Acts 2




esperanto@Acts:2:1 @ Kaj kiam venis la Pentekosta tago, ili cxiuj estis unuanime en unu loko.

esperanto@Acts:2:2 @ Kaj subite venis el la cxielo sono kvazaux blovego de forta vento, kaj gxi plenigis la tutan domon, kie ili sidis.

esperanto@Acts:2:3 @ Kaj al ili aperis disirantaj langoj kvazaux el fajro, kaj sidigxis sur cxiun el ili.

esperanto@Acts:2:4 @ Kaj cxiuj plenigxis de la Sankta Spirito, kaj komencis paroli aliajn lingvojn, kiel la Spirito donis al ili parolpovon.

esperanto@Acts:2:5 @ Kaj en Jerusalem tiam logxis piaj Judoj el cxiu nacio sub la cxielo.

esperanto@Acts:2:6 @ Kaj kiam auxdigxis tiu sono, la homamaso kunvenis kaj miregis, cxar cxiu aparte auxdis ilin paroli per lia propra dialekto.

esperanto@Acts:2:7 @ Kaj cxiuj konfuzigxis kaj miris, dirante unu al alia:Rigardu! cxu ne estas Galileanoj cxiuj tiuj parolantoj?

esperanto@Acts:2:8 @ Kiel do ni auxdas cxiu en sia dialekto, en kiu ni naskigxis?

esperanto@Acts:2:9 @ Partoj kaj Medoj kaj Elamanoj, kaj logxantoj en Mezopotamio, Judujo, Kapadokio, Ponto kaj Azio,

esperanto@Acts:2:10 @ Frigio kaj Pamfilio, Egiptujo kaj la partoj de Libio apud Kireno, kaj paslogxantaj Romanoj, Judoj kaj prozelitoj,

esperanto@Acts:2:11 @ Kretanoj kaj Araboj-ni auxdas ilin paroli en niaj lingvoj la mirindajxojn de Dio.

esperanto@Acts:2:12 @ Kaj cxiuj konfuzigxis kaj embarasigxis, dirante unu al alia:Kion cxi tio signifas?

esperanto@Acts:2:13 @ Sed aliaj moke diris:Ili estas plenaj de mosto.

esperanto@Acts:2:14 @ Sed Petro, starigxinte kun la dek unu, levis sian vocxon kaj parolis al ili, dirante:Ho Judoj kaj cxiuj logxantaj en Jerusalem, cxi tio estu al vi sciata, kaj auxskultu miajn vortojn.

esperanto@Acts:2:15 @ CXar cxi tiuj ne estas ebriaj, kiel vi supozas, cxar estas la tria horo de la tago;

esperanto@Acts:2:16 @ sed jen tio, kio estis dirita per la profeto Joel:

esperanto@Acts:2:17 @ Kaj en la lasta tempo, diras Dio, Mi elversxos Mian spiriton sur cxiun karnon; Kaj viaj filoj kaj viaj filinoj profetos, Kaj viaj junuloj havos viziojn, Kaj viaj maljunuloj havos songxojn;

esperanto@Acts:2:18 @ Kaj ecx sur Miajn sklavojn kaj Miajn sklavinojn en tiu tempo Mi elversxos Mian spiriton, Kaj ili profetos.

esperanto@Acts:2:19 @ Kaj Mi donos miraklojn en la cxielo supre, Kaj signojn sur la tero malsupre: Sangon, fajron, kaj vaporon de fumo;

esperanto@Acts:2:20 @ La suno farigxos malluma, Kaj la luno farigxos sanga, Antaux ol venos la granda kaj majesta tago de la Eternulo;

esperanto@Acts:2:21 @ Kaj cxiu, kiu vokos la nomon de la Eternulo, savigxos.

esperanto@Acts:2:22 @ Izraelidoj, auxskultu la jenajn vortojn:Jesuon, la Nazaretanon, viron de Dio, elmontritan al vi per potencajxoj kaj mirakloj kaj signoj, kiujn Dio faris per li meze de vi, kiel vi mem scias,

esperanto@Acts:2:23 @ lin, laux la difinita intenco kaj antauxscio de Dio transdonitan, vi per la manoj de senlegxuloj krucumis kaj mortigis;

esperanto@Acts:2:24 @ lin Dio levis, malliginte la suferojn de morto, cxar estis neeble, ke li estu tenata de gxi.

esperanto@Acts:2:25 @ CXar David diris pri li: CXiam mi vidis la Eternulon antaux mi, CXar Li estas cxe mia dekstra mano, por ke mi ne falu;

esperanto@Acts:2:26 @ Tial gxojis mia koro, ravigxis mia lango, Ecx mia karno ripozas en espero;

esperanto@Acts:2:27 @ CXar Vi ne lasos mian animon al SXeol, Vi ne permesos, ke Via sanktulo forputru.

esperanto@Acts:2:28 @ Vi konigis al mi la vojojn de la vivo, Vi plenigos min per gxojo antaux Vi.

esperanto@Acts:2:29 @ Fratoj, mi povas libere paroli al vi pri la patriarko David, ke li mortis kaj estis enterigita, kaj lia tombo estas cxe ni gxis la nuna tago.

esperanto@Acts:2:30 @ Estante do profeto, kaj sciante, ke Dio jxuris al li per jxuro, sidigi sur lia trono iun el la frukto de liaj lumboj,

esperanto@Acts:2:31 @ li, antauxvidante, parolis pri la relevo de la Kristo, ke li ne estos lasita al SXeol, kaj lia karno ne forputros.

esperanto@Acts:2:32 @ CXi tiun Jesuon relevis Dio, pri kio ni cxiuj estas atestantoj.

esperanto@Acts:2:33 @ Levite do gxis dekstre de Dio, kaj ricevinte de la Patro la promeson de la Sankta Spirito, li elversxis tion, kion vi vidas kaj auxdas.

esperanto@Acts:2:34 @ CXar David ne supreniris en la cxielojn; sed li mem diris: La Eternulo diris al mia Sinjoro:Sidu dekstre de Mi,

esperanto@Acts:2:35 @ GXis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj.

esperanto@Acts:2:36 @ Kun certeco do sciu la tuta domo de Izrael, ke tiun Jesuon, kiun vi krucumis, Dio faris Sinjoro kaj Kristo.

esperanto@Acts:2:37 @ Kaj auxdinte tion, ili estis pikitaj en la koro, kaj diris al Petro kaj la aliaj apostoloj:Kion ni faru, fratoj?

esperanto@Acts:2:38 @ Kaj Petro diris al ili:Ekpentu, kaj baptigxu cxiu el vi en la nomo de Jesuo Kristo por forigo de pekoj, kaj vi ricevos la donacon de la Sankta Spirito.

esperanto@Acts:2:39 @ CXar la promeso estas por vi kaj por viaj infanoj, kaj por cxiuj gxis malproksime, kiujn alvokos la Eternulo, nia Dio.

esperanto@Acts:2:40 @ Kaj per multaj aliaj paroloj li atestis kaj alvokis ilin, dirante:Savu vin el cxi tiu perversa generacio.

esperanto@Acts:2:41 @ Tiuj do, kiuj akceptis lian parolon, baptigxis, kaj en tiu tago aldonigxis cxirkaux tri mil animoj.

esperanto@Acts:2:42 @ Kaj ili persistis en la instruo de la apostoloj kaj en la kunuleco, en la dispecigo de pano kaj en pregxoj.

esperanto@Acts:2:43 @ Kaj cxiu animo havis timon, kaj multaj mirakloj kaj signoj farigxis per la apostoloj.

esperanto@Acts:2:44 @ Kaj cxiuj kredantoj estis kune, kaj havis cxion komuna;

esperanto@Acts:2:45 @ kaj ili vendis siajn havojn kaj posedajxojn, kaj dividis ilin al cxiuj laux cxies aparta bezono.

esperanto@Acts:2:46 @ Kaj cxiutage, vizitadante unuanime la templon, kaj dispecigante panon dome, ili prenis sian nutrajxon kun gxojo kaj unueco de koro,

esperanto@Acts:2:47 @ lauxdante Dion kaj havante favoron cxe la tuta popolo. Kaj la Sinjoro aldonis cxiutage al la eklezio la savatojn.


Seeker Overlay: Off On

[BookofActs] [Acts:1] [Acts:2] [Acts:3] [Discuss] Tag 2 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: