Amos 6




esperanto@Amos:6:1 @ Ve al la senzorguloj en Cion, kaj al tiuj, kiuj fidas la monton de Samario, al la eminentuloj de la unuauloj inter la nacioj, al kiuj sin turnas la domo de Izrael!

esperanto@Amos:6:2 @ Iru al Kalne, kaj rigardu; de tie iru en la grandan HXamat, poste iru al Gat de la Filisxtoj:cxu ili estas pli bonaj ol tiuj regnoj, cxu iliaj limoj estas pli vastaj ol viaj limoj?

esperanto@Amos:6:3 @ Tiuj, kiu pensas, ke la tago de malfelicxo estas malproksima, kaj tenas sin proksime de la segxo de maljusteco;

esperanto@Amos:6:4 @ kiuj kusxas sur eburaj litoj kaj dorlotas sin sur sia kusxejo, mangxas la plej bonajn sxafojn el la sxafaro kaj bovidojn el la nutrejo;

esperanto@Amos:6:5 @ kiuj tintas sur psalteroj, pensante, ke ili estas muzikistoj egalaj al David;

esperanto@Amos:6:6 @ kiuj trinkas vinon el grandaj kalikoj, sxmiras sin per la plej bonaj oleajxoj, kaj ne zorgas pri la mizero de Jozef:

esperanto@Amos:6:7 @ ili tial nun estos la unuaj, kiuj iros en forkaptitecon, kaj la gxojkriado de la dorlotigxantoj finigxos.

esperanto@Amos:6:8 @ La Sinjoro, la Eternulo, jxuris per Si mem, diras la Eternulo, Dio Cebaot:Mi abomenas la fierecon de Jakob, kaj liajn palacojn Mi malamas; Mi transdonos la urbon kun cxio, kion gxi enhavas.

esperanto@Amos:6:9 @ Kaj se dek homoj restos en unu domo, ili ankaux mortos.

esperanto@Amos:6:10 @ Kaj prenos ilin ilia amiko aux kadavrobruliganto, por elporti la ostojn el la domo, kaj li diros al tiu, kiu estas cxe la domo:CXu estas ankoraux iu cxe vi? Kaj cxi tiu respondos:Neniu plu. Kaj tiu diros:Silentu, oni ne devas elparoli la nomon de la Eternulo.

esperanto@Amos:6:11 @ CXar jen la Eternulo donas ordonon frapi la grandajn domojn per fendoj kaj la malgrandajn domojn per brecxoj.

esperanto@Amos:6:12 @ CXu kuras cxevaloj sur roko? cxu oni povas plugi gxin per bovoj? Vi tamen faris la jugxon veneno, kaj la frukton de la vero vi faris vermuto.

esperanto@Amos:6:13 @ Vi gxojas pro senvalorajxoj; vi diras:CXu ne per nia forto ni akiris al ni potencon?

esperanto@Amos:6:14 @ Jen, diras la Eternulo, Dio Cebaot, Mi levos kontraux vin, ho domo de Izrael, nacion, kiu premos vin de HXamat gxis la torento de la stepo.


Seeker Overlay: Off On

[BookofAmos] [Amos:5] [Amos:6] [Amos:7] [Discuss] Tag 6 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: