Isaiah 3




esperanto@Isaiah:3:1 @ CXar jen la Sinjoro, la Eternulo Cebaot, forprenos de Jerusalem kaj de Judujo la apogon kaj forton, cxian apogon de pano kaj cxian apogon de akvo;

esperanto@Isaiah:3:2 @ heroon kaj militiston, jugxiston kaj profeton, auxguriston kaj plejagxulon,

esperanto@Isaiah:3:3 @ kvindekestron kaj eminentulon, konsiliston, majstron, kaj lertan sorcxiston.

esperanto@Isaiah:3:4 @ Kaj junulojn Mi faros iliaj estroj, kaj petoluloj regos ilin.

esperanto@Isaiah:3:5 @ Kaj premos la popolo cxiu la alian kaj cxiu sian proksimulon; junulo estos aroganta kontraux maljunulo, kaj senvalorulo antaux eminentulo.

esperanto@Isaiah:3:6 @ Homo ekkaptos sian fraton en la domo de sia patro, dirante:Vi havas veston, estu do nia estro, kaj cxi tiu ruino estu sub via mano.

esperanto@Isaiah:3:7 @ Sed cxi tiu lauxte protestos, dirante:Mi ne volas esti kuracanto; nek panon nek veston mi havas en mia domo; ne faru min estro de la popolo.

esperanto@Isaiah:3:8 @ CXar malfortigxis Jerusalem, kaj Judujo falis; cxar iliaj paroloj kaj iliaj faroj estas kontraux la Eternulo kaj ofendas la okulojn de Lia majesto.

esperanto@Isaiah:3:9 @ La signoj de iliaj vizagxoj atestis kontraux ili, kaj sian pekon, simile al la Sodomanoj, ili proklamas, ne kasxas. Ve al iliaj animoj! cxar ili mem repagis al si malbonon.

esperanto@Isaiah:3:10 @ Parolu pri la justulo, ke estas bone al li; cxar ili mangxas la fruktojn de siaj faroj.

esperanto@Isaiah:3:11 @ Ve al la malbona malvirtulo! cxar la faroj de liaj manoj estos repagitaj al li.

esperanto@Isaiah:3:12 @ Mian popolon premas infanoj, kaj virinoj regas gxin. Mia popolo! viaj gvidantoj erarigas vin kaj ruinigas la vojon de via irado.

esperanto@Isaiah:3:13 @ La Eternulo starigxis, por jugxi; Li staras, por jugxi popolojn.

esperanto@Isaiah:3:14 @ La Eternulo faros jugxan proceson kontraux la plejagxuloj de Lia popolo kaj kontraux gxiaj estroj:Vi ruinigis la vinbergxardenon; havo, kiun vi rabis de malricxuloj, estas en viaj domoj.

esperanto@Isaiah:3:15 @ Kial vi premas Mian popolon kaj ofendas la malricxulojn? diras la Sinjoro, la Eternulo Cebaot.

esperanto@Isaiah:3:16 @ Kaj la Eternulo diras:Pro tio, ke la filinoj de Cion fierigxis, kaj iras kun etendita kolo kaj kun malmodesta rigardo, iras kaj koketas, kaj tintas per cxenetoj sur la piedoj:

esperanto@Isaiah:3:17 @ la Sinjoro senharigos la verton de la filinoj de Cion, kaj la Eternulo nudigos ilian hontindajxon.

esperanto@Isaiah:3:18 @ En tiu tago la Sinjoro forigos la ornamon de la cxenetoj kaj la steletojn kaj la lunetojn,

esperanto@Isaiah:3:19 @ la orelringojn, la cxenetojn kaj la cxirkauxligojn,

esperanto@Isaiah:3:20 @ la brilajxetojn kaj la bukojn kaj la lacxojn kaj la parfumujojn kaj la talismanojn,

esperanto@Isaiah:3:21 @ la ringojn kaj la nazringojn,

esperanto@Isaiah:3:22 @ la multekostajn vestojn kaj la mantelojn kaj la vualojn kaj la saketojn,

esperanto@Isaiah:3:23 @ la spegulojn kaj la delikatajn sxtofojn kaj la kapornamojn kaj la kaptukojn.

esperanto@Isaiah:3:24 @ Kaj anstataux bonodoro estos malbonodoro, kaj anstataux zono estos sxnuro, kaj anstataux krispaj haroj estos kalvo, kaj anstataux eleganta mantelo estos sako, anstataux beleco estos brulmakuloj.

esperanto@Isaiah:3:25 @ Viaj viroj falos de glavo, kaj viaj fortuloj en la milito.

esperanto@Isaiah:3:26 @ Kaj gxiaj pordegoj ploros kaj funebros, kaj mizere gxi sidos sur la tero.


Seeker Overlay: Off On

[BookofIsaiah] [Isaiah:2] [Isaiah:3] [Isaiah:4] [Discuss] Tag 3 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: