Job 24




esperanto@Job:24:1 @ Kial la Plejpotenculo ne destinis tempojn, Kaj Liaj konantoj ne vidas Liajn tagojn?

esperanto@Job:24:2 @ Oni forsxovas la limojn; Oni rabas la sxafaron kaj pasxtas gxin.

esperanto@Job:24:3 @ Oni forkondukas la azenon de orfoj, Oni prenas kiel garantiajxon la bovon de vidvino.

esperanto@Job:24:4 @ Oni forpusxas malricxulojn de la vojo; La suferantoj sur la tero devas sin kasxi.

esperanto@Job:24:5 @ Jen kiel sovagxaj azenoj ili eliras al sia laboro, por sercxi kaptajxon; La stepo donas al ili panon por iliaj infanoj.

esperanto@Job:24:6 @ Sur fremda kampo ili rikoltas, Kaj en vinbergxardeno de malpiulo ili kolektas berojn.

esperanto@Job:24:7 @ Nudaj ili tradormas la nokton, cxar ili ne havas veston, Kaj dum la frosto ili havas nenion, por sin kovri.

esperanto@Job:24:8 @ De la pluvego de la montoj ili malsekigxas, Kaj pro nehavado de rifugxejo ili cxirkauxprenas rokon.

esperanto@Job:24:9 @ Oni forsxiras orfon de la mamoj, Kaj oni ruinigas malricxulon.

esperanto@Job:24:10 @ Ili iras nudaj, sen vestoj, Kaj malsataj ili portas garbojn;

esperanto@Job:24:11 @ Inter iliaj muroj oni pretigas oleon; Oni devigas ilin treti en vinpremejoj, dum ili mem estas soifantaj.

esperanto@Job:24:12 @ El la urbo auxdigxas gxemoj de homoj, Kaj la animoj de mortigatoj krias; Sed Dio ne atentas tiun blasfemadon.

esperanto@Job:24:13 @ Tiuj homoj estas kontrauxuloj de la lumo; Ili ne konas Liajn vojojn, Ne revenas al Lia irejo.

esperanto@Job:24:14 @ Antaux tagigxo levigxas la mortigisto, Mortigas malricxulon kaj senhavulon, Kaj en la nokto li estas kiel sxtelisto.

esperanto@Job:24:15 @ La okulo de adultulo atendas la krepuskon, Dirante:Neniu okulo min vidu; Kaj li kovras sian vizagxon.

esperanto@Job:24:16 @ En mallumo oni faras subfoson sub domoj; Dum la tago oni kasxas sin cxe si, ne konante lumon.

esperanto@Job:24:17 @ CXar la mallumo estas mateno por ili cxiuj, CXar ili interkonatigxis kun la teruroj de la mallumo.

esperanto@Job:24:18 @ Tia homo estas malpeza sur la suprajxo de akvo; Malgranda estas lia parto sur la tero; Li ne iras laux la vojo de vinbergxardenoj.

esperanto@Job:24:19 @ Kiel seka tero kaj varmego englutas negxan akvon, Tiel SXeol englutas la pekulojn.

esperanto@Job:24:20 @ Forgesu lin la interno de lia patrino; La vermoj frandu lin; Oni lin ne plu rememoru; Li rompigxu kiel malbona arbo-

esperanto@Job:24:21 @ Li, kiu premas seninfanulinon, kiu ne naskis, Kaj kiu ne faras bonon al vidvino.

esperanto@Job:24:22 @ Kiu ecx potenculojn maltrankviligas per sia forto, Tiel ke oni ne estas certa pri sia vivo, kiam li levigxis.

esperanto@Job:24:23 @ Dio donas al ili sendangxerecon kaj apogon, Kaj Liaj okuloj estas super iliaj vojoj.

esperanto@Job:24:24 @ Ili levigxis alte; sed subite ili ne plu ekzistas; Ili falas kaj estas forkaptataj kiel cxiuj, Kaj kiel la kapo de spiko ili dehakigxas.

esperanto@Job:24:25 @ CXu ne estas tiel? Kiu pruvos, ke mi mensogas, kaj senvalorigos mian parolon?


Seeker Overlay: Off On

[BookofJob] [Job:23] [Job:24] [Job:25] [Discuss] Tag 24 [Audio][Presentation]
Bible:
Bible:
Book: