2Timothy 2
esperanto@2Timothy:2:1 @ Vi do, mia filo, fortikigxu en la graco, kiu estas en Kristo Jesuo.
esperanto@2Timothy:2:2 @ Kaj kion vi de mi auxdis inter multaj atestantoj, tion transdonu al fidelaj homoj, kompetentaj instrui ankaux aliajn.
esperanto@2Timothy:2:3 @ Vi do elportu suferojn, kiel bona militisto de Jesuo Kristo.
esperanto@2Timothy:2:4 @ Neniu militanto sin implikas en la aferojn de cxi tiu vivo; por ke li placxu al sia varbinto.
esperanto@2Timothy:2:5 @ Kaj se iu konkuras kiel atleto, li ne estas kronata, se li ne lauxregule konkuris.
esperanto@2Timothy:2:6 @ La laboranta terkultivisto devas la unua partopreni en la fruktoj.
esperanto@2Timothy:2:7 @ Konsideru tion, kion mi diras; cxar la Sinjoro donos al vi komprenon pri cxio.
esperanto@2Timothy:2:8 @ Memoru Jesuon Kriston, levitan el la mortintoj, el la idaro de David, laux mia evangelio;
esperanto@2Timothy:2:9 @ en gxi mi elportas suferadon gxis ligiloj, kiel krimulo, sed la vorto de Dio ne estas ligita.
esperanto@2Timothy:2:10 @ Tial mi suferas cxion pro la elektitoj, por ke ili ankaux atingu la en Kristo Jesuo savon kun gloro eterna.
esperanto@2Timothy:2:11 @ Fidinda estas la diro:CXar se ni mortis kun li, ni ankaux vivos kun li;
esperanto@2Timothy:2:12 @ se ni suferas, ni ankaux regxos kun li; se ni malkonfesos lin, li ankaux nin malkonfesos;
esperanto@2Timothy:2:13 @ se ni malfidas, li restas fidela; cxar li ne povas malkonfesi sin mem.
esperanto@2Timothy:2:14 @ Memorigu ilin pri tio, admonante ilin antaux la Sinjoro, ke ili ne vortobatalu, kio estas neniel utila, kun risko de sxancelo por la auxdantoj.
esperanto@2Timothy:2:15 @ Klopodu prezenti vin cxe Dio kiel aprobita, laboranto senriprocxa, gxuste pritaksante la vorton de la vero.
esperanto@2Timothy:2:16 @ Sed evitu profanajn babiladojn; cxar ili iros antauxen al pli multe da malpieco,
esperanto@2Timothy:2:17 @ kaj ilia parolo dismordos kiel gangreno; el kiuj estas Himeneo kaj Fileto,
esperanto@2Timothy:2:18 @ kiuj pri la vero eraris, dirante, ke la relevigxo estas jam pasinta; kaj ili renversas la fidon de kelkaj.
esperanto@2Timothy:2:19 @ Tamen la firma fundamento de Dio staras, havante la jenan sigelon:La Sinjoro konas tiujn, kiuj estas liaj, kaj:Foriru de maljusteco cxiu, kiu nomas la nomon de la Sinjoro.
esperanto@2Timothy:2:20 @ Sed en granda domo estas vazoj ne nur oraj kaj argxentaj, sed ankaux lignaj kaj argilaj, kaj unuj por honoro kaj aliaj por malhonoro.
esperanto@2Timothy:2:21 @ Se do iu purigos sin de cxi tiuj, li estos vazo por honoro, sanktigita, tauxga por la mastro, pretigita por cxiu bona laboro.
esperanto@2Timothy:2:22 @ Sed forkuru de junulaj voluptoj, kaj sekvu justecon, fidon, amon, pacon, kune kun tiuj, kiuj vokas la Sinjoron el pura koro.
esperanto@2Timothy:2:23 @ Sed malsagxajn kaj neklerajn demandojn evitu, sciante, ke ili naskas malpacojn.
esperanto@2Timothy:2:24 @ Kaj la servisto de la Sinjoro devas ne malpaci, sed esti afabla al cxiuj, instruema, tolerema,
esperanto@2Timothy:2:25 @ en humileco instruante tiujn, kiuj kontrauxstaras; eble Dio donos al ili penton, por ke ili venu al scio de la vero,
esperanto@2Timothy:2:26 @ kaj por ke ili sobraj eligxu el la kaptilo de la diablo, kaptite de li, por plenumi lian volon.