Genesis 21




esperanto@Genesis:21:1 @ Kaj la Eternulo rememoris Saran, kiel Li diris, kaj la Eternulo faris al Sara, kiel Li parolis.

esperanto@Genesis:21:2 @ Kaj Sara gravedigxis kaj naskis al Abraham filon en lia maljuneco, en la difinita tempo, pri kiu Dio al li diris.

esperanto@Genesis:21:3 @ Kaj Abraham donis al sia filo, kiu naskigxis al li, kiun naskis al li Sara, la nomon Isaak.

esperanto@Genesis:21:4 @ Kaj Abraham cirkumcidis sian filon Isaak, kiam tiu havis la agxon de ok tagoj, kiel ordonis al li Dio.

esperanto@Genesis:21:5 @ Kaj Abraham havis la agxon de cent jaroj, kiam naskigxis al li lia filo Isaak.

esperanto@Genesis:21:6 @ Kaj Sara diris: Ridindajxon faris al mi Dio; cxiu, kiu auxdos, ridos pri mi.

esperanto@Genesis:21:7 @ Kaj sxi diris: Kiu dirus al Abraham, ke Sara mamnutros infanojn? cxar mi naskis filon en lia maljuneco.

esperanto@Genesis:21:8 @ Kaj la infano kreskis, kaj gxi estis demamigita, kaj Abraham faris grandan festenon en la tago, en kiu Isaak estis demamigita.

esperanto@Genesis:21:9 @ Kaj Sara vidis, ke la filo de Hagar la Egiptino, kiun cxi tiu naskis al Abraham, mokas.

esperanto@Genesis:21:10 @ Kaj sxi diris al Abraham: Forpelu cxi tiun sklavinon kaj sxian filon; cxar la filo de cxi tiu sklavino ne heredos kun mia filo, kun Isaak.

esperanto@Genesis:21:11 @ Kaj la afero forte malplacxis al Abraham pro lia filo.

esperanto@Genesis:21:12 @ Kaj Dio diris al Abraham: GXi ne malplacxu al vi pro la knabo kaj pro via sklavino; pri cxio, kion diros al vi Sara, obeu sxian vocxon; cxar per Isaak oni nomos vian idaron.

esperanto@Genesis:21:13 @ Sed ankaux el la filo de la sklavino Mi kreskigos popolon, cxar li estas via semo.

esperanto@Genesis:21:14 @ Kaj Abraham levigxis frue matene, kaj prenis panon kaj felsakon kun akvo kaj donis al Hagar, metante gxin sur sxian sxultron, ankaux la infanon, kaj foririgis sxin; kaj sxi iris, kaj sxi erarvagis en la dezerto Beer-SXeba.

esperanto@Genesis:21:15 @ Kaj konsumigxis la akvo de la felsako, kaj sxi jxetis la infanon sub unu el la arbetajxoj.

esperanto@Genesis:21:16 @ Kaj sxi iris kaj sidigxis kontrauxe, en la malproksimeco de pafo el pafarko; cxar sxi diris: Mi ne povas rigardi la morton de la infano. Kaj sxi sidigxis kontrauxe, kaj sxi komencis lauxte plori.

esperanto@Genesis:21:17 @ Kaj Dio auxdis la vocxon de la knabo; kaj angxelo de Dio vokis Hagaron el la cxielo, kaj diris al sxi: Kio estas al vi, Hagar? ne timu, cxar Dio auxdis la vocxon de la knabo el la loko, kie li estas.

esperanto@Genesis:21:18 @ Levigxu, prenu la knabon kaj tenu lin per via mano, cxar grandan popolon Mi faros el li.

esperanto@Genesis:21:19 @ Kaj Dio malfermis sxiajn okulojn, kaj sxi ekvidis puton kun akvo, kaj sxi iris kaj plenigis la felsakon per akvo kaj trinkigis la knabon.

esperanto@Genesis:21:20 @ Kaj Dio estis kun la knabo, kaj li grandigxis kaj logxis en la dezerto kaj farigxis arkpafisto.

esperanto@Genesis:21:21 @ Kaj li logxis en la dezerto Paran; kaj lia patrino prenis al li edzinon el la lando Egipta.

esperanto@Genesis:21:22 @ Kaj en tiu tempo Abimelehx kaj lia militestro Pihxol diris al Abraham jene: Dio estas kun vi en cxio, kion vi faras;

esperanto@Genesis:21:23 @ nun jxuru do al mi per Dio, ke vi ne agos malfidele kun mi, nek kun mia filo, nek kun mia nepo; ke tiel same favorkore, kiel mi agis kun vi, vi agos kun mi, kaj kun la lando, en kiu vi logxas kiel fremdulo.

esperanto@Genesis:21:24 @ Kaj Abraham diris: Mi jxuras.

esperanto@Genesis:21:25 @ Kaj Abraham riprocxis Abimelehxon pro la akva puto, kiun perforte forprenis la sklavoj de Abimelehx.

esperanto@Genesis:21:26 @ Kaj Abimelehx diris: Mi ne scias, kiu faris tion, kaj ankaux vi ne diris al mi; mi ecx ne auxdis pri tio gxis hodiaux.

esperanto@Genesis:21:27 @ Kaj Abraham prenis sxafojn kaj bovojn kaj donis al Abimelehx, kaj ili ambaux starigis inter si interligon.

esperanto@Genesis:21:28 @ Kaj Abraham starigis sep sxafidojn aparte.

esperanto@Genesis:21:29 @ Kaj Abimelehx diris al Abraham: Por kio estas tiuj sep sxafidoj, kiujn vi starigis aparte?

esperanto@Genesis:21:30 @ Kaj tiu diris: Sep sxafidojn prenu el mia mano, por ke ili estu por mi atesto, ke mi elfosis tiun puton.

esperanto@Genesis:21:31 @ Tial tiu loko havas la nomon Beer-SXeba, cxar tie ili ambaux jxuris.

esperanto@Genesis:21:32 @ Kaj ili starigis interligon en Beer-SXeba. Kaj Abimelehx kaj lia militestro Pihxol levigxis kaj reiris en la landon de la Filisxtoj.

esperanto@Genesis:21:33 @ Kaj Abraham plantis tamariskon en Beer-SXeba, kaj pregxis tie al la Eternulo, la Dio eterna.

esperanto@Genesis:21:34 @ Kaj Abraham logxis en la lando de la Filisxtoj longan tempon.


Seeker Overlay: Off On

[BookofGenesis] [Genesis:20] [Genesis:21] [Genesis:22] [Discuss] Tag 21 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: