2Samuel 9




esperanto@2Samuel:9:1 @ Kaj David diris:CXu ekzistas ankoraux iu, kiu restis el la domo de Saul, ke mi povu fari al li favorkorajxon pro Jonatan?

esperanto@2Samuel:9:2 @ El la domo de Saul estis servanto, kies nomo estis Ciba; kaj oni vokis lin al David, kaj la regxo diris al li:CXu vi estas Ciba? Kaj tiu respondis:Mi, via sklavo.

esperanto@2Samuel:9:3 @ Tiam la regxo diris:CXu ekzistas ankoraux iu el la domo de Saul, ke mi povu fari al li favorkorajxon en la nomo de Dio? Kaj Ciba diris al la regxo:Ekzistas ankoraux filo de Jonatan, lamulo.

esperanto@2Samuel:9:4 @ Kaj la regxo diris al li:Kie li estas? Kaj Ciba diris al la regxo:Jen li estas en la domo de Mahxir, filo de Amiel, en Lo-Debar.

esperanto@2Samuel:9:5 @ Tiam la regxo David sendis, kaj venigis lin el la domo de Mahxir, filo de Amiel, el Lo-Debar.

esperanto@2Samuel:9:6 @ Kaj venis Mefibosxet, filo de Jonatan, filo de Saul, al David, kaj jxetis sin vizagxaltere kaj adorklinigxis. Kaj David diris:Mefibosxet! Kaj tiu diris:Jen mi estas, via sklavo.

esperanto@2Samuel:9:7 @ Kaj David diris al li:Ne timu, cxar mi estos por vi favorkora pro via patro Jonatan, kaj mi redonos al vi cxiujn kampojn de via patro Saul, kaj vi mangxados cxiam cxe mia tablo.

esperanto@2Samuel:9:8 @ Kaj tiu adorklinigxis, kaj diris:Kio estas via sklavo, ke vi vin turnas al senviva hundo, kiel mi estas?

esperanto@2Samuel:9:9 @ Kaj la regxo alvokis Ciban, la servanton de Saul, kaj diris al li:CXion, kio apartenis al Saul kaj al lia tuta domo, mi donas al la filo de via sinjoro;

esperanto@2Samuel:9:10 @ prilaboradu do por li la teron, vi kaj viaj filoj kaj viaj servantoj, kaj rikoltadu, por ke la filo de via sinjoro havu panon por mangxado; sed Mefibosxet, filo de via sinjoro, mangxados cxiam cxe mia tablo. Kaj Ciba havis dek kvin filojn kaj dudek servantojn.

esperanto@2Samuel:9:11 @ Kaj Ciba diris al la regxo:CXion, kion mia sinjoro la regxo ordonas al sia sklavo, via sklavo faros. Kaj Mefibosxet mangxados cxe mia tablo egale al la filoj de la regxo.

esperanto@2Samuel:9:12 @ Mefibosxet havis malgrandan filon, kies nomo estis Mihxa. Kaj cxiuj, kiuj logxis en la domo de Ciba, estis servantoj al Mefibosxet.

esperanto@2Samuel:9:13 @ Kaj Mefibosxet logxis en Jerusalem, cxar li cxiam mangxadis cxe la tablo de la regxo. Kaj li estis lama je siaj ambaux piedoj.


Seeker Overlay: Off On

[Bookof2Samuel] [2Samuel:8] [2Samuel:9] [2Samuel:10] [Discuss] Tag 9 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: