Hebrews 6




esperanto@Hebrews:6:1 @ Tial, cxesigante la diskutadon pri la elementoj de Kristo, ni iru antauxen al perfektigxo, ne metante denove fundamenton de pento el malvivaj faroj kaj de fido al Dio,

esperanto@Hebrews:6:2 @ de la dogmaro pri baptoj, surmetado de manoj, de revivigo de mortintoj, de eterna jugxo.

esperanto@Hebrews:6:3 @ Kaj tion ni faros, se Dio permesos.

esperanto@Hebrews:6:4 @ CXar cxe tiuj, kiuj unufoje estas allumitaj kaj gustumis la cxielan donon kaj farigxis partoprenantoj en la Sankta Spirito,

esperanto@Hebrews:6:5 @ kaj gustumis la bonan vorton de Dio kaj la potencojn de la estonta mondo,

esperanto@Hebrews:6:6 @ kaj defalis, ne estas eble renovigi ilin ankoraux al pento, dum ili rekrucumas al si la Filon de Dio kaj elmetas lin al publika malhonoro.

esperanto@Hebrews:6:7 @ CXar la tero, kiu entrinkis la pluvon, sur gxin ofte venantan, kaj produktas kreskajxojn, tauxgajn por tiuj, pro kiuj gxi ankaux estas kultivata, ricevas benon de Dio;

esperanto@Hebrews:6:8 @ sed se gxi donas dornojn kaj kardojn, gxi estas malaprobata kaj proksima al malbeno; gxia fino estas en brulado.

esperanto@Hebrews:6:9 @ Sed ni certigas al ni aferojn pli bonajn pri vi, amatoj, kaj aferojn, kiuj akompanas savon, kvankam ni tiel parolas;

esperanto@Hebrews:6:10 @ cxar Dio ne estas maljusta, por forgesi vian laboron kaj la amon, kiun vi montris al Lia nomo, servinte al la sanktuloj kaj ankoraux servante.

esperanto@Hebrews:6:11 @ Sed ni deziras, ke cxiu el vi montru tian saman diligentecon por la plenumo de la espero gxis la fino;

esperanto@Hebrews:6:12 @ por ke vi farigxu ne maldiligentaj, sed imitantoj de tiuj, kiuj per fido kaj pacienco heredas la promesojn.

esperanto@Hebrews:6:13 @ CXar kiam Dio promesis al Abraham, Li jxuris per Si mem (cxar Li ne povis jxuri per iu pli granda),

esperanto@Hebrews:6:14 @ dirante:Certe benante Mi benos vin, kaj multigante Mi multigos vin.

esperanto@Hebrews:6:15 @ Kaj tiel, atendinte kun pacienco, li atingis la promeson.

esperanto@Hebrews:6:16 @ CXar homoj jxuras per la pli granda, kaj cxe ili la jxuro por certigo estas fino de cxia disputado.

esperanto@Hebrews:6:17 @ Kaj Dio, volante montri pli abunde al la heredantoj de la promeso la nesxangxeblecon de Sia intenco, intermetis jxuron,

esperanto@Hebrews:6:18 @ por ke per du nesxangxeblaj aferoj, en kiuj ne eble estas por Dio mensogi, fortan konsolon havu ni, kiuj rifugxis, por akiri la esperon antaux ni metitan,

esperanto@Hebrews:6:19 @ kiun ni havas kiel ankron de la animo, firman kaj konstantan, enirantan internen de la kurteno;

esperanto@Hebrews:6:20 @ kien eniris Jesuo, la antauxulo por ni, farigxinte cxefpastro por cxiam laux la maniero de Melkicedek.


Seeker Overlay: Off On

[BookofHebrews] [Hebrews:5] [Hebrews:6] [Hebrews:7] [Discuss] Tag 6 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: