternulo; cxu Mi ne elkondukis Izraelon el la lando Egipta, la Filisxtojn el Kaftor, kaj la Sirianojn el Kir?

esperanto@Amos:9:9 @ Jen Mi ordonos, kaj disjxetigos la domon de Izrael inter cxiujn naciojn, kiel oni disjxetas per kribrilo, kaj ecx unu grajno ne falos sur la teron.

esperanto@Amos:9:14 @ Kaj Mi revenigos la forkaptitojn de Mia popolo Izrael, ili rekonstruos la ruinigitajn urbojn, enlogxigxos, plantos vinbergxardenojn kaj trinkos ilian vinon, arangxos gxardenojn kaj mangxos iliajn fruktojn.

esperanto@Obadiah:1:20 @ Kaj tiu multo da forkondukitaj Izraelidoj en la lando Kanaana gxis Carfat kaj la forkondukitaj el Jerusalem en Sefarad ekposedos la urbojn sudajn.

esperanto@Micah:1:5 @ CXio cxi tio estas pro la krimo de Jakob kaj pro la pekoj de la domo de Izrael. Kiu krimigis Jakobon? cxu ne Samario? Kiu arangxis la altajxojn de Judujo? cxu ne Jerusalem?

esperanto@Micah:1:13 @ Jungu al la cxaro kurcxevalojn, ho logxantino de Lahxisx; vi estas la komenco de pekoj de la filino de Cion, cxar cxe vi oni trovis la krimojn de Izrael.

esperanto@Micah:1:14 @ Tial vi sendos donacojn en Moresxet-Gaton; sed la domoj de Ahxzib trompos la regxojn de Izrael.

esperanto@Micah:1:15 @ Mi alkondukos al vi ankoraux la posedonton, ho logxantino de Maresxa; gxis Adulam venos la gloro de Izrael.

esperanto@Micah:2:12 @ Tamen Mi kolektos vin tutan, ho Jakob, Mi kolektos la restajxon de Izrael, Mi kunigos ilin kiel sxafojn en sxafejo; kiel grego en gregejo ili ekbruos de multhomeco.

esperanto@Micah:3:1 @ Mi diris:Auxskultu, ho cxefoj de Jakob kaj estroj de la domo de Izrael! Vi devas ja scii la juron;

esperanto@Micah:3:8 @ Sed mi estas plena de forto de la spirito de la Eternulo, de praveco kaj kuragxo, por montri al Jakob lian krimon kaj al Izrael lian pekon.

esperanto@Micah:3:9 @ Auxskultu cxi tion, ho cxefoj de la domo de Jakob kaj estroj de la domo de Izrael, kiuj abomenas juron kaj kurbigas cxion rektan,

esperanto@Micah:5:1 @ Nun armu vin, ho batalistino! oni siegxos nin; per vergo oni frapos la vangon de la jugxisto de Izrael.

esperanto@Micah:5:2 @ Kaj vi, ho Bet-Lehxem Efrata, kiu estas malgranda inter la milejoj de Judujo, el vi eliros al Mi tiu, kiu devas esti reganto en Izrael kaj kies deveno estas de tempo tre antikva.

esperanto@Micah:5:3 @ Li lasos ilin gxis la tempo, kiam la naskontino estos naskinta; tiam liaj ceteraj fratoj revenos al la idoj de Izrael.

esperanto@Micah:6:2 @ Auxskultu, ho montoj, la jugxan disputon de la Eternulo, kaj ankaux vi, ho potencaj fundamentoj de la tero; cxar la Eternulo havas jugxan disputon kun Sia popolo, kaj al Izrael Li volas doni moralinstruon.

esperanto@Nahum:2:2 @ CXar la Eternulo restarigos la majeston de Jakob, kiel ankaux la majeston de Izrael; cxar la ruinigantoj ilin ruinigis kaj ekstermis iliajn vinberbrancxojn.

esperanto@Zephaniah:2:9 @ Tial, kiel Mi vivas, diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael, Moab farigxos kiel Sodom, kaj la Amonidoj kiel Gomora, urtikejo, salfosejo, dezerto por cxiam; la restajxo de Mia popolo prenos ilin kiel kaptajxon, kaj la restintoj el Mia popolo heredos ilin.

esperanto@Zephaniah:3:13 @ La restintoj el Izrael ne faros maljustajxon, ne parolos mensogon, kaj en ilia busxo ne trovigxos lango trompa, sed ili pasxtigxados kaj ripozados, kaj neniu ilin timigos.

esperanto@Zephaniah:3:14 @ GXojkriu, ho filino de Cion; triumfu, ho Izrael; gxoju kaj estu gaja el la tuta koro, ho filino de Jerusalem.

esperanto@Zephaniah:3:15 @ La Eternulo forigis la verdikton pri vi, forpelis vian malamikon; la Regxo de Izrael, la Eternulo, estas meze de vi, kaj vi ne plu vidos malfelicxon.

esperanto@Zechariah:1:19 @ Kaj mi diris al la angxelo, kiu parolis kun mi:Kion tio signifas? Kaj li respondis al mi:Tio estas la kornoj, kiuj disjxetis Jehudan, Izraelon, kaj Jerusalemon.

esperanto@Zechariah:8:13 @ Kaj kiel vi, ho domo de Jehuda kaj domo de Izrael, estis malbeno inter la nacioj, tiel Mi savos vin, kaj vi farigxos beno; ne timu do, kaj viaj manoj fortigxu.

esperanto@Zechariah:9:1 @ Profeta vorto de la Eternulo pri la lando HXadrahx kaj pri gxia ripozejo Damasko (cxar la Eternulo rigardas cxiujn homojn, kiel cxiujn tribojn de Izrael),

esperanto@Zechariah:11:14 @ Kaj mi rompis mian duan bastonon Ligilo, por detrui la fratecon inter Jehuda kaj Izrael.

esperanto@Zechariah:12:1 @ Profeta vorto de la Eternulo pri Izrael. Diro de la Eternulo, kiu etendis la cxielon, fondis la teron, kaj kreis la spiriton de la homo interne de li:

esperanto@Malachi:1:1 @ Profeta vorto de la Eternulo al Izrael per Malahxi.

esperanto@Malachi:1:5 @ Viaj okuloj tion vidos, kaj vi diros:Granda estas la Eternulo super la limoj de Izrael.

esperanto@Malachi:2:11 @ Perfidis Jehuda, kaj abomenajxo estas farita en Izrael kaj en Jerusalem; cxar Jehuda malhonoris la sanktajxon de la Eternulo per tio, ke li ekamis kaj edzinigis al si filinon de fremda dio.

esperanto@Malachi:2:16 @ Kiu elmalamis sxin kaj forpusxas sxin, diras la Eternulo, Dio de Izrael, tiu makulas sian veston per perfortajxo, diras la Eternulo Cebaot:estu do singardaj en via spirito, kaj ne agu perfide.

esperanto@Malachi:4:4 @ Memoru la instruon de Mia servanto Moseo, kiun Mi donis al li sur HXoreb por la tuta Izrael, la legxojn kaj preskribojn.