1Timothy 2
esperanto@1Timothy:2:1 @ Mi konsilas do, antaux cxio, fari petegojn, pregxojn, propetadojn, dankojn por cxiuj;
esperanto@1Timothy:2:2 @ por regxoj kaj cxiuj eminentuloj, por ke ni vivadu trankvile kaj kviete en plena pieco kaj seriozeco.
esperanto@1Timothy:2:3 @ Tio estas bona kaj akceptebla antaux Dio, nia Savanto,
esperanto@1Timothy:2:4 @ kiu volas, ke cxiuj homoj estu savitaj kaj venu al la scio de la vero.
esperanto@1Timothy:2:5 @ CXar ekzistas unu Dio, kaj unu interulo inter Dio kaj homoj, homo, Kristo Jesuo,
esperanto@1Timothy:2:6 @ kiu sin donis kiel elacxetajxon por cxiuj, ateston elmontrotan en konvenaj tempoj;
esperanto@1Timothy:2:7 @ por kio mi estas nomita predikisto kaj apostolo (mi diras la veron, mi ne mensogas), instruisto por la nacianoj en fido kaj vero.
esperanto@1Timothy:2:8 @ Mi deziras do, ke la viroj pregxu en cxiu loko, levante sanktajn manojn, sen kolero kaj disputado.
esperanto@1Timothy:2:9 @ Tiel same, ke virinoj sin vestu per decaj vestoj, kun modesteco kaj sobreco; ne kun harplektajxoj, aux oro, aux perloj, aux multekostaj vestoj;
esperanto@1Timothy:2:10 @ sed (kio konvenas al virinoj konfesantaj la piecon) per bonfaroj.
esperanto@1Timothy:2:11 @ Virino lernu en kvieteco kun cxia submetigxo.
esperanto@1Timothy:2:12 @ Sed mi ne permesas al virino instruadi, nek regi super viro, sed esti en kvieteco.
esperanto@1Timothy:2:13 @ CXar Adam kreigxis la unua, poste Eva;
esperanto@1Timothy:2:14 @ kaj Adam ne trompigxis; sed la virino, trompite, falis en pekon;
esperanto@1Timothy:2:15 @ sed sxi savigxos per la naskado, se ili dauxras en fido kaj amo kaj sanktigxo kun sobreco.