Isaiah 12
esperanto@Isaiah:12:1 @ En tiu tago vi diros:Mi dankas Vin, ho Eternulo; cxar kvankam Vi koleris min, Via kolero jam forigxis, kaj Vi konsolas min.
esperanto@Isaiah:12:2 @ Jen Dio estas mia savo:mi fidas, kaj mi ne timas; cxar Dio, la Eternulo, estas mia forto kaj mia kanto, kaj Li farigxis mia savo.
esperanto@Isaiah:12:3 @ Kaj vi cxerpos kun gxojo akvon el la fontoj de la savo.
esperanto@Isaiah:12:4 @ Kaj vi diros en tiu tago:Danku la Eternulon, voku Lian nomon, sciigu Liajn farojn inter la popoloj, memorigu, ke Lia nomo estas alta.
esperanto@Isaiah:12:5 @ Kantu al la Eternulo, cxar majestajxon Li faris; tio estu sciata sur la tuta tero.
esperanto@Isaiah:12:6 @ GXojkriu kaj kantu, logxantino de Cion; cxar granda estas inter vi la Sanktulo de Izrael.