2Timothy 4




esperanto@2Timothy:4:1 @ Mi ordonas al vi antaux Dio, kaj antaux Kristo Jesuo, kiu jugxos la vivantojn kaj la mortintojn, kaj pro lia apero kaj lia regno;

esperanto@2Timothy:4:2 @ prediku la vorton; insistu gxustatempe, malgxustatempe; konvinku, admonu, konsilu, en cxia pacienco kaj instruado.

esperanto@2Timothy:4:3 @ CXar venos tempo, kiam oni ne toleros la sanan instruon; sed havante jukantajn orelojn, amasigos al si instruantojn, laux siaj deziroj;

esperanto@2Timothy:4:4 @ kaj ili deturnos de la vero sian orelon, kaj turnos sin flanken al fabeloj.

esperanto@2Timothy:4:5 @ Sed vi estu sobra en cxio, elportu suferojn, faru la laboron de evangeliisto, plenumu vian servadon.

esperanto@2Timothy:4:6 @ CXar mi jam estas elversxata kvazaux versxofero, kaj venis la horo de mia foriro.

esperanto@2Timothy:4:7 @ Mi batalis la bonan batalon, mi finis la kuradon, mi gardis la fidon;

esperanto@2Timothy:4:8 @ de nun estas konservita por mi la krono de justeco, kiun la Sinjoro, la justa jugxisto, donos al mi en tiu tago; kaj ne nur al mi, sed ankaux al cxiuj, kiuj amis lian aperon.

esperanto@2Timothy:4:9 @ Klopodu veni baldaux al mi;

esperanto@2Timothy:4:10 @ cxar Demas min forlasis, amante la nunan mondon, kaj iris al Tesaloniko; Kreskens al Galatujo, Tito al Dalmatujo.

esperanto@2Timothy:4:11 @ Nur Luko estas kun mi. Prenu Markon kaj alkonduku lin kun vi, cxar li utilas al mi por la servado.

esperanto@2Timothy:4:12 @ Sed Tihxikon mi sendis al Efeso.

esperanto@2Timothy:4:13 @ La mantelon, kiun mi lasis en Troas cxe Karpo, alportu, kiam vi venos, kaj la librojn, precipe la pergamenojn.

esperanto@2Timothy:4:14 @ Aleksandro, la kupristo, faris al mi multe da malbono; la Sinjoro redonos al li laux liaj faroj;

esperanto@2Timothy:4:15 @ kontraux li vi ankaux vin gardu, cxar li multege kontrauxstaris al niaj vortoj.

esperanto@2Timothy:4:16 @ CXe mia unua pledo, neniu staris kun mi, sed cxiuj min forlasis; tio ne estu kalkulita kontraux ili.

esperanto@2Timothy:4:17 @ Sed la Sinjoro staris apud mi, kaj min fortigis, por ke per mi la anonco estu plene publikigita, kaj ke cxiuj nacianoj auxdu; kaj mi forsavigxis el la busxo de la leono.

esperanto@2Timothy:4:18 @ La Sinjoro min savos de cxiu malbona faro, kaj min savkondukos en sian cxielan regnon; al li la gloro por cxiam kaj eterne. Amen.

esperanto@2Timothy:4:19 @ Salutu Priskilan kaj Akvilan kaj la domon de Onesiforo.

esperanto@2Timothy:4:20 @ Erasto restis en Korinto; sed Trofimon mi lasis malsanan en Mileto.

esperanto@2Timothy:4:21 @ Klopodu veni antaux la vintro. Salutas vin Euxbulo kaj Pudens kaj Lino kaj Klauxdia kaj cxiuj fratoj.

esperanto@2Timothy:4:22 @ La Sinjoro estu kun via spirito. Graco estu kun vi.


Seeker Overlay: Off On

[Bookof2Timothy] [2Timothy:3] [2Timothy:4] [2Timothy:5] [Discuss] Tag 4 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: