Ecclesiastes 12




esperanto@Ecclesiastes:12:1 @ Kaj memoru vian Kreinton en la tagoj de via juneco, dum ankoraux ne venis la tagoj de malbono, kaj ne venis la jaroj, pri kiuj vi diros:Mi ne havas plezuron de ili;

esperanto@Ecclesiastes:12:2 @ dum ne mallumigxis la suno, la lumo, la luno, kaj la steloj, kaj ne revenis nuboj post la pluvo;

esperanto@Ecclesiastes:12:3 @ en la tago, kiam ektremos la gardantoj de la domo, kaj malfortigxos la militantoj, kaj cxesos mueli la muelantinoj, cxar estos malmulte da ili, kaj senvidigxos la rigardantinoj tra la fenestroj;

esperanto@Ecclesiastes:12:4 @ kaj fermitaj estos la pordoj al la strato, kiam eksilentos la sonado de la muelsxtono; kaj homo levigxados laux la krio de birdo, kaj mallauxtigxos la sonoj de kantoj;

esperanto@Ecclesiastes:12:5 @ kaj altajxojn ili ektimos, kaj sur la vojo aperos teruroj, kaj ekfloros la migdalarbo, kaj pezigxos la lokusto, kaj malaperos deziro:tiam homo foriros en sian eternan domon, kaj sur la strato marsxos plorantoj;

esperanto@Ecclesiastes:12:6 @ gxis dissxirigxos la argxenta cxeneto, rompigxos la ora lampeto, rompigxos la krucxo cxe la fonto, kaj falos la rado en la puton;

esperanto@Ecclesiastes:12:7 @ kaj la polvo refarigxos tero, kiel gxi estis, kaj la spirito reiros al Dio, kiu gxin donis.

esperanto@Ecclesiastes:12:8 @ Vantajxo de vantajxoj, diris la Predikanto; cxio estas vantajxo.

esperanto@Ecclesiastes:12:9 @ Krom tio, ke la Predikanto estis sagxulo, li ankoraux instruis scion al la popolo; li cxion pesis, esploris, kaj verkis multe da sentencoj.

esperanto@Ecclesiastes:12:10 @ Penis la Predikanto trovi agrablajn parolojn, kaj li skribis gxuste vortojn de vero.

esperanto@Ecclesiastes:12:11 @ La paroloj de sagxuloj estas kiel akraj pintoj, kaj kiel enbatitaj najloj estas la vortoj de publikaj parolistoj; ili estas donitaj de unu pasxtisto.

esperanto@Ecclesiastes:12:12 @ Kaj krom tio, mia filo, akceptu mian instruon, ke se oni volus verki multajn librojn, ne estus fino, kaj multe legi lacigas la korpon.

esperanto@Ecclesiastes:12:13 @ Ni auxskultu la finon de cxio:timu Dion, kaj plenumu Liajn ordonojn, cxar cxi tio estas cxio por la homo.

esperanto@Ecclesiastes:12:14 @ CXar cxiun faron Dio venigos al jugxo, ecx cxion kasxitan, cxu gxi estas bona aux malbona.


Seeker Overlay: Off On

[BookofEcclesiastes] [Ecclesiastes:11] [Ecclesiastes:12] [Ecclesiastes:13] [Discuss] Tag 12 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: