Genesis 25




esperanto@Genesis:25:1 @ Kaj Abraham prenis alian edzinon, kiu estis nomata Ketura.

esperanto@Genesis:25:2 @ Kaj sxi naskis al li Zimranon kaj Joksxanon kaj Medanon kaj Midjanon kaj Jisxbakon kaj SXuahxon.

esperanto@Genesis:25:3 @ Kaj de Joksxan naskigxis SXeba kaj Dedan. Kaj la filoj de Dedan estis la Asxuridoj, Letusxidoj, kaj Leumidoj.

esperanto@Genesis:25:4 @ Kaj la filoj de Midjan estis Efa kaj Efer kaj HXanohx kaj Abida kaj Eldaa. CXiuj cxi tiuj estis la filoj de Ketura.

esperanto@Genesis:25:5 @ Kaj Abraham fordonis cxion, kion li havis, al Isaak.

esperanto@Genesis:25:6 @ Kaj al la filoj de siaj kromvirinoj Abraham donis donacojn, kaj foririgis ilin de sia filo Isaak, ankoraux dum sia vivo, orienten, en landon orientan.

esperanto@Genesis:25:7 @ Kaj la nombro de la jaroj de vivo de Abraham, kiujn li travivis, estis cent sepdek kvin jaroj.

esperanto@Genesis:25:8 @ Kaj Abraham konsumigxis kaj mortis en bona maljuneco, profundagxa kaj sata de vivo, kaj li alkolektigxis al sia popolo.

esperanto@Genesis:25:9 @ Kaj enterigis lin liaj filoj Isaak kaj Isxmael en la duobla kaverno, kiu trovigxas antaux Mamre, sur la kampo de Efron, filo de Cohxar, la HXetido.

esperanto@Genesis:25:10 @ Sur la kampo, kiun acxetis Abraham de la filoj de HXet, tie estas enterigitaj Abraham kaj lia edzino Sara.

esperanto@Genesis:25:11 @ Kaj post la morto de Abraham Dio benis lian filon Isaak. Kaj Isaak logxis cxe la puto de la Vivanto-Vidanto.

esperanto@Genesis:25:12 @ Kaj jen estas la generaciaro de Isxmael, filo de Abraham, kiun Hagar, la Egiptino, sklavino de Sara, naskis al Abraham;

esperanto@Genesis:25:13 @ kaj jen estas la nomoj de la filoj de Isxmael, laux iliaj nomoj kaj generacioj: Nebajot, la unuenaskita de Isxmael, kaj Kedar kaj Adbeel kaj Mibsam

esperanto@Genesis:25:14 @ kaj Misxma kaj Duma kaj Masa,

esperanto@Genesis:25:15 @ HXadad kaj Tema, Jetur, Nafisx, kaj Kedma.

esperanto@Genesis:25:16 @ Tio estas la filoj de Isxmael, kaj tio estas iliaj nomoj en iliaj vilagxoj kaj tendaroj, dek du princoj super siaj gentoj.

esperanto@Genesis:25:17 @ Kaj la dauxro de la vivo de Isxmael estis cent tridek sep jaroj; kaj li konsumigxis kaj mortis kaj alkolektigxis al sia popolo.

esperanto@Genesis:25:18 @ Kaj ili logxis de HXavila gxis SXur, kiu estas antaux Egiptujo, sur la vojo al Asirio. Antaux cxiuj siaj fratoj li logxis.

esperanto@Genesis:25:19 @ Kaj jen estas la generaciaro de Isaak, filo de Abraham: de Abraham naskigxis Isaak.

esperanto@Genesis:25:20 @ Kaj Isaak havis la agxon de kvardek jaroj, kiam li prenis kiel edzinon Rebekan, filinon de Betuel la Siriano, el Mezopotamio, fratinon de Laban la Siriano.

esperanto@Genesis:25:21 @ Kaj Isaak pregxis al la Eternulo pri sia edzino, cxar sxi estis senfrukta; kaj la Eternulo cedis al lia pregxo, kaj lia edzino Rebeka gravedigxis.

esperanto@Genesis:25:22 @ Kaj la infanoj interpusxigxis en sxia interno, kaj sxi diris: Se estas tiel, por kio do mi gravedigxis? Kaj sxi iris, por demandi la Eternulon.

esperanto@Genesis:25:23 @ Kaj la Eternulo diris al sxi: Du popoloj estas en via ventro, Kaj du gentoj disapartigxos el via interno; Kaj unu popolo estos pli forta ol la dua, Kaj la pli granda servos la malpli grandan.

esperanto@Genesis:25:24 @ Kaj kiam venis la tempo, ke sxi nasku, tiam montrigxis, ke gxemeloj estas en sxia ventro.

esperanto@Genesis:25:25 @ Kaj la unua eliris rugxa, li estis tuta kiel harkovrita felo; kaj oni donis al li la nomon Esav.

esperanto@Genesis:25:26 @ Kaj poste eliris lia frato, tenante per la mano la kalkanon de Esav; kaj oni donis al li la nomon Jakob. Kaj Isaak havis la agxon de sesdek jaroj, kiam ili naskigxis.

esperanto@Genesis:25:27 @ Kaj la knaboj grandigxis; kaj Esav farigxis lerta cxasisto, kampisto, kaj Jakob farigxis homo kvieta, sidanta en la tendo.

esperanto@Genesis:25:28 @ Kaj Isaak amis Esavon, cxar li mangxadis lian cxasajxon; sed Rebeka amis Jakobon.

esperanto@Genesis:25:29 @ Kaj Jakob kuiris kuirajxon; kaj Esav venis de la kampo kaj estis laca.

esperanto@Genesis:25:30 @ Kaj Esav diris al Jakob: Donu al mi mangxi de cxi tiu rugxa kuirajxo, cxar mi estas laca. Tial oni donis al li la nomon Edom.

esperanto@Genesis:25:31 @ Kaj Jakob diris: Vendu al mi hodiaux vian unuenaskitecon.

esperanto@Genesis:25:32 @ Kaj Esav diris: Jen mi tuj mortos; por kio do mi bezonas la unuenaskitecon?

esperanto@Genesis:25:33 @ Kaj Jakob diris: JXuru al mi hodiaux; kaj tiu jxuris al li kaj vendis sian unuenaskitecon al Jakob.

esperanto@Genesis:25:34 @ Kaj Jakob donis al Esav panon kaj kuirajxon el lentoj, kaj li mangxis kaj trinkis, kaj levigxis kaj foriris. Kaj Esav malsxatis la unuenaskitecon.


Seeker Overlay: Off On

[BookofGenesis] [Genesis:24] [Genesis:25] [Genesis:26] [Discuss] Tag 25 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: