Genesis 15
esperanto@Genesis:15:1 @ Post tiuj farigxoj la Eternulo diris al Abram en vizio jene: Ne timu, Abram, Mi estas via sxildo; via rekompenco estas tre granda.
esperanto@Genesis:15:2 @ Kaj Abram diris: Ho Eternulo, mia Sinjoro, kion Vi donos al mi? mi vagas ja seninfane, kaj la administranto de mia domo estas Eliezer el Damasko.
esperanto@Genesis:15:3 @ Kaj Abram diris: Al mi Vi ne donis ja idaron, kaj jen mia domano estos mia heredanto.
esperanto@Genesis:15:4 @ Kaj tiam la Eternulo diris al li jene: CXi tiu ne estos via heredanto; nur tiu, kiu eliros el via internajxo, estos via heredanto.
esperanto@Genesis:15:5 @ Kaj Li elirigis lin eksteren, kaj diris: Rigardu al la cxielo kaj kalkulu la stelojn, se vi povas ilin kalkuli. Kaj Li diris al li: Tiel estos via idaro.
esperanto@Genesis:15:6 @ Kaj li kredis al la Eternulo; kaj tio estis kalkulita al li kiel virto.
esperanto@Genesis:15:7 @ Kaj Li diris al li: Mi estas la Eternulo, kiu elirigis vin el Ur la HXaldea, por doni al vi cxi tiun landon kiel posedajxon.
esperanto@Genesis:15:8 @ Kaj li diris: Ho Eternulo, mia Sinjoro, per kio mi povas scii, ke mi gxin posedos?
esperanto@Genesis:15:9 @ Kaj Li diris al li: Prenu por Mi bovinon trijaran kaj kaprinon trijaran kaj sxafon trijaran kaj turton kaj junan kolombon.
esperanto@Genesis:15:10 @ Kaj li alportis al Li cxion cxi tion, kaj Li distrancxis ilin laux la mezo kaj metis cxiujn partojn unu kontraux la alia, sed la birdojn Li ne distrancxis.
esperanto@Genesis:15:11 @ Kaj la rabobirdoj mallevigxis sur la kadavrojn, sed Abram ilin forpelis.
esperanto@Genesis:15:12 @ CXe la subiro de la suno profunda dormo falis sur Abramon; kaj jen timego pro la granda mallumo atakis lin.
esperanto@Genesis:15:13 @ Kaj Li diris al Abram: Sciu, ke via idaro estos fremduloj en lando, kiu ne apartenos al ili; kaj oni sklavigos kaj turmentos ilin dum kvarcent jaroj.
esperanto@Genesis:15:14 @ Tamen la popolon, cxe kiu ili estos sklavoj, Mi jugxos; kaj poste ili eliros kun granda havo.
esperanto@Genesis:15:15 @ Kaj vi foriros al viaj prapatroj en paco; vi estos entombigita en bona maljuneco.
esperanto@Genesis:15:16 @ Kaj en la kvara generacio ili revenos cxi tien; cxar la krimoj de la Amoridoj ankoraux ne atingis plenecon.
esperanto@Genesis:15:17 @ Kiam la suno subiris kaj farigxis mallumo, subite forna fumo kaj fajra flamo trakuris inter tiuj distrancxitajxoj.
esperanto@Genesis:15:18 @ En tiu tago la Eternulo faris interligon kun Abram, dirante: Al via idaro Mi donos cxi tiun landon, de la rivero de Egiptujo gxis la granda rivero, la rivero Euxfrato:
esperanto@Genesis:15:19 @ la Kenidojn kaj la Kenizidojn kaj la Kadmonidojn
esperanto@Genesis:15:20 @ kaj la HXetidojn kaj la Perizidojn kaj la Rafaidojn
esperanto@Genesis:15:21 @ kaj la Amoridojn kaj la Kanaanidojn kaj la Girgasxidojn kaj la Jebusidojn.