1John 5




esperanto@1John:5:1 @ CXiu, kiu kredas, ke Jesuo estas la Kristo, naskigxis el Dio; kaj cxiu, kiu amas la Naskinton, amas ankaux la naskiton el Li.

esperanto@1John:5:2 @ Per tio ni ekscias, ke ni amas la infanojn de Dio, kiam ni amas Dion kaj plenumas Liajn ordonojn.

esperanto@1John:5:3 @ CXar jen estas la amo al Dio:ke ni observas Liajn ordonojn; kaj Liaj ordonoj ne estas pezaj.

esperanto@1John:5:4 @ CXar cxio, kio el Dio naskigxis, venkas la mondon; kaj jen estas la venko venkinta la mondon:nia fido.

esperanto@1John:5:5 @ Kaj kiu estas la venkanto de la mondo, krom tiu, kiu kredas, ke Jesuo estas la Filo de Dio?

esperanto@1John:5:6 @ CXi tiu estas la veninto per akvo kaj sango, Jesuo Kristo; ne sole en la akvo, sed en la akvo kaj en la sango.

esperanto@1John:5:7 @ Kaj la Spirito estas la atestanto, cxar la Spirito estas la vero.

esperanto@1John:5:8 @ CXar tri estas la atestantoj:la Spirito, kaj la akvo, kaj la sango; kaj la tri en unu konsentas.

esperanto@1John:5:9 @ Se ni akceptas la ateston de homoj, pli granda estas la atesto de Dio; cxar jen estas la atesto de Dio:ke Li atestis pri Sia Filo.

esperanto@1John:5:10 @ Kiu kredas al la Filo de Dio, tiu havas en si la ateston; kiu ne kredas al Dio, tiu faris Lin mensoginto, pro tio, ke li ne kredis la ateston, kiun Dio atestis pri Sia Filo.

esperanto@1John:5:11 @ Kaj jen estas la atesto:ke Dio donis al ni la vivon eternan; kaj tiu vivo estas en Lia Filo.

esperanto@1John:5:12 @ Kiu havas la Filon, tiu havas la vivon; kiu ne havas la Filon de Dio, tiu la vivon ne havas.

esperanto@1John:5:13 @ CXi tion mi skribis al vi, por ke vi sciu, ke vi havas vivon eternan; al vi, kiuj kredas al la nomo de la Filo de Dio.

esperanto@1John:5:14 @ Kaj jen estas la kuragxo, kiun ni havas antaux Li:ke se ni ion petas laux lia volo, Li nin auxskultas;

esperanto@1John:5:15 @ kaj se ni scias, ke kion ajn ni petas, Li nin auxskultas, ni scias, ke ni havas la petojn, kiujn ni petis de Li.

esperanto@1John:5:16 @ Se iu vidas sian fraton pekantan pekon ne al morto, tiu petos, kaj Li donos al li vivon, por la pekantoj ne al morto. Ekzistas peko al morto; ne pri tio mi diras, ke li petegu.

esperanto@1John:5:17 @ CXia nejusteco estas peko; kaj ekzistas peko ne al morto.

esperanto@1John:5:18 @ Ni scias, ke cxiu naskito el Dio ne pekas; sed la naskito el Dio sin gardas, kaj la malbonulo lin ne tusxas.

esperanto@1John:5:19 @ Ni scias, ke ni el Dio estas, kaj la tuta mondo kusxas en la malbonulo.

esperanto@1John:5:20 @ Kaj ni scias, ke la Filo de Dio venis kaj al ni donis komprenon, por ke ni ekkonu la Verulon; kaj ni estas en la Verulo, en Lia Filo, Jesuo Kristo. Tiu estas la vera Dio, kaj la vivo eterna.

esperanto@1John:5:21 @ Infanetoj, gardu vin kontraux idoloj.


Seeker Overlay: Off On

[Bookof1John] [1John:4] [1John:5] [1John:6] [Discuss] Tag 5 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: