Exodus 31




esperanto@Exodus:31:1 @ Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

esperanto@Exodus:31:2 @ Jen, Mi vokis per la nomo Becalelon, filon de Uri, filo de HXur, el la tribo de Jehuda;

esperanto@Exodus:31:3 @ kaj Mi plenigis lin per Dia spirito, per sagxo kaj prudento kaj scio kaj cxia arto,

esperanto@Exodus:31:4 @ por pripensi ideojn, por labori el oro kaj el argxento kaj el kupro,

esperanto@Exodus:31:5 @ kaj por cxizi sxtonojn por enkadrigo, kaj por cxizi lignon, por fari cxian laboron.

esperanto@Exodus:31:6 @ Kaj jen Mi donis al li kiel helpanton Oholiabon, filon de Ahxisamahx, el la tribo de Dan; kaj en la koron de cxiu kompetentulo Mi enmetis sagxon, por ke ili faru cxion, kion Mi ordonis al vi:

esperanto@Exodus:31:7 @ la tabernaklon de kunveno kaj la keston de atesto kaj la fermoplaton sur gxi kaj cxiujn apartenajxojn de la tabernaklo,

esperanto@Exodus:31:8 @ kaj la tablon kaj gxiajn apartenajxojn kaj la puran kandelabron kaj cxiujn gxiajn apartenajxojn kaj la altaron de incensado,

esperanto@Exodus:31:9 @ kaj la altaron de bruloferoj kaj cxiujn gxiajn apartenajxojn kaj la lavujon kaj gxian piedestalon,

esperanto@Exodus:31:10 @ kaj la oficajn vestojn kaj la sanktajn vestojn por la pastro Aaron kaj la pastrajn vestojn de liaj filoj,

esperanto@Exodus:31:11 @ kaj la sanktan oleon kaj la aroman incensajxon por la sanktejo; cxion konforme al tio, kiel Mi ordonis al vi, ili faros.

esperanto@Exodus:31:12 @ Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:

esperanto@Exodus:31:13 @ Diru al la Izraelidoj jene:Nepre observu Miajn sabatojn; cxar tio estas signo inter Mi kaj vi en viaj generacioj, por ke vi sciu, ke Mi estas la Eternulo, kiu vin sanktigas.

esperanto@Exodus:31:14 @ Kaj observu la sabaton, cxar gxi estas sankta por vi; kiu gxin malsanktigos, tiu mortu; cxar se iu faros en gxi laboron, tiu animo ekstermigxu el la mezo de sia popolo.

esperanto@Exodus:31:15 @ Dum ses tagoj oni faru laboron, sed la sepan tagon estas sabato de ripozo, sankta por la Eternulo; cxiu, kiu faros laboron en la tago sabata, estu mortigita.

esperanto@Exodus:31:16 @ Kaj la Izraelidoj observu la sabaton, por fari la sabaton en siaj generacioj eterna interligo.

esperanto@Exodus:31:17 @ Inter Mi kaj la Izraelidoj gxi estu signo por cxiam; cxar dum ses tagoj la Eternulo faris la cxielon kaj la teron, sed en la sepa tago Li cxesis kaj ripozis.

esperanto@Exodus:31:18 @ Kaj, fininte paroli al li sur la monto Sinaj, la Eternulo donis al Moseo du tabelojn de atesto, tabelojn sxtonajn, skribitajn per la fingro de Dio.


Seeker Overlay: Off On

[BookofExodus] [Exodus:30] [Exodus:31] [Exodus:32] [Discuss] Tag 31 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: