Genesis 30




esperanto@Genesis:30:1 @ Kiam Rahxel vidis, ke sxi ne naskas al Jakob, sxi enviis sian fratinon, kaj sxi diris al Jakob: Donu al mi infanojn, cxar alie mi mortos.

esperanto@Genesis:30:2 @ Kaj Jakob forte ekkoleris Rahxelon, kaj li diris: CXu mi anstatauxas Dion, kiu rifuzis al vi frukton de ventro?

esperanto@Genesis:30:3 @ Kaj sxi diris: Jen estas mia sklavino Bilha; envenu al sxi, ke sxi nasku sur miaj genuoj kaj ke mi ankaux ricevu filojn per sxi.

esperanto@Genesis:30:4 @ Kaj sxi donis al li sian sklavinon Bilha kiel edzinon, kaj Jakob envenis al sxi.

esperanto@Genesis:30:5 @ Kaj Bilha gravedigxis kaj naskis al Jakob filon.

esperanto@Genesis:30:6 @ Kaj Rahxel diris: Dio min jugxis kaj auxdis mian vocxon kaj donis al mi filon; tial sxi donis al li la nomon Daniel.

esperanto@Genesis:30:7 @ Kaj Bilha, la sklavino de Rahxel, denove gravedigxis kaj naskis duan filon al Jakob.

esperanto@Genesis:30:8 @ Tiam Rahxel diris: Per Dia lukto mi luktis kun mia fratino, kaj mi venkis; kaj sxi donis al li la nomon Naftali.

esperanto@Genesis:30:9 @ Kiam Lea vidis, ke sxi cxesis naski, sxi prenis sian sklavinon Zilpa kaj donis sxin al Jakob kiel edzinon.

esperanto@Genesis:30:10 @ Kaj Zilpa, la sklavino de Lea, naskis al Jakob filon.

esperanto@Genesis:30:11 @ Kaj Lea diris: Venis felicxo! kaj sxi donis al li la nomon Gad.

esperanto@Genesis:30:12 @ Kaj Zilpa, la sklavino de Lea, naskis duan filon al Jakob.

esperanto@Genesis:30:13 @ Kaj Lea diris: Por mia bono; cxar la virinoj diros, ke estas al mi bone. Kaj sxi donis al li la nomon Asxer.

esperanto@Genesis:30:14 @ Ruben iris en la tempo de rikoltado de tritiko kaj trovis mandragorojn sur la kampo, kaj li alportis ilin al sia patrino Lea. Kaj Rahxel diris al Lea: Donu al mi el la mandragoroj de via filo.

esperanto@Genesis:30:15 @ Sed tiu diris al sxi: CXu ne suficxas al vi, ke vi prenis mian edzon, kaj vi volas preni ankaux la mandragorojn de mia filo? Tiam Rahxel diris: Nu, li kusxu kun vi cxi tiun nokton por la mandragoroj de via filo.

esperanto@Genesis:30:16 @ Kiam Jakob venis de la kampo vespere, Lea eliris al li renkonte, kaj diris: Al mi venu, cxar mi acxetis vin per la mandragoroj de mia filo. Kaj li kusxis kun sxi en tiu nokto.

esperanto@Genesis:30:17 @ Kaj Dio auxdis Lean, kaj sxi gravedigxis kaj naskis al Jakob kvinan filon.

esperanto@Genesis:30:18 @ Kaj Lea diris: Dio donis al mi rekompencon por tio, ke mi donis mian sklavinon al mia edzo; kaj sxi donis al li la nomon Isahxar.

esperanto@Genesis:30:19 @ Kaj Lea denove gravedigxis kaj naskis sesan filon al Jakob.

esperanto@Genesis:30:20 @ Kaj Lea diris: Havigis al mi Dio bonan havon; nun mia edzo logxos cxe mi, cxar mi naskis al li ses filojn. Kaj sxi donis al li la nomon Zebulun.

esperanto@Genesis:30:21 @ Kaj poste sxi naskis filinon, kaj sxi donis al sxi la nomon Dina.

esperanto@Genesis:30:22 @ Kaj Dio rememoris Rahxelon, kaj Dio elauxdis sxin kaj malsxlosis sxian uteron.

esperanto@Genesis:30:23 @ Kaj sxi gravedigxis kaj naskis filon. Kaj sxi diris: Dio forprenis mian malhonoron.

esperanto@Genesis:30:24 @ Kaj sxi donis al li la nomon Jozef, dirante: La Eternulo aldonos al mi alian filon.

esperanto@Genesis:30:25 @ Kiam Rahxel naskis Jozefon, Jakob diris al Laban: Forliberigu min, kaj mi iros al mia loko kaj al mia lando.

esperanto@Genesis:30:26 @ Donu miajn edzinojn kaj miajn infanojn, pro kiuj mi servis vin, kaj mi iros; cxar vi konas la servon, per kiu mi vin servis.

esperanto@Genesis:30:27 @ Kaj Laban diris al li: Ho, se mi povus akiri vian favoron! mi spertis, ke la Eternulo benis min pro vi.

esperanto@Genesis:30:28 @ Kaj li diris: Difinu, kian rekompencon mi sxuldas al vi, kaj mi donos.

esperanto@Genesis:30:29 @ Kaj tiu diris al li: Vi scias, kiel mi servis vin kaj kia farigxis via brutaro cxe mi;

esperanto@Genesis:30:30 @ cxar malmulte vi havis antaux mi, sed nun gxi multe vastigxis; kaj la Eternulo benis vin post mia veno; kaj nun kiam mi laboros ankaux por mia domo?

esperanto@Genesis:30:31 @ Kaj Laban diris: Kion mi donu al vi? Kaj Jakob diris: Donu al mi nenion; sed se vi faros al mi jenon, tiam mi denove pasxtos kaj gardos viajn sxafojn:

esperanto@Genesis:30:32 @ mi pasos hodiaux tra via tuta sxafaro; apartigu el gxi cxiun sxafon mikskoloran kaj makulitan kaj cxiun bruton nigran inter la sxafoj, kaj makulitan kaj mikskoloran inter la kaproj; kaj ili estu mia rekompenco.

esperanto@Genesis:30:33 @ Kaj respondos por mi mia justeco en la morgauxa tago, kiam vi venos vidi mian rekompencon; cxiu el la kaproj, kiu ne estos mikskolora aux makulita, kaj cxiu el la sxafoj, kiu ne estos nigra, estu rigardata kiel sxtelita de mi.

esperanto@Genesis:30:34 @ Kaj Laban diris: GXi estu, kiel vi diris.

esperanto@Genesis:30:35 @ Kaj li apartigis en tiu tago la virkaprojn striitajn kaj makulitajn kaj cxiujn kaprinojn mikskolorajn kaj makulitajn, cxiujn, kiuj havis sur si iom da blankajxo, kaj cxiujn nigrajn sxafojn; kaj li transdonis ilin en la manojn de siaj filoj.

esperanto@Genesis:30:36 @ Kaj li faris interspacon de tritaga irado inter si kaj Jakob. Kaj Jakob pasxtis la restintajn sxafojn de Laban.

esperanto@Genesis:30:37 @ Kaj Jakob prenis al si bastonojn el verdaj poploj, migdalarboj, kaj platanarboj, kaj sensxeligis sur ili blankajn striojn tiamaniere, ke la blankajxo sur la bastonoj elmontrigxis.

esperanto@Genesis:30:38 @ Kaj li metis la skrapitajn bastonojn antaux la sxafoj en la akvotrinkigajn kanalojn, al kiuj la sxafoj venadis por trinki, kaj ili gravedigxadis, kiam ili venadis trinki.

esperanto@Genesis:30:39 @ Kaj la sxafoj gravedigxis super la bastonoj, kaj ili naskis sxafidojn striitajn, mikskolorajn, kaj makulitajn.

esperanto@Genesis:30:40 @ Kaj la sxafidojn Jakob apartigis, kaj li turnis la vizagxojn de la brutoj kontraux la striitajn kaj kontraux la nigrajn brutojn de Laban; sed siajn brutarojn li apartigis kaj ne almiksis ilin al la brutoj de Laban.

esperanto@Genesis:30:41 @ CXiufoje, kiam pasiigxis brutoj fortaj, Jakob metis la bastonojn en la kanalojn antaux la okuloj de la brutoj, por ke ili pasiigxu antaux la bastonoj;

esperanto@Genesis:30:42 @ sed kiam la brutoj estis malfortaj, li ne metis. Tiamaniere la malfortaj farigxis apartenajxo de Laban, kaj la fortaj farigxis apartenajxo de Jakob.

esperanto@Genesis:30:43 @ Kaj tiu homo farigxis eksterordinare ricxa, kaj li havis multe da brutoj kaj sklavinojn kaj sklavojn kaj kamelojn kaj azenojn.


Seeker Overlay: Off On

[BookofGenesis] [Genesis:29] [Genesis:30] [Genesis:31] [Discuss] Tag 30 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: