1Peter 4
esperanto@1Peter:4:1 @ CXar Kristo do suferis en la karno, vi ankaux armu vin per la sama intenco; cxar la suferinto en la karno apartigxis de pekoj;
esperanto@1Peter:4:2 @ por ke vi travivu la reston de la enkarna tempo jam ne laux la voluptoj de homoj, sed laux la volo de Dio.
esperanto@1Peter:4:3 @ CXar la tempo pasinta suficxas, por elfari la deziron de la nacianoj kaj iradi en dibocxoj, voluptoj, vindrinkado, brufestenoj, ebrieco, kaj abomenaj idolkultoj;
esperanto@1Peter:4:4 @ en kio ili miras, ke vi ne kuras kune kun ili en la saman superfluon de dibocxado, kaj ili kalumnias vin;
esperanto@1Peter:4:5 @ ili prirespondos al Tiu, kiu estas preta jugxi la vivantojn kaj la mortintojn.
esperanto@1Peter:4:6 @ CXar por tio ankaux la evangelio estas anoncita al la mortintoj, por ke ili estu korpe jugxitaj laux homoj, sed spirite vivu laux Dio.
esperanto@1Peter:4:7 @ Sed la fino de cxio alproksimigxas; prudentigxu do, kaj sobrigxu por pregxoj;
esperanto@1Peter:4:8 @ antaux cxio havante fervoran amon unu al alia; cxar amo kovras amason da pekoj;
esperanto@1Peter:4:9 @ estu gastamaj unu al alia sen murmurado;
esperanto@1Peter:4:10 @ lauxmezure, kiel cxiu ricevis donacon, tiel gxin administrante inter vi, kiel bonaj administrantoj de la diversaspeca graco de Dio;
esperanto@1Peter:4:11 @ se iu parolas, li parolu kvazaux orakolojn de Dio; se iu administras, li administru kvazaux el la forto, kiun Dio provizas; por ke en cxio Dio estu glorata per Jesuo Kristo, kies estas la gloro kaj la potenco por cxiam kaj eterne. Amen.
esperanto@1Peter:4:12 @ Amataj, ne surprizigxu pri la fajrego cxe vi okazanta por provi vin, kvazaux io stranga okazus cxe vi;
esperanto@1Peter:4:13 @ sed laux tio, ke vi partoprenas en la suferoj de Kristo, gxoju; por ke ankaux en la elmontro de lia gloro vi gxoju ravege.
esperanto@1Peter:4:14 @ Se vi estas riprocxataj pro la nomo de Kristo, felicxegaj vi estas; cxar la Spirito de gloro kaj la Spirito de Dio restas sur vi.
esperanto@1Peter:4:15 @ Nur neniu el vi suferu kiel mortiginto, aux sxtelisto, aux malbonfarinto, aux kiel sintrudanto en malpropraj aferoj;
esperanto@1Peter:4:16 @ sed se iu suferas kiel Kristano, li ne hontu; sed li gloru Dion en tiu nomo.
esperanto@1Peter:4:17 @ CXar jam venis la tempo por la komenco de la jugxo cxe la domo de Dio; kaj se gxi komencigxas cxe ni, kia estos la sorto de tiuj, kiuj ne obeas al la evangelio de Dio?
esperanto@1Peter:4:18 @ Kaj se justulo apenaux savigxas, kie aperos malpiulo kaj pekulo?
esperanto@1Peter:4:19 @ Tial ankaux tiuj, kiuj suferas laux la volo de Dio, alkonfidu siajn animojn en bonfarado al fidela Kreinto.