Isaiah 62




esperanto@Isaiah:62:1 @ Pro Cion mi ne silentos, kaj pro Jerusalem mi ne haltos, gxis gxia praveco eligxos kiel brilo kaj gxia savo kiel brulanta torcxo.

esperanto@Isaiah:62:2 @ Kaj la popoloj vidos vian felicxon, kaj cxiuj regxoj vian honoron; kaj oni nomos vin per nomo nova, kiun eldiros la busxo de la Eternulo.

esperanto@Isaiah:62:3 @ Kaj vi estos belega krono en la mano de la Eternulo, kaj regxa kapornamo en la manplato de via Dio.

esperanto@Isaiah:62:4 @ Oni ne plu nomos vin forlasita, kaj pri via lando oni ne plu diros, ke gxi estas dezerta; sed oni nomos vin Mia Favorata kaj vian landon Edzinigitino; cxar la Eternulo vin favoras kaj via lando havos edzon.

esperanto@Isaiah:62:5 @ Kiel junulo prenas por kunvivado junulinon, tiel kunvivos kun vi viaj filoj; kaj kiel fiancxo gxojas pri la fiancxino, tiel gxojos pri vi via Dio.

esperanto@Isaiah:62:6 @ Sur viaj muregoj, ho Jerusalem, Mi starigis gardistojn, por ke la tutan tagon kaj la tutan nokton ili ne eksilentu; vi, kiuj memorigas pri la Eternulo, ne faru al vi ripozon,

esperanto@Isaiah:62:7 @ kaj al Li ne donu ripozon, gxis Li arangxos kaj faros Jerusalemon gloro sur la tero.

esperanto@Isaiah:62:8 @ La Eternulo jxuris per Sia dekstra mano kaj per Sia potenca brako:Mi ne plu donos vian grenon kiel mangxajxon al viaj malamikoj, kaj fremduloj ne trinkos vian moston, por kiu vi laboris;

esperanto@Isaiah:62:9 @ sed gxiaj rikoltantoj gxin mangxos, kaj lauxdos la Eternulon; kaj gxiaj kolektantoj gxin trinkos en la korto de Mia sanktejo.

esperanto@Isaiah:62:10 @ Pasu, pasu tra la pordegoj, pretigu vojon por la popolo; ebenigu, ebenigu la vojon, liberigu gxin de sxtonoj; levu standardon super la popoloj.

esperanto@Isaiah:62:11 @ Jen la Eternulo auxdigas gxis la fino de la tero:Diru al la filino de Cion:Jen venas via Savanto; jen Lia rekompenco estas kun Li, kaj Lia repago antaux Li.

esperanto@Isaiah:62:12 @ Kaj oni nomos ilin la sankta popolo, la liberigitoj de la Eternulo; kaj vin oni nomos urbo multevizitata kaj ne forlasata.


Seeker Overlay: Off On

[BookofIsaiah] [Isaiah:61] [Isaiah:62] [Isaiah:63] [Discuss] Tag 62 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: